Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Esperantista partio volas vastiĝi orienten

Esperantista partio volas vastiĝi orienten

de Redakcio Laste modifita: 2009-03-02 05:08
"Ne eblas atingi lingvan demokration sen antaŭa pliprofundigo de demokratio", skribas aktivuloj de la politika movado "Eŭropo Demokratio Esperanto" en sia unua alvoko prepare al la ĉi-jaraj elektoj al la Eŭropa parlamento. La subskribintoj, inter kiuj estas ankaŭ la konata japana mecenato de Esperanto, Etsuo Miyoshi, proponas ke aktivuloj ne nur en la landoj de la Eŭropa Unio, sed en ĉiuj landoj de la Konsilio de Eŭropo, fondu sekciojn de EDE. Unu el la ĉefaj celoj de EDE estas la protektado de lingvaj rajtoj. Por tio en multaj landoj necesos malcentrigo de la decidorganoj, opinias la subskribintoj. Libera Folio publikigas la kompletan alvokon.

EŬROPAJ BALOTOJ 2009: UNUA ALVOKO

Eŭropo nun trairas krizan fazon, en kiu ĝi ne povas konvene alfronti la defiojn de la 21-a jarcento. Por solvi tiun problemon, nun politikistoj kaj industriistoj devos transdoni al la civitanoj la taskon evoluigi Eŭropon. Tiu strebo havas nomon: la plano C. C kiel civitano. Ĝia unua etapo konsistas el lotado de membroj por la venonta konstitucia asembleo. Iuj eble rimarkigos, ke la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj enhavas la rajton por ĉiu homo, elekti siajn reprezentantojn. Ĉu tio ne kontraŭdiras la lotadon? Tute ne, ĉar popoloj nur volas suverene diri, ĉu la teksto konvenas al ili aŭ ne. Tiu popola suvereneco estas cetere proklamita en la sama artikolo 21.3 de UDHR. Tio implicas, ke la nova konstitucio estu submetita al referendumo en ĉiuj landoj, ankaŭ en tiuj orientaj, kiuj sentas sin iom marĝenigitaj.

Tio estas des pli grava ke same kiel Brazilo estas la pulmo de la mondo, Orienta Eŭropo estas la koro de Eŭropo. Koro certe ŝirvundita de la Historio sed koro, kiu koncentras ĉiujn gravajn antagonismojn inter diversaj kulturoj, religioj kaj lingvoj de nia duon-kontinento. Tial ni frate etendas la manon al la anoj de la reformiĝanta familio!

Sed post la bonveniga brakumado, endas averti la Orient-Eŭropanojn pri grava minaco: ankoraŭ pli forte ol la niaj, viaj lingvoj estas en danĝero. La eŭropa merkato kaj la tutmondiĝo minacas ilin pro la tendenco al uniformigo. Ni ĉiuj konscias, ke la angla pli kaj pli forpelas la aliajn lingvojn en laborejoj, lernejoj, radioj, kinejoj, Interreto, kaj ĉiuj aliaj kampoj de la socia vivo. Tiel preme, ke jam aperis emo al tre frua instruado de la "komerca lingvo" al la infanoj, malfavore al la gepatraj lingvoj, kaj tio eĉ en grandaj landoj de Eŭropo.

Bona maniero defendi sian lingvon estas doni al ĝiaj uzantoj lingvajn rajtojn. Ni ne reskribos ĉi tie la oficialan starpunkton de la Asocio por Eŭropa Konscio pri la temo; eble nur emfazos, ke la lingvoj estu tiom ŝirmitaj, kiom volas iliaj uzantoj per adekvataj aranĝoj far la lingvopolitikaj instancoj. Tio antaŭsupozas malcentrigon de la decidorganoj en multaj landoj. Fakte ne eblas atingi lingvan demokration sen antaŭa pliprofundigo de demokratio.

Tial ni alvokas la civitanojn ĉie, kie eblas en landoj apartenantaj al Konsilio de Eŭropo, ke ili fondu sekcion de EŬROPO DEMOKRATIO ESPERANTO, ĉar nia celo estas ĝuste plidemokratiigi Eŭropon interalie per la uzado de neŭtrala komuna lingvo. Nia juna partio estu renkontejo por diversaĝaj esperantistoj, lingvodefendaj asocioj, heroldoj de demokratio, interkulturaj kaj civitanaj movadoj. Ĉiuj anoj de EDE pretu honeste debati kaj solidare kunlabori.

