Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / Paperaj esperantistoj malaperis en Hungario

Paperaj esperantistoj malaperis en Hungario

de Redakcio Laste modifita: 2010-09-04 11:59
Antaŭ du jaroj, la kvanto de aligitaj membroj de UEA en Hungario neatendite dekobliĝis, de 142 al 1.348. Respondeculoj de Hungaria Esperanto-Asocio klarigis la kreskon per la aliĝo de "pli ol 35" diversaj Esperanto-organizaĵoj al la asocio. Kritikantoj asertis, ke temis pri paperaj esperantistoj, kies apero utilis por havigo de ŝtata subvencio. Ĉi-jare la membrokvanto en Hungario subite falis je 92 procentoj, kaj HEA pagis al UEA nur por 130 aligitaj membroj. Ankaŭ en Francio draste falis la kvanto de aligitaj membroj.

En 2008 la kvanto de aligitaj membroj de UEA en Hungario eksplode kreskis. En la jaro 2007 Hungaria Esperanto-Asocio pagis kotizon por 142 personoj, en la sekva jaro por 1.348. Eĉ se la cifero neniel proksimis al la kvin miloj, por kiuj HEA foje kotizis dum la socialisma epoko, la fulma kresko grave beligis la ciferojn de UEA, kiu pro ili en 2008 daŭre povis fieri pri pli ol 11.000 aligitaj membroj.

Esploro de Libera Folio tiam montris, ke la dekobliĝo de la membrokvanto kredeble havis ligon kun ŝtataj monsubvencioj, ricevitaj Humana Eŭropa Asocio por "subteno de membrokotizoj en internaciaj organizaĵoj". Humana Eŭropa Asocio estis gvidata de József Baksa, kiu estis ankaŭ prezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio.

En reago aperinta en Libera Folio, László Szőke nome de HEA indignite klarigis, ke la membraro de la asocio efektive estas pli ol 1.300 personoj.

En la jaro 2009 la kvanto de aligitaj membroj en Hungario plu kreskis, kiam HEA pagis kotizon por 1.570 personoj, sed ĉi-jare la kreskon sekvis kraŝo. Laŭ informoj aperintaj en la komitata diskutejo de UEA, anstataŭ 1.570 membroj HEA pagis por nur 130 - membrofalo de 92 procentoj en unu jaro.

Supozeble temas pri ĉeso de ŝtata monsubvencio, sed mankas klarigoj flanke de HEA. Libera Folio turnis sin al la oficiala adreso de HEA, al la prezidanto, al László Szőke kaj al József Baksa, sed neniu el ili respondis al demandoj pri la temo.

Laŭ István Mészáros, iama librotenisto de Hungaria Esperanto-Asocio, la kvanto de efektivaj pagantaj membroj de Hungaria Esperanto-Asocio jam de pli ol dek jaroj estas inter 100 kaj 200 personoj. Li konfirmas, ke ankaŭ dum antaŭaj jaroj HEA foje pagis al UEA kotizojn por neekzistantaj membroj.

- Tio ĉiam dependis de la interesoj. Ankaŭ dum la socialisma periodo okazis, ke HEA pagis pro pli granda membaro por akiri komitatanajn poziciojn, sed la proporcio estis alia: Tiam la pagantaj membroj estis ĉirkaŭ 3.000, kune kun infanaj (pioniraj) membroj ĉirkaŭ 4.000. Kaj krome estis subtenantoj, kiuj fakte ne pagis kotizon, nur tre malgrandan enregistrigan sumon. Do HEA pagis por ĉirkaŭ 5.000 personoj.

Laŭ la statuto de UEA, ĉiu landa asocio kun minimume cent membroj rajtas elekti unu komitatanon A. Ĉiu plena milo da membroj rajtigas landajn asociojn elekti plian komitatanon A. Krom Hungario, du reprezentantojn en la komitato de UEA havas nur la landaj asocioj en Ĉinio, Germanio kaj Japanio.

Francio lastatempe perdis sian duan komitatanon A pro membrofalo, kaj la falo en Francio daŭras ĉi-jare, nun en la kvanto de aligitaj membroj, tiel ke jam neniel ŝajnas atingebla la sumo de mil membroj.

- Ĉi-jare UFE pagis por 55 aligitaj membroj, en 2009 por 418. Individuaj membroj de UEA en Francio nun estas 534. Tiu nombro ankorau kresketos, eble per 10-20. La pasintjara nombro 611 tamen ne estas atingebla, diras, Osmo Buller, ĝenerala direktoro de UEA.

La ĝisnuna suma falo en la kvanto de aligitaj membroj de UEA ĉi-jare estas 1.850, kaj el tiu falo 1.440 temas pri Hungario. En kelkaj landoj la kvanto de aligitaj membroj kreskas, sed nur marĝene. Ankaŭ la kvanto de individuaj membroj de UEA ĉi-jare ŝajnas malaltiĝi je proksimume 300 personoj.

Interesa estas cetere la fakto, ke la landa asocio en Luksemburgio, landeto kun malpli ol 500.000 loĝantoj, daŭre kotizas por iom pli ol cent membroj, kaj do konstante havas plenrajtan reprezentanton en la komitato de UEA. Kompare kun la fluktuo en Hungario, la stabileco de la membrokvanto en Luksemburgio estas rimarkinda.

arkivita en:
jparzyszek
jparzyszek diras:
2010-08-27 12:02
Mi ne volas kontroli la memmbroliston en Luksemburgio, sed tiu cento sxajnas esti iom dubinda.
Se temas pri la statistikoj la nombro de la membroj kaj entute de esperantistoj la demando estas malfacile respondebla, sed observante la movadon kaj la arangxojn mi certas ke tiuj nombroj falas, sed cxu tio estas la Paliso-krizo, kiu ege putras, respondu tiuj, kiuj restas en la movado.
Hungario ne estas escepta pri statistikaj ludoj, sed tiajn statistikajn manovrojn prezentas publike ne nur E-organizoj, pro diversaj kialoj ...
esperanto
esperanto diras:
2010-08-27 12:46
Ankau Svisa Esperanto-Societo (SOS) havas paperajn membrojn: 150 oficialajn (pagantajn) kaj ch. 35 "aktivajn" (t.e. tiajn, kiuj partoprenas jarkunvenon). En iuj jubileaj aranghoj povas partopreni ghis 50-100 homoj, sed lau mia observo ch. la duono ne parolas Esperanton (char temas pri familianoj).

Lau mi ne pli ol 10 personoj en Svislando estas samtempe aktivaj kaj bone scipovas/parolas Esperanton, do estas solidaj esperantistoj.

Ekzemple Grosjean kaj Weidmann, kun-prezidantoj de SES, estas aktivaj, sed malbone parolas Esperanton (malbona prononco, manko de vortprovizo, malkulturita lingvajho kun krudaj esprimformoj, gramatikaj eraroj, produktas nenion inteligentan, ktp. Pruvo: protokolo de la pasinta jarkunveno de SES).

Ekzemple mi mem ne estas aktiva, do mi jam elfalas el tiu kategorio.

Jen tiajn kriteriojn necesus apliki por mezuri la aferojn.

En Pollando vershajne nur manpleno da homoj plenumus la suprajn, konfesite iom severajn, kriterojn (mi ne konas pli ol 5 tiaj personoj), same en Litovio, Hungario, Bulgario, ktp. ktp ktp.
ganto
ganto diras:
2010-08-28 15:59
Ĉu povas havi prosperan estonteco Esperanto, kiun scipovas nur po 10 homoj en la lando?
ganto
ganto diras:
2010-08-28 16:02
"estontecon"
esperanto
esperanto diras:
2010-08-28 19:23
Lau mi oni jam povas paroli pri "estinteco" (t.e. pasinteco) kaj ne plu pri estonteco, char plej vershajne por Eo ekzistos neniu estonteco kiel ni ghin imagas. Sed mi ne estas profeto, nur hipotezulo. Se ekzemple paroli pri aranghoj, kompreneble daure okazos iuj Eo-aranghoj ktp. sed tiaj ekzakte samaj aranghoj okazas miloj kaj milionoj en la mondo, sen Esperanto, kaj pli bonaj kaj interesaj, chu en la angla, chu en iu ajn nacia lingvo. La plimulto de la nuntempaj Eo-aranghoj servas al precipe maljunula publiko por pli malpli agrable kaj malmultekoste pasigi la libertempon (au se oni estas funkciulo por pseudogravule elpashi). Al la kultura kaj intelekta pliklerigho, kion la esperantistaro tiom urghe bezonus, tiuj aranghoj malmulte kontribuas. Por tiu celpubliko tiuj aranghoj taugas, sed ne por intelekte iom pli altnivela publiko mezagha au juna.

Necesus analizi la verecon de tiu(j) hipotezo(j), eventuale trovi la "kulpokaprojn", sen la intenco shtonigi ilin kiel en Irano...
esperanto
esperanto diras:
2010-08-29 01:43
http://groups.yahoo.com/group/komitato-de-uea/message/5900

Vershajne ech chiuj paperaj membroj ankau forfughus, se ili renkontus tian nivelon de teoria diskuto.

Chu neniu rimarkas tiun totalkretenan diskuton kaj chu neniu kuraghas interveni por chesigi tiun totalidiotismon ?
ferhar
ferhar diras:
2010-08-28 15:29
Sciinde, ke la 15-an de novembro en 2008 la estraro de HEA ŝanĝiĝis. Ŝanĝiĝis ankaŭ la persono de prezidanto. József Baksa rezignis kaj Imre Szabó fariĝis prezidanto. La nova estraro devis interalie rekontroli la membraron de HEA. En la statuto de HEA estas klara regulo pri la membroj, membriĝo. La regulo preskribas, ke kiu ne pagas la jarkotizon por HEA, tiu fariĝas "membro subtenanto", do ne aktiva membro. Kun eksiĝo de József Baksa eksiĝis ankaŭ multaj membroasocioj. Tiu membrokvanto estas la nuntempa reala kvanto.

Multsalute,
Ferenc Harnyos
vicprezidanto de HEA
ladislao
ladislao diras:
2010-08-28 17:21
Sxajne vi volis nek nun ricevi respondojn, cxar vi sendis vian demandon al mi nur unutage antaux la publikigo de tiu cxi artikolo. Vi nek menciis limdaton por respondi, nek ke temas pri artikolo aperonta baldaux. Kvankam la funkciado de HEA ne koncernas min de cx. du jaroj, mi ankaux nun indignite klarigas al vi ;): tiutempe HEA pagis kotizon al UEA laux la membrokvanto de ALIGXINTAJ asocioj al HEA. Pri la kialoj de ilia malapero bv. kontakti la nunan estraron de HEA. Kaj se vi - eble Libera Folio - volus vere respondojn, bv. klopodi pli, cxar estas misa maniero cxiam paroli pri personoj, kiujn vi ne povis kontakti gxustatempe, nome: tuj. Almenaux laux mi...
chielismo
chielismo diras:
2010-08-29 13:02
Kiom da esperantistoj papera,ŝtala aŭ poseda, plenposeda estas en Ĉinio? Mi scias, ke ĉ. 2000 personoj estas komunikeblaj tra Ĉinio, kaj ĉ. 30 personoj posedas Esperanton. Ne malĝoju! Tio estas normala afero. La ĉina mandareno(komunika lingvo inter diversaj dialektoj kaj naciecaj lingvoj tra Ĉinio) jam ekzistas 400 jarojn kiel oficiala lingvo,sed ankaŭ ne tuta ĉinaro posedas! Plej multaj parolas dialektojn(fakte vera lingvo laŭ eŭropa lingviko) aŭ tro akĉentan mandarenon! Fakte, ne ĉiuj bezonas posedecon de eĉ oficiala lingvo...se ili ne volas fariĝi instruistoj kaj ŝtat-oficistoj. Ni ne tro postulus je ĉiuj,ĉu ne?
esperanto
esperanto diras:
2010-08-29 13:27
Tre interesa kaj impresa rezulto, kiui shokas ech min.

