Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Hispana diktatoro denove aktualas

Hispana diktatoro denove aktualas

de Redakcio Laste modifita: 2007-11-09 12:40
En 1968 la Universala Kongreso de Esperanto okazis en Madrido, kaj ĝia alta protektanto estis la tiama diktatoro de Hispanio, Francisco Franco. Nun, preskaŭ 40 jarojn poste, aktivuloj en Hispanio starigis kampanjon por forstreki lin el la listo de altaj protektantoj, aŭ "honoraj prezidantoj", kiel la aktivuloj nomas lin, retradukante la titolon el la hispana. "La subskribantoj de tiu manifesto, esperantistoj vivantaj en la 21a jarcento, malfeliĉas pro la fakto, ke UEA daŭre havas en la listo de honoraj prezidantoj de siaj Universalaj Kongresoj, diktatoron respondecintan pri persekuto de esperantistoj, pri murdo de pli ol unu miliono da homoj, pri teroro, pri kruelo; kaj bedaŭras, ke la hispana esperanto-movado ankoraŭ neniel agis kontraŭstare al tiu insulto al homa digno", la aktivuloj skribas. Libera Folio petis la prezidanton de UEA komenti la temon. Ni publikigas la kompletan tekston.

Estas tute kompreninde, ke esperantistoj kaj aliaj aktivuloj, kiuj zorgas pri la homaj rajtoj, revizitas la pasintecon kaj rekomprenas la eventojn surbaze de la nun kreskantaj socipolitikaj konscioj. Sur tiu nivelo, mi bone komprenas la ĝeneralan intencon de tiaj personoj, kiaj lanĉas alvokon de ĉi tiu speco: ili sendube volas levi la konscion pri demandoj sur la tereno de homaj rajtoj kaj instigi reinterpreton pri niaj historioj.

La specifa propono uzi por tiu celo la instituciajn mekanismojn de nuligoj, pardonpetoj aŭ riparoj ne ŝajnas al mi vere trafa, tamen. Mi mem, el familio - kaj gentaro - kiu proprahaŭte spertis la koloniismon, povus laŭ tiu logiko postuli de la internacia komunumo multegon. Mi povus postuli, ke la landa asocio de Britio pardonpetu pro la siatempa elpaŝo de Butler, kiu atakis artikolon de Privat pro pozitiva prezento de Gandhi, ekzemple. Mi povus eĉ postuli de niaj katalunaj geamikoj, ke ili akceptu la historiajn prioritatojn kaj unue atendu, ĝis venos tiu nepre bezonata pardonpeto de la britoj, antaŭ ol UEA konsideru la proponon nuligi la statuson de Franco kiel alta protektanto de la madrida UK. Ĉi tia postulo de mi estus laŭ mi same sentrafa. La instituciaj mekanismoj ekzistas por konstrui. Se oni ion fuŝe konstruis, oni ne provu uzi la samajn mekanismojn por nun specife malfuŝi rilate tiujn pasintecerojn; tia provo simple ne funkcias.

Pardonpetoj estas celindaj, se al ili oni ligas konkretan ŝtatan iniciaton, kiu fluas el ili. Ekzemple, se Usono pardonpetas al nigruloj, kiujn iuj kuracistoj en la gubernio Alabamo uzis por eksperimentoj (senscie de tiuj nigruloj) kaj tiamaniere lezis, la pardonpeto signifas, ke la ŝtato nun proponos monan helpon al tiuj nigruloj aŭ iliaj posteuloj por konkrete kompensi la lezojn. Sed Vatikano, kiu pardonpetis pro sia eraro rilate Galileon, aŭ la Supera Kortumo en Sovetunio, kiu pardonpetante al la viktimoj de iuj "procesoj" de la 30-aj jaroj pli rapidis ol Vatikano, estis farantaj nur teoriajn ekzercojn, de kiuj ne sekvis konkretaj kompensoj. La problemo pri tiaj teoriaj ekzercoj, laŭ mi, rilatas al la elektemo: oni en tiaj ekzercoj maltrafas la ĝeneralan malakceptindecon de la tuta tiama fono kaj la konkretajn faktorojn, kiujn pozitivaj procezoj devis ŝanĝi, por ke ni havu pli helan nunon. Trafi iujn atrocaĵojn aŭ malĝustajn laŭdojn/celebrojn ne ŝajnas al mi taŭga pedagogio, se ni atingu pli kompreneman infanaron en nia nuno aŭ la estonteco.

Kaj Esperanto ja temu pri la pedagogio.

Pro la suferplena kaj viktimigoplena pasinteco, estas tute certe, ke niaj fieroj ne povas renkontiĝi, intergente, en la pasinteco, laŭ ies ajn bildigo de tiu pasinteco. Ni povos nin renkonti nur en la estonteco, kiun ni kune konstruas. Se iuj kredas, ke nuligoj kaj pardonpetoj plifaciligos la konstruadon de tia estonteco, laŭ mi tiuj geamikoj ne tute ĝuste taksas la disponeblon de energioj kaj ne tute ĝuste pritabelas la konkretajn prioritatojn por niaj laboroj. Mi tamen certe ne ĉesos estimi ilin - aŭ ilian indignan koron, kies sentojn mi alte taksas.

Probal Dasgupta

arkivita en:
jxeromo
jxeromo diras:
2007-11-07 22:41
mi ne komprenas la vortumon de tiu kampanjo. okazintaĵojn oni ne nuligas. aŭ se kompensi -- al kiu laŭnome vatikano kompensu pro galileo? al kiu laŭnome uea pardonpetu pro la protektanteco de franko? mi volonte pardonpetas, kiam mi premas la piedon de apudulo en subtrajno, sed se mi ekscias, ke praprapraavo mia priŝtelis praprapraavon lian, mi ne pardonpetas.
farri
farri diras:
2007-11-08 00:07
Ne temas pri forviŝi la historion, sed pri skribi en tiu nuntempa rifuzon al iama okazaĵo. Temas, fakte, pri homa digno. Ne temas pri riproĉi iaman organizantaron, temas pri riparo al tiama agado.

Indas rigardi la <a href="http://www.homadigno.net/?q=aligxoj" target="_new">liston de subskribantoj</a>, kelkaj el la komentoj estas vere kortuŝaj, ĉefe tiuj venintaj el maljunaj hispanoj ekzilitaj aŭ suferintaj premon.

En la manifesto mem, kaj en la komentoj de kelkaj maljunaj subskribantoj, rimarkeblas ke granda kvanto da hispanaj esperantistoj, survivintaj la militon kaj ties postan persekuton, troviĝis ekzilitaj eksterlande kaj ne povis reveni en Hispanion. Universala Kongreso de 1968 estis, do, iom da freŝa aero en putra medio por tiuj kiuj survivis en Hispanio la diktaturon, tamen tiu kongreso estis parto de Esperantio malpermesata al pluraj ekzilitoj. Nur honore al tiuj homoj, oni devus ja ripari.

La kampanjo estis lanĉita hieraŭ -mi pensas-, hodiaŭ ĝi havas amason da subskribantoj. Tiun fakton UEA ne povas ignori. Des malpli argumentante, ke aliaj okazaĵoj estis pli fiaj.

La honto, tamen, honorigi diktatoron rekta persekutanto de esperantistoj, i.a., restos en nia movado nur pro malemo publike anonci simplan ĉarman esprimon de riparo kaj kondamno al iama okazaĵo.

Ĉiukaze, la kampanjo sukcesas pro tio ke ĝi starigis interesan debaton en pluraj forumoj. Krome, mi daŭre kortuŝitas pro kelkaj subtenaj mesaĝoj. Nur pro tiu fakto, la kampanjo ja estas inda.
farri
farri diras:
2007-11-08 00:27
Hispana diktatoro ne ĉesis esti aktualaĵo dum oni daŭre batalas al riparo, al psikologia helpo de viktimoj kaj viktimidoj, al serĉado de amas-tombejoj de malaperintoj (por ke almenaŭ familianoj sciu kien alporti florojn), al redonado de ŝtelita dokumentaro, al demetado de simboloj, al nuligado de procesoj, ktp. Nuntempe, oni daŭre suferas la sekvojn de frankismo. Mi opinias, do, la titolon de la novaĵo maltrafa.

