Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Dennis Keefe: "Demandu antaŭ ol respondi!"

Dennis Keefe: "Demandu antaŭ ol respondi!"

de Redakcio Laste modifita: 2008-01-22 11:35
Laŭ Dennis Keefe, spertulo pri merkatiko, esperantistoj povus multe pli efike ol nun uzi diversajn lingvajn eventojn por informi pri Esperanto. Sed por tio necesus, ke ili lernu aŭskulti, ne nur paroli, diras Keefe: "Kiam mi laboris ĉe IBM kaj mi volis konvinki firmaon aĉeti novan komputilsistemon, mi komencis per multege da demandoj (tio povis daŭri ses monatojn aŭ pli!). Kelkaj el la principoj de IBM, kun modifoj, povas konveni ankaŭ al nia esperanta laboro. La publiko multe pli aŭskultos nin se ni mem komprenas ĝiajn motivojn kaj pensmanierojn. Pro la fakto ke ĉiu individuo povas havi sian specialan motivon por lerni aŭ ne lerni Esperanton, estus pli bone ekkoni tiujn motivojn per starigo de trafaj demandoj."

En mia antaŭa artikolo, Lingva Festivalo ne estas Lingva Foiro, mi klarigis la diferencon inter lingvaj festivaloj kaj lingvaj foiroj, dirante ke lingva festivalo estas speciala evento kiu pritraktas la instruadon de lingvoj per specimenaj lingvokursoj, dum lingva foiro estas multe pli ĝenerala evento, kiu okazas ne en klasĉambro sed ĉe budoj aŭ standoj kaj kiu povas pritrakti tre ĝeneralajn lingvajn kaj kulturajn temojn. Mi verkis tiun artikolon por difini la du terminojn, sed ĉe la fino de mia artikolo mi diris, ke mi iros de “semantiko al strategio,” por skizi ideojn pri kiamaniere esperantistoj povas utiligi lingvajn eventojn por antaŭenigi la esperantan movadon.

Lingvaj eventoj estas bonaj kadroj en kiuj ni esperantistoj povas prezenti nian lingvon al ĉeestanta publiko. Dum lingvaj eventoj kiel Expolangues de Parizo aŭ lingvaj festivaloj kiel Linguafest de Tours en Francio kaj la lingva festivalo en Ĉeboksaro de Aleksander Blinov en Rusio, ĉeestantoj kutime jam interesiĝas pri lingvaj fenomenoj kaj tial multe pli pretas aŭskulti informon pri Esperanto. Pro tio, eble estas bona strategia vojo por ni utiligi niajn limigitajn rimedojn por tiaj lingvaj aranĝoj. La lingva foiro de Parizo kutime altiras novajn lernantojn ĉiujare al Esperanto, kaj la lingva festivalo de Ĉeboksaro altiris multcentojn da novaj gelernantoj de Esperanto dum sia dekdujara vivo.

Estas multaj specoj de lingvaj eventoj kiuj povas utili al la esperanta movado: Lingvaj Foiroj (komercaj kaj nekomercaj), Ekspozicioj pri Lingvoj (ĉefe pri Esperanto), Kulturaj Eventoj (en kiuj lingvoj povas ludi akcesoran rolon). Krome, estas Lingvaj Eventetoj, kiujn esperantistoj povas portempe starigi por informi kaj varbi. Ekzemplo de et-evento estus, ekzemple, koncerto en kiu esperanta muziko aŭdiĝas. Pensu pri la koncertoj de Jomo, ekzemple. Kaj finfine estas Lingvaj Festivaloj, eble la plej bona lingva evento por altiri novajn lernantojn de Esperanto, kaj por favore ŝanĝi la percepton de la publiko rilate Esperanton.

Por pli bone klarigi kiamaniere Esperanto povas profiti je la starigo aŭ partopreno en tiuj lingvaj eventoj, mi priskribos tri el ili: komercaj lingvaj foiroj, nekomercaj lingvaj foiroj, kaj lingvaj festivaloj. Mi samtempe donos strategiojn kaj taktikojn por pli bone utiligi tiujn lingvajn eventojn por niaj celoj, speciale por la celo varbi novajn gelernantojn, kaj por la celo krei favoran publikan sintenon rilate Esperanton. Ni jam scias, ke speciale la lingvaj festivaloj estas tre efikaj tiurilate.

Bona ekzemplo de komerca lingva foiro estas Expolangues de Parizo, kiu jam aĝas 23 jarojn. Aliaj similaj foiroj ekzistas en Hispanio, Expolingua, kaj ankaŭ en landoj kiel Germanio, Ĉeĥio kaj Argentino. Tiaj foiroj temas pri lingvoj, kaj ili servas ĉefe la interesojn de la plej ofte instruataj lingvoj, speciale la angla. Tipa foiro havas cent aŭ ducent standojn, ĉe kiuj estas eldonejoj, enlandaj kaj eksterlandaj lingvolernejoj, agentoj por lingvaj vojaĝoj, turismaj agentejoj, kaj ofte landaj kulturaj reprezentantoj.

La personoj kiuj vizitas tiujn foirojn estas lingvaj instruistoj, studentoj, kaj gelernantoj kiuj volas vojaĝi kaj lerni la koncernajn lingvojn. Dum la foiro la personoj kiuj vizitas, pensas pri lingvoj kaj lingva lernado, kaj ĝuste tiam ili estas iom pli pretaj aŭskulti mesaĝon pri alia lingvo, kio faciligas la laboron por la varbado de novaj gelernantoj de Esperanto. Tio estas ĝenerala trajto de lingva evento: la partoprenantoj estas tie por okupiĝi pri lingvoj, do estas pli bona momento alparoli ilin pri Esperanto. La komercaj lingvaj foiroj havas la malavantaĝon, tamen, ke vizitantoj ofte okupiĝas nur pri siaj lingvoj. La hispanaj instruistoj pri la hispana, la gelernantoj de la angla pri la angla. Pro tio, la esperantistoj kiuj deĵoras ĉe standoj ne havas tiel facilan taskon priparolante la internacian lingvon.

Dum tiaj foiroj, mi ofte vidas deĵoranton provi konvinki vizitanton pri la avantaĝoj de Esperanto. Li aŭ ŝi parolas tre longan tempon pri longa listo de la avantaĝoj kaj meritoj de Esperanto, sed ĉe la fino de la parolado ne ekestas vere pozitiva rezulto. La vizitanto ne reagas favore al Esperanto, kaj eĉ eble sentas sin iom ĝenata pro la troa altrudo de la esperantisto. Ĉu estas manieroj plibonigi la rezultojn de nia prezentado de Esperanto al la vizitantoj dum la foiro?

Mi rekomendas, ke la deĵorantoj aŭskultu multe pli antaŭ ol komenci prezenti Esperanton al nekonata vizitanto. Kiam mi laboris ĉe IBM kaj mi volis konvinki firmaon aĉeti novan komputilsistemon, mi komencis per multege da demandoj (tio povis daŭri ses monatojn aŭ pli!). Kelkaj el la principoj de IBM, kun modifoj, povas konveni ankaŭ al nia esperanta laboro. La publiko multe pli aŭskultos nin se ni mem komprenas ĝiajn motivojn kaj pensmanierojn. Pro la fakto ke ĉiu individuo povas havi sian specialan motivon por lerni aŭ ne lerni Esperanton, estus pli bone ekkoni tiujn motivojn per starigo de trafaj demandoj.

Ekzemple, kelkaj demandoj povus esti:

  • Kial vi venis al la lingva foiro hodiaŭ?
  • Ĉu vi instruas, lernas lingvon?
  • Kiun aŭ kiujn lingvojn vi lernis?
  • Ĉu tio estis facila? Malfacila?
  • Se vi povus lerni novan lingvon ekstereŭropan, kiun lingvon vi lernus?
  • Kiam vi lernis la lingvon x, ĉu tio helpis al vi lerni la lingvon y?
  • Ĉu vi ŝatas vojaĝi?
  • Kial vi ŝatas la lingvon x?
  • Kia estus ideala internacia lingvo?

Post tiaj demandoj, vi povos komenci paroli, multe pli bone informite, al la foira vizitanto, kaj tiam estos multe pli probable, ke tiu persono pli interesiĝos pri tio, kion vi diros. Krome, vi, laŭ la antaŭaj respondoj de la vizitanto, povos adapti vian alparolon. Se vi konstatis per la antaŭa demandado, ke la persono vojaĝis al Ĉinio, kaj volis sed ne povis kontakti lokajn ĉinojn, vi eble parolos iomete pri Esperanto en Ĉinio. Se la persono havas katon, eble vi mencios la katorondon de Esperantujo. Kaj se la persono ne ŝatas vojaĝi, vi ne parolos dudek minutojn pri la avantaĝoj de la Pasporta Servo!

Do, lerni alparoli vizitantojn de lingva foiro helpos al vi atingi pli bonajn rezultojn, sed vi povas utiligi aliajn metodojn por havi pli da sukceso. Ofte, dum foiro estas miloj da vizitantoj kiuj eniras kaj eliras sen eĉ scii, ke esperanta stando surlokas en la foirejo. Kion vi povas fari por obligi la kvanton da personoj kiuj ekscias, ke vi estas tie?

Estas multege da manieroj altiri publikon al via stando, sed mi listigu nur kelkajn. Antaŭ ĉio faru ĉe via stando ion kio altiras la atenton de la preterpasantoj. La unua celo estas rimarkigo. Se ĉeestantoj ne rimarkas vin, ili poste tute ne ekscios pri via prezentado de Esperanto. Ĉu vi havas vidbendon de Jomo kantanta? Eble metu ĝin kun granda ŝildo apude: “Kial tiu kantanto estas en la Libro de Rekordoj de Guinness?”

Ĉu vi teatras aŭ klaŭnas aŭ mimas? Ĉiuj rimarkos vin. Mimadon ni iam faris en Tours por altiri personojn al la lingva festivalo, kaj tio bone sukcesis. Aŭ eble unu el vi povos vestiĝi kiel aktoro en la esperanta lernofilmo Pasporto, kaj samtempe vidigi kaj aŭdigi tiun filmon. Eble havu statuon aŭ kapon de la verkisto Ŝekspiro kiu parolas, sufiĉe laŭte kaj klare, Esperante, ripetante, Esti aŭ ne esti – tio estas la demando! Poste, havi konkurseton kun la preterpasantoj, dirante, “se vi povas diveni kion Vihelmo Ŝekspiro nun diras en Esperanto, vi gajnos pecon da ĉokolado kaj fulmokurson de Esperanto!"

Tiuj ĵus menciitaj metodoj ofte pli altiros la atenton al via stando aŭ budo, sed kion fari se ili eĉ ne preterpasas vian angulon de la foiro? Unu metodo estas fari konkurson, nacilingve, pri Esperanto. Tiuj kiuj volas konstati ĉu ili gajnis la ĉokoladon kaj la fulmokurson, nun devas iri al la stando de Esperanto. Tiu konkurso estas sur paperoj, en tre malgranda formato, kiun vi povas enmanigi ĉe la enirejo de la foiro. Tian metodon kaj konkurson ni faris ĉe la Foiro de Majo en Tours, kaj ni havis pli ol 120 konkursantojn.

Vi ankaŭ povas ekinteresi vizitantojn kelkajn tagojn aŭ unu semajnon antaŭ la lingva foiro. Ĝuste tiu semajno estas bona momento prezenti Esperanton al amaskomunikiloj. Kelkaj esperantistoj konas la Ago-Tagon. Vi povas ripeti specon de Ago-tago en la semajno de la lingva foiro, dirante eble per radia intervjuo, ke vi troviĝos ĉe la lingva foiro en tiu aŭ tiu tago. Ĵurnalaj artikoloj povas fari simile. Tiuj mencioj povas ekinteresi kelkajn personojn, kiuj venos ĝuste por vidi vin. La organizantoj de la ĝenerala lingva foiro volas anonci sian foiron antaŭe en la amaskomunikiloj. Parolu al tiuj organizantoj por vidi ĉu vi povos iel helpi al ili. Laŭ merkatika vidpunkto, vi, la esperantisto, estas la neofta afero dum la foiro, kaj vi, la esperantisto eble estas menciinda por altiri la atenton sur la ĝeneralan lingvan foiron.

Por havi la plej bonajn rezultojn pro via partopreno en lingva foiro, vi devas pensi sisteme. Mi jam priparolis du gravajn partojn de tiu sistemo. Vi scias, ke gravas antaŭe rimarkigi kaj altiri vizitantojn al via esperanta stando, kaj vi scias ankaŭ, ke vi elektos pli efikan manieron alparoli ilin kaj prezenti Esperanton bone kaj bele kaj konvinke. Sed estas tria parto, kaj sen ĝi via ĉeesto en foiro ne montriĝos tiel efika. Tiu tria parto koncernas tion kio okazos post la lingva foiro. Plej gravas al la esperanta movado, laŭ mi, ke kelkaj el tiuj vizitantoj lernu Esperanton – per interreta aŭ tradicia kurso, prefere surloka kurso por rekte poste kontribui al la vivo de via loka Esperanta grupo (kaj eble eĉ deĵori en alia lingva evento venontece!). Sed kiamaniere altiri la vizitantojn al kurso de Esperanto?

Post la lingva foiro, kion fari? Unu eblo estas utiligi vian konkurson alimaniere. Anstataŭ doni la premion tuj dum la lingva foiro, donu ĝin post la fino de la foiro. Por tion fari, vi devas havigi al vi la retadreson, aŭ strat-adreson, aŭ telefonnumeron por kontakti la premiitojn. Tiamaniere vi povas inviti ilin poste al kurseto aŭ prelego kaj al la enmanigo de la premio. Kiel premiojn, ni ĉiam donis fulmokursojn!

Alia eblo post lingva foiro, kaj tion mi speciale rekomendas, estas inviti la publikon al provleciono de unu aŭ du horoj, kiu okazos tuj post, eĉ dum, la lingva foiro. Ne atendu tro longe por instrui tiun kurson, ĉar kelkajn semajnojn post la foiro ili jam perdos multe el la intereso kiun vi kreis antaŭe. Anstataŭ al kurso, vi povas inviti ilin al speciala prelego, eble pri Esperanto, eble pri vojaĝo pere de Esperanto. Alia eblo estas starigi specialan muzikan eventon kie almenaŭ kelkaj kanzonoj estos en Esperanto. Vi povas pripensi ankaŭ la starigon, kune kun eksterlandaj grupoj en via urbo, de speciala internacia festo, kie oni dancas, manĝas, kaj trinkas internacie. Do estas multe da ebloj. La ĉefa afero estas, ke vi klopodu, se eblas, starigi postan eventon, kie vi povos pliprofundigi la esperantan enhavon aŭ lernadon. Ĉiam pensu sisteme – antaŭ la foiro, dum la foiro, kaj post la foiro.

La principoj kiujn mi priparolis por komercaj lingvaj foiroj aplikiĝas ankaŭ al aliaj lingvaj eventoj. Kaj ili aplikiĝas ankaŭ al lingvaj festivaloj, do dum la priskriboj de tiuj eventoj mi ne ripetos la suprajn ideojn.

Bona ekzemplo de nekomerca lingva foiro estas la Forum des Langues du Monde de la urbo Tuluzo en Francio. En tiu foiro, kiu komenciĝis en la 80-a jaroj kun la nomo Prima de las Lengas, standoj troviĝas sur granda placo, kaj ĉiuj eksterlandaj asocioj kaj ĉiuj kulturoj povas partopreni. Oni muzikas, dancas, parolas pri sia lando aŭ pri sia kulturo. Oni montras kulturaĵojn, artaĵojn, kaj oni eĉ dancas sur stilzoj! Ankaŭ en tiu evento oni parolas pri lingvoj, kaj laŭ mia scio ankaŭ Esperanto partoprenas. Oni povas diri, ke tiu foiro estas tute ne komerca foiro. Ĝi estas populara kaj vere spektindas. En tia lingva foiro Esperanto povas multe profiti.