Se tio ghustas, ke en Chinio nur 30 personoj posedas Esperanton, tiam oni devas eltiri la konsekvencon kaj konsideri la Eo-propagandon kaj Esperanto entute kiel totale fiaskintan en tiu lando. Inter alie tio signifus, ke UEA komplete chesigu la vanan varbadon en Chinio, kio signifus chesigi elspezi monon, au okazigi UK.
pistike65
pistike65 diras:
2010-08-29 20:21
"ĉ. 2000 personoj estas komunikeblaj tra Ĉinio" - kion Vi precize celas?
amike
Istvan Ertl
chielismo
chielismo diras:
2010-08-30 12:05
Lastajn 30 jarojn cxirkau milion chinoj partoprenis E-kursojn korespondajn, kelkmonatajn, ecx kelkjarajn en universitatoj. Fakte, ni povas facile varbi kursanojn, se ni volas instrui al gestudentoj, cxar la china kulturo kredigas nin je unu komuna lingvo kaj komuna mondo. Sed el sennombraj kursanoj ne naskigxas posedantoj de nia lingvo. Fakte,vole ne vole la chino lernas Esperanton kiel kulturon, cxar mankas profesiaj lokoj por la lernantoj. Gxenerale post la kurso malaperas preskau cxiuj kursanoj. Nun restas cx. 2000 personoj, kiuj restas en Esperantujo, iuj el ili aperas foje au multfoje en E-arangxoj. La china Esperanto vere evoluas ol pasinteco. Mi opinias ke cx. 30 personoj jam posedas Esperanton je la internacia nivelo, kia nivelo ankau mankas en europaj landoj, kiujn mi vizitis...Ja, kutime la prezidanto parolas tre frue, kaj kelkaj aktivuloj, ankau komencantoj kaj interesantoj. Vere ne cxiuj farigxas au ne volas farigxi posedantoj de Esperanto, same kiel multe da chinaj vilagxanoj ne intencas posedi la mandarenon.
pistike65
pistike65 diras:
2010-09-01 06:52
Dankon pro la klarigo! 2000 "personoj, kiuj restas en /la china/ Esperantujo" ne estas malmulte!

amike
Istvan Ertl
esperanto
esperanto diras:
2010-08-29 15:31
Lau la Jarlibro de UEA ekzistas 5 delegitoj en Luksemburgio: Wickler, geedzoj Nourmont-Moon, Ruysschaert kaj Meyer. Chi tiuj estas lau mia scio pli malpli chiuj veraj e-istoj, kiuj loghas en Luks.

Lau mia kono, nur Wickler estas indighena luksemburgiano (sed mi ech ne certas), Meyer mi ne konas kaj la aliaj estas alilandaj civitanoj (kiuj intertempe eble posedas la luks. civitanecon, mi ne scias). En Luksemburgio loghas ankau Istvan Ertl kun la familio, francaj civitanoj lau mia scio (li mem estas kiel konata etna hungaro au madjaro - eble huno :-).

