Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Buller veturos al Moskvo por esplori kongresejojn

Buller veturos al Moskvo por esplori kongresejojn

de Redakcio Laste modifita: 2007-12-16 12:43
La ĝenerala direktoro de UEA planas veturi al Moskvo printempe de 2008 por surloke esplori la kondiĉojn por eventuala Universala Kongreso en Rusio en la proksimaj jaroj. Tiun informon ricevis Andrej Grigorjevskij, la prezidanto de Rusia Esperanto-Unio, kiu dum la Malferma Tago en la Centra Oficejo klopodis varbi subtenon por la ideo kongresi en Moskvo en 2010. En Moskvo Osmo Buller laŭplane renkontos reprezentantojn de la urba registaro.

Por diskonigi la ideon pri Universala Kongreso en Moskvo, iniciata grupo de kelkaj rusiaj Esperanto-organizaĵoj produktis koloran faldfolion kun la titolo Bonvenon al Moskvo por Universala Kongreso - ĉu jam en 2010?

Kelkdek ekzempleroj de la broŝuro estis disdonitaj al estraranoj de UEA kaj aliaj ĉeestantoj dum la Malferma Tago, kaj Rusia Esperanto-Unio planas dissendi la restantajn kelkcent ekzemplerojn al diversaj internaciaj Esperanto-renkontiĝoj, kiuj okazos dum la proksimaj monatoj. Laŭ la broŝuro, nun estas la ĝusta momento viziti Moskvon:

Ĉu Vi estis iam en Moskvo? Neniam? Antaŭ 20 jaroj? Tiam estis tute alia Moskvo kaj tute alia lando! Venu por ekkoni la grandegan metropolon, ĉefurbon de vasta Rusio, rapidege evoluanta kaj ŝanĝiĝanta! Venu vidi ĝin tia, kia ĝi estas nun, antaŭ ol ĝi plene ŝanĝiĝos!
 
Dekomence rusiaj
esperantistoj provis inviti la Universalan Kongreson jam por la jaro 2009, kaj oni post granda laboro sukcesis havigi nekutime favorajn promesojn pri financa subteno flanke de la urba registaro en Moskvo. Moskvo estas relative kosta urbo, sed laŭ informoj de rusiaj esperantistoj, la urba registaro pretas subvencii Universalan Kongreson per dekmiloj da eŭroj, eble eĉ centmilo, por ke la kongreso ne iĝu tro kosta por UEA kaj la kongresanoj.

Pro la favoraj promesoj de la urba registaro rusiaj esperantistoj forte klopodis konvinki la estraron de UEA konsideri kongreson en Rusio jam por la jaro 2009. Montriĝis tamen, ke la propono venis tro malfrue, kaj nun UEA jam decidis, ke la kongreso en 2009 okazos en Bjalistoko en Pollando. Laŭ la proponantoj de rusia kongreso nun tre gravas, ke UEA almenaŭ tre serioze esploru la eblecon kongresi en Moskvo en la jaro 2010.

- Temas pri tio, ke ni havas subtenon de la urba registaro por 2009 kaj 2010. Se oni neniel esploros kaj se UEA ne montros interesiĝon, oni tute perdos la esperon ricevi la promesitan subvencion. Tial estas tre grave, ke UEA almenaŭ esploru la eblecojn surloke. Tiam oni eventuale povus provi konsenti kun la urba registaro pri subvencio eĉ por posta jaro. Sed se neniu reago venos de UEA al la urba registaro, tiam oni povos konsideri la demandon pri kongreso en Moskvo fermita por multaj jaroj, diras Andrej Grigorjevskij, la prezidanto de Rusia Esperanto-Unio.

Libera Folio:
Ĉu vi jam scias, kiam moskvanoj povos atendi viziton de la ĝenerala direktoro de UEA?


Andrej Grigorjevskij: Osmo Buller diris, ke li pripensos por aprilo de 2008, sed li ankoraŭ diskutos la aferon en la estraro.

Ĉu vi do tiam provos kontaktigi lin kun la urbestraro en Moskvo?

- Nepre! Tio estos la ĉefa ero.

arkivita en:
DimaSxevcxenko
DimaSxevcxenko diras:
2007-12-06 19:53
Printempo de 2008 ne estas bona tempo por kontakti estraron de Moskvo - estos granda kampanjo pri prezidentaj balotoj.
andrejg
andrejg diras:
2007-12-07 08:06
> Printempo de 2008 ne estas bona tempo por kontakti estraron de Moskvo - estos > granda kampanjo pri prezidentaj balotoj.

... kiuj okazos jam la 3-an de marto. Do, apenaŭ tio iel malhelpos.
andrejg
andrejg diras:
2007-12-07 08:16
Pardonpeton, ecx la 2-an de marto.
bkolker
bkolker diras:
2007-12-07 03:32
Legu pri Esperantaj memorigaj lokoj en Moskvo en la kvara kaj kvina lecionoj de "Vojagxo en Esperanto-lando".
Boris
Peeter
Peeter diras:
2007-12-08 15:28
En Rusio, granda multnacia lando, trovigxas multaj esperantistoj kaj sendube UK donus gravan vigligan impulson por la landa movado. Sed lastatempaj evoluoj en la lando levas dubojn. Cxu kongresanoj ricevas vizojn por partopreni kaj ecx pli grave cxu estado en Moskvo estos suficxe sekura? Tio, cxu la lando estas demokratia au diktatura, lau si mem ne estas tre grava. Sed nun, kiam oni komencis diskutojn pri ligiteco kun diktatoro Franko, mi esperas ke UEA havos suficxan sagxecon ne havi "altan protektanton" en Moskvo.
DimaSxevcxenko
DimaSxevcxenko diras:
2007-12-14 18:50
Pri la vizoj: oni ricevos ilin senprobleme (al Cxinio ja ricevis). Krome, se estraro de Rusio subtenos la kongreson, ili povas ecx simpligi proceduron de vizricevado.
Pri la sekureco estas troigita antauxjugxo: jes, en Moskvo estas ne pli sekure, ol en Madrido aux Nov-Jorko. Cxu UK ne povas esti gastigata en tiuj urboj pro malsekureco? En Moskvo laboras civitanoj de euxropaj landoj kaj Usono, sed ili tiun problemon ne sentas.
Diktaturo en gxia rekta signifo en Rusio mankas. Sekvan printempon sxtato havos alian prezidenton.
slavik
slavik diras:
2007-12-15 03:17
>kiam oni komencis diskutojn pri ligiteco kun diktatoro Franko, mi
>esperas ke UEA havos suficxan sagxecon ne havi "altan
>protektanton" en Moskvo