Kie ne eblas fondi EDE-partion, esperantistoj nepre subtenu la C- planon, se ili volas doni ŝancon de disvolviĝo al "l' Eŭropo de l' civitano".

Siaflanke EDE emfazu la principojn de nediskriminacio rilate la lingvojn de la volontuloj, kiuj partoprenos en la Konstitucia Verk-Asembleo. Ni postulu, ke la tiamaj debatoj respektu la lingvan egalecon, dank’al taŭga antaŭ-preparo (esperantiĝo je almenaŭ pasiva regado de la asembleanoj). Tiel, ĉiu povos esprimi sin, ĉu rekte en esperanto, ĉu en sia lingvo, kun traduko al esperanto. Sukcesi en tiu grava paŝo estus jam granda venko!

Bertrand HUGON, inĝeniero
Renato CORSETTI, emerita profesoro
Bert SCHUMANN, informadikisto
Jacques BARATIÉ, socia laboristo
Zlatko TIŠLJAR, instruisto
Elisabeth LAMBERT, emeritino
René BALLAGUY, mondcivitano
Elisabeth BARBAY, fak-edukistino
Michele MENCIASSI, programisto
Zoltán HUBERT, inĝeniero
Edi NGIZULU, inĝeniero
Yaovi KOKOUVI, studento
Jennifer URIE-KOKOUVI, studento
Denis-Serge CLOPEAU, kuracisto
Peter BALÁŽ, entreprenisto
Etsuo MIYOSHI, industriisto

arkivita en:
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-02-28 15:08
Multaj opinias, ke esperanto ne devas esti politigita. Multaj tion praktikis dum jarcentoj kaj ankaux estis arestitaj ecx mortigitaj.Kion ili atingis?

Jes, esperanto devas eliri de klubo, de oficejo kaj montri klare pri malgxustajxoj, kion faras malkonsciaj deputitoj al kunfratigxantaj popoloj.Jes, esperanto devas fari politikon!Kial ne organizi protestan marsxon? Cxu ne estus inde dum la kongreso demonstri sur la stratoj? Ni ne povas atendi, gxis aliaj politikistoj faros gxustan decidon , se ili ne vidos proprajn profitojn.

Nepre ni devas postuli , ke la popolo ankaux decidu, cxu ili mallernis esti demokrataj? Se ni volas certan estonton de EU, ni bezonas pli da demokratio kaj malpli imperiaj lingvoj.Cxiu lingvo por sia popolo kaj neutrala ofica por internacia kontakto.

Esperanto estas ne nur neutrala, facile lernebla, sed eble plej grave logika.
De multaj jaroj mi laboras kiel interpretisto kaj tre ofte mi spertas kiel okazas miskomprenoj pro malbonaj tradukoj, cxar la naciaj lingvoj tre ofte posedas diversajn sinonimojn, vortoj aliajn signifojn.

Ni komencu gxuste kaj por estonto konstrui nian europan domon.

EUROPO-EURO-ESPERANTO
Apro
Apro diras:
2009-03-02 21:23
Apriore tia ideo de esperantista partio povus allogi; tamen mi restas dubema pri reala efikeco. Fakte, vole nevole, E-istoj dependos de politikistoj por, ekzemple, agnoski oficiale instruadon de Esperanto en la lernejoj. Kio okazos, kiam E-istoj estos la politikaj konkurantoj de aliaj partianoj? Ĉu ĉi-lastaj konsentos apogi proponojn de EDE-anoj?



Ĉu ne pliefikus aniĝi al politika partio kaj ene aktivi informante pri lingva demokratio kaj protektado de lingvaj rajtoj?



En marto 1995 mi lanĉis "propran informkampanjon" ĉe la eŭropaj parlamentanoj kaj, iom post iom, pluraj montris ian simpation al Esperanto. Kiam mi ĉesigis tiun agadon, en marto 2002, ili estis 94 (15,01%) kiuj, diversgrade opiniis ke Esperanto povus iel helpi por plifacili kaj plirapidigi la dialogon en Eŭropa Unio, en reciproka respekto de la lingvo, de la kulturo, de la digneco de ĉiuj, apud la aliaj lingvoj. Inter ili troviĝis 15 belgaj el 25 (60%), 14 britaj (16,09%) kaj eĉ 12 irlandaj el 15 (80%). Mi devas substreki ke por tia informkampanjo mi ricevis neniun helpon de landaj E-asocioj; nur kelkaj volontuloj helpis min.



Lasta rimarko pri "Eŭropo-Eŭro-Esperanto" - Tia slogano estas ege danĝera! La celo de "eŭro" estas forigi, neniigi, la aliajn eŭropajn monojn. Sekve, oni povas logike konkludi ke same la celo de "Esperanto" estas forigi, neniigi la aliajn eŭropajn lingvojn !!!

Jorge
Jorge diras:
2009-03-02 23:31
Mi plene konsentas kun Germain Pirlot.

Europanoj ne bezonas krei au konstrui europan identecon. Provi uzi esperanton tiucele signifas perfidi ghian tutmondecon. Krome, sed ne bagatele, euro malrichigis averaghajn europanojn; estas malsaghe uzi ghian nomon reklame por esperanto.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-03-03 08:02
Kritiko estas bona, se gxi estas konstrua. Ofte kritiko progresigas, sed pli bona estas agnosko, apoga agado.Kritiki estas facile, agnoski ,apogi jam pli malfacile. Mem agi estas, kiel vi certe spertis estas tre malfacile.Cxar vi mem ion agis mi tute respektas viajn rimarkojn.Ankaux pri mia lasta esprimo vi plejparte pravas, ke gxi povas esti malbone interpretata.Se, tamen iu bone legas miajn aliajn skribajn kontribuojn en la civita debato, spertos, ke mi gxuste substrekas, ke esperanto helpas al disvolvigo de patrujaj lingvoj al lokaj kuturoj.En miaj e-kursoj mi uzis kantojn,rakontojn,priskribojn de loka regiono, ni ecx komune eldonis malgrandan kuirlibreton de lokaj mangxajxoj.
Estas ankaux pruvita, ke esperanto helpas ne nur en la lernado de fremdaj lingvoj, sed ankaux helpas pli bone kompreni la propran.(Mi mem antaux maturigxo havis problemojn kun la participoj, kiuj estas an la pola tre komplikaj,sed post la ellerno de esperanto cxio alia estis kompremeblaj).

Do, postsekve mi ne konsentas kun s-ro Jorge Camacho, ke esperanto ne helpu trovi europan identecon.Ne suficxas trovi komunan teritorion, komune mastrumi, politikumi, sed ni bezonas komunan kulturon.Tio ne estas perfido al
la tutmonda esperantistaro.En Brazilio estas propono enkonduki esperanton en mezlernejoj kaj ili ankaux ne perfidas. Kontrauxe donas indan naskigxdonacon al L.Zamenhof.Se EU uzus esperanton aliaj en la mondo tuj sekvus.

Se temas pri politika partio, mi opinias, ke ni devus ankaux tiun aktivajxon subteni almenaux ne kontrauxstari.Eble tiel ni atingus pli da sukcesojn.Bonvolu studi unue la programon de la grupo kaj nur poste reagi.
Mia opinie "Esperanto estas nenio , se ne estas por cxio".

Kun amika saluto pola esperantisto -vogtlandano-europano - Stanislaw
Jorge
Jorge diras:
2009-03-03 08:51
Kelkaj disaj eroj de mia vershajne nekohera opiniaro:

1) Se komuna europa identeco (ankorau) ne ekzistas, ni ne penu por krei ghin. Kiel diras taistoj, plej bone agas tiu, kiu ne agas (agi senage).

2) Kial mi investu pli da energio, tempo, mono, neuronoj ktp por tia europa identeco prefere al aliaj same respektindaj alternativoj au variantoj kiel miaj faktaj kunidentecoj iberuja, latinida (romiida), mediteranea (inkluzivanta ankau Nord-Afrikon, ekzemple Magrebon, kaj Okcident-Azion), latin-amerika?