Laŭ mi, la lingva foiro de Tuluzo estas tre bona loko por paroli pri Esperanto al la ĝenerala publiko. La celo de tiu foiro estas defendi ĉiujn lingvojn de la mondo, eĉ la plej malgrandajn. La organizo de tia festivalo estas multe pli libera ol tiu de lingva festivalo, kaj mi pensas, ke multe da esperantistoj en multaj landoj povas starigi similajn foirojn. Mi forte rekomendas, ke la lokaj esperantistoj de Tuluzo komencu pli kaj pli disvastigi tiun ideon, simile kiel mi klopodas varbi novajn organizantojn por lingvaj festivaloj. Bona komenco estus krei retpaĝaron kun la priskribo de la nuntempa foiro de Tuluzo, kune kun fotoj kaj eble filmetoj por pli bone doni al ni klaran ideon pri kiamaniere ni povos efike kaj alloge organizi proprajn foirojn en niaj landoj kaj urboj. Por ni esperantistoj, eble ni povos viziti surloke la foiron kaj paroli kun la organizantoj.

Por Esperanto, krom la starigo kaj organizado de tiaj nekomercaj lingvaj foiroj, ege gravas laŭ merkatika vidpunkto, ke ni iĝu la sponsoroj de la evento. Per tio mi ne volas diri, ke UEA devas partopreni tiun sponsoradon, sed ke almenaŭ lokaj kaj eĉ landaj asocioj de Esperanto tre videble sponsoru la lingvajn eventojn. Estas logike, ke Esperanto iĝu tiu sponsoro, pro sia neŭtraleco kaj ankaŭ pro la ideo ke esperantistoj, pli nature ol anoj de aliaj lingvoj, sentas la bezonon proteki lingvojn kontraŭ tro forta hegemonia premo de la angla aŭ de alia forta translanda lingvo. Se Esperanto klare kaj videble sponsoras eventon kiu defendas ĉiujn lingvojn de ĉiuj popoloj, tio lasos favoran impreson en la menso de la publiko kaj forigos multe da antaŭjuĝoj kontraŭ Esperanto, mi kredas. Nekomercaj lingvaj foiroj estas ideala kadro por forte antaŭenigi Esperanton kaj defendi lingvajn rajtojn de minoritataj lingvoj.

La metodoj kiujn mi donis por la komercaj lingvaj foiroj povas utili ankaŭ por la nekomercaj, eĉ pli. En populara foiro kiu okazas ekstere kiel tiu de Tuluzo, esperantistoj povas prezenti pli da muziko kaj amuzi la preterpasantojn, por ke ili rimarku kaj eble vizitu la esperantan standon. La konkurso povas esti publika kaj spektakla. Ekzemple, per laŭtparolilo kaj en la loka lingvo, deĵoranto ĉe la esperanta tablo povas diri ion kiel “Kara publiko, nun ni havas konkurson! Mi diros vorton en la internacia lingvo Esperanto, kaj la unua persono kiu divenas la signifon en la franca lingvo, gajnos pecon da ĉokolado, kaj senpagan, dekminutan fulmokurson de Esperanto en la kafejo Viktoro Hugo! (Kompreneble vi aranĝos tion kun la estro de tiu kafejo antaŭe – vi ekhavos lernanton de Esperanto kaj li havos du eŭrojn por kafo aŭ biero!) Kaj nun, ni komencu! Mi diras la vorton TELEFONO!” Do, kompreneble la deĵoranto atendas la tradukon en la nacian lingvon, kaj post ĝusta respondo, donas la ĉokoladon kaj rajtigilon por fulmokurso al la gajninto. La konkurso povas daŭri la tutan posttagmezon se vi volas, sed mi rekomendas, ke vi pripensu aliajn aktivaĵojn kiuj bone kongruas kun viaj talentoj kaj kiuj bone ritmas kun la deziroj de la vizitantoj de la foiro.

Antaŭ, dum, kaj post la lingva foiro, pripensu kiamaniere vi eble povas kunlabori kun aliaj grupoj kiuj estas tie. Mi pensas, ke la esperantistoj ne sufiĉe bone miksiĝas kun eksterlandanaj grupoj samurbaj, tamen, mi kredas, ke ĝuste tiuj personoj povas pli interesiĝi pri Esperanto. Estas multe da ekzemploj en esperantaj grupoj tutmonde, kie eksterlandaj esperantistoj ludas gravan rolon, forte kontribuante al la lokaj grupoj. En mia sperto, mi pensas pri la eminenta rolo kiun Gian Carlo Fighiera, el Italio, kaj Ada Sikorska Fighiera, el Pollando, ludis dum la brilaj jaroj de la Liceo de Esperanto de Madrido. Ni provu pli bone fosi tian sulkon.