Via komento estas ŝoka troigo, eĉ iom ofenda, verdire.
Peeter
Peeter diras:
2007-12-16 16:21
PRI AKIREBLO DE VIZOJ: Malfacilajxoj (eble nur pro burokratio?) estas oftaj. Miaj timoj ne bazigxas sur okazoj kiam oni ne donis gxustatempe vizojn al europaj observantoj al Rusia elektado (tio povas esti nur politika (rara) okazo pro timo, des pli ke plejparto de landoj de Europo estas deklarintaj la elektadprocedon nedemokratia), miaj duboj ne bazigxas ankau sur tiaj okazoj kiam Rusio ne donis vizon al estrino de Estona Art-Akademio (eksa kulturministro) por veturi kun la urba delegacio de Tallinn al amikecoarangxo en Sankt-Peterburg (eble temis nur pri estoneco?). Miaj duboj estas kauzitaj pro multaj okazoj kiam simplaj esperantistoj ne povis veturi al Rusio (ekzemple miaj konataj esperantistoj el Britio kaj Germanio dezirintaj partopreni cxi-somere E-tendaron en Rusio devis lastmomente pro vizaj problemoj sxangxi la celon kaj partoprenis E-arangxon en alia lando. Do ne "sxoka misimago" sed atentigo pri esplorendo. PRI SEKURECO: Mi vere nesuficxe bone scias cxu estado en Moskvo estas relative pli malsekura ol en New York au des pli kia gxi estos post kelkaj jaroj. Mia "misimago" estas nur atentiga pridemando instigita de zorgo pri esperantistoj. Kauzas tion informoj pri multaj murdoj en Moskvo bazitaj sur rasa au etna deveno de alveturintoj. Tiaj informoj estas ne mia imago sed aperigito en rusa gazetaro. Do temas pri faktoj, ne pri pritaksoj kia estas ekzemple aserto ke neonaziaj junulargrupoj en Rusio havas jam duonmiljonan membraron. PRI ALTA PROTEKTANTO: Pluraj artikoloj kaj amasa diskutado (disputado) pri ligiteco de Franko (Franco) al UK en Hispanio levis akran demandon pri vundeblo de UEA kiel neutrala monda E-organizajxo ecx pri okazoj historie jam tre malproksimaj. (Legu en Libera Folio). Tio sendube devigas al plia atentemo pri oficialaj ligoj de UEA ecx en okazoj kiam portempaj praktikaj utiloj au utilo al iu landa E-organizajxo de tio estas konsiderinde bona. En okazoj kiam estas duboj ke politikaj personoj alligataj povos estonte esti vaste mallaudataj estas sagxe ne deklari tiajn rilatojn oficialaj au des pli doni "honorajn" ditolojn. Mi intence ne donas ian ajn takson de nunaj estroj de Moskvo por ne iniciati per tio sxtatpolitikajn disputojn en Libera Folio (gxi estas kaj restu poresperanta gazeto). Tamen mi havas suficxajn kialojn timi ke multaj Moskvaj autorituloj estos internacie akuzotaj pri iliaj agoj kaj okaze de ilia ligiteco al UEA tio certe povos damagxi nian movadon. KONKLUDE PRI LA UK: Mi jam esprimis mian opinion pri utilo de UK en Moskvo kaj se ne estos iuj konsiderindaj baroj kaj dangxeroj do gxi okazu tie. UK servu por disvastigo de Esperanto (sendepende cxu sen au kun ligoj kun politikaj fortoj) kaj certe UK ne servu por disvastigo de politika propagando de iu lando! ((mia persona opinio)). PRI RUSAJ FIAGOJ EN VIKIPEDIO: Lige kun supredirito mi devas informi pri vandalismo en esperanta Vikipedio. En la aprilo el la Rusia komputilo kun IP 195.112.242.254 estis en la artikolo Estonio la sxtatnomo sxangxita aldoninte "Fashista". La rusecon de la farinto oni povas kontroli per http://analysespider.com/ip2country/lookup.html au http://www.geobytes.com/IpLocator.htm au http://217.98.34.121/collect.asp?id=123447138 au per aliaj fontoj. Felicxe la vandalismajxon tuj forigis unu brita esperantisto kaj mi ne donis al tio multan atenton (krom notado de la fakto en "Pri retkontaktoj" aperinta en la Googlea grupo Estonio). Tio indikas pri penoj uzi esperantujan medion por siaj politikaj celoj ecx difektante por tio publikan enciklopedion. ROLO DE SLAVIK IVANOV: Sciante pri neboneco kaj nekorekteco de la artikolo Estonio en Vikipedio, mi ne atente legis gxin antau ol la artikolo estis elektita "la artikolo de la semgjno" cxi jare. Kun sxoko mi trovis ke la landa historio estas reduktita al nura stalinisma mito komencanta de 1940. Cxar la "historio" de la artikolredaktado estas publike legebla mi eksciis ke grandparte tiu mishistorio estas verkita de Slavik Ivanov (amikeco), rusa junulo antaunelonge translogxigxinta al Sankt-Peterburg de fora suda Osetio. Se persono kiu sxajne nenion scias pri la historio de Estonio metas en Vikipedion tiajn misinformojn, restas opinii ke iu instigis ke li tion faru kaj sxovis al li falsan priskribon. Cxar Slavik Ivanov estas aktiva esperantisto mi prisilentis la aferon duonjaron, sed nun kiam li estas "sxokita kaj ofendita" ke mi konsilas al UEA ne havi "altan protektanton", nun mi devas diri: Slavik Ivanov, mi estas sxokita de viaj agoj en Vikipedio. Se vi faris tiujn misagojn erare kaj nekonscie kaj se vi forigos vian fariton, tio eble estos pardonebla, sed se vi faris tion intence kaj celkonscie, tiuokaze vi estas morala krimulo. Pri stalinismo (pri kio vi eble pro via juneco malmulte scias) mi konsilas legi "Unu nigra jubileo" en "Estonio" http://groups.google.com/group/Estonio nemalamike Peeter Aitai
andrejg
andrejg diras:
2007-12-20 22:58
Sxajnas al mi, Peeter, ke vi estas viktimo de propagando (tre simila al la sovetia). Tiuj faktoj, kiujn vi citas en la unuaj dek linioj, ne ekzistas (plu mi ne legis, pardonpeton). Ne okazis "negxustatempe donis vizojn" - estis tute alia konflikto (Rusio limigis la kvanton de observantoj de la koncerna institucio - anst. petitaj 1000+ observantoj estis proponita kvoto de kelkdek) ktp.