Aliajn luksemburgajn e-istojn mi ne konas. Chu do ekzistas aliaj luksemburgaj e-istoj, mi ne scias. Eble la luksemburgaj delegitoj mem povas doni klarigon kaj klerigon.
pistike65
pistike65 diras:
2010-08-29 20:28
Persone, mi konas ch. 25 parolantojn de Esperanto en Luksemburgio. Albert Wickler au Brian Moon certe konas pliajn. Mi petos ilin pri eventuala komento.
Mi ne komprenas kiel etneco au civitaneco ludu rolon chi tie. En UEA oni membras lau sistemo de landaj asocioj, kaj en tiuj oni kutime membrighas lau sia rezidloko, ne lau etna aparteno au civitaneco. Ankau mi estas membro de LEA (kaj ne chesis membri en Hungara E-Asocio, kiom mi scias).

amike
Istvan Ertl
esperanto
esperanto diras:
2010-08-29 21:22
Certe, etneco ne ludu rolon.
Tamen: Estus interese, se subite chiuj membroj de Luksemburgia Esperanto-Asocio estus francoj, belgoj, germanoj au chinoj ? Por troige mencii kazon, kiu vershajne ne okazos, sed ankau ne povas esti tute ekskludita, ene de la nuna globaligha procezo.

Bone, Luksio estas "Sonderfall" kiel Svislando, kies loghantaro baldau (au de facto jem) konsistos el 30% da eksterlandanoj.

Necesus ankau rekontroli, kiuj (au kiaj) luksemburgianoj alighis al la Universalaj Kongresoj, por ekhavi impreson pri la luksemburgeco de nia movado.

Sed ni diskutis pri paperaj membroj...
Marcos
Marcos diras:
2010-08-30 10:27
Andreas skribis: "Bone, Luksio estas "Sonderfall" kiel Svislando, kies loghantaro baldau (au de facto jem) konsistos el 30% da eksterlandanoj."

Kaj ĉi tiu sama Andreas plendas pri la lingva nivelo de aliaj Esperantistoj...

Se almenaŭ enhave liaj mesaĝoj estus riĉigaj...
Gerrit
Gerrit diras:
2010-08-30 19:04
Tiel internacia kiel Luksemburgo nia Nederlando ne estas.
Tamen, kiam la UK estis en Yokohamo mi miris ke preskau ne renkontghas ne-Japanoj krom en la UK-kongresejo.
Nederlando havas pli malpli 20% da eksterland-devenaj logxantoj: el Indonezio, Germanio, Turkio, Surinamo, Maroko, Antiloj kaj Arubo ktp... Lau mi persone la lando depost la 50aj jaroj farighis multege pli interesa.
aleks
aleks diras:
2010-08-31 12:59
Saluton,

En tiu artikolo iomete polemik-cela mankas kelkaj sobraj faktoj kaj klarigoj.
Bedauxrinde gxis nun el la 17 komentoj faritaj, nur 2 traktas la demandon pri Aligitaj Membroj, temo, kiu eble estas tro teknika por reta gazeto kia Libera Folio (?)

Gratulon al funkciuloj, cxu nuna, cxu eksa, de HEA, kiu respondis la demandon.
Same kiel Laszlo Szöke, mi ne estis pridemandita de Kalle kaj nur iom hazarde eksciis pri la demandoj, post kiam la artikolo jam aperis, demandoj faritaj la 23an de auxgusto al aliaj personoj, kiuj ne havis tempon respondon, aux ecx tute forestis.

1/ Estas konsiderataj Aligitaj Membroj (AM-j) tiuj membroj de Landa Asocio (LA), kiuj ne estas Individuaj Membroj de UEA.
La tuta membronombro de iu LA sumigas la IM-j kaj AM-j.

Ekde pluraj jaroj nia asocio havas inter 600 kaj 700 membrojn.
Proksimas la nombro de IM-j de UEA en Francio kaj la membronombro de UFE.
La asocio havas iom pli da membroj ol ekzistas IM-j de UEA en Francio.
Ekde la jaroj 1990 la asocio konstante havas malpli ol 1000 membroj.
http://eo.wikipedia.org/wik[…]por_Esperanto#Membronombroj
Tiu cxi pagxo indus je kompletigo.

2/ La nombro de Aligitaj Membroj estas faktoro politike decidebla de Landa Asocio, kun celo havi tiom aux tiom da Komitatanoj A.
Ju pli da AM-j la LA deklaras, des pli da Komitatanoj A gxi havos.
Facilas havi 2an Komitatanon A, suficxas deklari tiom da AM-j, kiom necesas por atingi 1001 membrojn. Tio ne nepre spegulu la veran membronombron. La problemeto estas, ke por la AM-j necesas pagi al UEA. Eblus diri tiukaze: "tiu, kiu pagas, pravas".

Du bonajn ekzemplojn vi citis : komunista Hungario kaj Francio gxis pasintjare.
Gxis jxusa (majo 2010) decido de la Komitato de la Unuigxo Franca por Esperanto (UFE), UFE deklaris cxiujare tiom da AM-j kiom necesis por atingi la strategian celitan nombron 1001. Do, ni deklaris en la pasintaj jaroj inter 300 kaj 400 AM-jn.

Simile, kiel okazis en Hungario, nia Komitato decidis ne plu deklari tiom da AM-j, pro 2 motivoj :
1°/ Financa. Kostas multege da mono. Por cxiu unuopa AM necesas (en 2010) pagi al UEA 1,20 EUR (kvindekono de MA-kotizo).
2°/ Strategia. Ne klaris la avantagxo havi 2an Komitatanon A en la Komitato de UEA, konsiderante, ke la unua estas de jaroj estrarano de UEA.

Konklude, Kalle, bonvolu korekti la artikolon koncerne Francion:
tute ne pro membrofalo falis la AM-nombro deklarita de UFE, sed pro komitata decido bazita je financaj kaj strategiaj konsideroj.

Tamen nia "A M" al UEA ne malkreskis ! ;)

Aleks Kadar
Eksa Prezidanto de UFE / Esperanto France (en 2009-2010)
pistike65
pistike65 diras:
2010-08-31 15:18
tiel devus teksti la titolo; alie ghi sonas misgvide.

amike
István Ertl
esperanto
esperanto diras:
2010-08-31 15:56
Kompare kun membrofalo kaj perdo de komitatanoj, kio tute ne shokas min,
ofte shokis min en kontakto kun francaj esperantistoj, nome:
1. Ekzistas multaj ege strangaj tipoj (ech pli strangaj ol en Ruslando)
2. Terura prononco de Eo (ech pli terura ol en Ruslando)
1 und 2 kondukas al ege stranga kondutmaniero, fakte tre ridinda.

Kio karakterizas francajn esperantistojn ghis nun estas, ke ili estas kaj restis ege francecaj, dum la ruslandaj esperantistoj post la fino de la komunismo malgrau chiuj malhelpoj serchadis la kontaktojn kun eksterlandanoj kaj klopodis iomete "emancipighi" el sia izoliteco (al kiu ili chiam denove estis rejhetitaj). Lau mi, por francoj ekzistas nur Francio.

Pro tio multaj francaj esperantistoj simple estas malinteresaj kaj tedaj, tion mi ofte konstatis dum Eo-kongresoj. Certe ekzistas kelkaj esceptoj, sed malmultaj, kaj kun tiuj indas havi kontakton.
aleks
aleks diras:
2010-08-31 18:28
Dankon Istvan pro la lingva gxustigo.

Fakte mi volis aldoni tuj post mia komento:
eblus preskaux diri, ke UFE (ne ekzakte Francio) perdis sian 2an Komitatanon A pro membrofalo ... sed tiu membrofalo okazis antaux preskaux 20 jaroj. Ekde tiam la asocio havas malpli ol 1000 membroj sed pagis tiom, ke gxi aspektis dika kiel 1001-kapa bovo.

