Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / La Civito perdis Meksikon

La Civito perdis Meksikon

de Redakcio Laste modifita: 2008-05-07 08:33
La landa asocio de UEA en Meksiko ne plu membras en la Esperanta Civito. En la unua tago de la Meksika landa kongreso la Civito publikigis en sia retejo ampleksan saluton al la kongreso, kaj klarigis, kian grandan utilon MEF ĝis nun havis de sia membreco en la Civito. Laŭ la asembleo de Meksika Esperanto-Federacio tamen ne ekzistas pruvoj, ke la asocio entute iam aliĝis al la Civito, kvankam tia deklaro ja estis diskonigita de la Civito jam antaŭ preskaŭ du jaroj. Post voĉdono la asembleo de MEF decidis formale distanciĝi de la Civito, kaj "konsideri sin neniam aliĝinta". La kongreson ĉeestis Maritza Gutiérrez kiel reprezentanto de UEA, kaj Perla Martinelli kiel reprezentanto de la Civito. La Civito en sia retejo aludas, ke MEF ne povas tiel facile liberiĝi de la Civito.

La 22-an de julio 2006 estis diskonigita informo pri la aliĝo de la landa asocio de UEA en Meksiko al la Esperanta Civito. La anonco de la Civito komplete surprizis la plej multajn meksikajn esperantistojn, kiuj eĉ ne sciis ke tia paŝo estis diskutata. Inter la neinformitoj estis du antaŭaj prezidantoj de Meksika Esperanto-Federacio kaj la ĉefdelegito de UEA.

- Mi ne scias pri kio vi parolas! Neniu diris ion al mi, aŭ demandis, komentis la ĉefdelegito Alejandro Mejía tiam, responde al demando de Libera Folio.

Simile surprizite reagis aliaj meksikaj esperantistoj, kiujn Libera Folio tiam kontaktis. La observanto de MEF en la komitato de UEA, la multjara aktivulo Leonora Torres, tamen povis konfirmi al Libera Folio, ke la estraro de MEF antaŭe efektive petis aliĝon al la Civito. La aliĝpeton persone transdonis Luís Raudón, kiu en julio 2006 partoprenis Civitan kunvenon en La-Chaux-de-Fonds en Svisio.

En sia salutmesaĝo al la Meksika kongreso la 1-an de majo 2008 la Civito skribis, ke la aliĝo al la Civito kondukis al kreskanta investado fare de la "paktintaj establoj" en Meksiko:

La eldono de lernolibro por hispanlingvanoj, kunlabore kun la kooperativo de Literatura Foiro; la organizo de esperantologia retkurso, kiu ĵus kulminis per la unua Meksika Esperantologia Tago, kunlabore kun Kultura Centro Esperantista; la produktado de bela memormedalo por honori la 150an datrevenon de la naskiĝo de Lazaro Ludoviko Zamenhof, mendita de la Esperanta Civito ĉe meksika entrepreno; jen tri el pluraj iniciatoj kiuj montras la pozitivajn sekvojn de via aliĝo al la Pakto.

Salutojn al la kongreso sendis ankaŭ la estraro de UEA, kiu en sia mesaĝo, subskribita de José Antonio Vergara, atentigis pri la rolo de UEA kiel komuna tegmenta organizaĵo de la esperantistoj:

Antaŭ du tagoj ni ĝoje festis la 100-jaran datrevenon de la oficiala fondiĝo de Universala Esperanto-Asocio, la komuna mondskala tegmento de la E-movado kiu tra la jardekoj, skuaj kolektivaj spertoj kaj profundaj ŝanĝoj en la homa historio de la 20-jarcento, sukcesis arigi homojn el plej diversaj lingvoj, kulturoj, mondbildoj kaj sociaj tavoloj, kiuj tamen unuece kundividis kaj plu tenas komunan idealon.

La Civito en sia salutmesaĝo, subskribita de Marie-France Conde Rey, asertis, ke ekzistas nenia kontraŭdiro inter la membreco en la Civito kaj la statuso de Meksika Esperanto-Federacio ĉe UEA: "Se estus kontraŭdiro, la Civita Parlamento rezolucius kontraŭ UEA, aŭ la Komitato de UEA rezolucius kontraŭ la Civito, sed neniu tiuspeca rezolucio ekzistas."

La argumentado de la Civito tamen ne konvinkis la ĉeestantojn de la kongreso, kaj post diskuto la asembleo de MEF eĉ esprimis fortan dubon pri tio, ĉu la asertata aliĝo de MEF al la Civito efektive entute okazis.

En la unua versio de la oficiala komuniko de MEF, dissendita la 5-an de majo, nenio estis menciita pri la rilatoj de la asocio kun la Civito. Post kiam Libera Folio petis klarigon pri la afero, nova versio de la komuniko estis dissendita de Daniel Moreno Martínez, la ĝenerala sekretario de MEF. En la nova versio estis aldonitaj la jenaj linioj:

Konstatinte ke ne ekzistas pruvoj pri la supozata aliĝo de MEF al la Pakto de la Esperanta Civito la asembleo voĉdonis kaj decidis distanciĝi el tiu organizo kaj konsideri sin neniam aliĝinta.

Dum la Meksika Esperanto-Kongreso kun sume 32 partoprenantoj el ses landoj estis ankaŭ elektita la nova estraro de la asocio: Mallely Martínez Mateos (prezidanto), Daniel Moreno Martínez, Morayma Martínez Mateos, David López Rueda kaj Martha Cárdenas. (La nova estraro videblas sur la foto afable disponigita de MEF.)

Meksika Esperanto-Federacio estas unu el la plej malfortaj landaj asocioj de UEA. Laŭ la ĝenerala regularo de UEA, aliĝinta landa asocio devas havi minimume 25 membrojn. Tiun kondiĉon MEF ne plu plenumis en 2006, kaj tial la asocio riskis perdi sian statuson ĉe UEA.

Tamen dum la Universala Kongreso en Jokohamo pasintjare la subkomitato de UEA pri financo kaj administrado konstatis, ke la raportita membrokvanto de tiu asocio denove estis super 25, kaj sekve MEF rajtis konservi sian statuson.

Jam post la apero de ĉi tiu artikolo en Libera Folio, ankaŭ la Civito raportis pri la Meksika Esperanto-Kongreso en sia retejo, tamen sen mencio pri la eksiĝo de MEF el la Civito. La sola aludo en tiu direkto estas la lastaj du malfacile interpreteblaj frazoj pri la jam eksa prezidanto de MEF, Luís Raudón:

En la Civita Parlamento c-ano Raudón estas diligenta forumano, atenta pri la interesoj de MEF perspektive al la komuna bono. Ja li daŭre estas, ĝis la definitiva verdikto de la Kortumo, la sola instanco kiu rajtas akcepti eksiĝon.

Ŝajne la komuniko de la Civito celas diri, ke Luís Raudón en la Civita "Parlamento" reprezentas Meksikan Esperanto-Federacion, kiu restos membro de la Civito tiel longe, ĝis la Civito mem degnos agnoski, ke MEF efektive eksiĝis, se tia agnosko iam venos. La lasta frazo de la komuniko enhavas ligon al alia paĝo, kun informoj pri tio, kiel komplike estas eliri el la Civito:

Eliri eblas, sed laŭ proceduro kiu garantias ĉiujn establojn: se ekzemple establo havus grandajn ŝuldojn al alia paktinto, nur la arbitracia instanco havus la forton reguligi la aferon antaŭ ol ĝia eksiĝo.

arkivita en: