Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Lingva festivalo en la ĉefurbo de Belarusio

Lingva festivalo en la ĉefurbo de Belarusio

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2015-04-19 20:26
Lingva festivalo en la ĉefurbo de Belarusio

Irina Gonĉarova prezentas Esperanton en Minsko

Antaŭ nelonge en la Belorusia Ŝtata Universitato sukcese okazis la tria Minska Lingva Festivalo kun 50 prilingvaj prezentoj, kiujn vizitis ĉ. 700 lingvemuloj. Al la programo de la festivalo grave kontribuis aktivuloj de la Moskva E-Asocio MASI.
Legu pli detale en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2015/04/minsko/

Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2015-04-21 16:59
Mi iom dubas pri la nivelo de tiu Lingva Festivalo en Minsko. Kial oni skribas Belarusio? Devas esti: Belorusio, Belorusujo, Blankrusio au Blankrusujo.
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2015-04-21 19:55
Kial vi dubas pri la Lingva Festivalo en Minsko? Por homoj kun negativa menso ekzistas problemo por ĉiu solvo :-) Se vi nur pensas pri negativaĵoj en via vivo, tiojn vi ricevos. Via subkonscio serĉos ilin kaj ili ĉirkaŭigos vin.
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2015-04-21 23:14
Mi vidas en la titolo gravan eraron (Belarusio), do pro tio mi dubas pri la lingva nivelo: Kial oni skribas Belarusio? Devas esti: Belorusio, Belorusujo, Blankrusio au Blankrusujo !!!
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2015-04-22 01:21
Laŭ Guglo la du formoj estas precize same oftaj, kaj Vikipedio agnoskas la formon kun a apud tiu kun o.
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2015-04-23 17:38
Eduardo,

Mi supozas, ke via komento pri la artikolo pri Lingva Festivalo rilatas chefe la titolon kaj la literumadon de landa nomo, chu ne? Simile, la komento de Jens. La komento de Robb eniras pli pri la evento mem. Mi chiam interesighas multe pri vortoj kaj pri vortaroj (mi kolektas ilin!), sed mi pli interesighas pri enhavo de artikoloj kaj de eventoj. Se vi au iuj aliaj Esperantistoj volas paroli pri la enhavo de Lingvaj Festivloj: pri la filozofio, la rezulltoj, la kostoj, la rolo de Esperanto kaj de Esperantistoj, la utileco, la metodo organizi, ktp., tre volonte mi partoprenos tian konversacion. Ne gravas se iu volas ech forte kritiki la nocion Lingva Festivalo. Oni ankau povas multe lerni per kritikoj, chu ne? Kaj lerni estas bone por ni chiuj kaj por la Esperanto-Movadoj.

Amike,

Dennis

1 China Lingva Festivalo http://www.liberafolio.org/2008/chinalingvafestivalo
2 Lingva Festivalo ne estas Lingva Foiro http://www.liberafolio.org/2007/keefefestivalo
3 Foiroj kaj Festivaloj: http://www.liberafolio.org/2008/keefe2
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2015-04-24 16:12
Nun mi komprenas, malbela Rusio char gvidas ghin Vladimiro Putlero en Moskvo kaj iom pli bela Rusio sub gvido de pli milda diktatoro Aleksanndro Lukashenka en Minsko (do pro tio Belarusio).
Valdas Banaitis
Valdas Banaitis diras:
2015-04-25 01:02
Landnomoj estas tikla problemo, kaj chu entute indas traduki ilin? Chu ne sufichas la internacia poshta etalono? Esperanto ne estas tiom internacie uzata, ke nia esotera rondeto publike tordadu kaj trudadu artefaritan homonimludon Fonetike kaj politike ghi estas Bjelarusj. Histiorie kaj imperie ekzistis Blanka, Nigra, Malgranda Rusioj, kiel provincoj de tiu Granda, sed neniu el ili estis nomata bela. Kremlo situas che placo Krasna, sed schu adjektivo en lingvo rusa sugnifas kaj bela, kaj rugha. Chu la bagna maro Blanka (ruse bela, estu nomata Bela maro? Bela mara kanalo, konstruito de bagnuloj, cigaredoj BELOMOR' rimantaj kun ukrajna Holodomor'. Kura Pado en la norda suburbo de Minsko, kie en 1937-1941 estis ekzekutitaj pli ol 200 000 tro blankaj bjelarusoj...
Chu en Minska festivalo oni rakontis pri persekutado de lingvo bjrearusa, pri presmalpermeso, kiu komencighis en 1697 kaj dauris ghis 1905? Au pri unika literparo - potvokalaj i mallonga kaj u mallonga, skribataj kiel y arketa kaj u arketa. Zamenhof pruntis unu el ili, sed ne prenis alian, kiun havas la rusa, kiu entute ne havas diftongojn.
Personnomoj restu ekster, sinjoro Kozyra.
    
Gecxjo Basov
Gecxjo Basov diras:
2015-04-26 21:08
Eduardo, cxu Vi persone konas Irina-n Goncxarova-n?
Sxi organizis jam pli ol dek LF kaj mi estis en kelkaj LF. Kaj persone spertis prie!