Tion dirite, mi demandas, kion novaĵe alportas la frazon "Hispana diktatoro denove aktualas"? informe nenion. Nuntemaj frankistoj celantaj kaŝi kaj forgesi tiun teroran tempon uzas la argumenton ne revivigi la diktatoron celante ĉion forgesi.

Tasko de ĵurnalisto estas informi kaj ne influi la opinion de la legantaro. La alia titolo "kampanjo por nuligi la honoran prezidantecon de Franco" estas, laŭ mi, vere trafa.

Jen mia modesta opinio.
Joxemari
Joxemari diras:
2007-11-08 00:40
Mirigas min la bona preteco de Probal Dasgupta tuj elpasxi kaj, mone de UEA, respondi al tiu manifesto. Miaj okuloj ne estas kutimigxintaj vidi, ke prezidanto de tegmenta organizo respondas persone kaj rapidege al iniciato, almenaux gxis nun, periferia kaj apenaux disvastigita.

Tamen des pli forte perpleksigas min liaj rifuzo-kialoj. Evidente, laux mia vid-punkto, se iu institucio ion fusxis aux miskonstruis, tiu institucio mem devas respondeci pri siaj misfaroj, kaj provi malfusxi siajn erarojn, ecx tiujn de la pasinteco. Kial tiu provo ne funkciu? Kial pardon-peto devas ligigxi al aliaj iniciatoj mon-kompensaj? Pardon-peto dignigas pardon-petanton, kaj per sia sola enorma forto faciligas la animon kaj kor-fibrojn de ricevanto. Tiom pli ke la manifesto ecx ne postulas eksplicitan pardon-peton de UEA, sed simplan, diskretan, senfanfaran forstrekon de diktatoro el, ali-flanke, mucida kaj sxim-odora listo.

Mi imagas, ke Vatikano uzus samajn argumentojn, sin implikante en similajn vanajn kaj banalajn intelektajn lud-ekzercojn, nur por veni al la malhoma konkludo, ke simbola pardon-peto kaj rekono de pasintaj fusxajxoj estas nur malsxparo de energio kaj pedagogie maltauxga proceduro... Nu, kiom da katolikoj, kaj ne nur katolikoj, dissxirus al si la vestojn cxe tiaj argumentoj?

La nova, mult-kiale aprecata prezidanto de UEA sin implikis en stultan kacxon. Prudenta silento foje pli valoras ol lauxta sincereco.
Jorge
Jorge diras:
2007-11-08 08:45
Kie legeblas tiu "mucida kaj ŝim-odora listo"?
Joxemari
Joxemari diras:
2007-11-08 13:31
Mi celis nur metaforan liston de kartonaj figuroj, la t.n. "altaj protektantoj".
Loren
Loren diras:
2007-11-08 03:15
"La subskribantoj de tiu manifesto [...] malfeliĉas pro la fakto, ke UEA daŭre havas en la listo" ktp.

Vere ne.

Aŭtomate oni malfeliĉas dum oni dorlotas sian indignon pri agoj de aliaj homoj.
Sten
Sten diras:
2007-11-08 08:45
En 1968 Franco estis alta protektanto de la UK. Tio estas hontinda fakto. Nu, kion fari pri hontindaj faktoj en la pasinteco? Ĉu ”nuligi” ilin? Tio ja ne eblas. Ĉu kaŝi ilin, viŝante informojn en historiolibro, forstrekante nomojn el listo, retuŝante vizaĝojn en foto? Nepre ne! Tiu, kiu kaŝas sian hontindan pasintecon, reviziante la historion, laŭ mi estas kondamnita je granda risko ripeti siajn erarojn. Prefere oni male memoru ilin, malkaŝu ilin, kritiki ilin. Ĉu ankaŭ pardonpeti? Eble jes, sed mi trovas la argumentadon de Probal kontraŭ tia malplena gesto pripensinda.

La UK-on de Kolonjo en 1933 oni inaŭguris kantante la nazian lukto-kanton de Horst Wessel. Kion fari? Jam ne eblas malkanti ĝin. Prefere oni male atentigu pri tio, kaj pri aliaj kulpaĵoj de la tielnomata neŭtrala movado tiama. Sed oni ne proponu forviŝi tiun programeron el la kongresa programo de antaŭ 74 jaroj. Laŭ sama logiko ni hodiaŭ povus fari Zamenhofon nefumanto...
bertilow
bertilow diras:
2007-11-08 09:38
Sten anticipis ekzakte tion, kion mi volis skribi. Historian fakton oni ne povas nuligi. Okazis tio, kio okazis. Oni povas rekoni, ke la ago estis malbona, sed ĝi tamen estas farita. Se eblas, oni povas provi kompensi ĝin iel, sed ĉi-okaze tio ŝajnas malfacila. Pardonpeti ĉiam eblas, kompreneble, sed prefere pardonpetu tiuj, kiuj efektive faris la koncernan agon.
farri
farri diras:
2007-11-08 10:12
Ĉu malindas ripari misagon, eĉ se viktimoj, viktimidoj kaj solidaraj homoj tion petas?
bertilow
bertilow diras:
2007-11-08 11:48
"Ĉu malindas ripari misagon?"

Tio certe ne malindas, sed kion signifas "ripari"? La afero ja jam okazis. Ne eblas fari ion por ke ĝi ne plu estu okazinta. Ĉu temas pri pardonpetado? Pri io alia?

Eĉ se UEA deklaros, ke Franko ne estis honora prezidanto de tiu iama UK, tamen li estis. La deklaro neniel ŝanĝos tiun historian fakton. La UK jam pasis, kaj li efektive tiam estis honora prezidanto. Manke de tempomaŝino neniu povas fari ion por ŝanĝi tion.

Forigi el Jarlibroj k.s. mencion de tiu bedaŭrindega historia fakto, ne estus riparo, sed historiofalsado. Tia falsado estas misago, kiu ankoraŭ ne okazis, kaj tial eblas ĝin eviti.

Fakte honesteco postulas, ke UEA ĉiam menciu tiun iaman misagon en la koncernaj listoj kaj prezentoj de sia historio. Prisilenti la aferon estus hontige. Oni honeste prezentu la veron, kaj hontadu ĉiu, kiu sentas, ke li tiam kunagis por ke Franko estu honora prezidanto de UK.
farri
farri diras:
2007-11-08 12:03
Temas pri publika agnosko, farenda antaŭ ol suferintoj de frankismo mortos. Temas pri rekoni tiun okazaĵon kiel mispaŝon.

Unu el multaj subskribantoj, 78-jara hispana rifuĝito, komentas: "Kiam UEA decidis kongresi en Hispanio en 1968 sub la honora prezidanteco de generalo Franco, estis lavango da protestoj fare de multegaj esperantistoj. Vane !!! Tio restis en niaj koroj de hispanaj rifugxintoj, kiel ne forvisxebla vundo kaj kolero"

Al tiuj homoj UEA devus esprimi iom da subteno, rekoni publike pasintan agon kiel mispaŝo ne estas tiel malfacile. Nur necesas bonvolo.
Joxemari
Joxemari diras:
2007-11-08 11:54
Bertilo, senplia agnosko de la farita hondindaĵo signifus, mi pensas, moralan kompenson pli ol sufiĉan por la subskribintoj de tiu manifesto. Oni ne petas pli. Mi alte taksas kaj estimas la homecon kaj bonan animon de nun-tempaj UEA-gvidantoj, sed falas ĝuste sur ilin, kiel nunajn respondeculojn de jar-centa organizo kun kontinueca volo kaj alvokiĝo, la respondeco, nome de ilia organizo, ripari laŭeble la koncernajn maljustaĵojn.
Mi nur veas prezentante al mi, kiel la kutimaj civitaj ŝakaloj, vidante ĉi absurdan polemikon, aplaŭdas per la orelegoj dum ili ŝargas sian municion por rebombardi UEAn.
bertilow
bertilow diras:
2007-11-08 12:32
"Bertilo, senplia agnosko de la farita hondindaĵo signifus, mi pensas, moralan kompenson pli ol sufiĉan por la subskribintoj de tiu manifesto. Oni ne petas pli."

