Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / 64.000 vizitoj al Libera Folio dum majo

64.000 vizitoj al Libera Folio dum majo

de Redakcio Laste modifita: 2006-06-03 17:32
Majo 2006 iĝis nova rekorda monato en la historio de Libera Folio. Dum la tuta ekzisto de nia bulteno la kvanto de vizitoj kreskas preskaŭ senhalte, sed ankaŭ kompare kun tiu ĝenerala trendo la statistiko de majo estas tute escepta. La 23-an de majo Libera Folio unuafoje havis pli ol 3.000 vizitojn dum unu tagnokto. Pri tiu rekordo parte kulpis neesperantistaj scivolemuloj, kiuj serĉis en la reto informojn pri la Lordi-ano Leena Peisa, sed ankaŭ la mezuma kvanto de vizitoj en majo estis tre esperiga: unuafoje estis mezume pli ol 2.000 vizitoj ĉiutage.
64.000 vizitoj al Libera Folio dum majo

Alklaku por grandigi.

La plej populara artikolo dum majo iom surprize estis la teksto Dolchamar ne reprenas la ikson, publikigita jam komence de aprilo. Ĝi dum majo estis vizitita entute 5.119-foje. En marto, kiam la artikolo aperis, ĝi estis vizitita nur 411-foje. La klarigo estas, ke en la artikolo aperas la nomo de Leena Peisa.

Kiam la finna bando Lordi la 20-an de majo gajnis la kant-konkurson de Eurovision, en la reto troviĝis nemultaj informoj pri Leena Peisa. La artikolo de Libera Folio aperis plej supre en la serĉ-rezultoj de Google, kiam oni serĉis per ŝia nomo, kaj ankaŭ neesperantistoj, kiuj volis scii pli pri ŝi, eniris Liberan Folion.

La pli freŝa artikolo kun informoj pri la venko de Lordi aperis nur la 21-an de majo, kaj ne tuj estis kaptita de la retaj serĉiloj. Kelkajn tagojn poste la nova artikolo jam aperis plej supre en la serĉ-rezultoj de Google pri Leena Peisa, sed intertempe la interesiĝo inter la neesperantista publiko malaltiĝis, kaj la artikolo pri la venko de Lordi estis vizitita "nur" 967-foje dum la lastaj dek tagoj de majo.

La duan lokon en la maja vizit-statistiko kaptis anstataŭe la artikolo Nova televido en Esperanto, pri la reta projekto Farbskatol'. Tiu artikolo aperis en la reto jam la 7-an de majo, kaj sekve havis pli da tempo por kolekti vizitojn. Entute dum majo la artikolo pri Farbskatol' estis vizitita 1.210-foje. Popularaj estis ankaŭ la artikoloj pri Internacia Televido. Artikolo pri reta babilado kun Flávio Rebello estis vizitita sume 736-foje, kaj alia artikolo pri monkolektado por ITV atingis 632 vizitojn. 706-foje estis vizitita la teksto Phillipson publike elpaŝis por Esperanto.

Entute dum majo estis vizititaj pli ol 200.000 paĝoj, kaj la kvanto de vizitoj superis 63.900. Mezume ĉiu vizitanto en majo aliris 3,2 paĝojn, proksimume same kiel antaŭ unu jaro. Tamen la suma kvanto de vizitoj kompare kun majo 2005 kreskis enorme - tiam Libera Folio ricevis iom pli ol 17.000 vizitojn, aŭ mezume 556 vizitojn tage.

Estas malfacile ekzakte interpreti la vizit-statistikon de Libera Folio. Nia bulteno ja ekde aŭgusto 2004 uzas la fidindan kaj tre disvastiĝintan statistikilon Webalizer. Tial la rezultoj estas rekte kompareblaj kun aliaj similaj statistikoj. Tamen malfacilas scii, precize kiom el la kreskantaj ciferoj efektive ŝuldiĝas al la populareco de Libera Folio, kaj kiom la ciferoj dependas de la ĝenerale kreskanta aktiveco en la reto, kio kondukas al pliiĝo de hazardaj vizitoj diversspecaj.

La subita salto en la statistiko tuj post la kant-konkurso de Eurovision ja montras, ke hazardaj faktoroj povas grave influi la ciferojn, precipe kiam artikoloj de Libera Folio trafas alten en la serĉ-rezultoj de Google. Tamen la ĝenerala tendenco estas preskaŭ senescepte kreskanta ekde la lanĉo de nia bulteno en aprilo 2003, kiam la enirpaĝo de Libera Folio ricevis entute 2.068 vizitojn dum la tuta monato.

arkivita en: