Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Ĝangala Rebello revenas

Ĝangala Rebello revenas

de Redakcio Laste modifita: 2012-02-16 20:59
La brazila esperantisto Flávio Rebello, kreinto de la siatempe populara retejo Ĝangalo, post kvinjara foresto anoncis ke li revenos al Esperantujo kaj kreos novan retportalon sub la nomo Nunonia. Li nun serĉas kunlaborantojn por la nova retejo. Ekster Esperantujo li intertempe verkis portugallingvan sciencfikcian libron kaj startigis retan kampanjon por kolekti 8 milionojn da realoj (3,5 milionojn da eŭroj) por filmigo de sia verko.

La retejo Ĝangalo estis kreita komence de la jaro 2003, kelkajn monatojn antaŭ Libera Folio. Ĝia enhavo ĉefe konsistis el internaciaj novaĵoj, tradukitaj kaj adaptitaj el nacilingvaj amaskomunikiloj. Iom post iom la retejo iĝis unu el la plej grandaj kaj popularaj retservoj en Esperantujo.

Post du jaroj la retejo estis renovigita, vastigita, kaj iĝis parte pagenda. La provo transiri al abona modelo tamen fiaskis, kaj fine de la jaro 2006 Ĝangalo estis fermita.

Grave kontribuis al la malsukceso la granda televida projekto ITV, kiu estis lanĉita de Flávio Rebello en novembro 2005, post dujara monkolekta kampanjo inter esperantistoj, sed ne longe prosperis.

En sia adiaŭa mesaĝo en 2006 Flávio Rebello skribis:

- Mi estas laca, ke oni daŭre ĵetu suspekton, per tekstoj kaj noticoj ĉe kelkaj retejoj kaj novaĵlistoj, sur la manieron per kiu mi elspezis la monon de la esperantistoj kun la televido, kiam oni facile vidas ĝin funkcii ĉiutage...

Post fiaskinta provo de Flávio Rebello vendi sian projekton, senspure malaperis el la reto ne nur Ĝangalo, sed ankaŭ ITV, al kiu esperantistoj donacis dekmilojn da eŭroj. Krome malaperis el la reto la persona paĝaro de Flávio Rebello.

Post tio Flávio Rebello laŭ informoj de brazilaj esperantistoj disvendis grandan parton de siaj esperantlingvaj libroj kaj diskoj, kaj dum pluraj jaroj tute ne partoprenis en agado rilata al Esperanto aŭ kontaktis kun esperantistoj. Anstataŭe li verkis portugallingvan sciencfikcian romanon, kiu devis iĝi la unua parto de trilogio. La dua kaj tria parto tamen neniam aperis. En la libro rolas elpensita lingvo kun propra alfabeto.

Surbaze de sia verko Flávio Rebello esperas krei sciencfikcian filmon, kaj li starigis retejon por kolekti monon por la projekto. Laŭ la buĝeto kiun li publikigis, por la produktado de la filmo necesos 8 milionoj da brazilaj realoj (3,5 milionoj da eŭroj). Laŭ la retejo ĝis nun estas 289 donacantoj, sed ne klaras, per kiom da mono ili kontribuis al la projekto.

Nunonia

La retejo estis starigita en februaro 2008, sed la kampanjo por kolekti monon por la filmo lastatempe vigliĝis. En la lastaj tagoj aperis kvin filmetoj pri la temo en la Youtube-paĝo de la projekto, ĝis nun tamen nur en la portugala, ne en Esperanto.

En decembro 2011 Flávio Rebello rezervis la retadreson nunonia.com, kaj antaŭ kelkaj tagoj estis dissendita anonco, laŭ kiu ĉe tiu adreso estos kreita "portalo same aŭ pli bone kvalita ol Ĝangalo" [tiele].

Laŭ la anonco en la nova retejo ekde la 24-a de februaro aperos "ĉiutagaj mondaj noticoj", kaj ĝi proponos al la uzantoj ankaŭ blogaron kaj aliajn servojn. Laŭ PIV, "notico" estas "iom longa kaj detala noto pri iu temo".

La informon dissendis Cândido Ruiz, kiu anoncis ke li estos la ĉefredaktoro de la portalo, dum Flávio Rebello estos "prizorganto de la revizio". 