3) Esperanto, kiel ekologiismo au kontraumortpunismo, trovighu en chiuj politikaj partioj, ne nur en unu partieto kun esperanto en sia nomo.

4) Mia rekomendo por la Europ-Parlamenta balotado: vochdonu por duongrandaj partioj (ekzemple la liberala, komunisma au verdula) kun jam ekzistanta relative eta grupo en EP. La grandaj partioj (la t.n. "socialisma" kaj "popola", t.e. resp. dekstreta kaj dekstrega) jam havas tro da forto kaj bezonas nenies baloton. Vochdoni por senshancaj partietoj signifas forbruligi la baloton.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-05-19 16:57
Kara sinjoro Camacho,
sub unua punkto vi skribis..."plej bone agas tiu kiu ne agas..."

Vi tute pravas!!! Pripensu!!!

KIU MULTE AGAS,FARAS MULTAJN ERAROJN
KIU MALMULTE AGAS, FARAS MALMULTAJN ERAROJN
KIU NENION AGAS, FARAS NENIUN ERARON KAJ
KIU NENIUN ERARON FARAS ESTOS PREMIITA!!! Gxuste, cxu? do ni nenion faru!
Eble okazos miraklo! Kun amika saluto Stanislavo
Jxanpol
Jxanpol diras:
2009-03-03 13:35
EDE ne estas esperanta partio, sed ewropa partio, kaj vole, nevole, ghi ekzistas de 5 jaroj ! EDE ne estas la politika konkuranto de aliaj partioj. ghi estas la unua kaj malfeliche la nura partio kiu proponas esperanto por interparoli en Ewropo. kiel tia ideo progresos en ewropo sen EDE ?
Vi rimarkighas ke € forriras kaj neniigas la aliajn ewropajn monojn, sed ankoraw aliaj monoj ekzistas en ewropo... malfeliche vi scias kaj vidas chiutage ke oni parolas pli kaj pli la usona lingvo en ewropo. vi scias ke tio ne estas bona politiko. nur EDE batalas kontraw tion.
Amike.
Jxanpol.
debanne
debanne diras:
2009-03-03 17:06
> Apriore tia ideo de esperantista partio povus allogi [...]
> Kio okazos, kiam E-istoj estos la politikaj konkurantoj
> de aliaj partianoj?

Ideo de naturprotektada partio povus allogi sed kio okazos, kiam ekologiistoj estos la politikaj konkurantoj de aliaj partioj ?

Pli serioze, la debato jam okazis kiam EDE partoprenis la eŭropan baloton en Francio en 2003. Oni dubis pri realigeblo, pri risko de ridindeco, de malbona rendimento, ktp.
Ĉu ni atendu por proponi bonajn ideojn al la eŭropanoj?
debanne
debanne diras:
2009-03-03 10:15
Mi volas klarigi ke tiu alvoko ne estas subskribita de Eŭropo Demokratio Esperanto (EDE) sed ja de parto de ties aktivuloj. Mi ankaŭ volas aldoni, sed tio eble jam klaras danke al la supraj komentoj, ke EDE ne estas "esperantista partio" sed eŭropa partio kiu, interalie, subtenas la diskonigon de esperanto, lingvo kiu faciligas kompreniĝon inter homoj parolantaj malsamaj lingvoj.

Multaj membroj de EDE samtempe agas en aliaj movadoj sed trovis nur en EDE kaj en la okazo de la eŭropa voĉdonado, la eblecon grandskale proponi siajn ideojn.

Notu ke EDE nun urĝe bezonas mil subtenajn subskribojn en Germanujo:
http://e-d-e.eu/

Nia lasta gazetara komuniko estas tie:
http://e-d-e.org/spip.php?article273

Kore,

Emmanuel Debanne, prezidanto de Eŭropo Demokratio Esperanto
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-05-20 14:37
Nun ni cxesu diskutadon kaj alpasxu al ago!
Nun estas jam fakto,nigra sur blanka, EDE estas sur la listo de EU -elekto sur 24 loko, do informu viajn geamikojn kaj elektu ne tradormu historian sxancon!
Se EDE ricevos nur 0,5% da vocxojn , ricevos de la sxtato monon kaj povas esperanton propagi!

Post ni sekvos aliaj!