Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Reinhard Selten kandidatos en eŭropaj elektoj

Reinhard Selten kandidatos en eŭropaj elektoj

de Redakcio Laste modifita: 2008-07-04 09:20
La konata esperantisto kaj Nobel-premiito Reinhard Selten konsentis kandidati por la Eŭropa parlamento en la elektoj de 2009. Li estos la unua nomo sur la listo de la poresperanta partio EDE (Eŭropo-Demokratio-Esperanto) en Germanio. En la pasintaj eŭropaj elektoj en 2004 EDE pro tempomanko ne sukcesis kolekti la 4.000 subskribojn, kiuj estas bezonataj por partopreni la elektojn. Ĉi-foje por la kolektado de subskriboj restas multe da tempo.

La poresperanta partio EDE celas agadi en la tuto de Eŭropa Unio, sed ĝis nun sukcesis partopreni en la eŭropaj elektoj nur en Francio, kie ĝi en 2004 ricevis sume 25.259 voĉojn, 0,15 procentojn el la tuto. EDE havas ekde 2006 la statuson de "kunlaboranta faka organizaĵo" de UEA. Ĝi ne povas esti "aliĝinta faka organizaĵo", ĉar ĝi ne estas politike neŭtrala.

Ŝajnas kredeble, ke en 2009 dezirantoj povos voĉdoni por EDE en Francio kaj Germanio. La partio havas aktivulojn en deko da landoj, sed en la plej multaj landoj temas pri kelkaj unuopuloj. En Hungario estas iom pli forta grupo da aktivuloj, sed tie la postuloj por partopreni la eŭropajn elektojn estas malfacile plenumeblaj de malgrandaj partioj.

En Germanio la landa asocio de EDE devos esti formale refondita, ĉar ĝi komplete malaktiviĝis post la nesukcesa provo partopreni la elektojn en 2004. Tiu refondo laŭplane okazos en Wiesbaden la 5-an de julio, kaj la aktivuloj de EDE jam ricevis la konsenton de Reinhard Selten, kiu pretas esti la unua nomo sur la kandidatlisto de la partio.

Reinhard Selten estas internacie konata kiel ekonomikisto pro sia kontribuo al la ludoteorio, kaj en 1994 li ricevis la Nobel-premion pri ekonomiko. (Formale la distingo nomiĝas premio pri ekonomiaj sciencoj memore al Alfred Nobel.)

Jam en 2004 li konsentis partopreni en la eŭropaj elektoj nome de EDE, sed tiufoje la bezonataj subskriboj ne estis kolektitaj ĝustatempe. En majo 2007, kiam EU solenis la kvindekjariĝon de la Roma traktato, Nobel-premiitoj estis invititaj paroli en la Eŭropa parlamento. Inter ili troviĝis ankaŭ Reinhard Selten, kiu kaptis la okazon kaj parolis pri la lingvaj baroj en Eŭropo:

"Tiu lingvoproblemo postulas solvon. La superrego de unu nacia lingvo ne povas esti la solvo. En la longa daŭro nur neŭtrala solvo estas akceptebla. Neniun nacion ni rajtas malavantaĝigi. Facile lernebla planlingvo kiel Esperanto ebligas neŭtralan solvon de la lingvoproblemo."

Ulrich Matthias, unu el la aktivuloj de la germana EDE, kredas ke la partio efektive sukcesos partopreni la venontajn eŭropajn elektojn.

Ulrich Matthias- Sendube jes. En 2004 ni sukcesis kolekti 2.500 subskribojn en du monatoj. Verŝajne plimulto de la tiamaj kolektintoj nun daŭrigos la agadon, kaj ni jam trovis kelkajn entuziasmajn novajn aktivulojn. Iuj eĉ jam planas organizi informstandojn en urbocentroj. Ĉi-foje granda avantaĝo estos, ke ni starigos nian liston de kandidatoj jam en somero, tiel ke ni povos kolekti la subskribojn dum 7 aŭ 8 monatoj. Necesaj estos 4.000 subskriboj. Se ni do trovos 100 aktivulojn, kiuj kolektos averaĝe po 40 subskribojn, tio jam sufiĉos.

Libera Folio: Kian subtenon promesis al EDE Reinhard Selten, krom sia konsento  esti sur la kandidatlisto?

- Kiam mi telefonis kun li, li senhezite diris, ke li daŭre subtenas EDE kaj pretas esti la unua kandidato de nia listo. Li pretas intervjuiĝi de ĵurnalistoj pri EDE. Sed mi ankaŭ scias, ke li estas tre okupita homo – li ja aliĝis al la UK en Roterdamo, sed rakontis al mi, ke pro troaj farendaĵoj li ne veturos tien. Mi do ne emas peti lin pri abunda kunlaboro, sed nur informos lin pri la plua evoluo de EDE en Germanio.

Libera Folio: La oficiala programo de EDE parolas nur pri lingvaj kaj homaj rajtoj, kaj ne fiksas la starpunkton de la partio pri aliaj politikaj demandoj. Tamen la Esperanta Civito lastatempe malrekomendis voĉdoni por EDE, asertante ke la partio kontraŭas la Lisbonan traktaton. Ĉu estas tiel?

- Ĝis nun tute ne ekzistas iu oficiala opinio aŭ alvoko de EDE rilate al la Lisbona Traktato. Sekve estas erarige kaj trompe, ke HeKo diskonigis surbaze de mesaĝo de unu franca ano de EDE la informon, ke "EDE malfavoras al la Lisbona Traktato". La viglaj diskutoj en la internaciaj retlistoj de EDE montris, ke ekzistas tre diversaj opinioj - iuj rigardas la traktaton kiel tre gravan paŝon en la eŭropa integriĝo, dum aliaj emfazas, ke la eŭropaj politikistoj maldemokratie preteratentis la volon de tiuj popoloj, kiuj en referendumoj malakceptis la eŭropan konstitucion. Laŭ mia impreso inter germanaj EDE-anoj regas ĉefe pozitiva sinteno pri la enhavo de la traktato.

Libera Folio: Reinhard Selten naskiĝis en 1930. Ĉu lia aĝo kaj sanstato permesus, ke li efektive laboru kiel eŭropa parlamentano, en la malverŝajna eventualaĵo, ke li estus elektita?

- Profesoro Selten certe estas sufiĉe saĝa por kompreni, ke pro la 5-procenta sojlo li eĉ kiel pinta kandidato ne havus seriozan ŝancon fariĝi EU-parlamentano. Mi kredas, ke laŭ aĝo kaj sanstato li kapablus plenumi tiun ĉi oficon; ja laŭ iuj esploroj sciencistoj ĝenerale vivas relative longe, kaj Nobel-premiitoj eĉ pli ol ordinaraj sciencistoj. Laŭ raporto pri la pasintaj eŭropaj balotoj en 2004 la plej aĝa kandidato de alia germana partio havis eĉ 90 jarojn. Sed supozeble Selten principe preferus dediĉi sian tempon al scienco ol al politiko. La demando, kio efektive pli gravas por li, leviĝus nur en la kazo de mirakle granda sukceso de EDE.

Por EDE granda sukceso estus jam la atingo de 0,5 procentoj el la voĉoj en Germanio, ĉar tio havigus al la partio ŝtatan subvencion de entute pli ol 500.000 eŭroj dum la jaroj 2009-2014. Tiun subvencion la germana sekcio de EDE povus uzi por informado pri sia agado kaj pri Esperanto.

arkivita en:
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2008-06-21 17:50
"Nobel-premiito" devas esti "Nobel-memor-premiito", aŭ tutsimple "bankpremiito". Kalle estas sufiĉe profesia por scii ke la premio pri ekonomiko de la sveda regna banko estas nur premio "Memore de Nobel", ne Nobel-premio; la povra Alfred havas nenion por fari kun ĝi.

La banko, cetere, estas "regna banko" - ne "reĝa banko", diable! Svedio havas plurajn reĝajn instituciojn, sed tiu banko ne estas unu el ili.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2008-06-25 08:55
La nomo de Nobel estas tro prestigha kaj deloga. Jam la regna banko volis akapari pecon de ghia prestigho per la fondo de la memorpremio, kaj nun la esperantistoj volas akapari pecon el tiu akaparita peco.

Ne provu shanghi tion, estus vane. Esperantistoj povas esti tre detalemaj en certaj kampoj. Sur la kampo de la memorpremio ili estas tre gheneraligemaj. Vi povas esti certa, ke ili estus multe pli skrupulaj, se Selten estus idisto. ;)
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2008-06-25 18:34
La artikolo ne estas subskribita de ventmuelilo sed de "redakcio", tio estas Kalle. Li estas ne nur esperantisto sed profesia jxurnalisto logxanta kaj laboranta en la lando de tiu premio, do li devas esti pli bone informita.

Cetere li naskigxis en Finnlando, do en regno sen regxo; des pli amuze ke li intermiksas tiujn du radikojn...
kuivala
kuivala diras:
2008-06-25 19:55
La pedanta insistado, ke Selten ne estas Nobel-premiito, versxajne eblas nur inter esperantistoj. Ne gravas, ke lia premio ne estis fondita de Alfred Nobel sed aperis jardekojn poste. Kun la escepto de Gunnar kaj Sebastian cxiuj parolas pri Nobel-premio, ne nur esperantistoj. Gxi estas same valora kiel la premioj de Alfred, kaj la lauxreato ricevas gxin en la sama ceremonio en Stokholmo kiel la lauxreatoj de la aliaj premioj, krom la pacpremio, kiun oni transdonas en Oslo. Se Gunnar kaj Sebastian tiom insistas pri la afero, ili havas multegoble pli da laboro ekster Esperantujo por admoni la "gheneraligemulojn". Ili povus komenci de Jan Tinbergen Institute, nomita laux la (kun)lauxreato de la unua Nobel-premio pri ekonomiko en 1969: http://www.tinbergen.nl/ .
jerrybs21
jerrybs21 diras:
2008-06-24 20:40
Mi kuragxigas Selten. Eble lia laboro estos favora al la disvastigo de Esperanto en EU

Jérémie