Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Fajrovulpo nun en Esperanto

Fajrovulpo nun en Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2007-10-05 21:34
La populara, libera retnaviga programo Firefox nun ekzistas ankaŭ en Esperanto. La unua versio de la traduko estis publikigita en la lasta semajno de septembro, sed la kompletigo kaj plibonigado de la esperanta versio daŭras. La esperanta traduko estas distribuata kiel aldonaĵo, per kiu eblas kompletigi ajnalingvan version de Firefox. "Mi mem instalis la tradukon, kaj nun uzas ĝin. Ĝenerale ĝi ŝajnas tre bone farita", opinias Bertilo Wennergren.

Firefox, en Esperanto ofte nomata ankaŭ "Fajrovulpo", estas tre populara, senpaga retkrozilo, la plej serioza konkuranto de Microsoft Internet Explorer. Laŭ multaj spertuloj, Firefox estas pli bona kaj pli sekura ol Internet Explorer, kaj pli bone sekvas la validajn normojn.

Multaj preferas Fajrovulpon ankaŭ pro tio, ke ĝi estas nekomerca produkto, tiel nomata libera programo, kaj ne havas rilaton al la firmao Microsoft. Fajrovulpo estas la plej populara krozilo en Linukso, sed ekzistas versioj por ĉiuj popularaj operaciumoj, ekzemple Vindozo kaj Makintoŝo. La esperanta traduko ŝajnas funkcii kun ĉiuj versioj.

Internet Explorer, la krozilo de Microsoft, estas la plej uzata retnaviga programo en la mondo, ĉar ĝi estas aŭtomate liverata kun la populara operacia sistemo Vindozo. Sur la dua loko laŭ populareco estas Fajrovulpo, kiu laŭ esploro farita en septembro 2007 estas uzata de 14 procentoj el la retumantoj en la mondo.

La esperantan tradukon dum longa tempo prilaboris teamo gvidata de Eduardo Trápani el Urugvajo. La teamo havis densan kontakton kun alia projekto, la tradukado de la ampleksa libera programaro OpenOffice.org, kaj grandparte sukcesis kunordigi la du tradukojn, tiel ke oni uzas la samajn terminojn en ambaŭ.

- Interalie ĉar mi okupiĝas pri la projekto Komputeko, kiu celas listigi prikomputilajn terminojn, mi provlegis la tradukon. Ni multe diskutis pri kelkaj malfacilaj terminoj, ekzemple pri "to rename". La tradukskipo de OpenOffice.org unue decidis uzi "alinomi", dum en la traduko de Firefox aperis "renomi". Ĉi-kaze la tradukskipo de OpenOffice.org decidis ŝanĝi al "renomi", pro bonaj argumentoj de Eduardo. Indas uzi kiom eble similajn terminojn kaj esprimojn en Fajrovulpo kaj en OpenOffice.org (kaj en ĉiuj aliaj tradukoj de komputilaj programoj, fakte), diras Yves Nevelsteen, unu el la aktivuloj de OpenOffice.org.

Bertilo Wennergren estis inter la unuaj instalintoj de la nova, esperanta versio de Fajrovulpo. Ĝenerale li estas tre kontenta, kvankam la unua versio ne estas tute perfekta.

- Mi vidis kelkajn erarojn (ekzemple uziĝas "ŝarĝi paĝon" k.s., dum devus esti "ŝargi paĝon"), sed ne temas pri tre gravaj misoj (aŭ eble mi spertis tro da malbonege tradukitaj programoj). En kelkaj lokoj restas anglaj vortoj. Do, la traduklaboro ankoraŭ ne estas tute finita, kaj tio signifas, ke estas eblo, ke la eraretoj, kiujn mi trovis, estos korektitaj.

Libera Folio: Sed la plej multaj esperantistoj ja povas uzi Fajrovulpon en sia gepatra lingvo. Por kio laŭ vi utilas la esperanta traduko?

- Plej grandan utilon tiaj tradukoj havas, kiam pluraj homoj devas kune uzi komputilon, ekzemple dum Esperantaj kongresoj. Tiajn situaciojn ni vidis abunde en la UK en Jokohamo, kie multaj prelegoj kaj simile estis farataj kun akompana komputila prezento sur granda ekrano. Simile povas esti en oficejoj, en plurlingvaj familioj, kaj tiel plu.

