Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Pavla / Nova turisma retpaĝaro en Esperanto

Nova turisma retpaĝaro en Esperanto

de Pavla Dvořáková Laste modifita: 2009-04-21 08:54
Aperis E-versio de la oficiala turisma retpaĝaro de la urbo Písek en Ĉeĥio (http://www.icpisek.cz) kun informartikolo pri Esperanto, i.a. ĉar la urbestraro aprezis multajn artikolojn pri la regiona kulturo, kiujn verkis membroj de la loka klubo por Esperanta Vikipedio.
Nova turisma retpaĝaro en Esperanto

Urbo Písek (Ĉeĥio)

Komence de aprilo, dum la aranĝo La IV-a Sabla Printempo (organizita kunlabore kun E@I kaj dediĉita al „Esperanto kaj Interreto“) estis kiel freŝa novaĵo prezentita relative ampleksa esperantlingva versio de la oficiala turisma retpaĝaro de la urbo Písek en Ĉeĥio, kies tradukon prizorgis membroj de la loka E-klubo „La Ponto“. La retpaĝaron vi povas trovi ĉe http://www.icpisek.cz. Gravas i.a., ke tuj en la ĉefpaĝo sur la prestiĝa unua loko aperas ankaŭ ĉeĥlingva informartikolo pri Esperanto mem. La urbo, situanta 100km sude de la ĉefurbo Prago, nomata ankaŭ kiel „Pordego al Suda Bohemio“ estas konata kultura urbo kaj feriloko, en kiu troviĝas i.a. la dua plej aĝa ponto norde de Alpoj. Aperigo de E-versio, pri kiu mem iniciate interesiĝis la urbestraro, rezultas i.a. el pozitiva pritakso de aktiva agado de la klubo en Esperanta Vikipedio, por kiu ĝi kreis ĉ. 150 artikol(et)ojn pri sudbohemiaj urboj, memorindaĵoj kaj artistoj (vidu ekz. artikolon Pisek (Pisek) kaj multajn ligilojn en ĝi). La loka klubo krome okazigas E-aranĝojn kaj ankaŭ dumjare volonte akceptas E-gastojn! Se plaĉis al vi la retpaĝaro, multe helpos nin, se vi sendos mallongan retmesaĝon pri tio al icpisek@mupisek.cz (kaj kopie al la kluba adreso pisek@esperanto.cz) – por povi plu daŭrigi traktadon kun la urbaj kaj tutregionaj instancoj, gravas montri, ke Esperanto vere vivas en multaj landoj kaj ke havi E-retpaĝaron valoras! Koran antaŭdankon por via helpo, kiun ni volonte iamaniere reciprokos! En la regiono vi povas trovi E-retpaĝaron ankaŭ ĉe la urbeto Netolice (http://www.netolice.cz) kun ĉarma renesanca kastelo Kratochvíle, por kiu nun estas preparata esperantigo de la ĉiĉerona teksto. Por sukcesi akceptigi ĝin, sendube ankaŭ helpos viaj aprezoj de la jam ekzistanta retpaĝaro (bv. skribi al la urbestro starosta@netolice.cz kaj kopie al la tradukinto Turk.V@seznam.cz). Pavla Dvořáková, prezidanto de EK „La Ponto“ kaj ĈEA-komitatano