Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Reinhard Selten pledis por Esperanto en ”pola Davos”

Reinhard Selten pledis por Esperanto en ”pola Davos”

de Redakcio Laste modifita: 2007-09-17 20:56
Kun financa subteno de Esperantic Studies Foundation, la japana mecenato Etsuo Miyoshi, kaj UEA, ĉi-jare Eŭropa Esperanto-Unio forte reprezentiĝis ĉe la prestiĝa ekonomia forumo en la pola urbo Krynica. La budo de EEU staris tuj kontraŭ la enirejo de la ĉefa konstruaĵo, kaj ricevis grandan atenton. La temo de la ĉi-jara forumo estis "Eŭropo – krizoj, ŝanĝoj aŭ ŝanco?", kaj EEU povis kontribui al ĝi kun propra seminario pri la lingva komunikado en Eŭropo. La seminarion partoprenis interalie la ekonomipremiito Reinhard Selten, kiu aldone havis plurajn alian programerojn, kaj plurfoje publike pledis por Esperanto.

De la 5-a ĝis la 8-a de septembro 2007 okazis en pola kuracurbo Krynica la 17-a Ekonomia Forumo – en polaj amaskomunikiloj nomata "pola Davos". La aranĝon ĉeestis ankaŭ Eŭropa Esperanto-Unio (EEU), kiu plurflanke kontribuis al la ĉi-jara programo de la Forumo kun la ĉeftemo "Eŭropo – krizoj, ŝanĝoj aŭ ŝanco?".

EEU jam pasintjare unuan fojon ĉeestis la aranĝon, ĉi-jare do venis duan fojon, pli bone preparita, kun multaj informiloj kaj kun pluraj elstaraj gastoj.

Grave al la tuta prezento de Esperanto en la forumo kontribuis s-ro profesoro Reinhard Selten, kiu estis por la Forumo certe alloga partoprenanto, des pli, ke estis unuafoje, ke la Nobel-premiito por ekonomiko ĉeestis la Ekonomian Forumon en Krynica.

Reinhard Selten, kiu ricevis la premion honore al Alfred Nobel pri ekonomiko en 1994, havis eĉ 4 apartajn programerojn: li prelegis por "junaj gvidantoj" (dum aparta aranĝo akompana al la Forumo, Ekonomia Forumo de Junaj Gvidantoj), li ĉeestis dum la ĉefa foruma diskuto "Konkurenckapablo de Eŭropo en la tutmondiĝanta mondo" kaj dum la podia diskuto de EEU pri la temo "Eŭropa Unio - lingva komunikado. Krizoj aŭ ebleco?“, kaj krome li havis aŭtoran vesperon, dum kiu li prezentis sian premiitan ludoteorion al la interesita publiko. Plurfoje li pledis por Esperanto, kiel por unua instruata fremda lingvo en lernejoj, kaj liajn vortojn atenteme aŭskultadis la ĉeestantoj.

Dum la propra programero de EEU kontribuis al la diskuto jenaj podianoj: Reinhard Selten – Nobel-premiito pri ekonomiko; Seán Ó Riain – kariera diplomato, prezidanto de EEU; Etsuo Miyoshi – entreprenisto, mecenato de Esperanto; Barbara Despiney-Zochowska – ekonomia esploristo de Pariza scienca instituto; Witold Stępniewski – prorektoro de la teknika universitato en Lublin; Aida Čižikaité – juristino kaj lingvistino, de Universitato de Vilnius. Post unuopaj prezentoj de la lingvaj temo kaj problemo – kaj ev. solvo de ĝi - okazis interesa diskuto, dum kiu elpaŝis ekz. juna pola lingvistino de Universitato de Adam Mickiewicz en Poznań, diplomato de Latvio aŭ membro de Eŭropa Komisiono.

La aranĝon ĉeestas kutime multaj gravuloj – politikistoj, diplomatoj, ekonomiistoj, manaĝeroj, entreprenistoj – plej ofte el meza kaj orienta Eŭropo. Ĉi-jare eblis vidi inter la gastoj de la Forumo famajn personojn, ekzemple la eksprezidentojn polan respektive ĉeĥan, Aleksander Kwaśniewski kaj Václav Havel... Ne mankis ambasadoroj, EU-komisionanoj, manaĝeroj de grandaj naftaj aŭ komputilaj firmaoj.

Dum la tuta aranĝo funkciis stando de EEU – en kiu oni kaj prezentis Esperanton (pere de projekciado, libroj, diskoj, DVD-oj) kaj disdonis informilojn pri la lingvo. Estis preparitaj pluraj informiloj en ĉiuj 3 oficialaj lingvoj de la Forumo (pola, angla, rusa) – kiujn oni disdonis kaj ĉe la stando kaj surstrate. Dum deĵorado reprezentantoj de EEU sukcesis alparoli plurajn gravajn politikistojn kaj doni al ili Esperanto-pakaĵojn. Pri la EEU-budo estis ĉi-jare eksterordinara intereso de la publiko, parte ankaŭ por la bona loko de la budo – ĝi situis tuj kontraŭ eniro al la ĉefa konstruaĵo de la Forumo. Pluraj homoj eĉ aĉetis lernolibrojn kaj DVD-ojn pri Esperanto.

Ĉe la stando deĵoris krom Peter Baláž, estrarano de EEU, ankaŭ 3 membroj de Pola Esperanto-Junularo (PEJ) – Tobiasz, LukiZ kaj Agnieszka, al kiuj EEU elkore dankas por ilia helpo.

Prezento de Esperanto-temo en tiu ĉi aranĝo estis certe unu el ĝiaj plej prestiĝaj ĉi-jaraj prezentoj. Oni ekz. konsciu, ke krom EEU estis en la forumo neniaj standoj de neregistaraj organizoj, entute en la forumo staris nur ĉ. 20 standoj, el kiuj ceteraj estis aŭ prezent-standoj de grandaj elekto- kaj naft-firmaoj, ev. standoj de regionoj kaj/aŭ urboj de Pollando.

La ĉeeston de esperantistaro dum la Forumo, samkiel preparon de informiloj, ebligis financa helpo de ESF (Esperantic Studies Foundation), Etsuo Miyoshi kaj UEA (Universala Esperanto-Asocio) – al kiuj la tuta EEU-estraro elkore dankas por la ebligo de tiu ĉi prezento de Esperanto en tia aranĝo.

Plej meritita danko por la aranĝado de la tuta (kaj entuta) ĉeesto de Esperanto en la Forumo apartenas al s-ino Halina Komar, kiu – aganta je loka nivelo en proksima urbo Nowy Sącz – danke al tiu agado ebligis altnivelan kaj prestiĝan prezenton de Esperanto kaj de lingvo-politiko en la Ekonomia Forumo. Jam nun estas preparata ĉeesto dum la venonta, XVIII-a Forumo – espereble ĝi estos samsukcesa kiel la ĉi-jara.

Peter Baláž
(EEU-estrarano)

arkivita en:
slavik
slavik diras:
2007-09-16 03:06
Bona sukceso!
Espereble mia provlego de la rusaj dokumentoj estis ĝustatempa por esti uzata. :)
Ranieri
Ranieri diras:
2007-09-18 10:51
Al chiuj, gratulon kaj dankon.

Ranieri Clerici