Koran dankon al Andreas (AK, mia samsiglano) pro la tre amuzaj komentoj pri la francaj esp-istoj. Se vi ne ekzistus, same kiel la rado, necesus inventi vin :)
La "francaj esp-istoj izolitaj, interesitaj nur pri Francio" : cxiujare ili / ni konsistigas la plej multnombran grupon en la Universala Kongreso, post la anoj de la gastiganta lando aux ecx antauxe. Tiajn faktojn eblus listigi amase.
esperanto
esperanto diras:
2010-08-31 19:28
Bone, sed mia "hipotezo" pri la "mentala" izoliteco au la "franceco" de francaj e-istoj havas nenion komunan kun la plejmulteco de francoj alighintaj al la UK.
La problemo ghuste estas, ke tiuj francaj esperantistoj, temas chefe pri averaghaj turistoj, kondutas kiel francoj en tiuj UK.
Kion "esperantan" francoj ekzemple kontribuis al la bjalistoka au havana UK ?
Do, vi tute ne devas inventi min, nek la francojn - ili ekzistas (jam delonge), simple analizu la adresarojn de UK-alighintoj au parolu kun francoj dum la UK.

Bv. mencii kelkajn nomojn de francoj, kiuj lastatempe kontribuis al la "originala " Eo-"kulturo", kaj ni povos diskuti plue.

Pri Cherpillod "la Franco" mi jam skribis en la UEA-revuo.
aleks
aleks diras:
2010-08-31 22:34
Kara saminicialulo,
Ni tute devojiĝas el la artikola temo, tamen, mi respondas al vi.
Mi rediras, ke estas efektive tre amuze diskuti kun vi. Ĉu vi vere intence diras tiom da malveraĵoj ?
Cetere, kion signifas "konduti kiel francoj" ?

Kion Esperantan francoj kontribuis al la 2 pasintaj UK-j :

Vidu rebate mian mesaĝon senditan al la retlisto UFE-anoncoj la 3an de augusto, post la UK 2010 en Havano

" Kaj do mi deziras sincere gratuli niajn francajn premiitojn dum la ĵusa 95-a Universala Kongreso en Havano, Kubo.

Efektive pluraj homoj digne reprezentis nian landan movadon, tiumaniere atestis la viglecon kaj buntecon de ghi, ricevinte premion dum la UK, chu en la Belarta Konkurso, ĉu premion Deguĉi, ĉu de Fondaĵo Grabowski, ĉu la tute novan Diplomon pri Elstara Arta Agado

Do, koran gratulon al :
- Philippe Chavignon (Premio Deguĉi)
- ĥorestrino Franjo Lévêque, Diplomo pri Elstara Arta Agado (ricevis unu el sep diplomoj)
- Christian Rivière (Belarta konkurso, Eseo, Unua premio, pro Vortfarado kaj radikfarado)
- Duoble Unu (Belarta konkurso, Kanto, Unua premio, pro Sen lim’ gis…)
- forpasinta Madeleine de Zilah, al kiu estis aljuĝita speciala premio de 500 USD de la Fondaĵo Grabowski (kiel kunfondinto de la revuo La Gazeto en 1985) "


Krome, ni ne forgesu :
- unu el plej, aux eble eĉ la plej populara nuna kantisto en Esperantio, Jomo
- diversaj kantistoj kaj muzikistoj talentaj : FaMo, Francis Soghomonian, Jacques Yvart (kiu ne nur brile esperantigis Brassens), Ĵak Le Puil, Morice Benin, Duoble Unu, Initials DC, Kore
- la jam menciita koruso Interkant' http://www.dailymotion.com/[…]nt-en-preghejo-de-bou_music kaj la bretona koruso Meven
- la unua hipopa (kaj lau mia subjektiva takso plej bona) grupo en Esperanto, la Pafklik http://www.ipernity.com/home/lapafklik
- pli nova, la tre talenta pianisto-kantisto Gijom http://www.ipernity.com/home/lilioakvo
- la ĉefa muzikeldonejo en Esperantio, el Tuluzo, Vinilkosmo http://www.vinilkosmo-mp3.com/
- kaj certe mi plurajn forgesis, eĉ se provis mencii ĉefe la nuntempajn artistojn

Plie, la francoj estas la plej nombraj inter la sukcesintoj de la nova KER-ekzameno.

