Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Iom post iom pretiĝas traduko de OpenOffice.org

Iom post iom pretiĝas traduko de OpenOffice.org

de Redakcio Laste modifita: 2007-07-13 10:18
Jam en 2001 esperantistoj faris la unuajn iniciatojn, kaj pli ol jaron teamo de volontuloj laboris por esperantigi la ampleksan liberan programaron kun la nomo OpenOffice.org. Aŭtune de la jaro 2004 la laboro ricevis oficialan rekonon de la internacia teamo de OpenOffice.org, kaj en la oficiala paĝaro de la organizaĵo aperis ankaŭ sekcio pri la esperantiga projekto. Tamen ĝis nun la traduk-laboro ne estas finita. Por korekti la situacion, en Kembriĝo, Anglio, nun okazis la unua ĉeesta kunveno de la tradukteamo.

Post pluraj jaroj de perreta kunlaboro, membroj de la esperantiga skipo de OpenOffice.org havis sian unuan "veran" renkontiĝon pasintsemajnfine, en la hejmo de la brita Esperantisto kaj projektogvidanto Tim Morley, en Kembriĝo, Anglio. Kvar membroj ĉeestis - Yves Nevelsteen, Joop Eggen, Vilĉjo Walker kaj Tim Morley - kaj sabate vizitis ankaŭ Edmund Grimley Evans.

De la 5-a ĝis la 8-a de julio, tiuj aktivuloj diskutis pri "dubindaj" tradukoj kaj malfacilaj terminoj de la programaro, kiel "dummy text" (lokokupa teksto), "wizard" (asistanto) kaj "to blink" (pulsi). Konsilis de distanco, pere de labordosiero en Google Docs kaj per telefono, Bertilo Wennergren de la Akademio.

De longa tempo, la laboro estas agnoskata kiel oficiala projekto de OpenOffice.org ĉe ties retejo. Tuj antaŭ la renkontiĝo, programisto ĉe OpenOffice.org disponigis fruan testversion de la programo, kiun la tradukskipo en Cambridge pridiskutis. Pro diversaj problemoj, ĉefe teknikaj, la esperantigo de tiu unua versio estis sufiĉe aĉ-aspekta, kun ankoraŭ multe da anglaĵoj, kiuj devintus aperi esperante. (Bedaŭrinde, tiu versio jam estas distribuata kun Ubuntu Linukso).

Unu tre plaĉa rezulto de la semajnfino, tamen, estas ke tre baldaŭ aperos nova testversio, kiu devus esti multe pli bona. La skipo bonvenigas volontulojn, kiuj pretas kunlabori por kontroli, provlegi kaj poluri la baldaŭajn, pli firmajn test-versiojn; bonvolu kontakti la tradukskipon per mesaĝo al timsk@openoffice.org, aŭ vidu la projektan retejon.

Dumtempe, testversioj ankoraŭ ne enhavas ĉapelitajn literojn, ĉefe ĉar ne ĉiuj iloj, kiujn uzas la skipo, bone traktas unikodon, sed jam estis verkita programeto (nomita "seniksigi") por ĉie enmeti ĉapelitajn literojn en la programaron. La grupo senpacience atendas la momenton, kiam ili povos funkciigi la programon.

Restas la helptekstoj por traduki kaj necesas ankoraŭ aldoni aliajn kromaĵojn kiel defaŭltan literumkontrolilon por Esperanto kaj funkcion por povi tajpi Esperantajn literojn sendepende de ajna alia programo aŭ komputila agordo.

La tradukskipo inter si kaj kun diversaj fakuloj multe diskutis kaj plu diskutadas pri komputilaj terminoj kaj esprimoj. Por disponigi la konkludojn de tiuj ĉi diskutoj al ĉiuj esperantistoj, ekestis la projekto Komputeko.

OpenOffice.org estas komputila programaro, kiu funkcias simile al Microsoft Office (t.e. Word, Excel, PowerPoint, Access, ktp.) sed estas libere uzebla kaj kopiebla de ĉiu. Ĝi estas ekzemplo de la t.n. "liberaj programoj"; tio signifas ne nur, ke iu ajn rajtas laŭleĝe disdoni kopiojn de la programoj, sed ankaŭ ke iu ajn povas kontribui al la evoluo de la programaro.

Tim Morley

arkivita en:
Peeter
Peeter diras:
2007-07-12 02:21
Estas gxojige ke dum multaj esperantistoj okupigxas nur pri aferoj aplikantaj esperanton kiel ilo por siaj celoj, au ecx eluzas niajn fortojn por io kio tute ne aplikas nian lingvon, ekzistas ankau sindedicxaj personoj laborantaj por io grava kaj por esperantistoj kaj por esperanto. Unuavice ni bezonas ne partiojn ekdisvastigit/at/otajn per esperantistoj sed tion kio uzebligas kaj uzindigas (eble ecx uzendigos) esperanton. OpenOffice povas esti sekva grava atingo post sukcesego de Vikipedio. Dankon kaj sukceson al la skipo!
slavik
slavik diras:
2007-07-12 22:04
Oni certe ne laborus pri tio serioze, se ne havus jam ellaboritajn kialojn por fari tion. Cxu iu povas diri, por kio estas bezonata OpenOffice kun Esperanta interfaco, se gxi jam ekzistas en multaj etnaj lingvoj? Mi ne diras, ke gxi ne estas bezonata, mi nur volas scii la motivojn de la tradukantoj.

Persone mi havis nur unu okazon, kiam mi preferis Esperantan interfacon: tio estis pri tujmesagxilo Psi por Jabber, kiu ne estas tradukita en la rusan kaj havis bonan esperantan tradukon, pluse estis konsilita de esperantista amiko. Sed kial ekz. mi elektu Esperantan interfacon en OpenOffice?
slavik
slavik diras:
2007-07-13 03:02
Mi legis respondon al miaj demandoj en la pagxaro eo.openoffice.org, dankon. Pardonu, ke mi ne komencis de tie.
bertilow
bertilow diras:
2007-07-15 11:04
Kredeble la plej grava situacio, en kiu Esperantlingva OpenOffice.org (kaj Esperantlingvaj versioj de aliaj gravaj programoj) vere utilos (ne nur plaĉos kaj agrablos), estas kiam pluraj diverslingvaj Esperantistoj devas kune uzi unu saman komputilon. Tiam, anstataŭ saltadi inter diversaj nacilingvaj versioj de la programo, tre utilos havi Esperantan version, kiun ĉiuj povos uzi. Mi tajpas tion ĉi ĉeestante ĝuste tian okazon (kunsido de la "lernu!"-teamo).