Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Fotoretejo ĉiniĝos per Esperanto

Fotoretejo ĉiniĝos per Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2007-11-26 08:30
Ĵaŭde la 22-an de novembro komenciĝis la tradukado de la foto-retejo Ipernity al la ĉina lingvo. La ideo pri la traduko venis de la ĉina esperantisto Zhang Xuesong, kaj la tradukon al la ĉina oni faros tra Esperanto, ĉar la plej multaj ĉinaj teamanoj ne scias alian fremdan lingvon. La respondeculoj de Ipernity entuziasmas pri la nova malfermo, kiun donis al ili la esperanta versio de la retejo. La kvanto de esperantistoj en Ipernity jam atingis 230, kvankam la esperanta versio ekzistas de nur ses semajnoj.

La ĉefrespondeculo de la esperanta traduko de Ipernity, Paul Peeraerts, ĵaŭde informis la anojn de la esperanta teamo pri la ĉina projekto:

- Hodiaŭ komenciĝas la traduko de Ipernity al la ĉina (mandarena) lingvo. La kuriozaĵo estas, ke 4 el la 5 tradukantoj komprenas nek la anglan nek la francan. Ili tradukos el Esperanto, kiu do vere funkcios kiel pontolingvo. Jen plia interesa sekvo de via traduklaboro!

Libera Folio petis lin rakonti, kiel aperis la ideo pri ĉina traduko pere de Esperanto.

- La ideo venis de unu ĉina esperantisto, Zhang Xuesong. Li serĉis pliajn, kaj trovis. Tre simple! Mi nur peris, ĉar li ja ne parolas france nek angle. La respondeculoj de Ipernity ja estis entuziasmaj. En iu momento Christian Conti skribis al mi "Vive l'espéranto!!!" (Vivu Esperanto!!!).

Ĉar la tradukado al la ĉina nur ĵus komenciĝis, oni ankoraŭ ne scias, kiam povos aperi la ĉina versio de Ipernity. Kiam ĝi ja aperos, Esperanto sendube estos menciita en la gazetara komuniko de Ipernity. Kaj kompreneble la gazetara komuniko aperos ankaŭ en Esperanto, same kiel la ĵusa komuniko dissendita la 20-an de novembro:

Ipernity, la socia kaj plurmedia kunhaviga platformo, ĵus transpasis la sojlon de unu miliono da publikigitaj dokumentoj. La servo estis lanĉita antaŭ nur 6 monatoj fare de du Interret-pioniroj per nenio alia ol buŝ-al-buŝa informado. Ekde tiam Ipernity renkontis grandegan sukceson ĉe la internacia komunumo, kiu serĉis facile uzeblan servon kune kun retuma kvalito. Ĝi nun kreskas tagon post tago kiel serioza alternativo por la ekzistantaj kunhavigaj platformoj proponataj de la ĉefaj kompanioj.

En aŭgusto Ipernity decidis proponi siajn servojn ankaŭ en Esperanto. La esperanta traduko estis rapide finita, kaj dum kelkaj semajnoj la volontuloj de la esperanta teamo prov-uzis la sistemon por elsarki erarojn. La esperanta fasado de Ipernity estis oficiale lanĉita vendrede la 12-an de oktobro, kune kun la tradukoj en la germana, hispana kaj itala. Post tio la kvanto de esperantistoj en Ipernity rapide kreskis, rakontas Paul Peeraerts en sia persona paĝo en Ipernity.

- Kiam mi aliĝis al Ipernity meze de junio 2007, mi tre verŝajne estis la sola Esperanto-parolanto. Mi almenaŭ ne sukcesis trovi iun ajn alian. Mi tiam skribis mian blogon en la germana, ĉar estis preskaŭ nur german- kaj franc-parolantoj tie ĉi. En la momento, kiam fare de Ipernity estis decidite aldoni Esperanton al la interfaco (en tiu tempo ĝi estis nur franca kaj angla) aldoniĝis malgranda deko da Esperanto-parolantoj, ĉefe tiuj, kiujn mi petis kunlabori al la tradukado de la interfaco. Nun, 5 monatojn poste, estas almenaŭ 230, inter kiuj pli ol 20 PRO-membroj. Do ne malbona kresko!

arkivita en:
edmundo
edmundo diras:
2007-12-01 11:26
Tion diris al mi homo, kiu loĝas en la Popola Respubliko. Do, povas esti, ke ankaŭ Ipernity estas aŭ estos blokita tie. Kompreneble, ekzistas ankaŭ Tajvano.
bab
bab diras:
2007-12-01 12:01
Ekzemple ĉ. 2 milionoj da homoj parolas la Kantonan kaŭ Mandarenan en Usono, kaj multaj el tiuj kapablus legi kaj utiligi ĉinigitan Ipernity.