Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Laŭdata kaj mallaŭdata Libera Folio 4-jara

Laŭdata kaj mallaŭdata Libera Folio 4-jara

de Redakcio Laste modifita: 2007-04-14 21:00
La ideo pri la fondo de la sendependa movada bulteno Libera Folio aperis en la unua semajno de aprilo 2003, tuj post la protesta demisio de la konstanta kongresa sekretario de UEA, Nikola Rašić. La demisio estis unu el la kulminoj de la tiama krizo en la ĉefa Esperanto-organizaĵo de la mondo. La demisio ankaŭ aparte akre sentigis la mankon de fidindaj, aktualaj informoj kaj komentarioj pri okazaĵoj en la Esperanto-movado. Ene de semajno post la apero de la ideo, la 11-an de aprilo, Libera Folio aperis en la reto kun tri artikoloj pri la temo "Nikola Rašić forlasis la Centran Oficejon". La oficiala lanĉotago estis la 12-a de aprilo, kiam estis dissendita komuniko pri la nova reta bulteno. Baldaŭ aperis en la esperanta gazetaro ankaŭ la unuaj komentoj pri Libera Folio. Heroldo de Esperanto opiniis, ke Libera Folio estas "organo de la eksaj burokratoj de UEA kaj de iliaj amikoj, kiuj kraĉas sur la teleron, kie ĝis hieraŭ ili manĝis". Okaze de la kvarjariĝo de nia bulteno ni aperigas pli freŝajn komentoj pri ĝi.

La bulteno estis fondita de Kalle Kniivilä kaj István Ertl. En la 12-a de aprilo 2003, kiam Libera Folio estis publike lanĉita interalie per intervjuo de Osmo Buller pri la demisio de Nikola Rašić, ni atingis 231 vizitojn, sed en la postaj tagoj la mezuma kvanto de ĉiutagaj vizitoj restis sub cent. De tiam la kresko en la kvanto de vizitoj estas preskaŭ konstanta.

Dum la unua jaro de sia ekzisto Libera Folio uzis tre simplan teknikan solvon: la tekstdosieroj estis redaktataj mane, kaj same mane oni aldonis novajn ligojn al la ĉefa indeksa dosiero. La plej pinta monato de la malnova retejo estis marto 2004, kun entute 3.441 vizitoj al la ĉefa paĝo de la retejo, do mezume 111 rigardoj de la ĉefa paĝo tage. En aprilo 2004, okaze de la unujariĝo de Libera Folio, kun la helpo de nova teknika respondeculo, Jan-Ulrich Hasecke, estis lanĉita la nuna, nova retejo, kun pli bona teknika solvo. De tiam Libera Folio preskaŭ ĉiumonate rompas malnovajn rekordojn pri vizitstatistiko.

En decembro 2006 la mezuma ĉiutaga kvanto de vizitoj  unuafoje superis 3.000. Ankaŭ post tio la kresko plu validis. En marto 2007 la mezuma kvanto de ĉiutagaj vizitoj estis 3.597. En la plej pinta tago de tiu monato, la 6-an de marto, Libera Folio ricevis 4.590 vizitojn. Laŭ la kvanto de legitaj paĝoj rekordis la 26-a de marto, kun sume 10.945 legitaj paĝoj.

La artikoloj de Libera Folio ne ĉiam estis favore akceptitaj. Ofte oni kritikis la bultenon pro "skandalemo", kiam ĝi laŭ sia devizo provis "sobre kaj kritike prilumi aktualajn evoluojn en la Esperanto-movado".

Jam en la Universala Kongreso de Gotenburgo en 2003, kelkajn monatojn post la fondo de Libera Folio, estrarano de UEA dum la komitata kunsido kolere aliris la redaktoron de Libera Folio kaj minacis neniam plu respondi al ajna demando de Libera Folio. La kialo estis, ke la antaŭan vesperon Libera Folio citis maloportunan diraĵon de la koncerna estrarano, eldiritan dum publika kunsido.

Persona non grata kun diplomoEn oktobro 2004 la nova organizaĵo "Feminisma Esperanta Movado" en sia unua kunsido decidis aliĝi al la Esperanta Civito - kaj deklari la redaktoron de Libera Folio "persona non grata" pro malplaĉaj kritikaj aritikoloj de Libera Folio pri la nova organizaĵo kaj pri ĝia intenco aliĝi al la Civito.

[Posta korekto: efektive la aliĝo de FEM al la Civito okazis jam en aŭgusto 2004, kiel prave kaj afable atentigas la anonima aŭtoro de HeKo.]

Tipa ekzemplo pri kritiko kontraŭ Libera Folio aperis post la Internacia Junulara Kongreso en Zakopane en 2005. En Libera Folio tiam aperis du artikoloj pri IJK en Zakopane: tre pozitiva raporto de Oleg Izjumenko, kiu partoprenis la kongreson, kaj artikolo, en kiuj aŭdiĝis kritikaj voĉoj pri la planita (sed nuligita) belec-konkurso por inaj kongresanoj. Iu leganto komentis la duan artikolon, dirante "ĉu vere nenio pli grava okazis en tiu konkurso ol la nuligo de belec-konkurso". Li eĉ ne rimarkis la unuan artikolon, ĉar ĝia titolo kaj enkonduko ŝajnis al li tro simila al ĉio alia kion li kutimas legi en esperantaj gazetoj. La dua artikolo evidente ial ŝajnis al li pli interesa, sed poste li indigniĝis, legante ĝin.

Li cetere ne estis la sola kiu opiniis la pli kritikan artikolon pli interesa: laŭ nia statistiko, en aŭgusto 2005 la artikolo pri la nuligita belec-konkurso estis legita 713-foje, sed la pli ordinara, tre pozitiva raporto pri la IJK nur 342-foje. Krome la pozitiva raporto tute ne estis komentita de la legantoj, sed la pli kritika artikolo ricevis 15 komentojn. Tio evidente diras ion pri la efektiva interesiĝo de la legantoj.

Okaze de la kvarjariĝo de nia bulteno ni sendis kvar demandojn pri Libera Folio al kelkaj konataj esperantistoj. Ne ĉiuj respondis al ĉiuj demandoj. Ĉiuj legantoj estas bonvenaj doni sian vidpunkton, klakante la butonon "komenti" plej sube en la artikolo.

Libera Folio: Ĉu vi kutimas legi Liberan Folion? Se jes, kiel ofte?

Baldur Ragnarsson: Mi legas la aktualan Folion ĉiutage, kaj tre ofte pli fruajn artikolojn kaj informojn.

Barbara Pietrzak: Tutcerte kiel plimulto mi konsultas ĝin, eble ne ĉiutage sed iom regule.

Jorge Camacho: Dependas de mia libera tempo. Eble unu aŭ du fojojn semajne.

Andrej Grigorjevskij: Mi sekvas la ŝanĝon de la enhavo en Libera Folio per RSS kaj vizitas, se la nova artikolo min interesas. Tiel estas preskaŭ ĉiam.

David-Emil Wickström: Jes, kelkfoje semajne, ĉefe por ekscii kiaj informoj estas skribitaj pri TEJO kaj Eurokka.

Osmo Buller: Pli-malpli ĉiutage.

Gary Mickle: Jes, ĉiam tre volonte. Mi rigardas preskaŭ ĉiutage, ĉu estas io nova.

Toño del Barrio: Preskaŭ ĉiam kiam estas aktualigoj, ĉar mi ekscias pri ili pere de blog-aldoniloj, kiel startu.net aŭ e-planedo.

Libera Folio: Kian rolon laŭ vi Libera Folio havas en la Esperanto-gazetaro?

Ulla LuinUlla Luin: Libera Folio estas unu el la gravaj Esperanto-publikaĵoj. Ĝi estas aktuala, kompetenta pri la movado, kompetenta pri ĵurnalismo. Kelkfoje ĝi estas akre kritika, kaj ankaŭ tio estas bezonata en la movado, kiam la kritiko estas bazita je kono kaj je baza pozitiva sinteno al la idealismaj homoj, kiuj agas libervole en la movado.

