Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2016 / UEA ekmalfermas voĉdonilojn

UEA ekmalfermas voĉdonilojn

de Redakcio Laste modifita: 2016-11-25 15:53
La ĝenerala voĉdonado pri ŝanĝoj en la statuto de UEA daŭros ankoraŭ monaton, sed en la CO oni jam komencis malfermi voĉdonilojn. Laŭ Mark Fettes nova ĝenerala voĉdonado atendeblas baldaŭ.

La nun okazanta ĝenerala voĉdono estas la unua post 1979, kiam la statuto de UEA pasintfoje estis ŝanĝita. Unu el la proponataj ŝanĝoj rilatas al la statuso de TEJO, sed temas ankaŭ ekzemple pri la ebligo de reta voĉdonado. Por ke la ŝanĝoj estu aprobitaj, ĉiu unuopa ŝanĝo devas esti aprobita de minimume du trionoj el ĉiuj donitaj voĉoj, kaj krome ricevi minimume duonon de ĉiuj eblaj voĉoj.

La striktaj postuloj siatempe estis starigitaj, por ke ne eblu facilanime kaj rapide ŝanĝi la bazan dokumenton de la asocio. Ĝis nun la Centra Oficejo nenion konkretan raportis pri la progreso de la voĉdonado. La 15-an de novembro, unu monaton antaŭ ĝia fino, prezidanto Mark Fettes en reta mesaĝo sendita al ĉiuj membroj de la asocio ankoraŭfoje admonis ĉiujn voĉdoni por ke la proponitaj ŝanĝoj en la statuto povu esti aprobitaj.

Mirinde, en la freŝa letero Mark Fettes subite asertas, ke la proponataj ŝanĝoj "ne esence tuŝas la rilatojn inter UEA kaj TEJO, nia junulara sekcio". La aserto estas misgvida, ĉar unu el la esencaj celoj de la voĉdonado estas ĝuste ŝanĝi la oficialan rilaton inter UEA kaj TEJO, igante la junularan sekcion jure sendependa de UEA. La demando eĉ staras en la unua loko sur la voĉdonilo, kaj sen la proponata ŝanĝo de la statuto la tiucelaj decidoj de la komitatoj de UEA kaj TEJO ne povas ekvalidi.

Ĝuste tion Mark Fettes mem akcentis en pli frua respondo al demandoj de Libera Folio pri la ĝenerala voĉdonado. Laŭ li unu "signifa evoluo" kiu okazis en UEA de post la aprobo de la nuna statuto en 1979 estis "la plifortiĝo de TEJO", kiu nun devas jure memstariĝi.

Libera Folio: Kio laŭ vi indikas plifortiĝon de TEJO? La evoluo de la membronombro ja ŝajnus indiki la malon.

Mark Fettes: – TEJO havas pli da oficistoj, pli da volontuloj, kaj pli da agadoj ekster Eŭropo ol iam antaŭe. Ĝi ankaŭ ludas vere signifan rolon en internaciaj organizoj por la junularo. Kompreneble ne ĉio iras en la sama direkto, mi konsentas.

Mark Fettes en la komitata kunsido en KopenhagoKiom da membroj havas UEA kaj TEJO en la nuna momento Mark Fettes ne volis rakonti. Male ol en antaŭaj jaroj, ĉi-jare entute aperis neniu informo pri la membronombro de la asocio. Tamen laŭ gazetara komuniko pri la ĝenerala voĉdonado estis dissenditaj "pli ol 4.000 voĉdoniloj". Ĉar pasintjare UEA havis 5.501 individuajn membrojn, tio ŝajnas indiki perdon de pli ol mil membroj ĉi-jare.

Dum la nunaj gvidantoj de TEJO kaj UEA, inkluzive de la nova ĝenerala direktoro, insiste argumentas por la sendependiĝo de TEJO, la eksa ĝenerala direktoro, Osmo Buller, publike argumentis kontraŭ ĝi en Facebook:

– La sperto montras, ke TEJO estas tro fragila organizo por vere ĉiam esti kapabla zorgi pri siaj devoj kiel sendependa organizo, eĉ se en la nuna momento tiel ŝajnus esti. Mi estas konvinkita, ke sendependiĝo estus erara paŝo por TEJO. Estas kurioze, ke ju pli forta TEJO fariĝis en la pasinteco, des pli firme ligita al UEA ĝi volis esti, sed nun, kiam ĝi estas ege pli malforta, ĝiaj gvidantoj volas sendependigi ĝin.

Buller do ŝajnas havi malan opinion ol Mark Fettes ankaŭ pri la asertata "fortiĝo" de TEJO. Li tamen ne pretis respondi al kompletigaj demandoj de Libera Folio pri la temo.

