Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Senpruva kvalifikado estas falsaĵo

Senpruva kvalifikado estas falsaĵo

de Redakcio Laste modifita: 2008-12-05 06:32
Hungaria Esperanto-Asocio sendis tre ampleksan reagon al lastatempa artikolo aperinta en Libera Folio. Kvankam la reago imputas al Libera Folio diversajn asertojn neniam faritajn, ni aperigas ĝin komplete kaj senŝanĝe, kun la origina titolo. Legantoj kiuj interesiĝas pri la detaloj - kaj havas fortojn tralegi la longan tekston, multe pli ampleksan ol la origina artikolo - mem povos kompari la artikolon de Libera Folio kaj la refutojn de Hungaria Esperanto-Asocio. Eble plej interesaj el la komentoj de HEA estas la finaj kvar punktoj, kiuj rilatas al ĝis nun nekonataj "fraŭdakuzoj" kaj estas subskribitaj "estraro de HEA". Laŭ tiu komento oni povus suspekti, ke estas okazanta polica enketado kun ia rilato al HEA, sed ion tian ne asertis Libera Folio.

Redaktante tiun ĉi reagon en la nomo de Hungaria Esperanto-Asocio (HEA) responde al la redakcia artikolo aperinta en Libera Folio (LF) – Paperaj membroj ŝveligas Hungarian Esperanto-Asocion, la 24an de novembro 2008i –, ni reale sidis inter duboj: ĉu klerigi la aŭtoron pri etiko, ĉu lasi la tuton aŭ defendi nin kontraŭ la fontomankaj akuzoj kaj unuflankaj malicaĵoj, eble reatakiii? Fine ni decidis resti ĉe la faktoj argumentante kiel eble plej logike kaj klare.

Kvankam tie kaj ĉi tie ni ne povos preterlasi personajn aludojn, ni intencas prezenti finfine la konsideron de HEA rilate al la vera fono de la problemoj en la E-movado en Hungario. Kaj asertas neniu, ke la artikolo de LF ne enhavus malmultajn spuradajn ver-eretojn, sed ĝia plej grava manko estas la supraĵeco, preteratento de la kontrolita bazo, ĉar estas tro simple-facile nigrigi aŭ blankigi la aferojn...

"La lasta sidejo de Hungaria Esperanto-Asocio iĝis seksgvatejoiii"

Surstrata klaĉado. Precipe tiel en pasinta tempo. Fakte ĝi iĝos pordistejo de iu baldaŭa motelo aŭ hotelo, kies proprietulo aĉetis la tutan domegon apud kies enirejo troviĝis ankaŭ la luita "librovendeja truo". El la citita aserto pravas nur tiom, ke la sama posedanto (ne la firmao aĉetinta la lurajton!) havas interesojn ankaŭ en la apuda seksgapejo. Aliflanke, la loka aŭtonomio triobligis la luprezon, do HEA devis pagi por tiu truo tiom (en la lastaj tri monatoj), kiom valoras iu duoble pli granda ejo en la sama distrikto en Budapeŝto.

heanecesejoEstas okulplaĉe legi, ke la stato de iu oficejo fidinde indikas la prestiĝon kaj financojn de iu organizo, sed en nia kazo la ĝisnuna oficejo en la strato Kenyérmező neniel estis luksa kaj neniel estis taŭga por protokolaj celoj, nek taŭga por organizi tie lingvokursojn aŭ kunvenon por komisionoj. Kaj, ĉu ekzistas regulo, laŭ kiu devas troviĝi la landa oficejo tie, kie la organizaĵo estas registrita laŭjure? La vera demando pri la sidejo de HEA estas: kiajn taskojn ĝi havu?

Rilate la situacion de posedaĵoj de la asocio: la menciita estraro kritikita ekfunkciis en 2006 (kaj la nova elektiĝis nur antaŭ kelkaj tagoj), kiamaniere povas oni kulpigi la nunajn estraranojn pri la antaŭjaraj administradoj?iv Por aperigi la kalumnian artikolon oni devis do eluzi tiujn kelkajn tagojn, kiam la malnova estraro jam ne funkciis, kaj la nova ĵus ekfunkciis.