Jorge Camacho: Informi kaj atentigi. Atentigi de ekstere pri problemoj aŭ mankoj en institucioj, asocioj, organizoj ktp. Informi pri novaĵoj, tendencoj, dezirindoj.

Baldur RagnarssonBaldur Ragnarsson: Libera Folio okupas gravan rolon en la Esperanto-gazetaro, ĝi servas ne nur kiel konstanta informilo pri enmovadaj aferoj, samtempe aktualaj kaj interesaj, sed ankaŭ kiel vigla esprimilo de kulturaj temoj kaj okazoj plej diversaj. Ege grava estas ĝia rolo kiel foiro de reagoj al aperigitaj informoj, kaj de opinioj kaj diskutoj pri aktualaĵoj. Prizorgo kaj aktivigo de tia komunikilo estas certe tempopostula kaj laboriga, kaj multe gravas, ke ensenditaj artikoloj kaj komentoj estu zorge faritaj por faciligi al la redaktoro sian sindonan laboron. Okaze de la 4-jariĝo de Libera Folio mi sendas al ĝia kompetenta prizorganto, Kalle Kniivilä, miajn tre varmajn gratulojn. Li sukcesis fari Liberan Folion gravega organo de libera, rapida, vast-etenda komunikado, kiu havas unikan pozicion en la Esperanto-gazetaro. Mi tre esperas, ke ĝi daŭre plenumos sian dankindan rolon ankoraŭ dum pluraj 4-jariĝoj.

pietrzak.jpgBarbara Pietrzak: Konsiderante la aperritmon de la Esperanto-gazetaro - eĉ de tiuj ĉi titoloj plej ĝisdate aperantaj - malfacilas diri pri Libera Folio kiel pri Esperanto-gazeto aŭ kompari ĝin kun la paperaj periodaĵoj, kiuj vole-ne-vole - se eĉ - raportas kun prokrasto. Tutcerte Libera Folio estas la esperanta retforumo plej vigle reaganta al diversaj eventoj okazantaj ene de la Esperanto-komunumo kaj lime de ĝi, kiel ekzemple la aŭtuna situacio ĉirkaŭ Esperanto-elsendoj de Pola Radio. Tiel Libera Folio plenumas la rolon de specifa "ventolilo" kiam la situacio iom ŝveliĝas, sed pro diversaj motivoj mankas la ebleco prezenti oficialan starpunkton. Ĉiam evidente aperas la minaco, ke la kreiĝanta sensaciemo ĉirkaŭ iuj temoj pli malutilas ol utilas.

Andrej Grigorjevskij: Miavidpunkte Libera Folio estas ekvivalento de iu semajna TV-novaĵprogramo en la naciaj televidoj :-).

David-Emil Wickström: Nun bedaŭrinde preskaŭ klaĉgazeto.

Osmo BullerOsmo Buller: Ĝia rolo kiel rapida informanto pri okazaĵoj kaj evoluoj en la movado estas ege grava. Precipe gravas ĝia sendependa kaj kritika aliro al la movada vivo. Al movadaj respondeculoj kompreneble ne estas granda plezuro rikolti kritikon nek oni sentas sin komforte antaŭ demandoj, kiujn oni preferus eviti. Tiu scivolema kaj foje iom agaca rolo de libera gazetaro tamen estas normala kaj nepra en demokratio. Demokratiaj organizoj, kiel UEA, devas klopodi esti kiel eble plej malfermaj kaj travideblaj, sed kiam ekzemple mi kiel direktoro de UEA informas pri la interna vivo de la Asocio, mia malfermiteco ie havas limon. Libera Folio havas la taskon tiri min kaj aliajn respondeculojn trans la limon, ĉe kiu ni mem ŝatus halti. Krome, ofte temas nur pri tio, ke ekzemple mi mem ne scias proprainiciate flari, kiuj demandoj povas interesi publikon.

