Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Hardrok-haleluja nun en Esperanto

Hardrok-haleluja nun en Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2006-06-04 23:44
Unuafoje en la kvindekjara historio de la tuteŭropa kantkonkurso de Eurovision gajnis finna bando. Unu el la membroj de la maskita bando Lordi estas jam pli frue konata al la esperanta publiko, ĉar ŝi ludis ankaŭ en la plej fama esperantlingva bando de Finnlando, Dolchamar. La iom surpriza sukceso de Lordi inspiris esperantan tradukon de la kanto, kiun ni nun publikigas. La tradukinto krome kontaktis la bandon por proponi, ke Lordi prezentu la kanton ankaŭ en Esperanto, sed ĝis nun ne ricevis respondon.
Hardrok-haleluja nun en Esperanto

Leena Peisa kun Lordi - kaj Dolchamar

La dur-roka bando Lordi, kies membroj ne volas malkaŝi sian nomon kaj koncertas en monstraj maskoj, estis en marto iom surprize elektita la reprezentanto de Finnlando en la tuteŭropa kantkonkurso de Eurovision. Pro tio la bando subite ricevis grandan atenton de la amaskomunikiloj, kaj baldaŭ la populara bulvarda gazeto Iltalehti publikigis la informon, ke en la bando ludas interalie Leena Peisa. Ŝi partoprenis ankaŭ en la dua albumo de Dolchamar, Rebela Sono, ludante klavarojn kaj kantante en la fono.

La venko de la finna kontribuo ne estis komplete neatendita, sed tamen granda surprizo por la plej multaj spektantoj, des pli ke Lordi gajnis per rekorde grandega marĝeno. La kanto de Lordi ricevis entute 292 poentojn, pli ol kvardek poentojn super la rusia kanto, same prezentita en la angla.

La identecoj de la Lordi-anoj estis malkaŝitaj ankaŭ en internaciaj amaskomunikiloj tuj post la konkurso. La granda sveda gazeto Aftonbladet jam en la tago de la konkurso publikigis en sia retejo finnlingvan alvokon sendi fotojn pri la bandanoj sen masko.

En la sekva tago aperis fotoj de tri bandanoj, sed ne de la eksa ano de Dolchamar, Leena Peisa. Tamen baldaŭ la finna gazeto Katso trovis foton de ŝi, eble en la retejo de Esperanto-Asocio de Finnlando. Poste tamen la foto ial estis forigita de tie, kaj ial ankaŭ malaperis el la reto aliaj fotoj, kiuj montras ŝin kune kun Dolchamar. Ankaŭ Aftonbladet poste publikigis apartan artikolon kun bildoj de Leena Peisa, kaj menciis Dolchamar. Tamen nenio estis dirita pri tio, ke en Dolchamar ŝi kantis en Esperanto.

Leena Peisa mem ne estas aktiva esperantisto, sed ja iom lernis la lingvon dum ŝi estis ano de Dolchamar. Pluraj finnaj amaskomunikiloj menciis Dolchamar kaj Esperanton lige kun ŝia nomo.

En la retejo de Dolchamar, Patrik Austin komentas la sukceson de Lordi:

- Do Lordi vere venkis Eurovizion, uau! Tamen Dolchamar havas surprize malmulte por fari kun (i)li. Krome ni eĉ ne shatas Kiss. Verdire, Kiss estas tute merda bando. Lordi iros al Usono, sed Dolchamar restos en Esperantio. Espereble esperantistoj nun tamen vidas ke ni estas tute samkvalitaj muzikistoj kiel la grandaj internacie konataj bandoj, kvankam al ni mankas la produktado kaj promocio. Kaj kiu scias, kun la subteno de Esperantio, eble ankaŭ ni iam ludos en pli grandaj scenejoj. Atendante, ni ĝuu la nunan proksimecon kaj verecon de esperantaj bandetoj, ĉu ne?

La kantkonkurso de Eurovision, laŭ Vikipedio Eŭrovido-Kantokokurso, estas aranĝata ĉiujare ekde la jaro 1956. Sian nomon ĝi havas de la samnoma eŭropa televid-distribua reto, prizorgata de la Eŭropa Dissenda Unio (EBU). Eŭropa Dissenda Unio havas membrojn ankaŭ ekster Eŭropo - en la organizo anas ekzemple Alĝerio, Egiptio, Israelo, Libano, Libio, Maroko, Tunizio kaj Sirio. Tamen el tiuj landoj nur Israelo regule partoprenas. Maroko partoprenis unu fojon, en la jaro 1980, kaj Libano anoncis sin por la konkurso de 2005 sed poste nuligis sian partoprenon.

Ĝis la jaro 1972, kaj denove dum la jaroj 1977-1999 la kantoj devis esti prezentitaj en unu el la oficialaj lingvoj de la koncerna lando. Ĝis nun la plej granda sukceso de Finnlando en la konkurso de Eurovision estis la sesa loko, kiun atingis la anglalingva kanto "Tom Tom Tom", prezentita de Marion Rung en la jaro 1976.

En Finnlando multaj opinias, ke kanto en la nekomprenebla finna neniam povos gajni, kaj ankaŭ multaj aliaj landoj klopodis ĉirkaŭiri la regulon, prezentante kantojn kun konataj nomoj, internacie komprenataj vortoj, aŭ simple senvorta kantado. Tamen, sendepende de la uzata lingvo, Finnlando ĝis nun regule estis inter la plej malsukcesaj landoj kaj trifoje ricevis eĉ ne unu poenton en la voĉdonado.

- Ni ĉiam malsukcesadis, kiam ni sendadis al la konkurso tipajn finnajn melankoliajn kantojn pri la morto. Nun ni sendis mortintojn, kaj gajnis, ĝojis post la konkurso la konata finn-devena svedia artisto kaj ĵurnalisto Mark Levengood, kiu mem pasintjare en televido gvidis la svedian antaŭkonkurson por Eurovision.

La plej multaj partoprenantoj de la konkurso ankaŭ ĉi-jare kantis en la angla. Tiel ankaŭ Lordi, kies kanto havis la titolon "Hard Rock Hallelujah". Tamen klare kompreneblaj el la teksto de la kanto estis preskaŭ nur tiuj tri vortoj, kaj ĝenerale ŝajnas ke ne per poezio oni ricevas poentojn en la konkurso de Eurovision.

Multaj landoj ankaŭ ĉi-jare provis gajni la atenton de la voĉdonanta publiko, montrante laŭeble multe da nuda haŭto. La bando Lordi elektis, laŭ sia kutimo, la alian ekstremon: nuda haŭto videblis nur ĉe la manoj de kelkaj el la bandanoj, kaj ĉe la piedfingroj de unu. Tamen ankaŭ Lordi evidente konkursis ne nur per sia muziko, sed almenaŭ same multe per la aspekto kaj per la sursceneja prezento, kiu inkluzivis abundajn piroteknikaĵojn.

István Ertl, kunfondinto de Libera Folio kaj tradukisto ĉe la Eŭropa Revizia Kortumo en Luksemburgio, tradukis la tutan kanton al Esperanto kaj proponis, ke Lordi je taŭga okazo prezentu ĝin en Esperanto. En letero sendita al la manaĝero de la bando li klarigas:

- La gajno de Lordi en la konkurso de Eurovision estis agrabla surprizo por mi kaj multaj el miaj kolegoj en la traduk-servoj de EU. Ĉar mi scias, ke unu el la anoj de Lordi antaŭe kantis en Esperanto, mi kuraĝis entrepreni esperantan tradukon de la gajninta kanto. Eble Lordi volus en taŭga okazo fortigi sian neenfakigeblan publikan bildon, prezentante aŭ surbendigante la kanton en Esperanto?

Kvankam (aŭ ĉar) la traduko ne ĉiuloke ŝajnas komplete fidela al la originalo, ĝi estas facile komprenebla. Ĝis nun ni tamen ne ricevis informon pri eventuala respondo de Lordi al la propono de István Ertl.

Ni ĉi-sube publikigas la plenan tradukon de la kanto Hard Rock Hallelujah en Esperanto.

Hardrok’-haleluja!
Hardrok’-haleluja!

Sanktuloj kriplaj
En ĉi peka nokt’
Perdita ŝaf' sen gvida lumvok’

Kolapsas tondre muroj
Ruliĝas rok’ en ŝlim’
Venas Arokalipso
Nudu nun anim’

Ni volas ke fulmo
Kun potenca fort’
Frapu falsajn profetojn
Ĉe la lun-leviĝ’
Venu signal’
Ni levu nin en teror’

Rokenrol-himnu anĝeloj: hardrok’-haleluja
Demon’  kaj anĝelo jen en sama rond’
Rokenrol-himnu anĝeloj: hardrok’-haleluja
En ĉi supernatura di-kreita mond’

Veraj kredantoj
Saviĝos vi
Fratoj, fratinoj, persistu en fid’
La tagon de l’lasta muĝo
Venkos aŭdac’
Nova reĝo iĝos el nuna pajac’

Ni volas ke fulmo
Kun potenca fort’
Frapu falsajn profetojn
Ĉe la lun-leviĝ’
Venu signal’
Ni levu nin en teror’

Rokenrol-himnu anĝeloj: hardrok’-haleluja
Demon’  kaj anĝelo jen en sama rond’
Rokenrol-himnu anĝeloj: hardrok’-haleluja
En ĉi supernatura di-kreita mond’

Dors' kun flugil’
Kaj kornoj sur kap’
Akra dentar’
Kaj okul’ en flam’
Ne tute anĝel’
Kaj ne la falint’
Aliĝu al ni tuj aŭ estu mortint’

Hardrok’-haleluja!
Hardrok’-haleluja!
Hardrok’-haleluja!
Hardrok’-haleluja!

Rokenrol-himnu anĝeloj: hardrok’-haleluja
Demon’  kaj anĝelo jen en sama rond’
Rokenrol-himnu anĝeloj: hardrok’-haleluja
En ĉi supernatura di-kreita mond’

Hardrok’-haleluja!

[Traduko al Esperanto: István Ertl]

arkivita en:
msandelin
msandelin diras:
2006-06-01 20:36
Bonege farita traduko. Gratulon al István!