Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Pavla / Suplemento al Nova retligilaro pri d-ro Zamenhof

Suplemento al Nova retligilaro pri d-ro Zamenhof

de Pavla Dvořáková Laste modifita: 2015-01-04 09:12
En decembro 2010 mi aperigis en Libera Folio informon pri estigo de "Nova retligilaro pri d-ro Zamenhof", kiu vekis sufiĉe grandan internacian reeĥon kaj ĝis nun vizitis ĝin pli ol 9 600 personoj. Omaĝe al la naskiĝtago de d-ro Zamenhof mi prezentas al vi nove kompilitan liston, kiu inkluzivas elekton el la trovitaj novaĵoj aperigitaj en Interreto plejparte en la jaroj 2011–2014.

La listigo kopias la strukturon de la origina retligilaro (por eventuale poste kunligi ambaŭ dosierojn). La origina retligilaro el 2010 troviĝas en http://www.esperanto.cz/eo/aktuality/nova-retligilaro-pri-d-ro-zamenhof.html, la nova Suplemento troviĝas en http://www.esperanto.cz/eo/aktuality/suplemento-al-nova-retligilaro-pri-d-ro-zamenhof.html. Mi estos danka por viaj kompletigoj kaj rimarkoj, ĉar certe ne ĉion gravan kaj utilan mi jam trovis. La listo mem ne ambicias esti tiom ampleksa kaj scienca kiel tiu de Ralph Dumain en autodidactproject.org ĝi estu superrigardo ebliganta relative facilan orientiĝon kaj servanta por ĝenerala klerigado en Esperanto-komunumo kaj por preparo de programoj kadre de Zamenhof-Tagoj kaj similaj aranĝoj.

Pavla Dvořáková, la kompilinto, Ĉeĥio - Kontakto: pavla.dvorakova (ĉe) esperanto.cz