Gary Mickle: Ĝia kritika sinteno faras ĝin aparte elstara kaj ne movado-tipa.

Toño del Barrio: Ĝia ĉefa virto estas la normaligo de la ĵurnalismo en Esperanto. La plejmulto de la nunaj gazetoj estas (kaj tion mi ne kritikas) amasigo de internaj informoj, sen kritiko, aŭ kompendio de kritikoj sen informoj. La stilo de Libera Folio estas pli proksima al la ĉiutaga gazetaro en mia kaj alies landoj, kun la enmeto de informoj en kiuj la kritika rigardo ne estas ŝparita. Tio normaligas nian gazetaron, eĉ rilate al la malbonaj flankoj de la ĵurnalismo, kiuj ankaŭ ekzistas.

Libera Folio: Kiel la rolo de Libera Folio laŭ vi ŝanĝiĝis dum la pasintaj kvar jaroj?

Andrej GrigorjevskijAndrej Grigorjevskij: Ĝi iĝis pli informa ol analiza, kiel al mi ŝajnas. Eble kulpas la manko de la iamaj konfliktoj en UEA. Mia baza prijuĝo kiel leganto ne ŝanĝiĝis, mi ĉiam ŝatis ĝin kaj ĝojis pri ĝia ekzisto. Ke mi foje devis kritike komenti iujn tezojn aŭ argumentojn de la artikoloj en Libera Folio - tio estas parto de la ludo.

Barbara Pietrzak: Libera Folio evoluis de la porokaza kritikforumo - ligita kun konkretaj eventoj - al forumo libera, ebliganta formuli pliajn iom drastajn opiniojn pri la funkciado de la Esperanto-komunumo kaj ĝiaj organizaj flankoj. Tiamaniere ĝi rolas kiel agoro ebliganta reflekti la vivpulsadon de la samlingva - sed ja dise vivanta - lingvoparolantaro.

David-Emil Wickström: En la komenco ĝi por mi estis pli serioza gazeto kiu strebis doni alternativon al la oficialaj movadaj novaĵoj kaj pro tio mi eklegis ĝin. Sed nun la nivelo malaltiĝis kaj ĝi iĝis pli kiel la tiel nomataj flavaj gazetoj kun ŝokaj titoloj kaj parte ne bone esplorita enhavo.

Osmo Buller: Mi ne vidas, ke en la baza misio de Libera Folio okazis esenca ŝanĝo. El la vidpunkto de UEA ĝi tamen fariĝis ankoraŭ pli grava pro tio, ke sur propraj forumoj de UEA, tute precipe en la Komitato, diskutoj apenaŭ okazas. Multajn demandojn pri UEA nuntempe starigas Libera Folio, kvankam ĝuste komitatanoj devus esti la unuaj por interesiĝi pri ili.

Toño del Barrio: Libera Folio aperas ĉiam en la listoj de la gazetoj eldonitaj en Esperanto, kaj tio estas simbolo de ĝia maturigo. Ke ĝi estas nur reta ne malhelpas tion (samkiel okazas rilate al Le Monde Diplomatique en la Esperanta versio), kio probable estas montro de la avangardo de Esperanto en la reta medio.

Libera Folio: Kiuj laŭ vi estas la ĉefaj fortoj kaj mankoj de Libera Folio?

Jorge Camacho: Ĝiaj ĉefaj fortoj estas la sendependeco, ekzemple disde UEA, kio permesas liberan kaj konstruan kritikan laboron. Ankaŭ la rapideco de aperigo de novaĵoj, artikoloj ktp. Kaj, mi imagas, la relativa grandeco de ĝia legantaro. Mankoj povas esti la, de alia vidpunkto, relativa manko de regulaj kaj aktivaj kunlaborantoj. Kaj, el mia perspektivo obsedita pri kulturo, la iom troa atento al t.n. movadaĵoj. Sed, finfine, ĉio en la mondo estas politiko kaj ĉio en la mondo estas kulturo, ankaŭ en nia mondeto.