Lingva festivalo estas speciala evento en kiu ĉiuj lingvoj rajtas esti prezentataj per instruado dum mallonga specimena kurseto. Multe da lingvaj festivaloj en Eŭropo kaj aliaj mondpartoj ofte havas tre fortan kaj favoran amaskomunikilan efikon. Dum la tria lingva festivalo de Francio, ekzemple, minimume kvar grandaj televidkanaloj faris tre favorajn program-partojn pri ĝi. Tiu festivalo estigis ankaŭ raportojn en dek tutnaciaj kaj lokaj radiostacioj. Krome aperis artikoloj en lokaj kaj eksterlandaj gazetoj pri tiu lingva festivalo. En la plejparto de tiuj amaskomunikilaj raportoj, Esperanto estis menciita spite al la fakto, ke Esperanto mem ne sponsoris la festivalon. Laŭ mia sperto kun ĵurnalistoj estas normala afero, ke Esperanto estu natura parto de lingva festivalo, kaj laŭ kelkaj el ili, Esperanto estas simbolo de nia tutmonda lingvaro. Persone, mi ne komprenas kial estas tiel facile al amaskomunikistoj favore mencii Esperanton post lingva festivalo, sed mi nur konstatas, ke tiu favora sinteno ofte prezentiĝas en iliaj raportoj.

En multaj landoj, lingvaj festivaloj ofte sukcesas altiri novajn gelernantojn. Mi jam donis la ekzemplon de la festivalo de Ĉeboksaro kun siaj centoj (eble ĝis mil) novaj gelernantoj de Esperanto dum la lastaj dek du jaroj. Kvante la rezultoj estas imponaj, sed ankaŭ kvalite. Ekzemple, en Usono, dum la esperanta kurso de la festivalo de la Universitato de Illinois, doktoriĝinta studento pri Instruado kaj Alproprigo de Fremdaj Lingvoj menciis sian fortan intereson pri Esperanto, kaj ŝi volis komenci lerni Esperanton. Tiurilate estas menciindaj la specimenaj kursoj pri Esperanto kiujn Marko Noulin de Francio starigis en la urbo Vendôme. El eble 20 personoj kiuj partoprenis la kursetojn (de 30 minutoj), 11 komencis lerni Esperanton dum semajnfina staĝo, kaj el tiuj personoj 7 daŭre, kaj bone, parolas Esperanton! (Tiuj specimenaj kursoj okazis kadre de Ekspozicio pri Esperanto, tamen la formato de la kurseto similis tiujn de lingvaj festivaloj).

Laŭ merkatika kaj publik-rilata vidpunktoj, Esperanto povas profiti multe per sponsorado de lingvaj festivaloj. La sponsorado montros al la publiko, ke Esperanto NE estas kontraŭ iu ajn nacia lingvo. Ankaŭ partopreno en festivalo sen sponsorado povas esti utila al Esperanto, sed la ĉefa pozitiva efiko venas el sponsorado. Sponsorado sendas klaran mesaĝon al la amaskomunikila mondo, kaj sekve al skeptika aŭ neinformita publiko, ke Esperanto ne estas afero de revuloj, sed de agemuloj, kiuj volas helpi al nia mondo solvi la lingvan problemon. Se Esperanto ludas aktivan rolon en la disvolviĝo de lingvaj festivaloj tutmonde, mi kredas, ke la amaskomunikiloj pli kaj pli favore parolos pri Esperanto.

Kiel lanĉi Lingvan Festivalon en via urbo? La kerna parto de lingva festivalo estas la instruado de lingvoj. Do, antaŭ ĉio, vi devas trovi instruantojn, trejni ilin, kaj organizi ilin dum la tago de festivalo. Kutime, instruantoj kaj eĉ profesiaj lingvokursgvidantoj ne scias precize kiel fari 40-minutan kurson. Tia kurseto ne estas tradicia lingvokurso. Ĝi estas prezentado de kelkaj punktoj, kiuj donos al la ĉeestantaro emon plu aŭ pli lerni fremdajn lingvojn. Vi povas konsulti la ĉefartikolon en la nuntempa numero de IPR Internacia Pedagogia Revuo por lerni kiamaniere fari lecionon por ĝenerala publiko (IPR 2007). Multaj aliaj detaloj kiuj helpos al vi instrui troviĝas en la retaj paĝoj www.linguafest.info. Bona maniero pensi pri la instruado estas pensi pri la diferenco inter historiisto kaj ĉiĉerono. Kurso en altlernejo aŭ universitato bezonas historiiston, sed turista urbo kiel Romo, Parizo, aŭ Pekino bezonas ĉiĉeronon. Simile, kutima lingvokurso bezonas profesian lingvoinstruiston, dum lingva festivalo bezonas ĉiĉeronon - personon kiu priskribos partojn de iu lingvo, por ke ĉeestanto poste eklernu en tradicia kurso.

Komence de 1996 mi ekverkis retpaĝaron por lingvaj festivaloj. Nun estas centoj da informpunktoj en la ĝenerala retpaĝaro por lingvaj festivaloj, kiu troviĝas ĉe www.linguafest.info. Tiu retpaĝaro uzas plejparte Esperanton, kaj tie vi povos tralegi kaj utiligi ĉion kion vi trovos utila. Tie vi trovos konsilojn pri kie kaj kiam starigi festivalojn. Vi havos perspektivon legante la gazetajn artikolojn pri la afero. Estas ankaŭ la unua retpaĝaro por organizi la eventon en Usono. Estas ekzemploj de afiŝoj en multaj lingvoj. Vi vidos horarojn de kaj grandaj kaj malgrandaj festivaloj, kio donos al vi ideon pri kiamaniere aranĝi kursojn dum la tago. Nun mi verkas alian artikolon, kiu espereble aperos en Esperanta gazeto post unu aŭ du monatoj. En tiu artikolo mi pli profunde pritraktos kiel organizi kaj sukcesigi vian lingvan festivalon.

La Unuiĝintaj Nacioj deklaris 2008 Internacia Jaro de Lingvoj. Vere estas bona momento utiligi Lingvajn Eventojn por montri al skeptika publiko la veran valoron de Esperanto. Tri specoj da lingvaj eventoj povas esti tre utilaj: komercaj lingvaj foiroj, nekomercaj lingvaj foiroj, kaj lingvaj festivaloj. Komercaj lingvaj foiroj kiel Expolangues de Parizo estas lingvaj eventoj kiujn lokaj kaj landaj asocioj de Esperanto povos partopreni. Por sukcesi je tiuj foiroj, esperantistoj eble devas pensi pli sisteme kaj trovi manierojn kunligi la antaŭ-, la dum- kaj la post-eventajn momentojn. Ili ankaŭ devas lerni kiamaniere pli efike paroli kun la publiko kaj kiamaniere altiri la ĉeestantaron al sia stando. Dum estas komercaj lingvaj foiroj en multaj landoj, la nekomercaj lingvaj foiroj estas ege maloftaj, kaj esperantistoj povos multe profiti studante la nuntempan sukceson de la lingva foiro de Tuluzo en Francio por starigi similan eventon en aliaj urboj kaj landoj.

Estus bone ankaŭ por la nekomercaj lingvaj foiroj pensi sisteme. Sponsori tiajn foirojn kaj eĉ krei specialan Movadon por Lingva Demokratio povos multe utili al Esperanto. Finfine, la lingvaj festivaloj kiuj nun troviĝas en pli ol dudek landoj estas bonega rimedo por informi pri Esperanto. Ili eble estas la plej potenca ilo por antaŭenigi Esperanton laŭ merkatika kaj publik-rilata vidpunkto. Tiuj lingvaj eventoj, laŭ mi, povas stariĝi ie ajn en la mondo kie esperantistoj volas antaŭenigi Esperanton. Ideala kadro por tio estus la Universalaj Kongresoj de Esperanto. Ni partoprenu la Jaron de la Lingvo 2008 pere de lingvaj eventoj, por ke unu el la sekvaj jaroj eble estu la Jaro de Esperanto.

arkivita en:
PV
PV diras:
2008-08-07 12:40
"Demandu antau ol respondi" estas interesa principo kaj la artikolo estas por mi studinda kaj pripensiga.
Mi provos utiligi ghin kiam mi dejhoros en Esperantan budon...