Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Dek tri mil ĉinoj ĉe lingva festivalo

Dek tri mil ĉinoj ĉe lingva festivalo

de Redakcio Laste modifita: 2008-05-23 07:02
La unua Lingva Festivalo en Ĉinio allogis pli ol 13.500 ĉeestantojn, kaj post la angla Esperanto estis la plej populara el la 70 lingvoj prezentitaj kaj instruitaj ĉe la festivalo. Laŭ la direktoro de la festivalo, Dennis Keefe, kredeble estis atingita nova monda rekordo pri kvanto de Esperanto-kursanoj dum unu aranĝo. Al la sukceso de la aranĝo grave kontribuis la nuntempa vicestro de la Fako pri Aplikata Lingvistiko de la Universitato de Nanjing, Cui Jian Hua. Laŭ ŝia propono la universitato nun volas dungi instruistojn, kiuj krom sia gepatra lingvo povas aldone instrui Esperanton.

La unua Lingva Festivalo de Ĉinio, okazinta ĉe la prestiĝa Universitato de Nanjing, restos en la historio de Lingvaj Festivaloj kiel epokfara evento. Pli ol 70 lingvoj kaj dialektoj, pli ol 250 kursetoj, kaj sume 13 547 gelernantoj la 10-an kaj 11-an de majo. La ununura lingva festivalo komparebla je nombro de ĉeestantoj estas tiu de Tours (Francio) en la jaro 1997, kie ĉeestis iom pli ol 3 600 gelernantoj, nura kvarono de la ĉina lingva festivalo.

Por vidi ĉi tiun unuan Lingvan Festivalon en Ĉinio en perspektivo, eblas kompari la 13 547 ĉeestantojn kun la rezultoj de la unuaj Lingvaj Festivaloj en Francio kaj en Rusio. En la unua lingva festivalo de Tours en 1995 estis 789 ĉeestantoj, dum en tiu de Ĉeboksaro de Rusio en 1996 estis 150.

La lingva festivalo de Nanjing estigis multnombrajn artikolojn kaj raportojn en la ĉinaj amaskomunikiloj. Almenaŭ naŭ ĵurnalaj artikoloj, radiaj elsendoj, kaj kvin televidaj programoj en kiuj pluraj esperantistoj parolis. En la amaskomunikiloj ĉi-semajne en Nanjing kaj en la regiono la vorto Esperanto estis favore menciita multfoje. Por eble milionoj da ĉinoj estis la unua fojo aŭdi pri Esperanto.

El la 72 lingvoj kaj dialektoj instruataj, Esperanto estis la dua lingvo de la Festivalo. Laŭvice la plej ofte vizitataj kursoj inkluzivis la anglan kun proksimume 2 000 vizitantoj, Esperanton kun 1 462, la korean lingvon kun 1 249, la francan kun 1 153, la japanan kun 1 043, la araban kun 638, kaj la hispanan kun 530. Sed la publiko ankaŭ interesiĝis pri multaj aliaj lingvoj, kaj preskaŭ ĉiuj lingvoj kaj dialektoj havis dekojn da gelernantoj.

Rilate Esperanton estas signifoplene, ke eble estas rekordo la nombro de personoj kiuj ĉeestis provlecionojn de la Internacia Lingvo. Antaŭ okdek jaroj, la fama instruisto Andreo Cseh iam atingis ducent kvindek personojn en tago de provlecionoj, sed neniam en la historio da Esperanto oni vidis tiom da novaj spertantoj de nia lingvo. Verŝajne ĉiu el la tri ĉefaj instruantoj de la esperantaj kursoj por plenkreskuloj, Augusto Casquero, Michel Fontaine kaj Peng Zhenming, superis la rekordon de Cseh.

Afiŝo de lingva festivalo en NanjingPor realigi tian grandan lingvan festivalon, kunlaboris granda nombro de volontuloj. Entute pli ol 300 personoj laboris dum la Festivalo: pli ol 100 instruantoj, proksimume 100 personoj ĉe standoj ekster lingva festivalejo, kaj pli ol 150 volontulaj studentoj de la Universitato de Nanjing. Entute pli ol 20 Esperantaj volontuloj partoprenis, kaj multe el ili venis el foraj urboj por partopreni. Lingvaj prezentantoj de Esperanto inkluzivis Augusto Casquero, Michel Fontaine, Neĝeta, Xia, kaj Peng Zhenming. Dennis Keefe, la direktoro de la ĉina lingva festivalo, ne povis instrui Esperanton laŭplane, ĉar li devis anstataŭi iun anglan instruiston kiu lastminute rompis al si la genuon!

Ke Esperanto estis la dua plej ofte ĉeestata lingvo de la lingva festivalo ne okazis hazarde. Por la unua fojo en la 14-jara historio de Lingvaj Festivaloj, Esperanto estis la ĉefa sponsoro de la lingva festivalo! En laretejo por la Ĉina lingva festivalo oni vidas tiun sponsoradon. Krome, sur ĉiu afiŝo oni vidis la esperantan sponsoradon pro la flago de Esperanto. Dum la malferma ceremonio Dennis Keefe parolis Esperante kaj Cui Jian Hua, vic-estro de la fako pri Aplikata Lingvistiko de la Universitato de Nanjing kaj ĝenerala direktoro de la lingva festivalo, tradukis ĉinen. Por multaj ĉinoj tiu parolado estis unua kontakto kun la Internacia Lingvo.

Krom la strategio realigita de Cui kaj Keefe, la loka grupo de Esperanto starigis tutan kroman strategion por venigi ĉeestantojn rekte al la kurso de Esperanto. Unue, ili faris kaj pagis fotokopiojn de la ĝenerala horaro kaj metis mencion en la marĝeno pri kursoj de Esperanto. Due, ili fiksis al la horaroj per krampetoj malgrandan varbfolion pri Esperanto kaj ĝiaj kursetoj. Trie, ili enmanige disdonis tiujn horarojn kaj varbfoliojn al la miloj da venintoj al la festivalejo.

Aldone al tio, dum la kursetoj de Esperanto, la loka grupo, la Jiangsu Esperanta Asocio, disdonis specialajn kuponojn por postaj kursoj de la Internacia Lingvo, kaj en la lasta tago disdonis eĉ aliĝilojn rekte al la partoprenantoj de la kursoj de Augusto, Michel kaj Peng.

La efiko de la sponsorado kaj de la celstreba apliko de la principoj de merkatiko kaj strategio far la loka Esperanta grupo klare videblas. Entute 385 personoj aliĝis al postaj Esperantaj kursoj! Pro tio devis esti organizita tuta Esperanta semajno sekve al la lingva festivalo. Dum tiu semajno specialaj kursoj de Esperanto, de tri horoj, estos speciale instruataj en la Universitato de Nanjing. Tamen estas probable, ke ne multe el tiuj personoj restos, pro la simpla fakto, ke la ekzamenperiodo de studentoj baldaŭ komenciĝos, kaj multaj el tiuj novaj lernantoj nun diplomiĝas aŭ doktoriĝas pri diversaj temoj. Tamen por tiuj kiuj restas, aliaj longdaŭraj kursoj disponeblos.

Aparte okulfrapa estas la fakto, ke plejparte tiuj novaj gelernantoj estas junaj, kaj ofte tre altnivele edukitaj. Kelkaj el ili volas daŭrigi siajn studojn eksterlande en universitatoj kiel Princeton, Berkeley, Harvard, kaj alie. Vere estas bela ŝanco por Esperanto trovi tiajn personojn nun. Ankaŭ inter la 385 interesatoj estas personoj kiuj jam interesiĝas pri la ideo instrui mem Esperanton. Tiu nova intereso faros bonan bazon por venonta esperanta laboro.

Kaj ĝuste tian laboron volas la nuntempa vicestro de la Fako pri Aplikata Lingvistiko de la Universitato de Nanjing, S-ino Cui, kiu respondecas pri pli ol cent fremdlingvaj instruistoj, inkluzive tiujn de la angla, hispana, franca, germana, rusa, japana kaj korea. Nun la Universitato volas dungi venontece profesorojn kaj instruistojn kiuj povas instrui kaj sian denaskan lingvon kaj kiuj povas aldone instrui Esperanton.