Andrej Grigorjevskij: Kalle Kniivilä - forto, ke li tion faras, malforto, ke li estas sola, kiu reale tion faras.

Gary MickleGary Mickle: La ĉefa forto estas la foresto de tro flata raportado pri ĉiaj movadaĵoj. Mi ne povas konstati menciindan mankon, krom eble de amplekso. Pli ampleksa Libera Folio estus bonvena. Sed tio evidente ne estas riproĉo, ĉar kiel malgranda redakcio vi multon faras serve al la legantaro, kaj oni de neniu povas postuli superhomaĵojn.

Toño del Barrio: La ĉefaj objektivaj fortoj estas kompreneble la rapideco kaj la senpera aliro; pli subjektiva trajto estus tiu pure ĵurnalisma karaktero pri kiu mi antaŭe parolis. Pri la ĉefa manko: mi divenas ke la homfortoj ne precize abundas...

Osmo Buller: Inter ĝiaj ĉefaj fortoj estas la elstara ĵurnalisma profesieco de la redakcio kaj ĝia profunda kono de la Esperanto-movado. Ambaŭ kvalitoj helpas ĝin pesi la signifon de diversaj evoluoj kaj vidi la aferojn en ĝustaj proporcioj. Mankoj estas unuavice kvantaj, precipe tio ke la redaktoroj evidente disponas nur pri limigita tempo apud sia profesia laboro. Kion ili povas fari, tion ili faras brile.

David-Emil Wickström novaDavid-Emil Wickström: La forto estas ke ĝi provas kovri tion, kion la kutimaj movadaj gazetoj ne kovras, kiel problemoj en la movado kaj fuŝoj. La manko estas ke la artikoloj estas parte fakte eraraj, kaj ŝajne ne ĉiam la redaktoroj kontaktas la koncernajn personojn por informoj.

Libera Folio: Kiuj lastatempaj artikoloj laŭ vi estas "fakte eraraj", kaj kial? Ĉu ne
foje povas temi pri tio, ke la koncernaj personoj ne volas respondi al demandoj de Libera Folio?

David-Emil Wickström: Temas pri aferoj pri kiuj vi ne demandas, sed simple supozas  aŭ prenas de aliaj fontoj - ekzemple pri la jura sendependeco de TEJO, kiam vi skribis ke ĝi estis enterigita de Heming - tio estas fakta eraro, ĉar ĝi estis sufiĉe alta sur la laborplano de Heming. Nur post kiam mi skribis al vi pri tio vi ŝanĝis tion.

Libera Folio: Kiuj laŭ vi estas la ĉefaj fortoj kaj mankoj de esperanta gazetaro ĝenerale?

Andrej Grigorjevskij: La ĉiama problemo estas la enhavo interesa por ĉiuj - kaj ni estas tre diversaj.

Jorge CamachoJorge Camacho: La sola forto estas la translima lingvo. La publiko etas, kaj por presitaj, surpaperaj periodaĵoj oni povas kalkuli nur je centoj da legantoj, abonantoj ktp. Aldonu al tio la tempon bezonatan por poŝta sendo... malfacilas aktuali kaj akurati en Esperantujo. Bedaŭrinde retaj revuoj ne povas plene anstataŭi tiujn paperajn. Alia problemo estas la troa pendeco de niaj periodaĵoj de la manioj, obsedoj kaj pseŭdoideologioj de difinitaj homoj aŭ grupetoj. La rezulto, kiel konate, atingas ĝis plena malobservo de la plej elementaj reguloj de ĵurnalismaj profesieco kaj etiko.

David-Emil Wickstöm: La ĉefa manko estas, ke la plejparto el la gazetoj estas farita de volontulaj aŭ duonvoluntulaj redaktoroj, kaj tiel la aperritmo kaj enhavo povas sufiĉe varii. Aliflanke la gazetaro kovras sufiĉe vastan kampon - kaj diversaj movadaj gazetoj kaj soci-kulturaj revuoj - el diversaj sociaj kaj kulturaj perspektivoj. Tia gazetaro substrekas la forton de Esperanto kiel transkultura komunikilo, kaj ebligas interkompreniĝon.