Laŭ enigma aserto en la anonco, Flávio Rebello pro "fera kontrakta alineo" estis devigita foriri el la movado dum kvin jaroj, kaj nur nun povas reveni. Libera Folio turnis sin al Cândido Ruiz kaj Flávio Rebello por pliaj klarigoj, sed ne ricevis respondon.

arkivita en:
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-02-11 18:44
Estas gxojiga afero, ke malnovaj reaktivigxas, ke instalas novajn retejojn, sed mi komencas timi , ke baldaux estos pli da retejoj ol esperantistoj.
Unue ni devos zorgi kreskigi esperantistaron kaj cxar tio ne okazas de si mem , oni devas kunlabori kun politikistoj, por povi sxangxi legoxojn, ke Esperanto estu traktata kiel cxiu alia lingvo, ke gxi legxe estu elekteblaj en lernejoj.
Estus jam tempo fini kun altrudado de imperiaj lingvoj. Precipe en Europo, kie tial multnobraj popoloj devus kunvivi, pro historia diverseco, konfliktoj kaj lingva altrudado ne estas racie
antauxludi lingvan samrajtecon kaj avantagxi nur anglan, kies oficjaligon neniu petis.

Ne komprenu, ke mi estas malamiko de agla lingvo. Gxi kiel cxiu alia estas nacia trezoro kunligita kun propra kulturo, sed kiel integrigxa linvo tute ne povas plenumi sian rolon, cxar estas tro malfacila, historie sxargxita kaj cxiam starigas denaskulojn pli supre!
axel584
axel584 diras:
2012-02-13 09:56
Ŝajnas ke Flavio Rebello ne lernis ion ajn de sia pasinta eraro...
Li kreis ITV-on kiam aliaj retejoj ebligis spekti filmojn iam ajn. Li kreis tiun novan retejon kiam ĉiuj aliaj lingvaj komunumoj uzis Youtube-n...

Kial la esperanta komunumo bezonas apartan retejon ? ĉu ni ne povas alliĝi al jam ekzista retejo ?

Jam ekzistas esperanta versio de famaj retejoj : Vikipedio, le Monde Diplo (http://eo.mondediplo.com/),...
Jam ekzistas esperantaj retejoj por disendi novaĵoj : libera folio, http://aktuale.info/eo , ...

kial reinventi la radon ?

Axel Rousseau
interDisto
interDisto diras:
2012-03-06 13:08
Axel, vi ne pravas. Siatempe ITV efektive estis 'revolucia' ideo, ĉar en tiuj jaroj YouTube ankoraŭ ne ekzistis. Ĝi estis oficiale malfermita kelkajn monatojn post lanĉo de ITV, sed prenis ankoraŭ kelkaj jaroj ĝis ĝi iĝis vere uzenda video-platformo. En la kunteksto de rimedoj kaj teĥnologioj de tiuj jaroj (komenco de 1a dekjaro de 21a jc), ITV ja estis pionira ideo.
Ubikuo
Ubikuo diras:
2012-02-14 08:09
Kiu povos ankaux fidi je la ne-ekzistontaj projektoj de tiu revulo ?

Kie estas la mono de la kreduloj kiuj pensis ke ili helpas al la starigo de televidostacio ?

Kiu komencos donaci parton de la "bezonataj" milionoj da euroj por filmo bazita sur triono da trilogio ?
flaviorebelo
flaviorebelo diras:
2012-02-15 14:28
Saluton al la legantoj de Libera Folio. Post la neatendita apero en la pagxoj de cxi tiu retejo, mi opiniis interesa klarigi kelkajn punktojn pri mia nuntempa agado kaj vivo, en kaj ekster Esperantujo.

Al Stanislaw kaj Axel mi povas trankvile respondi, ke min ankoraux ne trafis tioma kadukeco mensa, ke mi provas 'reinventi la radon'. Cxio, kion mi provas fari, estas revigligi iomete la virtualan mondon verdan, cxar ekde la fino de Gxangalo (la nova mastro de la portalo ne sukcesis, aux simple ne volis dauxrigi kun la giganta laboro, kiu fakte estas administri grandan retportalon en iu ajn lingvo), malgraux la eventualaj provoj tie kaj tie troveblaj iame, tiu portalo ne trovis heredanton. Libera Folio bone plenumas la rolon, kiun oni esperas de cxi-speca retejo - informi al esperantistojn pri Esperanto. Sed mi persone cxiam kredis, ke lingvo kiu estis farita por tutmondaj celoj ja devas celi esti uzata tutmonde, por paroli pri ... tutmondajxoj, kaj ne nure nur pri Esperanto mem. Je la manko de cxi-speca portalo, jes, ni lancxos en la fino de februaro novan portalon en Esperanto, kiu informos pri la ekstera mondo al la esperantistoj.

