Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Kunveno planata por fintraduki Openoffice.org

Kunveno planata por fintraduki Openoffice.org

de Redakcio Laste modifita: 2007-04-11 22:41
OpenOffice.org estas projekto kiu celas kunlabore krei liberan, senpagan, bonkvalitan, internacian oficejan komputil-programaron, kiu funkcios per ĉiuj gravaj operaciaj sistemoj. La programaro jam ekzistas en multaj lingvoj, sed la esperanta traduko ankoraŭ ne pretas.

Jam en 2001 esperantistoj faris la unuajn iniciatojn, kaj pli ol jaron teamo de volontuloj laboras por esperantigi la ampleksan liberan programaron kun la nomo OpenOffice.org. Aŭtune de la jaro 2004 la laboro ricevis oficialan rekonon de la internacia teamo de OpenOffice.org, kaj en la oficiala paĝaro de la organizaĵo aperis ankaŭ sekcio pri la esperantiga projekto. Tamen ĝis nun la traduk-laboro ne estas finita.

Por korekti la situacion, oni planas por la nordhemisfera somero de 2007 specialan semajnfinan kunvenon en Kembriĝo, Anglio, por helpi fintraduki la esperantan version de OpenOffice.org.

Esence oni bezonos kaj tradukantojn kaj komputikemulojn; la plejparto de la laboro konsistos el tradukado de .po-formataj dosieroj de la angla en Esperanton helpe de diversaj fakvortaroj, sed ankaŭ necesos homoj, kiuj povas pretigi testversiojn de la programoj (ĉu per Vindozo, ĉu per Linukso). "Aparte bonvenas spertuloj pri la programoj QA Tools kaj simile", informas la reta komuniko dissendita de TEJO.

Pliaj informoj pri la aranĝo troviĝas en aparta retpaĝo, kie eblas ankaŭ indiki preferon pri la dato de la aranĝo.

arkivita en:
fsoghomonian
fsoghomonian diras:
2007-04-13 00:55
Kiel ĉeftradukinto de la esperanta versio de la perreteja tujmesaĝilo Meebo, mi deziras sukcesan laboron al la fintradukontoj de OpenOffice en la Internacian Lingovn.

http://wwwm.meebo.com/index-eo.html
denizo
denizo diras:
2007-04-13 18:08
Mi uzas Meebo preskaŭ ĉiutage kaj ĝi tre plaĉas al mi esperante.
Mi kuntradukis http://www.netvibes.com esperanten. Ĝi estas perreteja RSS-flua legilo.
fsoghomonian
fsoghomonian diras:
2007-04-13 20:27
Gratulon, Denizo!
Se vi volas, mi povas provi helpi vin fintraduki.
denizo
denizo diras:
2007-04-14 22:17
Aligxu tra: http://translate.netvibes.com/login.php
La stato; nuntempe ni tradukis 46 %

A, D.