Osmo Buller: La ĉefa forto estas ĝia mozaika multnombreco, tiel ke malgraŭ forfalo de multaj presitaj gazetoj ĝi almenaŭ iugrade daŭre plenumas la principon "io por ĉiu". La reta "gazetaro" en Esperanto jam estas tiel abunda, ke neniu plu povas plene sekvi ĝin. La ĉefaj mankoj estas amatoreco, kiu en si mem estas komprenebla kaj eĉ pardonebla, kaj ofta senkritikeco kaj naiveco. Kvankam tro estas tro, iom da subjektiva tono ne ĝenas min, ĉar tio estas normala en ĉiu movado, kies anoj estas entuziasmaj pri sia "afero". Entuziasmaj esperantistoj feliĉe ne mankas.

Gary Mickle: La ĉefa forto de la gazetaro estas kredeble, ke ĝi donas al preskaŭ ĉiu aŭtoro ŝancon. Tio ne nepre grandigas la kvaliton de la gazetoj, sed certe ĝi servas la demokration en la komunumo. La ĉefa manko estas certe la senkritikeco respektive esperantistojn kaj iliajn agadojn.

Toño de BarrioToño del Barrio: La ĉefa problemo estas la manko de objektiva kritiko. Ĉiuj ni (ankaŭ mi mem) foje timas ke kritiko al persono, organizo aŭ verko kiun ni estimas povas damaĝi la personon, la organizon aŭ eĉ la tutan movadon. Tio ne signifas ke mankas akraj kritikoj kiam temas pri intermalpaciĝantoj aŭ malamikoj. Sed objektivaj kritikoj kaj memkritikoj malofte aperas en niaj medioj. Eble temas pri komplekso de malforta movado.

arkivita en:
Peeter
Peeter diras:
2007-04-12 00:00
En kondichoj kiam la centra organizo chiam postrestas la vivon almenau jardekon estas apero de privataj entreprenoj modernigi la medion tre laudindaj. Malgrau tio ke la iniciantoj ofte kunpushighas kun kontraustaro kaj suspektemo de funkciuloj, la bonaj iniciatoj tamen havas kosiderinde bonan efikon (pli frue tian antauenpushon faris "Eventoj", nun "Libera Folio"). Tiu chi informilo estas atesto pri tio ke ni vivas jam en la 21-a jarcento. Gratulon al la fondintoj kaj sukceson dauran!

Peeter Aitai
mbavant
mbavant diras:
2007-04-12 20:41
Jen bona titolo, tikla, sed ne skandalema, kaj eĉ konforma al la vero. Bonan datrevenon!
MariaS
MariaS diras:
2007-04-12 21:41
Mi proponas konkurson. En la enirpaĝo de ĉi tiu bulteno momente estas 26 artikoltitoloj. Tiu kiu trovas la plej multajn SKANDALEMAJN titolojn gajnas. Oni devas motivigi siajn prijuĝojn.
mbavant
mbavant diras:
2007-04-12 22:51
Mi ne intencas konkursi, sed plurfoje esprimis mian opinion rilate malagrablajn titolojn (espereble kun kompreneblaj motivigoj), kaj daŭre faros. Mi neniam alkutimiĝos al la ideo, ke ĵurnalisto devas unue ŝoki, ridigi aŭ misinformi por kapti leganton, kaj nur poste prezenti la aferon pli objektive. Simila "filozofio" rajtigas komercistojn mensoge reklami, ĉar "sen mensoga rekomendo ne iros la vendo". Tiom koncerne la mallaŭdojn, ĉar ne mi epitetas Liberan Folion skandalema aŭ klaĉgazeto, eĉ se mi komprenas la kialon. Koncerne la laŭdojn la intervjuitoj bone skizis la panoramon.
javergara
javergara diras:
2007-04-13 00:41
Chiutage mi kontrolas chu estas novaj artikoloj en Libera Folio. Ghiaj ekzisto, "sobra kaj kritika" aliro (prave !) kaj profesia kvalito estas dankindaj pro ties informa kaj plivigliga roloj, kaj aparte por mi kiel pruvajho ke mi apartenas :
1. al io vivanta, al vera lingvokomunumo kun okazajhoj
2. al movado tre marghena tamen racia, en kiu oni povas trankvile ani sen necese akcepti frenezajhojn.