(Sur)paperaj membroj

Ŝajne Libera Folio malkovris la demandon fundamentan: ĉu ovo aŭ kokido ekzistis la unua? Ni ne scias el kiuj fontoj, sed LF asertas ke "mankas spuroj de la mil-membra aktivado", aliloke ĝi eldiras, ke la "freŝe fonditaj fondaĵoj" ne agadas. Sed la fondado jam en si mem ĉu ne estas agado, eble la unua, la plej grava paŝo? Ĉu laŭ LF eĉ ne ekzistas tiuj personoj, kiuj estas fondintoj de la novaj fondaĵoj kaj societoj? Laŭ hungara tribunalo ili ja estis kaj estas realaj, alikaze ili ne estus registritaj oficiale, kaj troveblaj en la publika datenbazov de funkciantaj organizoj.

Ni staras nekompreneme antaŭ la postuloj prezenti la nomliston de HEA-membroj por konvinki iun ajn pri ilia ekzisto. Ĉu ni reiris en iun epokon? Ni komprenas, ke iuj dubas pri ĉio, sed plenan nomliston ili ricevos neniam – nek LF –, ĉar ni devas procedi laŭ la leĝo pri datenprotektado. Postuli la personajn indikojn de niaj membroj estas senesence kaj neplenumeble, diskonigi ilin estus kontraŭleĝe nepre en ĉiuj landoj de Eŭropo.

La membraro aktuale estas pli alta ol 1.300 personoj, kaj ekzistas pli da organizaĵoj ol menciite; grava plimulto de tiuj organizaĵoj estas elstare publikinteresaj, do ili devas multe pli strikte raporti pri sia agado ol ekzemple simplaj firmaoj. Ni mencias krome, ke fondaĵoj ne estas membroorganizaĵoj de HEA.

Eble alifoje ni povos paroli detale pri la servoj de HEA (kaj ĝiaj organizoj) al siaj membroj. Nun ni prenu nur la abonantaron de la t.n. poŝtelefona E-grupo/reto. Tiun servon ĝuas pli ol 600 personoj, kiuj devas havi ian konekson kun Esperanto (ekz. familianoj), alikaze ili ne povus aliĝi al tiu grupo. La membroj ricevas senpage aŭ altrabate telefonilon, kaj ili povas telefoni inter si senpage, ekstergrupen laŭ signife pli malaltaj tarifoj ol kutime. (Tiun saman povus fari iu ajn laŭ speciala kontrakto kun la poŝtelefonaj firmaoj en la koncerna lando!)

Por kvietigi la nekredantojn, ekzistas du vojoj: aliĝi al la Hungaria Esperanto-Asocio kaj trankviligi sin ene de organizaj strukturoj, aŭ kalkuli laŭ nerektaj fontoj. Al tiuj, kiuj dubas pri la nombro de aktivaj esperantistoj en Hungario, nu, tiuj unue devas konsideri fakto la nombron de listanoj sur la retlistoj grandaj (eszperantoforum ĉe Google Group – listo de HEA, kaj esp-en-hung ĉe Yahoo! Groups – listo de László Szilvási). La unua listo havas 554 membrojnvi, la dua 478. Eĉ se triono el inter la listanoj membras en ambaŭ listoj, ni povas paroli pri ĉ. 700 pli-malpli aktivaj esperantistoj.

El statistikojvii koneblas, ke en 2008 la nombro de hungaroj, kiuj uzas interreton estas 40 procentoj de la loĝantaro; eĉ se tiu proporcio ĉe esperantistoj estas 60-procenta (konsiderante esperantistojn pli akceptemaj je interreto ol kutime), ni jam povas kalkuli pri pli ol 1000 esperantistoj aktivaj. Kaj ni ne kunhelpu al la virtuala mondo ataki la realan mondon: tre granda parto ekzistas ekster la ekranoj, kaj tiuj –  precipe maljunuloj – forgesitaj de la komputil-mogoloj agas, kunvenas en siaj kluboj por altaj idealoj.