Iom da miro kaŭzis la publika raporto de la TEJO-volontulo Jérémie Bert, laŭ kiu oni en la Centra Oficejo jam en oktobro komencis malfermadi kovertojn kun voĉdoniloj. Responde al demando de Libera Folio Mark Fettes klarigis, ke temas nur pri kovertoj, sur kiuj ne estas indikite, ke ili enhavas voĉdonilojn.

– Estas tiel, ke en la poŝto al la Oficejo alvenadas kovertoj kun indiko “Ĝenerala Voĉdono”. Tiujn oni ne malfermas, sed simple aldonas al la granda kolekto por malfermo kaj kontrolo post la limdato. Samtempe kompreneble alvenadas multaj aliaj poŝtaĵoj sen tia ekstera indiko, kiuj tamen povas enhavi ankaŭ voĉdonilojn. Tiujn kovertojn oni malfermas triope, por eviti ajnan eblecon de eraroj aŭ netravidebleco. Kiam enestas voĉdoniloj, oni aldonas ilin al la kolekto.

Jérémie Bert aliflanke responde al demando de Libera Folio skribis, ke en lia ĉeesto estis malfermitaj ankaŭ kovertoj sur kiuj ja estis indikite, ke ili enhavas voĉdonilojn. Laŭ Veronika Poór, la nuna ĝenerala direktoro de UEA, tio tamen okazis erare:

– Estas tiel, ke se estas sur la koverto ie legebla "ĝenerala voĉdono", oni principe ne malfermas ĝin, krom kaze de eraroj. Mi ne kalkulis kiom da eraroj ĝis nun estis, sed certe malpli ol deko. Cetere, la malfermitajn kovertojn (kiuj ofte estas nur iom malfermitaj, ĉar jam eta truo estis sufiĉa por kontroli ke temas nur pri la voĉdonilo) oni kolektas aparte, la voĉdonilojn kune kun la kovertoj, do se la kontrolantoj emas, ili povas kontroli, kiom da eraroj entute estis.

Malfermante voĉdonilojn dum la voĉdonado la oficistoj en la Centra Oficejo ŝajnas riski malvalidiĝon de la voĉdonado. Laŭ la statuto de UEA la ĝustecon de la voĉdonado devas kontroli speciala komisiono, kiu ĝis nun eĉ ne estas elektita.

Meze de decembro ĉiuj kovertoj devos esti malfermitaj en la ĉeesto de tiu komisiono el tri individuaj membroj por kalkulo de la voĉoj. La komisionanoj laŭ la statuto de UEA poste devos skribe certigi la korektecon de la tuta procedo.

Sed sendepende de la nuna rezulto ene de du jaroj okazos nova ĝenerala voĉdonado pri aldonaj ŝanĝoj en la statuto de la asocio, rakontis Mark Fettes al Libera Folio:

– Ni lanĉos diskuton pri pliaj ŝanĝoj en la januara numero de la revuo. Mi antaŭvidas ke tiu fazo daŭros ĝis la UK en Lisbono.

Libera Folio: Kial ne ne eblis findiskuti kaj poste aranĝi unu voĉdonadon pri ĉiuj necesaj ŝanĝoj? Ja temas pri granda, laboriga kaj kosta procedo.

– Mi unue imagis povi fari ĉiujn ŝanĝojn en unu bato, sed ili montriĝis simple tro multaj kaj komplikaj. Per ĉi tiu vojo ni povas espereble fintrakti amason da aferoj kiuj vere ne postulas grandan debaton. Alie ni devos atendi verŝajne du pliajn jarojn kaj estus malfacile teni klaran fokuson en la diskutoj. Jes, ĉiu voĉdono kostas iom, sed la posta espereble povos okazi rete, kio ŝparos multe da tempo kaj mono.
arkivita en:
Emanuelo Arbaro
Emanuelo Arbaro diras:
2016-11-17 17:01
Tiu artikolo estas pli misgvida ol la retmesaĝo de M. Fettes. Ja *esence* la interrilatoj ne ŝanĝiĝos: nur papere ili ŝanĝiĝos. Tio, kio estas skribita en la Statuto estos skribita en la Kontrakto inter UEA kaj TEJO (kaj la komitatoj de la du asocioj bezonas akcepti ian ŝanĝon en la Kontrakto, do ĝi estas firma dokumento). Sed la funkciado restos ekzakte la sama (TEJO jam havas apartan juran personecon...). Kial agiti la timojn tiele?

Pri la individuaj membroj de UEA, la Lilla UK probable malnature pligrandigis ilian nombron en 2015. Do estus normale se ni denove estus malpli ol 5000. Kaj tio estos la granda malsukceso de la unua prezidanteco de M. Fettes, kaj probable, sed mi esperas erari, ankaŭ de la dua. Li promesis varbi multajn novajn membrojn, sed mi ne vidas kion li faris por tio.