Sed ne mi persone zorgos pri cxi tiu nova portalo - s-ro Raul Candido bone kaj adekvate zorgos pri gxi, redakcie, administre kaj enhave. Mia agado cxi-rilate tusxas pli la transpaso de la sperto akirita de mi dum kvar jaroj de profesia laboro jxurnalisma en kaj por Esperanto. Mia tempo nune vere dividigxas inter kelkaj iniciatoj - kaj unu el ili estas ja la produktado de filmo longdauxra, en kiu Esperanto rolas grave kaj evidente. Estas strange kiel informoj povas esti torditaj pro manko de pliaj informoj, aux eble pro hasto informi, kio kutime elmontras mankon de akurateco jxurnalisma. En la produktado eksterteranoj kontaktas nian mondon, kaj kompreneble ili uzu sian propran lingvon (cxu ili denove uzus la anglan, rutina afero en sciencfikciajxoj usonaj? Certe ne!), pro tio mi modeste provis krei artlingvon, tiel minacan al Esperanto kiel la televidserian klingonan! ;) En la filmo, la eksterteranoj decidas adopti Esperanton kiel cxefan komunikilon kaj traduklingvon por teraj verkoj, kio cetere helpos diskonigi inter la neesperantistoj la uzindecon de nia lingvo por tradukadoj.

Laste haste, ne temos pri tri, sed pri kvin libroj, kaj ili jam estas verkitaj. Ilia eldono atendas nur adekvata komerca momento. Sed pri tiuj detaloj oni sxajne ne multe interesigxas, cxu vere? Kaj al eventualaj interesatoj - la investado tusxos la unuan filmon, kaj ne la kvin planatajn kinoverkojn.

Flavio Rebelo

PS - Nek mi nek mia laboristo, s-ro Raul Candido, 'silentis'. Ni simple preferas havi pli da spaco por tauxge informi al la esperantistaro, ene de la portalo Nunonia mem. Pro tio longa intervjuo mia aperos en la unua semajno de gxia lancxo, je la 24-a de februaro. Tie mi parolos ne nur pri la destino de la iama Gxangalo, de ITV kaj ties kampanjo, kaj donos pliajn detalojn pri la filmo, kiu povas helpi disvastigi Esperanton iomete pli. Ja mi ne emas monopoligi la spacon cxi tie, tiel ke multaj aferoj okazas en Esperantio nuntempe, kaj ili certe meritas pli da atento ol la reveno de simpla samideano.

EmilioCid
EmilioCid diras:
2012-02-22 14:06
Eble kelkaj memoras ke mi estis fervora apoganto kaj defendanto de Ĝangalo kaj ITV. Por mi nun estas bona oportuno por pardonpeti al ĉiuj homoj, kiujn mi provis konvinki pri tiuj projektoj.

Ekde la komenco ambaŭ projektoj estis kovritaj je misteroj. Mi multe laboris por tiuj projektoj, sed eĉ tiel mi ne rajtis scii iom pri ili. Flavio intence lasas multajn silentajn truojn, kiujn kelkaj plenumas per naiveco kaj revemo.

Estas ankoraŭ multaj misteroj, ĉefe kie estas la mono PRUNTEDONITA (ne donacita) al ITV ?

Mi ne interesiĝas pri interplaneda mistero, sed jen filmo, kiun mi ŝategus spekti;

"La mistero de ITV".

Mi certas ke tiu filmo furorus en esperantio.

Emilio Cid
San-Paŭlo - Brazilo

lmiro
lmiro diras:
2012-02-24 19:35
Do, ĉiam li trovos stultulojn kiuj donacos ... ho pardonu! PRUNTEDONOS monon al li... Eble li denove iros al Eŭropo por trovi rimedojn aŭ al Azio aŭ aŭ aŭ....
Li vere estas ne difinebla!!!! hahahaha
farri
farri diras:
2012-02-27 11:31
Li pacience atendis la eksvalidiĝon de sia krimo por ataki denove. Neniu fido al tiu trompoŝtelisto. Li redonu la monon kiun li trompoŝtelis por ITV
vinesku
vinesku diras:
2012-03-05 22:37
Saluton! Mi demandis tion ankaux en Nunonia , sed mi ne scias se tie iu respondos al mesagxoj , do mi volas re-demndi cxi tie : Cxu ekzistas la ebleco afisxi - en la nova Nunonia - malnovajn elsendojn de ITV ? [ Mi demandis tion cxar mi estas nova en Interreto kaj en Esperanta Movado , kaj mi estas kurioza pri la " filmetoj " de tiu ITV . Mi esperas ke mi kompreneble formulis mian demandon .].