Reen al (sur)paperaj membroj – la nuna strukturo de HEA plie similas al t.n. konsorcio de diversaj organizaĵoj fonditaj ne nepre por servi ekskluzive Esperanton, sed ili ĉiuj senescepte konsentas pri la uzado de Esperanto por atingi siajn celojn. Do la membroj de aliĝintaj societoj – kvankam ili utiligas Esperanton – ne estas devige ankaŭ bonaj lingvoparolantoj, nek individuaj membroj de HEA; pri ili dispozicias la statuto de la Asocio.

headelegit1Laŭ la Jarlibro 2008, UEA havas delegitojn en pli ol 25 urboj en Hungario (vidu la apudan mapon!), administratajn de la ĉefdelegito, kiu estis ankaŭ estrarano de HEA – do nei ilian ekziston eblas, sed senutilas.

Laŭ la supraj fontoj sendependaj de HEA ne ŝajnas troige aserti, ke en Hungario tutcerte troviĝas pli ol 1000 agemaj esperantistoj; devas havi kelkajn centojn da ne bonaj parolantoj de la lingvo ankaŭ la aliĝintaj societoj; dise en la lando ekzistas delegitoj, do en tiuj lokoj ankaŭ ia E-agado povus ekzisti. La demando estas: al kiu organizo ili aliĝis? Ni atendas scivole la nomliston de aliĝintoj al la Kultura Esperanto-Asocio (de László Szilvási), kaj tiel – per simpla subtraho – ni ricevas la ĝustan nombron ankaŭ de HEA-membroj. Simple, ĉu ne?

Kiel Libera Folio mordas sian propran voston?

Vole-nevole LF sugestas maloportuna la modelon mem: ĉu vere estas suspektinde, kiam diversaj civilaj organizoj kunagadas, intime kunlaboras? LF kritikas ĝuste tiun starpunkton de HEA, laŭ kiu pli bonas ĉeesti surloke komunumajn ĉiutagojn, ol deklari kiel unusola aŭ ununura la servon de movado kaj Internacia Lingvo. Anstataŭ nura okupiĝo pri Esperanto inter kvar muroj, oni volas servi ankaŭ lokajn komunumojn, do la socion – ne kontraŭ, sed per Esperanto!

LF kaj ĝiaj nekonataj fontoj subdiras, ke estas malbeninde se civilaj organizaĵoj serĉas kaj trovas diversajn subvenciojn de la ŝtato, de la diversaj eŭropuniaj adjudikojm por sociaj agadkampoj. LF prijuĝas malice ankaŭ la ideon, kiam la librotenadon pluraj societoj – por ŝpari kostojn – aranĝas ĉe la sama firmao.

Ĉi tie temas pri iu nova modelo funkciigi landan/centran asocion kiel kadro-organizon kun pluraj aliĝintaj membroasocioj, kiuj loke transprenas la farendaĵojn. HEA, la centra organizo, havas plejparte kunordigajn kaj interes-reprezentajn taskojn; la ideo estas delegi diverskampajn agadojn al tiuj funkciantaj organizoj aliĝintaj, kiuj fondiĝis por plenumi diversajn celojn. La strukturoviii mem gravas nun, kiun elektis la estraro de HEA por organizi sian agadon. Kaj aldone ne forgesu, ke en HEA ricevas salajron neniuix.