Mi ankau dankas ke ghi ne falis en la megalomanian tenton de aliaj.
Do felichan datrevenon.

José Antonio Vergara



erwin
erwin diras:
2007-04-13 14:54
"...ĝi ne falis en la megalomanian tenton de aliaj. "

Efektive, ĝia sola manko estas ĝuste tio. Por la cetero, ĝi ja estas la plej perfekta amas-malamas-komunikilo en Esperantujo, kies graveco kompareblas nur kun ekstermovadaj organoj, kiel BBC, International Herald Tribune, Kansan Uutiset, kaj la Velka Voĉ' de Väinämöinen.
redakcio
redakcio diras:
2007-04-13 13:59
Ankaŭ la redaktoroj de Heroldo Komunikas diligente sekvas Liberan Folion kaj elektas taŭgajn pecojn por republikigo. Jen kion HeKo citis en la naskiĝtago de Libera Folio, kelkajn horojn post la apero de la koncerna artikolo en Libera Folio. Ŝajne pro raŭmisme ideologiaj kialoj Heroldo Komunikas neniam mencias la nomon "Libera Folio".

---

[HeKo 328 1-A, 12 apr 07]
http://www.esperantio.net/index.php?id=317

La prezidanto de TEJO pri la retgazeto de Kniivilä

David-Emil Wickström, prezidanto de Tutmonda Esperantista Junular-Organizo, respondis al demandoj pri la retgazeto ĉefredaktata de s-ro Kalle Kniivilä.

Kian rolon laŭ vi mia retgazeto havas en la Esperanto-gazetaro?
Nun bedaŭrinde preskaŭ klaĉgazeto.

Kiel la rolo de mia retgazeto laŭ vi ŝanĝiĝis dum la pasintaj kvar jaroj?
En la komenco ĝi por mi estis pli serioza gazeto kiu strebis doni alternativon al la oficialaj movadaj novaĵoj kaj pro tio mi eklegis ĝin. Sed nun la nivelo malaltiĝis kaj ĝi iĝis pli kiel la tiel nomataj flavaj gazetoj kun ŝokaj titoloj kaj parte ne bone esplorita enhavo.

Kiuj laŭ vi estas la ĉefaj fortoj kaj mankoj de mia retgazeto?
La forto estas ke ĝi provas kovri tion, kion la kutimaj movadaj gazetoj ne kovras, kiel problemoj en la movado kaj fuŝoj. La manko estas ke la artikoloj estas parte fakte eraraj, kaj ŝajne ne ĉiam la redaktoroj kontaktas la koncernajn personojn por informoj. Temas pri aferoj pri kiuj vi ne demandas, sed simple supozas aŭ prenas de aliaj fontoj – ekzemple pri la jura sendependeco de TEJO, kiam vi skribis ke ĝi estis enterigita de Heming [ĵus antaŭa prezidinto] – tio estas fakta eraro, ĉar ĝi estis sufiĉe alta sur la laborplano de Heming. Nur post kiam mi skribis al vi pri tio vi ŝanĝis tion.
(fino de la intervjuo)

S-ro Kniivilä neniam estis objektiva raportisto, interalie, pri la iniciatoj kadre de la Pakto por la Esperanta Civito, sed lia "profesieco" osciladis inter tendenceco, proksimumeco kaj rekta mensogado.