Certe estus en ordo, se UEA agnoskus, ke la honora prezidanteco de Franko estis hontindaĵo. Sed oni ja petas pli:

"Pro tio, ni petas al la koncerna asocio, nuligi la honoran prezidantecon de la Universala Kongreso de 1968 al la diktatoro, la generalo Francisco Franco."

Oni volas, ke la historia fakto estu nuligita. Tio ne eblas. Li ja estis honora prezidanto. Hontinde, sed neŝanĝeble.

La cetera teksto de la manifessto ŝajnas indiki, ke oni volas, ke Franko estu forigita el la listo de honoraj prezidantoj. Tio estus historiofalsado.
farri
farri diras:
2007-11-08 12:43
Denove mi insistas ke ne temas pri forviŝi la historion sed pri skribi en ties nuntempaj libroj rifuzon al iama okazazintaĵo.

La manifesto ne postulas nuligi historian fakton, sed nuligi honoron al diktatoro, ĝi ne plu estu honorigito de UEA.
bertilow
bertilow diras:
2007-11-08 15:14
"ne temas pri forviŝi la historion sed pri skribi en ties nuntempaj libroj rifuzon al iama okazazintaĵo", "La manifesto ne postulas nuligi historian fakton, sed nuligi honoron al diktatoro".

Manifeston, kiu dirus tion, mi povus subskribi. Sed la nuna manifesto fakte ne diras tion. Eble ĝi estas malbone vortumita. Mi legis ĝin plurfoje, kaj mi tie legas, ke oni ne volas, ke Franko estu en la listoj de honoraj prezidantoj, kaj ke oni petas nuligi la honoran prezidantecon de Franko. Se tion oni ne volas, oni devus skribi alie.
farri
farri diras:
2007-11-08 15:44
Sama diskuto okazas nuntempe en Hispanio. Antaŭ kelkaj semajnoj aproviĝis la t.n. "leĝo pri historia memoro" celanta kompensi la viktimojn de la frankismo, daŭre esplori kaj trovi amastombejojn, demetante multajn restantajn frankismajn simbolojn, kaj tiel plu. En tiu leĝo oni nuligas kelkajn frankismajn leĝojn kaj procesojn. Ĝi ne signifas reskribi la historion sed agnoski ke nuntempe oni konsideras la okazaĵojn kondamnindaj.

La ekstremdekstra partio balotis malfavore al tiu leĝo, ties kialo estis nur ke historio jam okazis kaj oni ne povas nuligi historiajn faktojn.

Nu, pro tio, kiuj konas la nuntempan politikaĵojn en Hispanio miras ke oni uzas la samajn argumentojn, kaj ŝokiĝas pro argumentoj kontraŭaj al tiu manifesto koincidaj kun la hispana frankistida dekstro.

Tamen, mi rimarkis ke, la manifeston oni redaktis en tiu hispanleĝa etoso, kaj ĝi povas perfekte esti malbone vortumita.

Ĉiukaze, se UEA iam pretas ripari la okazaĵon, tiam reprezentantoj de la subskribantaro kaj UEA povas kunveni kaj pakti kion fari. Ŝajne la propono de David Emil estas taŭga, bela kaj respekta al homa digno.
Joxemari
Joxemari diras:
2007-11-08 15:28
En julio 2006 la usona biciklisto Floyd Landis surbrustigis la flavan ĵerzon kiel gajninto de la tiu-jara Tour de France. Unu jaron kaj du monatojn poste, en septembro 2007, oni NULIGIS tiun decidon kaj transdonis la ĵerzon al Oscar Pereiro. Ĉu tio signifas, ke oni, en orvela maniero, “falsis” aŭ “abolis” la pasintecon, kaj do oni devos ŝanĝi la historion, reverki la tiamajn ĵurnalojn kaj modifi la vid-aŭdajn registrojn? Evidente ne. Simple pruviĝis, ke Landis dopis sin kaj do ne meritis la titolon. Same Franco, pruvita fiulo, ne meritis ian ajn “honoran protektadon”.
javergara
javergara diras:
2007-11-17 23:55
Ambau situacioj ne estas vere analogaj, char dum oni plenrajte decidas puni la bicikliston char li malsekvis la regulojn, kaj tial retrospektive deklari ke lia tiama gajno estis fakte maljusta kaj oficiale nuligi ghin, oni nur povas bedauri sed ne nuligi la hontindan fakton ke Franco-n oni nomumis AP lau la tiamaj sinteno kaj prudentosento de iuj homoj en la LKK sen kontraua reago de UEA, en aspekto de la UK-organizado pri kiu ne estis reguloj nek vershajne konkurenco kun aliaj kandidatoj al altaprotektanteco.

José Antonio Vergara
Joxemari
Joxemari diras:
2007-11-08 12:00
Sten, ne temas pri tio, ke oni “kaŝu” aŭ “forviŝu” hontindanĵojn el historiaj libroj aŭ instituciaj analoj, simple ke oni agnosku ilin tiaj. Laŭ mia kompreno, ekzemple, estas plej natura afero, post la falo de diktatora reĝimo, ke ali-nomiĝu stratoj omaĝantaj komplicojn aŭ renversiĝu ofendaj monumentoj kaj simboloj (almenaŭ se ili ne havas konservindan art-valoron).
Ĝuste tiu estas kondamnita ripeti siajn erarojn, kiu ne konscias, ne konsciigas kaj eventuale ne pardo-petas pri faritaj misaĵoj. Jes ja: pardon-peton mi neniel trovas “malplena gesto”, sed, mi ripetas, profunde homa, digniga kaj repaciga elpaŝo, kiu altigas la estimon ankaŭ de la pardon-petanto.
Kompari kondamnojn al fumanta Zamenhofo kaj al nazia kantado en UK ŝajnas al mi absurda maniero banaligi interesan debaton, kiu ali-flanke aktualegas nun-tempe en pluraj eŭropaj landoj.
Jorge
Jorge diras:
2007-11-08 12:06
Nazia kantado en UK neniel estas banala afero! Kompare kun ĝi, la altprotektantecon de Franco mi trovas preskaŭ bagatela. Ĉiel ajn, mi ŝatus se iu dirus, kie mi povas trovi la liston de aliaj altaj protektantoj de UK. Mi scivolas i.a. pri la UKoj en Pekino kaj Havano.
farri
farri diras:
2007-11-08 12:38
Dank' al tiu debato mi malkovris, ke okazis nazia kantado en kolonja UK. Forumanino klarigis, eĉ, ke multaj el kantintoj estis poste torturitaj kaj murditaj de la nazia reĝimo.

Tion malkovrinte, mi ankaŭ petas la listo de ĉiuj altaj protektantoj de UK.
piter
piter diras:
2007-11-08 12:26
laŭ mi gravas ke uea agnoskas kaj tenas vivante la debaton pri siaj pasintaj agoj (kaj nun ne nur rilate al franko, sed ankaŭ aliaj mispaŝoj kiel multaj ĉi-tie jam menciis). se ni ne faras, tiam ni riskas ripeti niajn erarojn.

bona forumo por tio estus la jubilea uk venontjare en rotterdamo kaze de la 100 jariĝo de uea. por mi uea montrus sin matura kaj festinda ne kadre de festado de si mem, sed per publika diskuto de siaj agoj - bonaj kaj malbonaj (klaras ke ne ĉiam eblas vere distingi inter la du flankoj).

fine, simpla oficiala pardonpeto kelkfoje multege pli valoras ol ia speco da materiala rekompenco. se tio ne estis jam farita koncerne la uk en madrido, tiam nun estus bona tempo.
farri
farri diras:
2007-11-08 12:32
Mi subtenas vian proponon, ĝi estus kaj bela kaj homa. Dankon!
bertilow
bertilow diras:
2007-11-08 13:16
Bonaj proponoj de David-Emil/Piter. Mi subtenas malfermitan diskutadon kun honesta prezentado de tio, kio vere okazis - sen provoj forstreki efektivajn okazintaĵojn el la analoj.
Sten
Sten diras:
2007-11-08 15:15
>Kompari kondamnojn al fumanta Zamenhofo kaj al nazia kantado en UK ŝajnas al mi absurda maniero banaligi interesan debaton

Bone, la Zamenhofa komparo estis stulta, mi pardonpetas! La alia komparo tamen estas trafa, laŭ mi. Temas pri oficialaj honorigoj al faŝismo fare de "neŭtrala" E-movado.

