Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Paperaj membroj ŝveligas Hungarian Esperanto-Asocion

Paperaj membroj ŝveligas Hungarian Esperanto-Asocion

de Redakcio Laste modifita: 2008-11-29 20:33
Laŭ lastatempaj statistikoj publikigitaj de UEA, la kvanto de asociaj membroj en Hungario dum la pasinta jaro dekobliĝis, de 142 al 1.348. La fulma kresko en Hungario grave beligis la ciferojn de UEA, kiu daŭre povas fieri pri pli ol 11.000 asociaj membroj. La efektiva situacio en Hungario tamen estas alia ol ŝajnas indiki la belaj ciferoj. La movado estas dividita en du malamikajn frakciojn, la lasta sidejo de Hungaria Esperanto-Asocio iĝis seksgvatejo, mankas spuroj de la supozeble mil-membra aktivado, kaj apenaŭ videblas la asertata Esperanto-rilata agado de la freŝe fonditaj surpaperaj fondaĵoj, gajnintaj signifajn ŝtatajn subvenciojn.

Sufiĉe fidindan indikon pri la prestiĝo kaj financoj de ajna asocio donas la stato de ĝia oficejo kaj ties situo.

En Hungario la landa asocio de UEA en la 1980-aj jaroj ĝuis favorajn kondiĉojn. Ekde 1966, la jaro de la 51a UK en Budapeŝto, la sidejo de Hungaria (tiam: Hungara) Esperanto-Asocio okupis 120 kvadratmetrojn en flankstrato sufiĉe centre de Budapeŝto, strato Kenyérmező. Tamen, en la jubilea jaro 1987 ĝi povis translokiĝi al eksa financministerio, majesta palaco en la kastela kvartalo de Buda. Tie kvardeko da dungitoj de HEA laboris en 15 salonoj, sur 470 kvadratmetroj. La koridoro longis kvindekon da metroj.

Kvankam origine HEA planis transloki ĉi tien ankaŭ la faman Bibliotekon Fajszi, post la reĝimŝanĝo ĝi retretis ĝuste al negranda ĉe-korta lokalo sub tiu biblioteko - tamen en la tre prestiĝa avenuo Andrássy preskaŭ fronte al la Operdomo. En majo 1999 la estraro de HEA "konsentis pri la transdono de la oficejo al ekstera privata firmao" laŭ tiutempa raporto en Eventoj. Do, en la lastaj jaroj restis al HEA nur deko da kvadratmetroj, nome la librovendeja truo ĉe la iama ĉefsidejo en la strato Kenyérmező.

En marto 2008 la asocio ĉesis okupi ajnan fizike difineblan lokon. Oni vendis la lurajton de la lasta ejeto por malpli ol 8.000 eŭroj al la najbara seksogvatejo, kaj en la Jarlibro de UEA kiel adreso de HEA nun estas indikita poŝtkesto.

Plia ero en la negativa evoluo de HEA estas multjara interna konflikto. Post la morto de la ĉefa oficisto de la asocio, Oszkár Princz, en la jaro 2004, la agado kolapsis. Neniu prizorgis la pagadon de fakturoj, la telefono kaj elektro de la sidejo estis malŝaltitaj, kaj fine de la jaro la asocio proksimis al bankroto.

Tiam estis elektita nova estraro, en kiu pri financoj respondecis László Szilvási, ankaŭ konata kiel eldoninto de la gazeto Eventoj. La financa situacio estis ordigita, sed ŝajne pro interna konflikto en la estraro la tiama prezidanto de HEA, György Nanovfszky, akuzis László Szilvási pri neleĝa prizorgo de la asocia financo.

Pro la akuzoj la Esperanto-movado en Hungario spertis skismon, kiam ne nur la Esperanto-Asocio Eventoj sed ankaŭ Hungara Esperanto-Junularo eksiĝis el HEA. Polica esplorado daŭris preskaŭ jaron, kaj la akuzoj kontraŭ László Szilvási estis vaste diskonigitaj de HEA ankaŭ tra la kanaloj de la Esperanta Civito, kiu aparte akcentis, ke László Szilvási estas ne nur "sub enketo de la fiskaj aŭtoritatoj" en Hungario, sed ankaŭ "persona non grata" ĉe la Civito, en kiu membras György Nanovfszky.

Eventuale havas rilaton al la skismo en la hungaria movado ankaŭ la fakto, ke la estraro kaj komitato de UEA ĉi-jare ne akceptis la kandidatigon de György Nanovfszky kiel honora membro de UEA, entreprenitan de HEA. Kutime tiaj kandidatigoj ne estas publike diskonigataj, sed ĉi-foje la rusia revuo Scienco kaj Kulturo dediĉis al la kandidatigo de György Nanovfszky tutan paĝon. Kiel honora membro estis tamen elektita nur Simo Milojević.

La polica esplorado montris, ke neniaj misagoj okazis, kaj en marto 2008 dum jarkunveno de la asocio ĉiuj estraranoj de HEA, inkluzive de György Nanovfszky, publike pardonpetis al la akuzito. La pardonpeto tamen ne kondukis al repaciĝo, nek estis diskonigita de HEA, kaj plu daŭras la kompleta skismo de la landa movado.

Kompare kun tiu evoluo iom surpriza estas la subita enorma kresko en la membraro de HEA, raportita al UEA. Ekde la 1990-aj jaroj la raportita membronombro de HEA ĉiam fluktuis ĉirkaŭ 130, sed ĉi-jare HEA subite pagis al UEA kotizon por pli ol 1.300 membroj. Kiam la statistikaĵoj estis publikigitaj en Libera Folio komence de septembro, László Szőke nome de HEA, klarigis de kie aperis la favoraj ciferoj:

- Temas pri neniu stranga afero, nur pri tio, ke Hungaria E-Asocio (HEA) provas reorganizi sin, kaj sukcesis aliĝigi pli ol 35 diversajn E-organizaĵojn, funkciintajn ĝis nun pli-malpli izole dise en la lando. Tiuj organizaĵoj antaŭe ne estis membro-asocioj de HEA, kaj tra ĝi de UEA.

En la realo tiuj novaj fondaĵoj kaj lokaj societoj estis fonditaj nur en la lastaj 1-2 jaroj fare de József Baksa, prezidanto de Humana Eŭropa Asocio, kaj la plej multaj el ili havas suspektinde vastan liston de agad-celoj: de kontraŭdroga preventado kaj eŭropunia integrado tra sana vivmaniero kaj funkciigo de Pasporta Servo, ĝis interregiona agado kaj helpo al diverstipaj handikapitoj.

Tiuj novaj organizaĵoj estis aligitaj al HEA kiel membro-organizaĵoj kaj "fakaj Esperanto-fondaĵoj" - eĉ tiel, ke ne estis prezentitaj iliaj statutoj, kaj ne ĉeestis iliaj reprezentantoj. La novaj fondaĵoj gajnis plurajn milionojn de forintoj kiel ŝtatan projektan subvencion, sed rezultoj apenaŭ videblas en Esperanta tereno.

Centra organizaĵo en la reto estas Humana Eŭropa Asocio, kiu kunagordas la agadon de tiuj fondaĵoj, kaj fakturas diversajn servojn por ili, kiel verkado kaj kompilado de konkursaj dosieroj, librotenado, helpo en la komuna realigado de la gajnintaj projektoj, ktp. Tiun asocion estras József Baksa.

Unu el la ŝtataj monsubvencioj, kiujn gajnis Humana Eŭropa Asocio en la jaro 2007, estis celita ĝuste por "subteno de membrokotizoj en internaciaj organizaĵoj", kaj valoris 290.000 forintojn (proksimume 1.100 eŭrojn). La kotizo de aligita membro de UEA por Hungario estas 215 forintoj, do la sumo sufiĉis precize por tiuj 1.348 kotizoj, kiujn pagis HEA ĉi-jare.

Humana Eŭropa Asocio do sole dum la jaro 2007 sukcesis havigi al UEA 1.100 eŭrojn, evidente el la ŝtata buĝeto de Hungario, kaj al si mem pli ol 2.200 eŭrojn por "subteno de kunlaboro inter hungariaj kaj internaciaj organizoj". Ne klaras kiom da subvencioj ricevis la aliaj, surpaperaj fondaĵoj kaj asocietoj.

En la jarkunveno de HEA la 15-an de novembro József Baksa ne rekandidatis por la posteno de prezidanto. Li klarigis, ke li jam en majo demisiis interalie pro tio, ke li paralele havas postenon en ŝtata komisiono disdonanta monsubvenciojn al asocioj, kaj ke tiujn duoblajn taskojn oni povus konsideri konfliktantaj inter si.

Libera Folio turnis sin al la retpoŝta adreso de HEA por ricevi pliajn informojn pri la aranĝoj ĉirkaŭ la ŝtataj subvencioj, sed ne ricevis respondon.