Jen lasta ekzemplo, el la sama artikolo al kiu reagas la TEJO-prezidanto:

En oktobro 2004 la nova organizaĵo "Feminisma Esperanta Movado" en sia unua kunsido decidis aliĝi al la Esperanta Civito – kaj deklari la redaktoron de Libera Folio "persona non grata" pro malplaĉaj kritikaj aritikoloj de "Libera Folio" pri la nova organizaĵo kaj pri ĝia intenco aliĝi al la Civito.
(Kalle Kniivilä)

Proksimumeco:
a) ne temis pri "kunsido" sed pri la fonda Asembleo;
b) oni ne aliĝas al la Civito, sed al la Pakto.

Mensogo:
c) la Asembleo ne okazis en oktobro 2004, sed en aŭgusto 2004;
d) ne la Asembleo, sed la Komitato de FEM deklaris s-ron Kniivilä "persona non grata", en oktobro 2004, kun preciza rezolucio kaj klaraj subskriboj.

Tendenceco:
e) s-ro Kniivilä neniam proponis intervjuon al la FEM-gvidantinoj;
f) post telefona interparolo kun la tiama chefredaktorino de "Femina" li kunkudris fragmentojn de respondoj laŭ propra mistifiko;
g) li tiom insistis por ke du el la kunfondontoj de FEM (gecivitanoj Kaiser) reprenu sian respondon favore al la Pakto, ke ĉi tiuj rifuzis al li la aperigon de la intervjuo mem, kaj publike difinis lin "praktikanto de porkoĵurnalismo" – kion, pli metafore, la TEJO-prezidanto aludas per la esprimo "flava gazeto".

javergara
javergara diras:
2007-04-13 19:13
Tiu chi detala katalogo pri la eksterordinare frapaj, vere skuaj ekzemploj de la proksimumumoj, mensogoj kaj tendencaj agoj flanke de la LF-redaktoro (chu li vere misdiris “kunsido” anstatau “Asembleo” ? Dio punu lin !) memorigas min pri la klasifo de la bestoj kiun Jorge Luis Borges supozate trovis en iu antikva china verko :
a. apartenantaj al la Imperiestro;
b. enbalsamigitaj;
c. dresitaj;
d. porkidoj;
e. sirenoj;
f. fantastaj;
g. senhejmaj hundoj; (...)
n. tiuj kiuj el fore similaspektas al mushoj.

La skolastiko de la tuta afero igas min ech imagi Esperant(i)an version de La nomo de la rozo, tiu genia romano far Umberto Eco, en kiu la blinda monahho kaj bibliotekisto Jorge de Burgos (inspirita ghuste lau la figuro de Borges, kiel sciate) venenigas la monahhojn kiuj intencas preni tiun malpermesatan verkon el la labirinta biblioteko kaj legi ghin. En la nuna, interreta Esperantujo, la homoj kiuj klopodus viziti la retejon de LF kaj do legi tion skribitan de la malmenciendulo eble ne mortos, sed fulme forgesos Esperanton (char ili ne rajtas posedi la lingvon kaj esti E-popolanoj) kaj ekparolos Volapukon au, pli moderne, Globish.

Borges neniam ricevis la Nobel-premion plej vershajne char li bedaurinde subtenis la murdan diktaturon de mia lando, najbara al sia Argentino (li ech venis chi tien en 1976 por shtata honorigo, dum la sekreta polico masakris homojn). Antau la nuna evidenco mi pensas ke tamen chio povus okazi, kiu scias.

José Antonio Vergara (el Chilio)
mbavant
mbavant diras:
2007-04-13 19:53
Kalle: pro raŭmisme ideologiaj kialoj Heroldo Komunikas neniam mencias la nomon "Libera Folio"

Fascine! Ili ŝanĝis ĉiujn viajn "Libera Folio" al iu orgojla "mia retgazeto". Eble ĉar ili ankoraŭ ne digestis la ŝercon pri ĝia nomo. Cetere, ĉu pri ĝi kulpis la fifama Erwin Tastl?