Se oni volas interesan debaton, ĉu ne indus fosi en la proceso, kiel okazis la afero? Certe Franco ne proponis sin mem, sed iuj "samideanoj" multe klopodis por atingi tiun honoron. Ĉu restas protokoloj en la hispana movado aŭ ĉe UEA ktp? Ĉu plu vivas homoj, kiuj agis por tio? Mi mem bone memoras mian konsterniĝon (mi estis 18-jara) legante pri la alta protektanto en iu E-gazeto en 1968.
Tonyo
Tonyo diras:
2007-11-09 11:42
Kompreneble, oni ne povas modifi la estinton, sed oni povas ŝanĝi la estanton kaj la estonton, kaj tio estus la sekvo de la decido.
Pri la nuno, la kampanjo estas eble pli facile komprenebla en la kunteksto de similaj penoj nun en Hispanio, en kiuj oni diskutas pri ankoraŭ postlasitaj spuroj de la diktaturo. Restas ankoraŭ en multaj urboj ĉefstratoj nomitaj "Generalísimo Franco" (ĉu vi imagas ke en Italio la ĉefplaco de granda urbo ankoraŭ portus la nomon de Mussolini?). Granda statuo de la generalo surĉevale ankoraŭ troviĝas antaŭ la urbodomo de tiel granda ĉefurbo kiel Santandero. La "valo de la falintoj", unu el la bazaj turismaj altiraĵoj proksimaj al Madrido, ankoraŭ honoras nur la forpasintoj de unu flanko en la milito, ktp, ktp. Kompreneble ne eblas kaj probable ne decas forigi ĉiujn spurojn de tiu epoko, sed same kiel Komisionoj de Reakordiĝo en multaj landoj rekomendis simbole bedaŭri pasintajn agadojn, ankaŭ nun tiaj elpaŝoj havas simbolan forton por la nuno.
Kaj, kiel oni povas vidi el la diskuto, probable la kampanjo povas havi sekvojn por la estonto.
Jorge
Jorge diras:
2007-11-08 13:18
Estus interese scii ankaŭ, kiu estis la Alta protektanto de la UK en Usono en 1972. Ja tiujare la usona prezidento estis alia fama krimulo, nome Nixon.
Jorge
Jorge diras:
2007-11-08 16:44
Kaj en Israelo 2000?
Jorge
Jorge diras:
2007-11-08 17:01
Ĉe http://www.esperanto.org/uk2000/ mi trovis, ke la Alta Protektanto de la UK 2000 en Tel-Avivo estis neniu alia ol la fifama Shimon Peres, Nobel-premiito pri paco!!! kaj ĉiutaga punisto de palestinanoj. Kiel dumviva membro de UEA mi postulas, ke oni nuligu lian altprotektantecon (se necese UEA povas fari apartan kaj eĉ sekretan interkonsenton, traktaton aŭ pakton kun mi mem).
farri
farri diras:
2007-11-08 17:11
Mi subtenas vian peton. Kaj, mi petas, se vi sukcesas havi la liston de altaj protektantoj, bv. sendi kopion al mi. Mi tre dankos.

Kion ajn faru UEA koncerne al riparo aŭ ne, la starigita debato estas interesa, eventuale oni devus pripensi kian neŭtralecon sekvi.
Sten
Sten diras:
2007-11-08 18:01
En ”Sed homoj kun homoj” de Ziko Sikosek oni trovas ne liston, sed mencion sub ĉiu kongreso de la alta protektanto, se tia ekzistis. Tie troveblas interalie, krom la menciitaj Franco kaj Peres:
1922 Helsinko Prezidento Ståhlberg
1923 Nurenbergo Prezidento Ebert
1928 Antverpeno Reĝo Alberto
1931 Krakovo Marŝalo Piłsudski kaj Prezidento Móscicki
1933 Kolonjo Neniu
1959 Varsovio Ĉefministro Cyrankiewicz
1964 Hago Reĝino Juliana
1967 Telavivo/Roterdamo Prezidento Shazar
1969 Helsinko Prezidento Kekkonen
1970 Vieno Prezidento Jonas
1972 Portlando Ŝtatestro (de Oregono) McCall
1973 Beogrado Prezidento Tito
1981 Braziljo Prezidento Figueiredo
1990 Havano Vicĉefministro Rodríguez
1996 Prago Prezidento Havel
2001 Zagrebo Prezidento Mesić
2003 Gotenburgo Ĉefministro Persson
2004 Pekino Parlamenta prezidanto Wu Bangguo

Krome, pri Varsovio 1987 Sikosek mencias, ke UEA insistis ke oni NE petu protekton de marŝalo Jaruzelski. Rezulte protektanto iĝis la parlamenta prezidanto Malinowski.
Loren
Loren diras:
2007-11-09 00:06
Dankon por la salubra kaj prave soifita faktaro.

Ĝi elstarigas problemon novan al la diskutego ĉe LF: Interkonsento pri tio, kiuj estas fiuloj, neniam tutmonde estas universala. Ĝi povas foje esti kvazaŭ universala dum certa tempo, sed surbaze de ja pluŝanĝiĝipova publika opinio laŭ mi UEA ja ne sentu sin devigita fari ion ajn pri pasintaj decidoj tiaj, kiaj estas elektoj de altaj protekantoj de kongresoj. Generalo Franco tamen ŝajnas esti la ĝisnuna AP kiu rikoltos la malaprobon malplej maluniversalan, do oni ja elektis la plej trafeblan celon, kvankam ne pro tio.

Sed krom Franco, ankaŭ Tito kaj Peres ja povas elvoki vastan malaprobon; s-ro Camacho pretis proponi Nixon, kiu tamen ne estis AP, kaj kies reputacio tamen almenaŭ enlande multe pliboniĝis post ĉ. 1990; sendube almenaŭ multaj SAT-anoj en la UEA-membraro abomenis la elektojn de Reĝo Alberto kaj Reĝino Juliana kiel AP; legadantoj de LF jam trafis ies malaprobon pri Wu Bangguo, kaj sendube simile oni povus malaprobi pri Vicĉefministro Rodríguez; kaj kio pri Shazar, Figueiredo, Mesić kaj, honeste, eĉ Havel? Kiujn el ili ĉiuj UEA fornomu alta protektinto de kongreso? Laŭ mi neniujn.

Oni bone memoru ke, se Jesuon Kriston revenintan (sufiĉe frue por la okazo) UEA nomos alta protektanto de la UK 2008, multaj Esperantistoj nomos tion fidecido. Mi diras tion neniel ŝerce.

Kaj post ĉio, kia homo estu alta protektanto de kongreso? Ĉu nepre iu kvazaŭ neriproĉebla? Laŭ mi ne. UEA prave rifuzas eviti kongresi en landoj kiuj estas, laŭ eĉ plimulto el la Individuaj Membroj, terure regataj sed tamen ne tro danĝeraj por kongresontoj. Loke taŭga nomado de alta protektanto estas simple parto de la konduto de deca gastaro tiel nomada, kie ajn. Gastoj oni estas, kaj ja protektataj, eĉ se ofte tre malrekte protektataj de homo tiel okupata ke, kiel kredeble Tito, Franco, kaj Peres, li iam mortos neniam unumomente sciinta ke li oficis kiel <trumpetoj>Alta Protektanto de Universala Kongreso de Esperanto.</trumpetoj>
hectoralos
hectoralos diras:
2007-11-09 03:44
Mi kredas, ke gxuste vi tusxas la esencan punkton kaj laux mi tio estas la cxefa intereso de la manifesto: por mi ne tiom gravas senmakuligi asocion pri hontinda decido, sed ke tiu cxi asocio serioze pripensu, cxu indas honorigi bucxistojn. Mi kredas, ke ne necesas deklari alta protektanto la estron de diktaturo nur por okazigi kongreson en tiu lando - kaj specife en la hispana okazo, kiam temas pri homo, kiu havis malantaux si centmilojn da mortintoj (kaj tiam plu mortigis opoziciulojn). Kaj se necesas honorigi diktatorojn kaj diktaturojn, indas pripensi, cxu per tio oni efektive profitas. Ekzemple, en la lasta kongreso en Pekino, UEA eldonis artikolaron de la Nitobe-simpozio tie okazinta, en kiu diversaj funkciuloj de la cxina sxtato pravigis la asimilisman kaj lingvomortigan politikon de sia registaro. Jen kio okazas, kiam oni aliancigxas kun tiaj landoj: oni farigxas propagandistoj pri iliaj (sxajn)politikoj, ecx se ili rekte kontrauxstaras la asociajn principojn (t.e. la homajn kaj lingvajn rajtojn).

Do indas, ke UEA serioze pripensu kaj starigu klarajn principojn por ne transiri liniojn, kiuj pli malhelpas ol helpas sian agadon. En la konkreta ekzemplo de Cxinio, la afero eble helpis la lokan movadon, sed la eldono de parte anglalingva libro de la Nitobe-simpozio riskis serioze malprestigxigi UEAn en Okcidento, se iu entute gxin atentis.
probal90
probal90 diras:
2007-11-09 10:00
hectoralos skribis:
>Do indas, ke UEA serioze pripensu kaj starigu klarajn principojn por ne transiri liniojn, kiuj pli malhelpas ol helpas sian agadon. En la konkreta ekzemplo de Cxinio, la afero eble helpis la lokan movadon, sed la eldono de parte anglalingva libro de la Nitobe-simpozio riskis serioze malprestigxigi UEAn en Okcidento, se iu entute gxin atentis.

Mi trovas chi tiun komenton tute atentinda kaj prisekvinda, kaj intencas labori pri tiu punkto kun la estraro kaj la komitato por ion konkretan atingi.

Dume, mi volus emfazi, ke miaj propraj komentoj estas el la vidpunkto de aziano, kiu funkcias en la estraro de UEA, kaj ke mi ne bazas miajn opiniesprimojn sur kolektiva interkonsiligho kun gekolegoj. Mi persone sincere kaj intense ofendighas, kiam mi legas, sur la paghoj de malnovaj dokumentoj, la intencon de la tiama Esperanto-movado labori por fina venko en la "chefaj civilizitaj regnoj" -- kaj kiam mi vidas klare la elekton de landoj, pri kiuj temas. En miaj komentoj mi volis interalie emfazi, ke mi ne _agas_ surbaze de tiu mia (senvelka) sento de ofendigho. Mi trovas, en la posta diskuto, ke neniu komprenis, ke homo en mia pozicio povas senti tian ofendighon. Tial mi trovas min devigata denove emfazi ghin. Mi estis elektinta la ekzemplon de la letero de Butler pri la artikolo de Privat nur char ghi estis lastatempe publike diskutata, kaj char ghi estis io multe pli leghera, ol la jarcent-komenca "chiesa" opinio, ke sufichos atingi finan venkon en la imperiaj metropoloj kaj uzi la rajton trudi Esperanton al la kolonioj. Mi bone komprenas, kial multaj samideanoj el la landoj, kiujn la tiama "chiesa" jugho rigardis kiel "chefajn civilizitajn regnojn", povas ne rimarki, ke tiu esprimo al hodiaua leganto el landoj ekster tiu rondo impresas ofende. Mi chi-foje emfazas tiun flankon de miaj opinioj por komplete forigi la impreson, ke mi parolas por la estraro au por UEA kiel organizajho. Mi parolas kiel debatanto en publika forumo, individue; oni respondecigu min, ne la asocion, pri miaj vortoj.

Lau mia kompreno, nek UEA nek iu alia instanco havas tian perspektivon, el kiu eblus verki utilan historion pri si mem. Instancoj povas nur prezenti materialojn por kroniko, kaj la historiojn devas verki kapablaj homoj, kiuj kompreneble devas kritiki siajn prihistoriatojn. Se instancoj ne kompetentas verki memhistoriojn, ili do certe ankau ne atingas multon, elekteme prikomentante partojn de sia pasinteco -- kvazau tia ago estus rezulto de historiista esploro.

Bona ekzemplo de serioza historiista esploro, kiu provas restarigi la ekvilibron kaj justecon kaj strebas plibonigi la edukon de la infanoj, estas _Historio por malfermi estontecon: moderna historio de Chinio, Japanio kaj Koreio_. Mi komprenas, de la ghisnunaj komentoj pri la nun okazanta reapreza laboro en Hispanio, ke en tiu mondparto oni entreprenas ion gheneralkonture similan al tiu chi grandioza reviziisma historia verko por mezlernejanoj. Mi tre esperas, ke el tiu entrepreno aperos ankau tiuspecaj laboriloj, por ke la estonteco restu pli hela; mi firme kredas, ke nur serioza kaj senmanka edukado povas plibonigi la internan pejzaghon, de kiu chio fluas. Pri UEA kaj aliaj asocioj mia chefa zorgo estas, ke ili faru tion, kion ili strukture plej bone faras, por antauenigi la edukan laboron.

Lau mia kompreno, UEA nenie afishas liston de altaj protektintoj de UK-oj, kaj mi certe kontrauos tian afishadon. Kaj mi certe laboros por ke en la estonteco ni elektu kiel altajn protektantojn (se ni konservu tiun statuson en niaj strukturoj) personojn kulture kaj ne politike gravajn. Sed mi parolas individue kaj ne faras promeson en la nomo de la asocio; mi ne scias, chu tiu mia iniciato estos sukcesa; decidos la kolektivaj procezoj. Mi dume dankas pro la atentigoj kaj la komentoj, kaj mi ne dubas, ke chiuj chi-debate intervenas el tute honorindaj kaj pozitivaj intencoj.

Amike salutas chiujn debatanojn -- kaj restas diskutpreta --

Probal
hectoralos
hectoralos diras:
2007-11-09 15:56
Kara Probal,
Vi havas miajn plenajn kunsenton kaj subtenon pri via prava ofendigxo, kiu ja montrigxas tre celtrafa por la diskuto. Krome mi dankas vian kuragxan engagxigxon en la temo kaj gxojas, ke UEA priatentos la aferon por venontaj okazoj.
Amike salutas,
Hektor
msandelin
msandelin diras:
2007-11-18 11:51
Mi aliĝas al la propono de Probal igi Altaj Protektantoj prefere kulturajn ol politike gravajn personojn, sed eĉ pli mi aliĝas al la vortumo en parantezo "(se ni konservu tiun statuson en niaj strukturoj)". La fenomeno ke Altaj Protektantoj, Honoraj Prezidantoj, Honoraj Komitatoj, kaj mi ne scias kiom da honoro ankoraŭ, pliigus la prestiĝon de la UK en la kongreslando ŝajnas al mi ne universale valida sed kulture dependa. En iuj landoj tiaj vicoj de honorplenaj viroj(!) povas verŝjane prefere havi malan efikon, aspektante konservative kaj pompe.

Maria Sandelin
boriso
boriso diras:
2007-11-18 16:41
Dankon Maria !

Ankaŭ mi subtenas la proponon de Probal, kaj konsentas je via argumento. Sed kiel realigi la ŝanĝojn ? Ĉu sufiĉas diskuto ĉe liberafolio aŭ ĉe yahu-a listo de UEA-membroj ?

/boris
bab
bab diras:
2007-11-09 11:16
En la konkreta ekzemplo de Ĉinio, vi forgesis mencii ke la antaŭa UEA-prezidanto – ĉu oportunisme-taktike ĉu persone-sincere – defendis (!) la Ĉinian okupacion de Tibeto. Ni ne forgesu tiun fakton.
bab
bab diras:
2007-11-09 11:20
(En la ĉi-supraĵo, ”vi” = Hektor Alos i Font.)
farri
farri diras:
2007-11-08 17:17
Ne temas pri reskribo de la historio kaj forviŝo de kiu ajn listo. Temas pri ia rekono kaj riparo. En kiu ajn libro aperanta la nomo de Francisco Franco kiel alta protektanto de Universala Kongreso en 1968, certe eblas aldoni, "rekonsiderite kiel mispaŝo en 2008 kaj publika pardonpeto".

En la listo de subskribantoj legeblas kelkaj komentoj de hispanaj esperantistoj loĝantaj en la ekzilo kiuj tiam ne povis partopreni UK-n pro evidentaj kialoj. Eĉ se nur honore al tiuj esperantistoj, UEA devus liberigi sin de tiu honto.
bertilow
bertilow diras:
2007-11-09 06:17
"certe eblas aldoni, 'rekonsiderite kiel mispaŝo en 2008 kaj publika pardonpeto'."

Jes. Tia aldono estas ebla sen falsado de la historio. Efektive temis pri terura mispaŝo.

Ĉu eble iu faros novan manifeston, kiu proponos ion tian?

Aliflanke en la listo de honoraj protektantoj aperas ankaŭ aliaj nomoj, pri kiuj iuj eble volus fari similajn deklarojn.

Cetere: Ĉu iam la Olimpika movado faris similan deklaron pri la Olimpikaj ludoj en 1936, kie Hitlero rolis en maniero eĉ pli elstara kaj hontiga ol ajna honora protektanto de UK? Ĉu iu lando poste oficiale pentis, ke ĝi entute partoprenis en tiuj ludoj?

Imagu ni, ke tiutempe Hitlero estus alta protektanto de UK! Frostotremiga penso, sed tio ja ne estis absolute malebla siatempe. Ĉu tiam li ankoraŭ nun aperus en niaj analoj? Malfacilas imagi, ke UEA ne estus farinta ion por iel distancigi sin de tia misfaro.
farri
farri diras:
2007-11-09 09:43
Mi certas ke tion ĝuste petas la manifesto. Mi ne scias ĉu nun eblas ŝanĝi la vortumon (pro tio ke jam multaj homoj subskribis), sed mi certas ke kiam oni petas nuligon oni rekte petas riparan aldonaĵon sed ne reskribon nek forviŝon de historia okazaĵo jam okazinta.

Mi certas pri tio pro du kialoj. La unua estas ke, evidentas ke kio okazis jam ja okazis kaj ankoraŭ ne ekzistas tempomaŝino por vojaĝi en la epokon kaj ŝanĝi la historion; oni ne povas, do, postuli kio ne eblas. La dua kialo de mia certeco estas la nuntempa leĝo pri "historia memoro" aprovita de la hispania parlamento antaŭ malmultaj semajnoj, tiu leĝo petas riparon al la frankistaj procesoj, simboloj ktp., ĝi tute ne petas historian ŝanĝon, sed tamen ĝi uzas la vorton "nuligi". (Krome aparte la leĝo subtenas mone kaj psikologie la viktimojn kaj redonas la ŝtelitajn havaĵojn kaj dokumentaron).

Mi rimarkis, ekzemple, ke ĉiuj kiuj bone konas la nuntempaj hispaniaj okazaĵoj tiurilate, perfekte komprenis la peton de la manifesto, kaj komprenis la samon ol vi tiuj kiuj ne tiujn faktojn ne konas. Iniciatintoj de la peto pridiskutu ĉu korekti la vortumon. Alikaze, reprezentantoj de la subskribantaro intertraktu kun UEA kaj paktu finan deklaron kiu estu kontentiga por la subskribantoj, liberigu UEA-n sin de tiu honto, kaj estu kiel eble plej akceptata afero de ĉiuj.

Pri la olimpikoj en 1936, mi ne scias ĉu la Olimpika Komitato tion faris, sed ja endus tion fari. Rimarku ke en Katalunio oni konstruis olimpikan stadion ĝuste en 1936 kie oni estis organizonta la t.n. "popolaj olimpikaj ludoj", ĝi devus esti sporta okazaĵo alternativa al la Olimpikoj de Berlino 1936, kiu finfine ne okazis pro la militista puĉo de la generalo Francisco Franco.

Pri da informoj pri tio vi trovos
- katalune: http://ca.wikipedia.org/wiki/Olimpiada_Popular
- angle: http://en.wikipedia.org/wiki/People%27s_Olympiad
- hispane: http://es.wikipedia.org/wiki/Olimpiada_Popular
- france: http://fr.wikipedia.org/wiki/Olympiades_populaires

Ŝajne unu el la subskribantoj de la manifesto, verkis iam artikolo pri tio. (tre interesas legi la komentoj de kelkaj subskribantoj)
probal90
probal90 diras:
2007-11-09 10:20
Bertilow skribis:
>Cetere: Ĉu iam la Olimpika movado faris similan deklaron pri la Olimpikaj ludoj en 1936, kie Hitlero rolis en maniero eĉ pli elstara kaj hontiga ol ajna honora protektanto de UK? Ĉu iu lando poste oficiale pentis, ke ĝi entute partoprenis en tiuj ludoj?
>Imagu ni, ke tiutempe Hitlero estus alta protektanto de UK! Frostotremiga penso, sed tio ja ne estis absolute malebla siatempe. Ĉu tiam li ankoraŭ nun aperus en niaj analoj? Malfacilas imagi, ke UEA ne estus farinta ion por iel distancigi sin de tia misfaro.

Mi alighas al la demandoj de Bertilo; mi fakte ne scias, chu iu lando au landaro au olimpik-organiza instanco oficiale sin distancigis de la olimpikaj ludoj de 1936.

Mi volus ankau demandi, chu en la tempo post 1945 la instancoj, kiuj kredis reprezenti la okcidentan demokration (en la kadro ekzemple de NATO), iam iniciatis formalan agadon kontrau la maldemokratia regado en Hispanio similan al la internacia agado kontrau la apartisma reghimo en Sud-Afriko. Se ne, chu iu povus klarigi al mi, kial? Iam oni klarigis al mi, ke la alianco venkinta en 1945 ne volis daurigi la kontraufashisman militon en Hispanion kaj malinstali la reghimon de Franco char Franco ne funkciis milite kiel fashisto (li sin ne rigardis kiel malamikon de la aliancitaj potencoj, kaj li ne agis kontrau ili), kaj char malfermi novan fronton en Hispanio en tiu momento estintus geopolitike malfacile: oni simple tro lacis por pensi transiri la montojn kaj invadi Hispanion. Mi nun trovas, ke mi simple nesufiche komprenas tiun klarigon. Chu Franco do oficiale ne prezentis sian politikan sistemon kiel similan al tiu de Mussolini kaj/au al tiu de Hitler? Chu li formale bonvenigis la malvenkon de la naziismo kaj fashismo, kaj iel shajne au retorike kongruigis sian sistemon kun la novaj demokratioj? Mi petas iom da klerigo, kaj esperas, ke mi ne estas la sola, kiu ne komprenas, kial Franco estis traktata de la usonanoj, britoj kaj francoj mole kaj tolereme de post 1945.

La komento de Bertilo simple memorigas nin, ke Franco kaj Hitler estis malsame traktataj de, pardonu mian amaran elekton de vortoj, iuj "chefaj civilizitaj regnoj". Kaj _restas_ malsame traktataj. Infanojn en Britio kaj Usono kaj Francio oni edukas tiamaniere, ke la nomo de Hitler teruras, sed la nomo de Franco ne. Reviziaj procezoj ne okazu nur en Hispanio, lau mi.

Por ke ni havu neutralan asocion, ni kompreneble bezonas funde koni la neneutralajn vojojn -- se ni volas ne pashi sur ili.

Probal
farri
farri diras:
2007-11-09 11:12
Probal skribis: mi fakte ne scias, chu iu lando au landaro au olimpik-organiza instanco oficiale sin distancigis de la olimpikaj ludoj de 1936.

Dum oni pretigis la olimpikaĵojn en Berlino estis rimarkebla la okazonta ekzalto de la naziismo, kune kun ĝiaj valoroj rasistaj kaj militistaj. Konsiderinte ke tiuj valoroj kontraŭas la olimpikan spiriton, okazis mondskalaj protestoj, ĉefe fare de judaj organizoj kaj maldekstremaj homoj. Tamen, la Internacia Olimpika Komitato decidis okazigi la olimpikojn en Berlino. Ja pro neŭtraleco!

Tiam, en Barcelono oni decidis okazigi alternativan okazaĵon, t.e. la Popolaj Olimpikoj, cele al rehavo de la aŭtenta olimpika spirito, la paco kaj la solidareco inter popoloj; nu, ĉio mankonta en la la berlinaj ludoj. La okazontaĵo de Barcelono havis klaran kontraŭfaŝisman sintenon, temis pri kontraŭolimpikaĵo elstarigonta neprofesian sporton kaj denoncanta la naziismon en Germanio, ĉefe denoncante ĉiujn sportajn organizojn kaj registarojn tutmondajn partoprenontajn la naziaĵon. Oni ankaŭ emfazis la virinan partoprenon.