Pri la nedemokratieco de la elektoj: lauxlegxe cxio estis korekta kaj NENIUJ gravaj misfaroj estis fiksitaj (vidu oficialajn dokumentojn de la observantoj el malnovaj demokratioj, ne el "ekssocialismujoj"). Kaj kompare kun 1996, kiam Jelcin malpurege kaj kun abundo de misuzoj venkis la estron de la komunista partio Zjuganov (kaj ecx ne unu kritika vocxo de Okcidento venis, nur multaj gxojkrioj), la nunaj balotoj estis kristale klaraj kaj liberaj.
boriso
boriso diras:
2007-12-22 15:34
Saluton.

Laux mi la plej interesaj komentoj rilatas al la antauxa diskuto pri 'altaj protektantoj'.

Sendepende cxu la asertoj de unu aux aliaj bazigxas je propagando aux ne, kaj sendepende de la lando taksata, gxuste por eviti interesperantistajn cxikanojn, kaj ankaux eventualan damagxon al UEA, estas laux mi multe pli sagxe ke UEA entute forlasu tiun tradicion de "altaj protektantoj", aux almenaux ekelektu ne politikistojn, sed artistojn, muzikistojn, verkistojn, kiuj spegulas la valorojn UEA-ajn je paca interkomprenado, interkulturo, ktp. Mi ne scias pri 2008, sed eble jam pri 2009 povus esti tia sxangxo. Se ne por 2009, do, por 2010.

Pri vizoj, laux mia scio, vizaj malfacilajxoj okazas ne nur en Rusio (se ili entute okazas), sed en multaj aliaj landoj, ekzemple euxrope kaj nordamerike. Iu solvo estas strebi al pli ofta okazigo de UK-oj ankaux en tiuj landoj kiuj estas malpli postulemaj rilate al akiro de vizoj.
mateno
mateno diras:
2007-12-23 01:46
Kara Peeter,

Mi, malkiel Andrej, legis tre atenteme la tutan tekston, kaj kontrolis kelkajn faktojn. La ekzakta literumado de la vorto, kiun fienmetis la vandalo 195.112.242.254, ne estas "Fashista" (kio estus ĝusta, kvankam ne-vikipediece h-ume skribita, Esperanta vorto), sed "Fascisto", kio tute ne estas Esperanta vorto, kaj sugestas, ke la vandalo ne estas esperantisto.

Cetere, oni povas pruvi retan apartenon de iu IP-adreso, kaj laŭ tio konkludi pri ĝia geografia lokigo, sed apenaŭ pri civitaneco aŭ etna aparteno de homo kiu ĝin tiumomente uzis. Eĉ se oni povus kun sufiĉa verŝajneco fari tian supozon, konkludi laŭ fi-agoj de unu individuo pri la sekureca situo en la tuta (vastega) lando estas argumentado por mi senbaza kaj morale nedefendebla.

Kaj finfine, mi legis la tekston enmetitan al http://eo.wikipedia.org/wiki/Estonio fare de la uzanto Amikeco. Nu, al mi ŝajnas ke la teksto iom strebas je objektiveco, kvankam oni povas havi ankaŭ impreson, ke tiu strebo ne estas tre sukcesa. Sed se iu vikipediisto havas tiun impreson, ŝi-li povas aŭ uzi la ekzistantan tekston kiel bazon por pli bona, pli objektiva teksto, aŭ — se ŝli konsideras la tekston tute erara — ĝin forigi (plej preferinde post argumentado pri tio en la diskutpaĝo por la koncerna artikolo) — anstataŭigante ĝin per ĝusta teksto kun objektivaj faktoj.

Kiel mi vidas, nenio el tio ĉi okazis! Estas neniuj (je 2007-12-22T00:20, la lasta redakto 2007-12-02T21:55) esencaj diferencoj inter la nuna versio kaj la lasta redakto de Amikeco junie 2007! En la diskutpaĝo estas nur unu frazo en malĝusta angla (!), al kiu Slavik senriproĉe respondis. Mi kiel Slovako, scianta nenion pri historio de Estonio, tre ŝatus legi pli bonan artikolon pri tio, bedaŭras ke ne povas, kaj estas dankema pri tio, ke mi povas legi almenaŭ la tekston de Slavik. Laŭ mia pritakso, riproĉi enmetadon de iu ne tre bona teksto, mem ne korektante ĝin, oni povas nur ne sciante kaj ne komprenante la vikipediajn kondutmanieron kaj evolumanieron.

Mi iom detale skribis pri vikipedia vandalismo, ĉar mi konsideris viajn akuzojn sufiĉe gravaj. Koncernecon de tiuj ĉi aferoj al sekureco en Rusio kaj okazigindeco de la UK tie mi tamen konsideras nula.

Amike,
Marteno