Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Poresperanta partio partoprenos eŭropan balotadon

Poresperanta partio partoprenos eŭropan balotadon

de Redakcio Laste modifita: 2009-03-17 22:38
La germania sekcio de la poresperanta partio EDE (Eŭropo - Demokratio - Esperanto) sukcesis kolekti la 4.000 subskribojn, bezonatajn por ke la partio povu partopreni en la ĉi-jaraj elektoj al la Eŭropa Parlamento. Se la partio sukcesos kolekti proksimume 120.000 voĉojn (duonan procenton el la donitaj voĉoj), ĝi ricevos grandan ŝtatan subvencion. Por ricevi lokon en la parlamento necesas dekoble pli da voĉoj.

Laŭ komuniko dissendita de partiaj aktivuloj, la bezonataj 4.000 subskriboj estis finkolektitaj pli ol du semajnojn antaŭ la limdato - la fino de marto. Ĉiuj subskriboj estas akompanataj de oficiala konfirmo pri tio, ke la subskribinto havas balotrajton en Germanio.

"Ĉar multegaj formularoj ankoraŭ kuŝas ĉe kolektintoj aŭ ĉe urbaj administrejoj, la suma nombro de subskribintoj estas certe jam multe pli alta", aldonas la gazetara komuniko de EDE.

Kondiĉe ke ne okazis eraroj en iuj formalaĵoj, la partio tial aŭtomate havos la rajton partopreni en la eŭropaj elektoj en Germanio, kaj la vortoj "Eŭropo - Demokratio - Esperanto" aperos sur ĉiu balotilo.

Voĉdonrajton en la elektoj la 7-an de junio havas proksimume 62 milionoj da loĝantoj de Germanio. Ĉar la eŭropajn balotojn kutime partoprenas nur 40 procentoj el la elektantoj, sufiĉos ke EDE ricevu proksimume 120.000 voĉojn por superi la limon de 0,5 procentoj kaj ricevu grandan ŝtatan subvencion por sia agado.

Tiu limo laŭ la komuniko de EDE "povus esti venkebla, se oni konsideras la entuziasmon, kun kiu germanaj esperantistoj kolektis la subskribojn, kaj la ofte surprize pozitivan sintenon de neesperantistoj pri EDE."

Malpli kredeble estas, ke EDE sukcesos ricevi la pli ol 1,2 milionojn da voĉoj kiuj bezonatas por ke la partio efektive ekhavu germanan reprezentanton en la Eŭropa parlamento.

Ankoraŭ ne klaras, ĉu la partio sukcesos partopreni la eŭropajn elektojn en iu alia lando, sed la preparoj de la francia sekcio ŝajnas bone progresi.

Tamen la voĉoj donitaj en la du najbaraj landoj neniel estos kunkalkulataj - la balotado al la Eŭropa Parlamento okazas strikte ene de la landolimoj, kaj la regularo ne konas la fenomenon de internaciaj partioj.

Kvankam la efektiva elektiĝo de parlamentano el la listo de EDE ŝajnas plene malprobabla, la kampanjo laŭ la komuniko de EDE havas sencon: "La partopreno en la balotoj certigos al EDE grandan eĥon en amaskomunikiloj kaj la eblecon senpage elsendi varban filmeton en la germana televido."

La ĉefa slogano de EDE en Germanio estos EDE - damit Europa sich versteht - EDE - por ke Eŭropo kompreniĝu.

arkivita en:
chielismo
chielismo diras:
2009-03-18 17:15
Saluton el Ĉinio!
Mi scias ke sro Ulrich Matthias estas grava aktivulo en la movado. Lia edzino WANG Nan Matthias venis de nia urbo Siano, ĝuste estis mia lernantino de Eo. Mirinde, lia filino denaske konas tri lingvojn patra, patrina kaj internacia! Ah,amuza fenomeno okazis, ke nun en nia E-rondo ne estas belulinoj, ĉar kelkaj edziniĝis transloke en Eŭropon. Pro tio ni interesiĝas pri E-movado en Eŭropo. Kial ne?

Laŭ mia sperto, oni povas organizi ekspresan stafeton de E-klubo al aliaj E-kluboj por subskribi kaj propagndi kadre de ia ceremonio por allogi pli multajn interesantojn. Fakte en la pasinta jaro por omaĝi al 100-a UEA, mi engaĝis eksprespoŝtan stafeton tra la tuta Ĉinio inkluzive ĉinajn regionojn turkistanan, tibetan, mongolan, manĉuran... tre sukcesa! Rezulte en UK Rotterdama la ĉina delegito transdonis al UEA la ĉinan pentraĵojn kun multaj subskriboj kaj stampoj... Por la venonta Azia Kongreso de Esperanto en Ulanbatoro, Mongolio, mi denove angaĝos stafeton...