Tiu dunga strategio kunrilatas kun aliaj flankoj de ŝia strategio: krei plurajn programojn kiuj utiligos Esperanton kiel kernon. Ekzemple, ŝi jam preparas proponon por tutjara, 500-hora studo de Esperanto por faciligi la lernadon de eŭropaj lingvoj por ĉinoj. Ŝi ankaŭ pristudas la eblon lanĉi novan programon pri turismo, utiligante Esperanton. Kaj finfine, iuj nun parolas pri la eblo starigi universitatan centron por eduki kaj trejni esperantajn instruistojn por tuta Ĉinio en Nanjing.

Ĉiukaze, la neatendita sukceso de la Unua Lingva Festivalo de Ĉinio subite kreis novan etoson kaj novan energion por lanĉi novajn projektojn pri Esperanto en Ĉinio kaj en Azio. La venontaj jaroj montros ĉu tiuj projektoj sukcesos aŭ ne. Kiel por Lingva Festivalo, bezonatas multe da laboro por sukcesigi belajn planojn.

Kunlaboris kaj raportis: Augusto Casquero, Dennis Keefe, Michel Fontaine, Cui Jian Hua, Peng Zhenming.

Foto: Xinhua

arkivita en:
Tonyo
Tonyo diras:
2008-05-15 00:03
Gratulon kore. Ke ne temas pri troigo de raportintoj, pruvas tiu ĉi blogo de la instruisto de la angla en la Festivalo, neesperantisto, trovita hazarde: http://geoffinwuhu.blogspot.com/2008/05/weekend-work.html
javergara
javergara diras:
2008-05-15 03:41
Jen vere ghojiga novajho ! Okaze de la UK en Jokohamo Dennis Keefe gvidis tre interesan kleriglundan sesion pri Lingvaj Festivaloj, al kiu mi kontribuis (lau lia afabla invito por kungvidado) la klopodon instigi la E-movadanojn engaghighi en tiu chi agadkampo, i.a char idee kohera praktiko kun potenciala efiko por nia publika bildo kiel movado kiu vere ghuas kaj stimulas la prilingvan konscion (language awareness, en la angla). Al la jam sukcesaj spertoj en diversaj lokoj kun organizado, partoprenado au kunlaborado de esperantistoj, tiu chi en Nanjing aldonas tre belan, stimulan pruvajhon de tiu nia sinteno.

Mi tiam denove insistis je la ideo ke la Universala Kongreso de Esperanto povus inkludi lingvan festivalon malferman al la ekstera publiko kiel konstantan programeron, do itineran festivalon kiu alportus la buntan vochon de la homaro (nome, la gepatrolingvan diversecon troveblan che ni) kiel memstaran kulturan donacon migrantan de unu loko al alia, dezirinde kun aliancigho al lokaj instancoj kiel universitatoj, ktp. Pluraj cheestantoj en tiu kleriglunda sesio esprimis sian emon kontribui per prezentado kaj instruadeto de la propra lingvo, se iniciato tia iam konkretighos.

Kiel UEA-komitatano mi lanchis la demandon por Jokohamo mem sed jam tro malfruis, kaj chi-jare la Centarigha Jubileo ne lasos tempospacon, sed la ideo restas viva. Espereble ni sukcesos konkretigi ghin, au almenau diskutigi la homojn pri ghi.
dennis
dennis diras:
2008-05-16 16:13
Mi jhus vidis partojn el la kvin televidaj raportoj pri la China Lingva Festivalo, kaj Esperanto klare kaj favore videblas pli ol ni antauhe pensis. Kvin Esperantistoj el kvar landoj parolis: Augusto Casquero el Hispanio, Michel Fontaine el Francio, Negheta el Chinio, Cui Jian Hua el Chinio, kaj Dennis Keefe el Usono.
sleblanc
sleblanc diras:
2008-05-17 11:07
Ĉu la artikolo estas ie franclingve legebla? Mi bezonas ĉi tiun artikolon por instigi neesperantulojn.
dennis
dennis diras:
2008-05-17 15:56
En la retejo www.linguafest.info sub la rubriko gazetaro estas kelkaj artikoloj pri Lingvaj Festivaloj en diversaj lingvoj, ankauh en la franca. Eble tio helpos. Aliflanke, mi pensas, ke kiam ni havos surrete la kvin televidajn programojn pri la Lingva Festivalo de Chinio, tio povos helpi multe. Oni diris al mi, ke Michel, Negheta, kaj Augusto parolas alilingve, kaj tio antauh la fono de china lingvo iel estus trafa kaj konvinka, mi pensas.
Kunar
Kunar diras:
2008-05-17 14:49
Kun granda ĝojo mi legis tiun ĉi raporton. Aparte kontentigas min, ke Esperanto plurmaniere servas kiel rimedo por lerni aliajn lingvojn.

Dennis Keefe antaŭe verkis longajn artikolojn kun konsiloj pri varbado kaj lingvaj festivaloj. Nun konstateblas, ke tio reale funkcias.

Al tiuj, kiuj komprenas la anglan, mi rekomendas legi la taglibran enskribon de la instruisto pri la angla, pri kiu oni atentigis en la komentoj. Praktikaj agoj evidente impresas homojn.

Restas kelkaj demandoj al la redaktantoj de Libera Folio. Okaze de la Universala Kongreso en Pekino, aperis la komento <a href="http://www.liberafolio.org/2005/Komentario/komentariopekino/">En la cirklo de brilo"</a>, en kiu Maria Sandelin kritikis kunlaboron de UEA kun Ĉinaj instancoj. Dum la Lingva Festivalo, kompreneble okazis certgrada kunlaboro kun la registaro (minimume malrekte tra la universitato, la gazetaro ktp.). Tamen la raporto estas tute pozitiva. Tiun fakton kompreneble kaŭzas la diversaj aŭtoroj, sed la redaktantoj ne uzis sian eblon, aldoni kritikan komenton. Mi volas scii, kiel kompreni tiun ŝajne dumanieran moralan mezuradon:

Ĉu por Lingva Festivalo validas aliaj reguloj ol por UK? Ĉu Libera Folio simple ŝanĝis sian vidpunkton, sen rekte diri tion? Aŭ ĉu ekzistas tute alia klarigo?

Kiel esprimite supre, mi tute bonvenigas la Lingvan Festivalon kaj laŭdas la raportadon en Libera Folio.
KenMiner
KenMiner diras:
2008-05-20 13:16
Mi komentas nur kiel regula leganto de LF: mi scias nenion pri la LF-redakcio krom tio, kion mi legas en la kolofono; sed mi ĉiam konsideris Maria Sandelin kiel sendependan komentanton. Ŝiaj komentoj pri la Pekina kongreso enestis LF-rubrikon kun la etikedo "Komentario", kaj mi supozas, ke ŝiaj opinioj ne pli reprezentas redakciajn opiniojn aŭ "linion" de LF, ol ekzemple mia iama kontribuaĵo pri nemovada E-ismo sub la etikedo "Vidpunkto". Sed eble mi eraras.
slavik
slavik diras:
2008-05-19 01:28
Neimageble! En Peterburgo ni ĝojas fari lingvan festivalon ĉiujare por 100-200 personoj nur! :) La ĉinia sperto instigas al plilarĝigo de la skalo!
dennis
dennis diras:
2008-06-14 06:45
Kaj tria! Por paroli iomete pri la sekvoj de la China Lingva Festivalo, ni povas raporti, ke estas nun tri kursoj kiuj okazas en Nanjing rekte pro la Festivalo. En la unua, paga, sed nedeviga kurso de la Universitato de Nanjing estas 67 gelernantoj. Sed dua grupo pri instruado de Esperanto, kaj tria grupo pri la sama temo ankau antaunelonge komencighis. Estas 12 personoj en la unua, kaj pli ol 20 en la dua. Plejparte, ili cheestas ankau la grandan kurson. Estus interese vidi, en julio, chu tiuj tri kursoj donos fruktojn, kaj precize kiajn fruktojn.
alboru
alboru diras:
2008-06-26 08:58
Vere impresas la atingoj!!! Mi tre gxojas ke tio funkcias ankau esktereurope!!!