Ne papagumi, temas ankaŭ pri mono!

heanov1Nur supraĵe eblas aserti, ke “la movado estas dividita en du malamikajn frakciojn” (tiel vortumita!). Fakte la merkato ĉirkaŭ Esperanto en Hungario dividiĝas laŭ pli-malpli normalaj karakterizoj de konkuro pri profito. La grupo de László Szilvási (ĉirkaŭ tri organizaĵojx: Fondaĵo Esperanto en Hungario, Kultura Esperanto-Asocio – KEA kaj Hungara Esperanto-Junularo) vivtenas sin tute per Esperanto, la alia flanko, Hungaria Esperanto-Asocio – kiu de tempo al tempo devas tamen defendi la tutan Eperanto-movadon sendepende, kiu apartenas al ĝi organizite, do ankaŭ la ĵus menciitajn tri organizojn – (kaj la Fondaĵo por la Internacia Lingvo Esperanto) gajnas siajn vivrimedojn ne rekte el Esperanto.

La apuda (1a) diagramo estas kompilita laŭ la publikaj datenoj de la hungara fisko (do sendependa de HEA)xi. Tiu speco de enspezo estas nur unu el la eblaj, tamen ĝi ilustras bone la tendencojn de la lastaj jaroj: kiam ricevas pli multe la organizaĵoj de HEA, tiam malkreskas la enspezoj de la organizaĵoj de Szilvási (la supera linio).

Pli interesa estas la 2a ilustraĵo (sube), kiu prezentas la dividon en procentoj de la 1%-a monsumo kiun hungaraj civitanoj donas el sia imposto al E-organizaĵoj. Videblas klare, de la jaro 2006 (kiam elektiĝis la ĵus abdikinta estraro de HEA) la enspezoj de la Asocio kreskas, la alia flanko (tiu de Szilvási) perdas monon. Okulfrapa estas la 2005a jaro: la organizaĵoj de László Szilvási ĝuste tiam enspezis plej multe, kiam li respondecis ankaŭ pri la financoj de HEA.

heanov11Samaj tendencoj ekzistus ankaŭ se ni prezentus la enspezojn de la librovendado kaj lingvokursoj. La merkato ĉirkaŭ Esperanto estas limigita, do la ekzistado de László Szilvási kaj tiu de liaj organizaĵoj dependas – vole-nevole – ankaŭ de la agado de HEA. Tiel kompreneblas, kiaj interesoj troviĝas reale en la fono de t.n. “malamikaj luktoj” en la E-movado en Hungario. Sed tiu konkuro neniam estas karitata...

Laste permesu unusolan demandon: se la Esperanto-movado en Hungario estas tiom malgrava, kial meritis la temo tiel longan debatan artikolon? Kaj unusolan atentigon: se iu organizo pereigus HEA-n, poste ankaŭ ĝi mem pereus. Ĉu ne estus bone prefere helpi la centran organizon kaj ne ataki?

László Szőke
respondeculo pri komunikado de HEA


Fantomaj membroj ĉe Libera Folio

Kvankam Libera Folio fieras pri ĝia multcento da membroj, maleblas koni la certan nombron de aliĝintoj. Ni testis ankaŭ tion, ke unu persono povas registriĝi multfoje ĉe LF: ŝi/li devas havi nur pli da retadresoj.
Ni petis de la redakcio la liston de registritaj uzantoj (nomo, retadreso, IP-adreso) por ekkoni la nekontesteblan nombron de LF-anoj, sed ni ricevis nenian liston ĝis hodiaŭ, kvankam ni atendas de unu semajno la pruvon. La certa listo de realaj membroj restas plu en mistero...
(pseŭdonovaĵo)

László Szőke


Pri fraŭdakuzoj

1. Neniu denunco koncernas Hungarian Esperanto-Asocion, la organizon mem.
2. Hungaria Esperanto-Asocio denuncis neniun.
3. Antaŭ la fino de ajna polica enketo la estraro de HEA ne komentas.
4. Ĉiuj rajtas al la supozo de senkulpeco.
Estraro de HEA
Rimarko: La polico devas esplori ĉiujn denuncojn, ankaŭ la kaŝnomajn, nebazitajn kaj sennome disvastigitajn en la reto.


Notoj:

I Ni memorigas pri tio, ke la dato de la publikigo de la artikolo estis nur kelkajn tagojn post la elekto de la nova estraro.

