Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Esperantistoj ĉinigis foto-retejon

Esperantistoj ĉinigis foto-retejon

de Redakcio Laste modifita: 2008-01-03 20:51
Nur iom pli ol monaton daŭris la tradukado de la foto-retejo Ipernity el Esperanto al la ĉina. La tradukado komenciĝis la 22-an de novembro, kaj la 27-an de decembro estis funkciigita la prov-versio en la ĉina. Jam estas tradukitaj ĉiuj tekstoj, kiuj aperas en la ĉefaj retpaĝoj. Mankas ankoraŭ tradukoj de la diversaj gvidlinioj. Antaŭ publika lanĉo necesos krome iom prilabori la ordon, en kiu aperas la ĉinaj vortoj en la retejo, rakontas Zhang Xuesong, la ĉefrespondeculo de la projekto.

La ĉina teamo de tradukistoj konsistas el kvin personoj, el kiuj kvar ne scias alian fremdan lingvon krom Esperanto. La ideo pri la traduko venis de Zhang Xuesong, mem esperantisto, kaj ĝin peris al la respondeculoj de Ipernity Paul Peeraerts, la iniciatinto de la esperanta traduko de la retejo.

La respondeculoj de Ipernity entuziasme akceptis la ideon fari tradukon al la ĉina pere de Esperanto. La tradukado al la ĉina daŭris iom pli longe ol al Esperanto, sed la esperanta teamo siatempe ŝajne faris rekordon, finante la tutan taskon en nur du semajnoj. La traduksipoj de aliaj lingvoj kiel la germana kaj la hispana bezonis kvar ĝis ses semajnojn, do evidente la teameto de ĉinaj esperantistoj, finintaj sian taskon en malpli ol kvin semajnoj, efike laboris.

La ĉina traduko de Ipernity uzas la simpligitajn ĉinajn signojn, tiel sekvante la Pekinan normon. Jam pli frue ĉi-jare la granda foto-retejo Flickr publikigis sian ĉinlingvan version. Tiu versio uzas la tradiciajn, nesimpligitajn ĉinajn skribsignojn, kiuj estas preferataj en Honkongo kaj Tajvano, kaj do evidente unuavice celas atingi uzantojn tie.

Ĉina IpernityLa retejo Flickr apartenas al la entrepreno Yahoo, kiun ankaŭ multaj esperantistoj ekbojkotis pro la kazo de ĉina ĵurnalisto, malliberigita per helpo de Yahoo. La bonaj rilatoj de Yahoo kun la ĉina registaro tamen ne malhelpis, ke la aliro al Flickr el la ĉina parto de interreto estis fermita de la registaro en junio 2007, ĉu pro la apero de nudfotoj, ĉu pro politike netaŭgaj fotoj.

Pli malfrue en 2007 uzantoj de Flickr en Ŝanhajo kaj aliloke en Ĉinio raportis, ke denove eblas aliri la foto-retejon, sed la situacio restas malklara, kaj la aliro kompreneble povas esti fermita ajnamomente. Restas vidi, ĉu la enhavo de la ĝis nun malpli konata retejo Ipernity vekos la atenton de la ret-cenzuristoj en Ĉinio, kiam la retejo baldaŭ estos havebla ankaŭ en la ĉina.

arkivita en:
javergara
javergara diras:
2007-12-28 14:06
Tiu chi salutinda, tre bona novajho estas vere entuziasmiga ne nur pro la sindonemo kaj mirinda laborkapablo de niaj chinaj samlingvanoj, sed kiel modelo pri la ponta rolo de Esperanto.

Kompreneble, char grava kaj utila por la prestigho de nia afero, mi esperas ke ie sur la retejo de Ipernity estos aludo al la vojo tra kiu oni atingis la chinan version.

Tiu chi aparta ekzemplo denove min pensigas ke la aplikokampo de nia lingvo kaj ties utilo por la homaro povas esti tiom vasta, kiom oni kapablus revi, se oni komprenas ke Esperanto ne estas fino en si mem, ke ghi estas normala, utiliginda lingvo kaj do ke estas tute prave uzi la Esperantan version de iu ajn teksto por pli efike produkti alilingvan tradukon. Feliche, tio jam estas daura praktiko en nia modesta tradicio.

Amike,

José Antonio Vergara