Malmultaj landoj povas konkurenci tian riĉan kulturan panoramon. Ne forgesu, Andy, ke Francio estas unu el plej fortaj Esperanto-landoj en la mondo.
Sekve, mi ne komprenas viajn kritikojn. Se temas pri la akĉento de francaj esp-istoj, tiam mi povas konsenti kun vi. Sed ĉu la akĉento estas la nura kriterio por juĝi, ĉu iu estas bonparolanta esp-isto ?
dmalkoc
dmalkoc diras:
2010-09-01 00:54
Bonparolanta esp-isto nepre devas ofte miksi germanajn vortojn en esperanta teksto. Ekzemple:

"1 UND 2 kondukas al ege stranga kondutmaniero..."
esperanto
esperanto diras:
2010-09-01 12:47
En ordo. Necesus pli profunde esplori la kvaliton de tiuj francaj kontribuoj, ekzemple kompare kun la nacilingva kvalito (Esperantistaj kantistinoj kompare kun Patricia Kaas au Mireille Mathieu, ekzemple). Premioj en la Eo-movado estas tre rapide disdonitaj (plej ofte fare de propagandemaj, kulture nekompetentaj personoj), tuj kiam iu malfermas la bushon, kantas en Eo au skribas iun poemon.
ztisljar
ztisljar diras:
2010-09-06 19:31
La moderna mondo estas alia. Plimulto da esperantistoj (lingve bonaj au mezaj)ne plu pagas kotizojn. Tamen ili agas en interreto, private intershanghas vizitojn, organizas aranghojn...
Unu el la ebla mezuriloj povas esti reago de esperantistoj al alvokoj partopreni en enketoj retaj kie oni povas subteni E-on. En 2008 okazis granda enketo en kiu multaj engaghighis kaj jen parto de mia artikolo kiu resumis la rezultojn:
Eĉ la fakto ke en Francio voĉdonis preskaŭ 800 homoj por Esperanto, dum la
unua propono ricevis iom pli ol 3000 kaj sekve Esperanto gajnis 25% da voĉoj kompare kun la
plej forta propono – montras ke pri tiaspecaj enketoj interesiĝas tre malmultaj civitanoj de EU. Entute
laŭ mi en la voĉdonado partoprenis ĉirkaŭ 100.000 homoj kio estas 0,5 promiloj aŭ 0,05 % de la
eŭropa loĝantaro.
Se ni sumas la tutan voĉdonantaron por ĉiuj Esperanto-proponoj en la 22 landoj ni ricevas 5262
voĉojn kio estas en la tuta sumo de voĉoj 5%. Se ni ricevus 5% da voĉoj en balotoj, nia partio
rajtus eniri la parlamenton! Inter tiuj voĉoj estas ĉirkaŭ 100 personoj kiuj voĉdonis solidarece en
preskaŭ ĉiuj listoj. El tiu kaj similaj voĉdonadoj en aliaj poresperantaj proponoj en kiuj simile
kelkmil esperantistoj voĉdonis, mi povas konkludi ke ekzistas ĉirkaŭ 3-4000 esperantistoj en
interreto kiuj aktive sekvas la okazadojn kaj kunlaboras en la interreto. Tion konfirmas ankaŭ la
blogaro ipernity en kiu membras plej granda kvanto da esperantistoj kun ĉirkaŭ 3000 membroj
kaj ankaŭ la fakto ke ekzistas ĉirkaŭ 300 diversaj elektronikaj listoj en kiuj membras de kelkdeko
ĝis kelkcento da membroj.
Mirindaĵo estas unuaj pozicioj por Esperanto en grandegaj landoj kia Germanio, Italio kaj Britio.
Tio montras antaŭ ĉio katastrofe malaltan intereson de tiuj popoloj por Eŭropa Unio kaj aktiva
civitaneco.

Mi aldonu ke en tiu enketo francoj absolute trovighas je unua pozicio kun preskau 800 vochdonoj. Hispanio estas la dua kun 400, Germanio, Italio... inter 250 kaj 300...