II Kie vi troviĝas Jorge Camacho? Ni legus vian analizon pri la lingvaj manipulistoj ankaŭ en nia kazo! Kara Camacho, se vi legas tiun ĉi artikolon, bonvolu analizi la jenajn 'verkojn': Paperaj membroj ŝveligas Hungarian Esperanto-Asocion, Senbaza kalumnio - kaj publika pardonpeto!; nepre enmetu ankaŭ tiun ĉi reagon al via analizo! Dankon.

III Anstataŭ seksgvatejo ni uzas seksgapejo.

IV Ni devas mencii, ke ekzistis en la pasinteco iu eksa estrarano, kiu siatempe luktis por nuligi la luadon de la multe pli taŭga ejo en la strato Andrássy pro financaj kialoj. Estas fakto, ke por la transdono de la librovendeja truo, la prezidinto de HEA (József Baksa) akiris pluroble pli ol la menciita persono (László Szilvási) por la ejo en strato Andrássy. Kaj tiu sumo estas nun sur la konto de HEA.

V Hungarlingva fonto.

VI Post pluraj atakoj, foje ekzemple nekonataj kodrompistoj, retpiratoj kaŝe malĝustigis la retadreson de 200 listanoj, alifoje iuj simple ŝtelis amason da adresoj.

VII Hungarlingva fonto pri statistikoj validaj en marto 2008.

VIII Asertas neniu, ke la funkciado de HEA ne havus mankojn, kiel havas ankaŭ mi, la respondeculo pri komunikado de HEA, sed la agoj de la estraro de Asocio ne estas porokazaj.

IX Ankaŭ mi ne vivtenas min el tiu 'salajro', ĝi estas plie simbola.

X La publikaj nomoj de la organizaĵoj de László Szilvási ŝanĝiĝas ofte, la Kultura Esperanto-Asocio nuntempe havas la nomon Esperanto-Asocio ĉe Eventoj. Same, la Fondaĵo Esperanto en Hungario nun nomiĝas Fondaĵo Esperanto – Budapeŝto. En aparta studo valorus analizi la fenomenon Szilvási, ja ĝi aperos ankaŭ en aliaj landoj – post certa evoluo de Esperanto.

XI En la  kazo de Fondaĵo Esperanto en Hungario, la statistikoj de fisko (fine de novembro) ankoraŭ ne enhavas datenojn validajn por la jaro 2007. Ni taksis ĝin je 450.000 HUF, sed se la tendenco restus la sama, ankaŭ la sumo egalus la antaŭjaran. El la statistiko intence mankas la pli malgrandaj E-organizaĵoj.


arkivita en:
ladislao
ladislao diras:
2008-12-02 23:40
Ĝis nun mi kredis ke Libera Folio klopodas obei - akmenaŭ iom - la ĵunalisman etikon. Bedaŭrinde mi eraris. Por tiuj, kiuj interesiĝas ankoraŭ pri la esenco de la diksuto (kiu iĝis sur la paĝoj de LF plie disputo aĉa) povas elŝuti la jenajn legeblajn/videblajn ilustraĵojn kaj la legeble redaktitan reagon de Hungaria Esperanto-Asocio:

Reago de Hungaria E-Asocio en <a href="http://internetdetektiv.hu/blog/LF/Reago_al_Libera_Folio_en_nomo_de_HEA.pdf" target="_blank">pdf</a>, <a href="http://internetdetektiv.hu/blog/LF/Reago_al_Libera_Folio_en_nomo_de_HEA.doc" target="_blank">doc</a> kaj <a href="http://internetdetektiv.hu/blog/LF/Reago_al_Libera_Folio_en_nomo_de_HEA.odt" target="_blank">odt</a> formatoj. Vi povas legeble elŝuti, vidi la diagramojn ĉi-tie: <a href="http://internetdetektiv.hu/blog/LF/1_szazalek_vonalak.jpg" target="_blank">1a diagramo</a>, <a href="http://internetdetektiv.hu/blog/LF/1_szazalek_hengerek.jpg" target="_blank">2a ilustraĵo</a>.

Mi hontas pri la konduto de LF, kaj mi pardonpetas en la nomo de tiuj ĵurnalistoj, kiuj strebas esti indaj je la atento de legantoj.

László Szőke, ĵurnalisto
ladislao
ladislao diras:
2008-12-03 04:06
La reago de HEA elŝutebla en pdf-formato - http://internetdetektiv.hu/blog/LF/Reago_al_Libera_Folio_en_nomo_de_HEA.pdf kaj http://www.ipernity.com/doc/ladislao/3549461

La reago ĉe Ipernity kun videblaj/legeblaj ilustraĵoj kaj funkciantaj ligiloj eksteraj, kiuj ne aperis en LF - http://www.ipernity.com/blog/ladislao/111901


ladislao
ladislao diras:
2008-12-03 09:28
Kara Kalle,

En tio vi pravas ke persone mi estas kolerema, eble tro (reference al iu persona retletero). Tamen, en la nuna situacio ne tio estas ĉegreniga, sed la fakto ke mi kredis, ni ambaŭ ludas laŭ la samaj reguloj, sed ŝajne ne. Mi koleras min mem, ĉar mi ne rimarkis ĝustatempe ke vi ludas nur je via amuzo, vin ne interesas vere nek ĉi-tiu afero, nek la fono de la t.n. "movada konflikto" en Hungario, aŭ vi havas jam de multe viajn konvinkojn pri la hungara movado kaj ties rolantoj. Tial mi ne kredas, ke havas sencon atendi de vi objektivecon.

Tio perturbiĝas min, ke kial mi ne povis pli frue dedukti vian atendeblan sintenon, ke dum tiu ĉi (pseŭdo-)diskuto fakte ne okazos alia, ol nura ludo per vortoj, prisilentoj, troigoj, (duon)falsaj asertoj, misfamigoj, bagateligoj, ambiguoj k.t.p. laŭ kutimaj(?)
ĵurnalistaj rimedoj. Espereble ankaŭ vi konscias pri tio...

Do, ni alvenis al la dua akto de tiu ĉi fuŝa tragikomedio: al la primoko, satiro kaj humuro. Nu, ek al la daŭrigo!

Amike,
László Szőke
eventoj
eventoj diras:
2008-12-04 14:19
Anstataŭ unu post la alia refuti ĉiujn misajn asertojn de Szőke László, jen nur du malgrandaj rimarkoj:

- Li partoprenas la hungarian E-movadon ekde ĉ. unu jaro. Dum tiu periodo li neniam vizitis nian oficejon de Eventoj, nek nian novan budapeŝtan Esperanto-Centron, neniam li persone priparolis kun mi movadajn aferojn, li ne partoprenis iun ajn nian aranĝon en Hungario - kaj videble li tute ne havas realan bildon pri nia agado. Mi bedaŭras.

- Anstataŭ trompaj blufoj kaj Potjomkin-vilaĝoj prefere oni komparu la _konkrete faritajn_ servojn kaj agojn. Niaj Esperanto-servoj kaj agoj estas listigitaj ĉe la retejoj http://www.esperanto.hu kaj http://www.eventoj.hu (eventoj, ret-info, bildkartoj, STEB, scienca revuo, internacia kalendaro, enlandaj servoj, ktp). Ĉiu leganto metu ne la blufojn, sed la konkretajn, faritajn servojn unu apud la alian - kaj ĉiu komparu, ĉiu juĝu mem...

Mi dankas vian atenton.

Szilvási László
ladislao
ladislao diras:
2008-12-04 16:26
Mi nek asertis kaj nek asertas, ke vi ne estus laboranta, eĉ! Pri viaj pli 'fortaj' kvalifikaj vortoj bonvolu legi mian antaŭan mesaĝon adresitan al Kalle; tio validas ankaŭ en via kazo krom tio, ke vi sangoplene interesiĝas pri la hungara E-movado. Vi ja estas persone koncernata, kiel de unu jaro ankaŭ mi...

Amike,
László Szőke