Popolaj olimpiaj ludoj ankaŭ rompis la partoprenan modelon, anstataŭ partopreni po teamo por regno, ĝi estis malfermita al ŝtatoj, regionoj kaj urboj. Tial aliĝis, i.a., la teamojn de Alsacio kaj Maroko (tiam kolonigita de Francio kaj Hispanio).

Entute la Popolaj Olimpikoj proponis 16 sportojn, Francio subtenis ĝin per 600.000 francaj frankoj, Hispanio per 400.000 pesetoj kaj Katalunio per 100.000 pesetoj. La francia registaro tiam prezidantita de Léon Blum, subtenis la iniciaton.

La ludoj devus komenci la 19an de julio 1936 kaj devus fini la 26an de julio. La 18an de julio, tamen, aro de militistoj estritaj de Francisco Franco, puĉis kontraŭ la tiama leĝa respubliko komencante kruelan militon.
Tonyo
Tonyo diras:
2007-11-09 12:07
Mi provas respondi iom sinteze al la demandoj de Probal.

- Unue pri la alternativaj Olimpikoj de Barcelono en 1936, jam respondis Ferriol, sed mi aldonu ke estas du interesaj artikoloj pri ili en Esperanto en jenaj retpaĝoj:
http://www.nodo50.org/esperanto/artik33.htm
http://www.nodo50.org/esperanto/artik27.htm
(ankaŭ legeblaj kune en pdf en http://www.nodo50.org/esperanto/dokumentaro.htm)

- Pri la sinteno de la demokrataj landoj al Franco post la venko super la aliaj faŝistaj landoj, estas pli malfacile resumi, ĉar la afero estis tre kompleksa. Pri la malsimpatio al la reĝimo ne eblas duboj, ĉar oni enkalkulis ĝin en la sama grupo: ja Franco sendis trupojn al la orienta fronto. Sed li ne deklaris militon al la aliancanoj, kaj do ne eblis tutsimple lanĉi la trupojn en la hispanan teritorion. Sed frankista Hispanio ne estis invitita al la kreado de Unuiĝintaj Nacioj, kaj en 1946 oni retiris ĉiujn ambasadorojn (krom Portugalio, Argentino kaj, signifoplene, Vatikano).
Tamen, ankoraŭ restis timo ke la forigo de Franco povas konduki al plifortigo de komunistoj, kaj la kampanjo kontraŭ Franco estis sufiĉe prudenta. Post kelkaj jaroj, la "realpolitik" kondukis al la akcepto de, por uzi la esprimon poste uzotan por alilanda diktatoro, "nia putinido".
Pri la rilato de demokrataj landoj al Franco, estas multe da materialo en la biografio de tiu ĉi lasta, verkita de Paul Preston, originale en la angla, kaj tradukita al pluraj lingvoj.

- Pri la konsidero ĉu Franco estas plene faŝisto aŭ pli ĝuste aŭtokrato, ekzistas miloj da libroj (nu, eble mi troigas, sed ne tro). Mi supozas ke ĉio temas kiel oni difinas la vorton "faŝismo". Sed fotojn de li kaj liaj sekvantoj kun brako etendita, eblas tre facile trovi. Ekzemple, tie ĉi:
http://www.nodo50.org/esperanto/artik10.htm
probal90
probal90 diras:
2007-11-10 05:47
Mi skribas por danki pro la respondoj de Hector kaj Tonyo. Ni evidente bezonos prisekvi en la UEA-forumoj -- la "publikaj" forumoj dum la UK, kie la homoj vidas unu la alian, kaj la "publikaj" forumoj retaj, en kiuj principe povas partopreni "chiuj", mi uzas citilojn por signi la diversajn skeptikecojn, kiuj kompreninde chirkauas chiujn niajn klopodojn esti maksimume malfermaj -- la chi tie levitan demandaron. Char UEA rifuzas kompromisi pri homaj rajtoj kaj samtempe volas esti laueble neutrala, oni chiam havos interpretan problemon pro tiu chi tensio, kaj necesos, ke la homoj diskutu la sekvindajn vojojn. El tiuj diskutoj, sendube rezultos pli firma komprenaro pri la diversaj starpunktoj -- char oni ne povas esperi, ke ech la plimulto de membroj de UEA havos klare interkonsentitan komunan starpunkton pri chi tiaj temoj. (Ghuste tial mi aludis al la laboro de individuaj historiistoj. De ili oni povas atendi analizojn, starigojn de demandoj, klarajn respondojn, ktp. Komitataj plimultoj ne povas tion fari.)

Mi volas kapti la okazon por chi tie publike laudi intervenon, kiun faris Tonyo antau kelkaj jaroj, kiam mi aliforume demandis lin (kaj aliajn SAT-anojn), kiel SAT povas ne perdi la vizaghon en hodiaua mondo vaste rekonanta la meritojn de Gandhi, kiam Lanti mem metis iom nedefendeble senkomprenajn kontraugandhiajn frazojn en siajn tekstojn. Tonyo tiam tre zorge klarigis, kiamaniere SAT tenas la verkaron de Lanti en sia historia arkivo sen ke chiuj en la multtendenca diskuta spaco de SAT sentu sin devigataj akcepti chiujn el la starpunktoj de Lanti. Mi mencias SAT kaj tiun paciencan, ekvilibran intervenon de Tonyo por atentigi, ke ni chiuj foje havas problemojn decidi, ghuste kiuj defendu kion, kial, kaj en kiu kunteksto, se temas pri serioza komprenigado al homoj (kiel mi, pri SAT), kiuj ne sufiche detale konas la instituciojn kaj ilian ofte malsimplan historion. Mi ne provas shanghi la temon au turni la atenton al SAT: temas, en chi tiuj diskutfadenoj, pri la demando, kion faru anaroj de institucioj pri eventuale embarasaj au ech hontigaj momentoj en la institucia pasinteco, kaj mi volas signi la tiusektoran kontribuon de Tonyo al tiu diskuta paco, sen kiu niaj reciprokaj kompren-plibonigoj ne povas progresi. La demandon de la Internacia Olimpika Komitato prave levis Bertilo, char la demando ne estas limigita al la esperantistaj komunumoj.

El publikaj diskutoj -- chiuspece publikaj -- certe elvenos pli da klareco pri la solvoj troveblaj kaj vaste dezirataj. Tiam sekvos decidoj bazitaj sur tiuj diskutoj. Dume mi emfazu, ke ofte necesas trovi solvojn, kiuj samtempe atentas demandojn de praktika konveno kaj demandojn de principa integreco, kaj ke oni bezonas diskuti en etoso de reciproka estimo, por ke homoj ne akuzu la alian pri "oportunismo" au male pri "malpraktika ideologiemo". Estas lau mi pozitiva afero, ke la etoso de la nuna diskuto ghis nun estas sufiche kuraghiga.

Amike

Probal
boriso
boriso diras:
2007-11-10 15:14
Saluton !

Mi dankas al Probal kaj ĉiuj aliaj partoprenantoj pro tre interesa diskuto. Kiel pluraj aliaj, ankaŭ mi opinias ke pli interese estas diskuti la kernajn demandojn anstataŭ ol debati pri vortigo de la manifesto (nuligi aŭ ripari, honora prezidanto aŭ alta protektanto, ktp). Probal skribis ke "UEA rifuzas kompromisi pri homaj rajtoj". Bonvole ne tasku mian komenton kiel malican, sed ĉu vi aŭ iu alia povas klarigi al mi kiamaniere konkrete UEA nekompromisas pri homaj rajtoj? "Amnesty International"-on kaj similajn organizojn ni eble 'honorigu' per tia priskribo, sed mi neniam ĝis nun vidis UEA-on kiel organizon kiu ne kompromisas pri homaj rajtoj.

Boris-Antoine Legault
boriso
boriso diras:
2007-11-10 21:53
Saluton, ree !

Eble por klarigi, mi esperas ke neniu taksis mian mesaĝon malbonintencan. Simple ŝajnis al mi ĝuste ke UEA (ni) historie kompromisis plurajn fojojn pri homaj rajtoj, kiel (laŭ mia vidpunkto) evidentiĝas en la nuna diskuto. Ni povas iel agnoski antaŭajn mispaŝojn, sed se ni ne samtempe klopodas al iaj gvidlinioj aŭ komuna 'kulturo' rilate al kion ni akceptas aŭ ne akceptas fari por 'progresigi' esperanton, estos ree kaj ree pliaj mispaŝoj.

Laŭ mia kompreno, agnosko de la mispaŝoj en 1968-Hispanio estus, se grava al la suferintoj de Franca diktatoreco, ne tre 'kostaj' al UEA, pro ĝenerala socia interkonsento. Pli altkostaj estus deklaroj pri antaŭnelongaj kongresoj ekzemple en Isrealo aŭ Ĉinio, aŭ decidoj pri neokazigo de onta UK-o en lando kiu tute ne respektas homajn rajtojn. Diskutoj pri tiuj eble helpus nin pli bone konscii ĝis kiom ni kutimas 'kompromisi' pri homaj rajtoj...
probal90
probal90 diras:
2007-11-11 09:28
Saluton Boriso,

(Unue oni permesu al mi etan personan demandon: chu vi estis en la klubkunsido che Normand Fleury/ Zdravka Metz en 2003, chu vi portas okulvitrojn, kaj chu estis vi, kiu estis iniciatinta pri-Esperantan konversacion kun iuj lingvistikaj profesoroj en la universitato de Montrealo kelkajn monatojn pli frue? Mi simple provas revarmigi personan konatecon, pardonu.)

Vi skribis: "ĉu vi aŭ iu alia povas klarigi al mi kiamaniere konkrete UEA nekompromisas pri homaj rajtoj?" Tion demandante, vi aludas al mia teksto, kie mi skribis: "Char UEA rifuzas kompromisi pri homaj rajtoj kaj samtempe volas esti laueble neutrala, oni chiam havos interpretan problemon pro tiu chi tensio, kaj necesos, ke la homoj diskutu la sekvindajn vojojn."

Lau mia kompreno, UEA restas konektita al iu versio de la Lapenna-doktrino, kiu igas la respekton al homaj rajtoj esenca antaukondicho por niaj laboroj. Vi tute pravas, Boriso, ke Amnestio Internacia rekte laboras por respektigi la homajn rajtojn, kaj ni havas pli mallarghan fokuson. Mi konsentas kun vi ankau, ke komentantoj povas legi plurajn agojn de UEA kiel ne kongruajn kun iuj konceptoj pri respekto al la homaj rajtoj -- kaj ghuste pro tio mi argumentas, ke historion de UEA ne povas verki UEA mem.

UEA eduke laboras por etoso, en kiu kreskas kaj kreskos la respektemo al la homaj rajtoj. En tiu laboro, ghi kunagas kun landoj, kies respekton por la homaj rajtoj oni ofte prave pridubas. Sed oni atentu, ke oni ne chiam vidas, kiom vasta estas la gamo de tiaj landoj. Chu la nunaj diskutantoj memoras, ke ghis 1964 Usono oficiale malrespektis la homajn rajtojn de siaj nigraj shtatanoj? Chu iu kondamnas la volontecon de UEA kunagi kun siaj usonaj kolegoj antau 1964? Chu iu nomas tian kunagadon oportunisma au kompromisa pri nia starpunkto rilate la homajn rajtojn?

Lau mi, la kernaj moralaj demandoj pri nia laboro devas temi unuavice pri tio, kion ni provas kaj kapablas fari, kaj nur duavice pri tio, kio trovighas apud ni sur la stratoj kie ni marshas kaj pri kio ni foje havas au ne havas la energion por krome interveni. Kompreneble ni ekzercas iom da prudento rilate la elekton de marsheblaj stratoj: oni notu, ke tempe de la apartisma reghimo ni ne kongresis en Sud-Afriko, kaj ne pro manko de invitoj (mi propraokule vidis ghentilan respondleteron de Humphrey Tonkin al Edwin De Kock pri tiu temo). Aliflanke, ni ne estas tiom evitemaj pri tiurilata kritikeblo, ke ni rifuzus kongresi en Chinio au Kubo -- au Hispanio en 1968.

Pri tiu chi temo, kaj aparte grave pri la temo levita de la lanchintoj de la petskribo (tiu de la statuso de Franco en la UK de 1968), lau mi dezirindas, ke okazu en la propraj forumoj de UEA -- vershajne plej shlosile en iuj retaj forumoj kaj enkadre de la roterdama UK en 2008 -- seriozaj diskutoj, el kiuj venu (a) respondo al la demando 1968 (en la formo, kiun prenos la demando post la dumdiskutaj revizioj), (b) pli zorge formulitaj demandoj kaj respondoj rilate nian estontan strategion chi-terene. Mi mem, chi tie, parolas kiel individuo, kaj neniel havas la rajton fari deklarojn nome de UEA (por akiri tiun rajton rilate specifan temon, mi bezonus trairi longdauran internan konsultigh-procezon, kaj lau mi plej bone tiu procezo okazu kiel eble plej malferme). Se el fadeno (a) venos kolektiva decido, ke la estraro au la prezidanto faru nome de UEA specifan kunsento-esprimon, certe tio okazos.

Certe fadeno (b) de tia publika procezo, Boriso, devos priparoli la demandon, kiun vi prave levas. Mi ne petas prokraston; chu vi volas lanchi specife tiurilatan diskuton en la retlisto uea-membroj, kie demandoj de individuaj membroj ofte komencas sufiche seriozajn diskutfadenojn? Chu vi preferas alian forumon?

Amike

Probal
boriso
boriso diras:
2007-11-13 03:09
Saluton !

Kelkvorte pri privataj aferoj, ne estis mi kiun vi renkontis en Montrealo, sed eble mia onklicxo. Li cetere gratulas pro via nuna posteno cxe UEA.

Mi dankas vin pro rapida kaj detala respondo. Kaj mi ja konsentas ke la gamo de landoj kiuj iugrade malrespektas homajn rajtojn estas suficxe longa. Probable se oni petus plenan respekton al homaj rajtoj, oni devus okazigi UK-ojn nur en 'dua vivo'. Tamen estas gradoj, iuj stratoj ne irendaj... Hispanio-1968, kaj aliaj...

Dankon pro propono ke ekestu diskuto en uea-membrolisto (mi supozas ke vi celas la yahuan liston "UEA-membroj"). Sed por diskuti gviliniojn aux principojn, estus bone scii kiuj estas la nunaj estraraj gvidlinioj pri okazigo de UK-oj aux gxenerale pri agadoj de UEA. Cxu tiuj ekzistas ? Eble mi ne sercxis suficxe longe en retejo de UEA ?

amike, boriso
Joan_Felip
Joan_Felip diras:
2007-11-09 21:41
Tutcerte la posteno de "Su Excremencia" estis "alta protektanto" kaj ne "honora prezidanto" (tiel kiel aperis en la kovrilo de la tiama "Boletín" de HEF). Versxajne, ne indas aux ecx ne eblas forvisxi ion nenie. Oni ecx povus pravigi, ke UEA bone kondutis tiam -aux dum la nazia Germanio- cxar tiel la kongreso eblis, cxar tiel agas aliaj organizaoj kiel la Internacia Olimpika Komitato (amuze kompari UEA kun IOK)...

Nu, bone. Preter cxiuj ekskuzoj kaj debatoj, fare de UEA la elekto/akcepto de tia bucxisto estas aldona ekzemplo de oportunismo kaj signifas tutcerte io ege insulta por demokratio, homaj rajtoj kaj amasoj da persekutitaj normalaj homoj. Cxu sen Francisco Franco ne eblintus kongresumi sur hipania areno en 1968? Simple oni ne kongresu, collons.

Bonvenu estu tiu fresxa kampanjo, se gxi utilas almenaux por pensigi nin cxiujn, ke malantaux la supozita naiveco kaj t.n. neuxtrala politiko de UEA restas ne multe pli ol endogama inercio por subteni asocian sistemon kaj personajn vivmanierojn.