Laŭ la ĉi-jare anoncita membrokvanto Hungaria Esperanto-Asocio subite estas unu el la plej grandaj landaj asocioj de UEA. Ĉar la membronombro superas mil, HEA rajtas je ne unu, sed du reprezentantoj en la komitato de UEA.  Krom HEA du komitatanojn A havas nur la landaj asocioj en Ĉinio, Francio, Germanio, Italio kaj Japanio.

La Centra Oficejo de UEA neniam ricevas informojn pri la nomoj de la aligitaj membroj, nur informon pri ilia nombro. Laŭ tiu nombro la landaj asocioj devas pagi kotizon al UEA. Sed eĉ se HEA efektive ne havas tiom da aktivaj membroj kiel ŝajnas laŭ la ciferoj, tio ne estas granda problemo laŭ Osmo Buller, la ĝenerala direktoro de UEA.

- La Centra Oficejo ne povas kontroli la anoncitajn nombrojn kaj eĉ estas malfacile difini, kio tiurilate estas ĝusta kaj kio ne. La nocio "membro" ege varias de lando al lando. Se vere iu asocio pagus al UEA por pli granda nombro ol ĝi devus, tio ne falsus la statistikon de UEA sed iom kompensus tiujn membrojn en iuj aliaj landoj, por kiuj iliaj asocioj ne pagas, kvankam ili devus. Pli-malpli ĉiujare post la aperigo de la statistiko de UEA iuj atentigas min pri supozataj eraroj, ĉar iliaj asocioj havas eĉ multe pli da membroj ol indikite en la statistiko. Sendube ili pravas, sed ankaŭ la statistiko pravas, ĉar ĝi baziĝas sur pagitaj nombroj.

arkivita en:
ladislao
ladislao diras:
2008-11-25 11:24
Estimata Redakcio,
al kiu retadreso turnis sin Libera Folio por ricevi pliajn inforomojn de HEA? Ĉar al la oficiala retpoŝtadreso de HEA (trovebla ankaŭ sur la oficiala retejo de asocio - listigita korekte ankaŭ en la menuo de landaj asocioj ĉe UEA.org) alvenis neniu mesaĝo de vi. La respondon ni petas kiel eble plej frue, antaŭ sendi nian pli detalan reagon al viaj - hm - iomete dubaj, sed minimume unuflankaj, ege simpligitaj asertoj. Se tiom simplus la aferoj ĉirkaŭ HEA kiel vi sugestas, vi (Libera Folio) devus esti la oficiala presorgano de UEA. (Por antaŭŝerci iomete, pardonu min!)

László SZŐKE, respondeculo pri komunikado de HEA
redakcio
redakcio diras:
2008-11-25 14:29
La demando estis sendita ĵaŭde, la 20-an de novembro, al la sama adreso el kiu venis la oficiala komuniko de HEA pri la estrara kunsido: hungario@gmail.com.

Laŭ la retejo de UEA la retpaĝo de HEA troviĝas en la adreso www.eszperanto.info. Tie nenia retpoŝta adreso videblas.
eventoj
eventoj diras:
2008-11-26 19:11
Pri la senbazaj akuzoj kaj publika pardonpeto de HEA-estraranoj mi kompilis mallongan klarigan artikolon.

Gxi estas trovebla cxe: http://www.eventoj.hu/senbazaj-akuzoj-ls.htm

Szilvási László
varga
varga diras:
2008-11-28 18:41
Antauxnelonge aperis artikoloj pri signifaj sxangxoj cxe Pasporta Servo. Lige al tio, versxajne estas monda rekordo, ke en Hungario minimume 11 organizoj okupigxas pri la organizado/funkciigo de Pasporta Servo.

Pli frue, mi ricevis invitajn retposxtajxojn kaj leterojn de la junulara asocio HEJ kaj de la Esperanto-Domo Eventoj por membri en PS, mi trovis detalan prezenton pri gxi en la portalo www.eszperanto.hu, sed je mia surprizo - laux la jugxejaj dosieroj - statuto de kromaj 9 hungariaj organizoj enhavas la esprimon "Organizado de Senpaga Gastiga Servo":

1. Fondajxo "Bona konsilo - jura konsilo, civila servo-centro", en vilagxo Söjtör, reprezentanto: Motsai Sándorné
2. Regiona Fondajxo "Humana Euxropa Stel-Isto", urbo Kecskemét, reprezentanto: Felső Géza
3. Valorpera kaj Medioprotekta Fondajxo de urbo Kanizsa, en urbo Nagykanizsa, repr. Hoffmann Szilvia kaj Horváth Lajos
4. Esperanta Valorajx-konserva Fondajxo, u. Miskolc, repr. Dudás József, Gelencsér Gabriella
5. Esperanta Hungara Junulara Ligo, vilagxo Söjtör, repr. Jáger Éva
6. Humana Nord-Hungaria Regiona Evoluigada Fondajxo, u. Eger, repr. Barta Zoltán
7. Esperanta Interregiona Fondajxo, vilagxo Söjtör, repr. Kissné Horváth Andrea kaj Szabó Imre
8. Interregiona Loka Evoluigada Kompanio - Fondajxo, vilagxo Söjtör, repr. Baksa István kaj Baksa József
9. Regiona Interes-protekta Serva Fondajxo de Junlaboristoj, urbo Letenye, repr. Incédi-Pál Kata, Motsai Sándorné

Gxis nun mi mem ne vidis Esperanto-aktivadon de tiuj strangaj organizoj, kaj cxefe ne en tereno de Pasporta Servo.

Cetere, la adreslibro de 2008 enhavis entute 45 hungarajn gastigantojn.

Varga Tibor
Dirk
Dirk diras:
2008-11-29 15:25
Mankas al mi profunda kono de la Esperanto-movado en Hungario. Laŭ la supra artikolo kaj aliaj raportoj okazis ja kelkaj agoj ege kritikindaj. Tamen, la kritikindo de la menciitaj societoj ŝajnas al mi ne evidenta. Kial ili estas "strangaj"? Laŭ mia supozo tiuj societoj estas fonditaj por kolektado de ŝtataj kaj aliaj subvencioj. Ĉar ŝtataj instancoj kaj entreprenoj ne simple donacas monon al iu ajn, necesas pravigo de la monkolektado per agado por iuj celoj subtenindaj laŭ certaj kriterioj. Se la agado de tiuj societoj iel rilatas al Esperanto, mi opinias tion ne kritikinda, sed laŭdinda. Kial esperantistoj rifuzu ekstermovadan monon? Ĉu la monon ricevu kuniklobredistoj? Ekde jaroj niaj financaj fakuloj predikas por profesieca monkolektado, okazigas seminariojn kaj prelegojn pri subvencipetado. Kaj nun ni kritiku homojn, kiuj aplikas tiajn sciojn? Tio ŝajnas al mi pli stranga ol tiuj societoj.

Pri ilia aktivado en Pasporta Servo: Bedaŭrinde mi ne posedas la aktualan eldonon. Tamen en la pasintjara eldono mi trovis kelkajn personojn kaj lokojn, kiuj povus rilati al la novaj societoj. La koncernaj gastigantoj ja povas uzi siajn privatajn nomojn. Krome "organizado de senpaga gastiga servo" ne nepre devas rilati al Pasporta Servo.
pistike65
pistike65 diras:
2008-11-29 20:09
Historia kompletigo:
En Hungara Vivo 1987/4 la tripagxa cxefartikolo, fare de Péter Abdras Rados, temis pri la tiam jxus okazinta translokigxo de Hungara Esperanto Asocio al la "centro de la hungarlanda turismo". Ni ekscias el gxi ke, post dekjara provado, HEA atingis, per interveno cxe "unu el la sekretarioj de la Centra Komitato de la Hungara Socialisma Laborista Partio", ke "komisiono pri lokigo de Budapesxtaj oficejoj ofertis kelkajn ejojn". La artikolo priskribas la sidejon de HEA kiel mirinde longan sinsekvon, laux longega koridoro, de "kabineto de la prezidanto kaj cxefsekretario", sekretariejo, "tricxambra bloko" de "oficejoj pri mastrumado"; "en la sekvaj salonoj laboras la organiza sekretario...", "apude situas la kabineto de la redakcioj /de tri revuoj/". Sekvas ankoraux komputilejo, "kabineto de la vicprezidantoj", biblioteko, "kabineto de la referento pri turismo", kaj fine "salono de la komisionoj".
Mi demandas min cxu en la Esperanta historio iam ajn ekzistis ie pli granda dejxorejo....
La palaca epoko de HEA ne dauxris longe, en 1993 (eble jam en 1992) gxia adreso estis en avenuo Andrassy.
Amike
Istvan Ertl
pistike65
pistike65 diras:
2008-11-30 06:32
... aperis cxe
http://groups.yahoo.com/group/esp-en-hung/message/15038

HEA neniam ricevis sxtatan subvencion. HEA ricevis subvenciojn sole de SZOT - /Tutlanda Konsilantaro de Sindikatoj/, kiu ankaux tiam ne estis sxtata /organo/ -, entute nur de du specoj:
- sumon egalan al la tuta kolektita membrokotizaro;
- repagon de la lu-kostoj de la oficejo.
Tiuj du eroj neniam superis 10% de la jara bugxeto de HEA.
Krome SZOT donis valuton por la vojagxkostoj kaj gxirendaj UEA- membrokotizoj, sed HEA devis forinte repagi cxi tiujn al SZOT.

amike
István Ertl
ladislao
ladislao diras:
2008-12-03 04:08
La reago de HEA elŝutebla en pdf-formato - http://internetdetektiv.hu/blog/LF/Reago_al_Libera_Folio_en_nomo_de_HEA.pdf kaj http://www.ipernity.com/doc/ladislao/3549461

La reago ĉe Ipernity kun videblaj/legeblaj ilustraĵoj kaj funkciantaj ligiloj eksteraj, kiuj ne aperis en LF - http://www.ipernity.com/blog/ladislao/111901
Cindio
Cindio diras:
2008-12-03 21:53
'Paperaj membroj' ! Evidente, temas pri ombrela organizo, kaj vi scias tion. La fakto ke konstruaĵo antaŭe okupita de HEA fariĝis seksgvatejo ne meritas mencion. La artikolo ne atingas ĵurnalisman nivelon; ĝi estas nur klaĉo, kaj konsternas min. Kutime, mi ne lasas komentojn, sed vi bezonas ricevi kritikojn.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2008-12-04 22:13
... estas unu el la esencaj linioj de Libera Folio. Char civitano Nanofski ludas rolon en tiu chi afero, oni povis esti preskau certa, ke Libera Folio lanchas tian kamacheskan kampanjon. Se la artikolo eble ne levas sin al jhurnalisma nivelo (chiuokaze malfacile atingebla en Esperantujo), ghi almenau atingas bonan bulvardgazetan nivelon (pli distra ol raporto pri la estrarkunveno de la loka E-asocio).
Jorge
Jorge diras:
2008-12-04 23:56
... estas unu el la nekompreneblaj manioj de Sebastian Hartwig. Ankaŭ Aleksander Korĵenkov, Carlo Minnaja k.a. ŝajnas nekapablaj kritiki la silfercivitan deliradon, aŭ almenaŭ toleri kritikojn kontraŭ ĝi. Vole nevole ilia obstina silentado subtenas la agadon de tiuj fiuloj.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2008-12-06 14:15
mi bedauras, ke vi havis tiel frustran tagon, ke vi tiel facilege incitighis. Kio okazis? Chu via chefo skoldis vin? Chu vi trovis vian amikon kun njo-knabeto?

Dankon, cetere, por la honoro, ke vi envicigis min inter gravulojn kiel Korjhenkov kaj Minaja, sed mi ne kredas min sammerita. :)
Jorge
Jorge diras:
2008-12-06 20:15
Vi plene pravas. Kaj viaj vortoj montras, kia vi estas.
Jorge
Jorge diras:
2009-12-19 18:34
En La Ondo de Esperanto n-ro 11/2009, rubriko "Nia trezoro", p. 20*, aperas artikolo pri Literatura Foiro subskribita de iu "nomata" Stella Meester. En ĝi legeblas eĉ ne unu kritika vorto pri tiu revuo: ĉio estas absolutaj laŭdoj, kvazaŭ la artikolon verkis avataro de Perla Martinelli mem, aŭ kvazaŭ la supozeble pseŭdonoman aŭtorinon narkotus la jam 40-jara redaktodaŭro de LitFo (similajn simptomojn suferis aliaj eminentuloj de nia mondeto). Se la redaktejo de LOdE opinias tian panegiran prezenton ĵurnalismo, ili prefere tuj fermu la butikon. Tia skandale fuŝa raportostilo karakterizas ŝmirĵurnalojn kiel tiuj de Silvio Berlusconi en Italujo.

* http://www.esperanto.org/Ondo/Ondo/181-lode.htm#181-12
pistike65
pistike65 diras:
2010-04-12 17:24
Se mi ne eraras, Libera Folio ne raportis ke HEA denove havas sidejon:
1088 Budapest, Bródy Sándor u. 38. fsz/3.
Tute urbocentre, je malpli ol kilometro de la antaua sidejo en str. Kenyérmező, ghi situas samkvartale kiel la du loghejoj de Kalocsay inter ch. 1920 kaj 1960, kaj en la sama dombloko kiel dulingva memortabulo de la Esperanta poeto Adalberto Hules.
La retejo de HEA, http://www.eszperanto.t-online.hu
chefpaghe montras filmeton faritan en la nova sidejo.

amike
István Ertl