Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Kampanjo por nuligi la "honoran prezidantecon" de Franco

Kampanjo por nuligi la "honoran prezidantecon" de Franco

de Redakcio Laste modifita: 2007-11-09 18:23
El la enhavo: " La jaron 1968 la Universala Kongreso de Esperanto okazis en Madrido kaj ĝia honora prezidanto estis Francisco Franco, puĉisto provokinta kruelan militon, diktatoro de Hispanio dum 39 teroraj jaroj kaj ĉefa respondeculo pri ĉ. miliono da murditoj. La organizintoj de tiu UK tute forgesis, ke miloj da esperantistoj daŭre ne povis reveni al sia hejmlando kaj ke Franco masakris la esperantistan movadon en la hispana ŝtato. Siaflanke, UEA montris sian mankon de solidareco al la persekutita esperantistaro. Eĉ dum la kongreso, kelkaj programeroj ekzaltis la diktaturon kaj la diktatoron. La subskribantoj de tiu manifesto, esperantistoj vivantaj en la 21a jarcento, malfeliĉas pro la fakto, ke UEA daŭre havas en la listo de honoraj prezidantoj de siaj Universalaj Kongresoj, diktatoron respondecintan pri persekuto de esperantistoj, pri murdo de pli ol unu miliono da homoj, pri teroro, pri kruelo; kaj bedaŭras, ke la hispana esperanto-movado ankoraŭ neniel agis kontraŭstare al tiu insulto al homa digno." Pro tio, ni petas al la koncerna asocio, nuligi la honoran prezidantecon de la Universala Kongreso de 1968 al la diktatoro, la generalo Francisco Franco.

La ligoadreso estas: http://www.homadigno.net/