La unuan version de la esperanta traduko oni povas elŝuti en la paĝaro de la tradukteamo. Tie troviĝas ankaŭ instrukcioj pri instalado. Por oportune ŝalti inter la esperanta kaj nacilingva versioj, necesas instali ankaŭ la kromprogrameton Locale Switcher. Poste, kiam la traduko estos tute preta, tiaj artifikoj ne plu necesos, rakontas Eduardo Trápani:

- Unue ni devas havi tute funkciantan lingvan pakon (preskaŭ farita, mankas kelkaj tradukoj ankoraŭ).  Poste oni aldonos nin kiel "oficialan" lingvon kaj ekde tiam ni aperos en la ĉefa paĝo de Fajrovulpo, kune kun ĉiuj aliaj lingvoj. Sed ... mi pensas ke eĉ tiam, post la oficialigo, ni disponigos la lingvan pakon, ĉar multaj volos povi iri tien kaj reen inter sia denaska kaj Esperanto.

arkivita en:
Cindio
Cindio diras:
2007-10-01 15:25
Mi ricevis 228 eraron, do mi devis dekstre klaki sur la ligilo, konservi ĝin al mia labortablon, kaj treni kaj faligi ĝin en mian kromaĵan dosierujon.
Ankaŭ, mi ne povis vidi la Esperanton sen la 'Locale Switcher'.
Cindio
Cindio diras:
2007-10-01 15:28
umm, nenecesa akuzativo -- labortablo!
jxeromo
jxeromo diras:
2007-10-01 16:23
haaaa, tial ĝi eraris...
Eliott
Eliott diras:
2007-10-02 11:33
post sperto lmi konstatis, estas multe malpli oportuna ol la antaux programo de la sama firmao: Mozilo. Kajk Mozilo estis essperantigita! jam! (malfelicxe gxi estis gxsdatigita nur gxis la versio 1.4 ..... kiu ne plu troveblas enla reto, tial mi ne plu havas gxin Esperante, fakte ecx la lasta versio 1.7 ne plu troveblkas en la reto, kvakam gxi estas multe pli bona kaj oportuna ol Fajrovulpo.
Mi estis devigata elsxuti Fajrovulpon pro Blogplatformo, do la du estas en mia komputilo nun, sed .... pro tiunura fakto Mozilo ne plu finkcias bone, kaj konstante spertas erarojn, pro la nura cxeesto de tiu Fajrovulpo en la sama komputilo!
acx !
michalupo
michalupo diras:
2007-10-03 22:06
Mozila 1.4 estas tute malnovigxinta. La malnova programpako Mozilo ne plu estas pluevoluigata. Anstataux nun estas Seamonkey kaj Seamonkey estas ankaux en Esperanto! Tamen, la trudoko ne estas oficiala kaj ne de la teamo de Eduardo Trápani, kvankam la traduko bazigxas sur tiu de la malnova Mozilo. Kelkaj terminoj povas ankaux diferenci. La adreso estas: http://www.sorbzilla.de/esperanto/seamonkey/seamonkey.htm
rplatteau
rplatteau diras:
2007-10-09 19:31
Jes ! veras ! mi ne sciis tion. Mi elsxutis la novan Marsimion (tiel) kaj ĝi funkcias tiom bone kiom Mozilo, kaj mia blogplatformo, kiun ne plu fukciis kun Mozilo kaj devigis Fajrovulpon) funkcias kun ĝi ! Do estas bone. Dankon! (nura tubero la TTT-ejo malbone klarigas kiel fari por instali ĝin, sed per alia ret-ejo (!) mi tamen sukcesis).

Konkludo: uzu la esperantigitan "Seamonkey"! ĝi estas pli bone ol Fajrovulpo kaj tute en E-o (kaj kun la poŝtilo inkluzivita)
michalupo
michalupo diras:
2007-10-10 13:46
Nu, bone, mi gxojas, ke vi jam estas entuziasmigita per la programo. La nomo estas vere iomete stranga, sed la nomoj de Fajrofokso kaj Tondrobirdo estas tion ankaux. La programoj estis "elpensitaj" de usonanoj kaj usonanoj estas gxiste iomete strangaj ;-). Cetere, la lauxvorta traduko de Seamonkey ja estas marsimio, sed tiu marsimio ne estas simio, sed malgranda markankro.
Kio estis malklara pri la instalado? Vi ja povas ankaux uzi la zip-arkivojn por vindozo kaj Linukso. Por aliaj platformoj vi povas uzi la lingvopakon.

Do, cxar Seamonkey placxas al vi, faru do busxan kaj skriban varbadon! SM meritas esti disvastigxanta!
michalupo
michalupo diras:
2007-10-03 22:15
Estas ankaux eble aktivigi la lingvopakon el komandlinio:
Vi nur bezonas kompletigi la programvojon per "sxaltilo" -UILocale eo, do ekz.

C:\\Programme\Firefox\firefox.exe -UILocale eo

La programo Locale Switcher havas la avantagxon, ke vi povas facile sxangxi la lingvon per unu klako, se vi volas uzi Firefox en pluraj lingvoj.