Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Nova televido en Esperanto

Nova televido en Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2006-05-09 13:20
Kiam la projekto Internacia Televido (ITV) de Flavio Rebello en marto ĉesigis siajn retajn elsendojn pro monomanko, du aktivuloj de Junulara Esperantista Franca Organizo (JEFO) bezonis nur kelkajn semajnojn por starigi propran projekton de iom alispeca reta televido en Esperanto. En sia retejo kun la nomo Farbskatol', Axel Rousseau kaj Emmanuelle Richard intencas ĉiusemajne publikigi novan filmeton, kaj petas ne monon, sed ideojn de la spektantoj. La unuaj du filmetoj estas tute novaj kaj satiraj, la tria temas pri ago-tago en Brazilo kaj estis jam pli frue videbla aliloke.
Nova televido en Esperanto

Filmeto en Farbskatol'

Meze de aprilo Emmanuelle Richard, komputilisto, vikipediisto kaj administranto de retaj kursoj de Esperanto, registris la retadreson farbskatol.net. Tuj poste la prezidanto de JEFO, Axel Rousseau, afiŝis la unuajn filmojn en la retejo, kaj la 5-an de majo li publikigis la projekton en sia blogo, skribante:

- Kritiko sen ago valoras nenion. Ni do provis fari novan televidkanalon kiel ni deziris ĝin.

Jam en decembro, baldaŭ post la lanĉo de ITV, Axel Rousseau en sia blogo klarigis, kial li opinias tiun projekton "fripona":

- Se vi deziras realigi idealon, kunlabori pri iu celo sen mem riĉiĝi, se vi pretas uzi vian liberan tempon por fari tion, vi kreas asocion kaj petas monhelpon de la aliaj. Sed kion faris ITV? Ili petas donacojn de bonvolemuloj sed tute ne redonas al ili monon. Se mi iĝu akciulo de iu firmao, ĉu mi pretus doni monon sen ricevi ion reen ? La donacoj estas por la asocioj kaj la akcioj estas por la firmaoj. Kio do estas ITV? Ili estas friponoj kiuj provas ricevi la avantaĝojn de ambaŭ sistemoj...

Post kelkaj monatoj, kiam ITV jam ĉesigis siajn elsendojn, li komentis:

- Kiam mi eksciis ke ITV ne daŭrigos, mi devas konfesi ke mi ridetis. Mi taksas esperantan televidon grava, sed mi ne volas televidon kiel ITV. Estas laŭ mi kiel la juna Zamenhof kiu malkovris Volapük-on, li ĝojis vidi alian projekton kaj trovis difektojn, kio fortigis lin en sia projekto.

Gravaj mankoj de ITV laŭ Axel Rousseau estis, ke ne eblis haltigi la elsendon aŭ elŝuti ĝin al portebla legilo, ne eblis  komenti la elsendojn, kaj ne eblis elekti programon.

- Mi pretas rigardi mallongajn programojn kaj ne pretas resti dum kvar horoj tage antaŭ mia ekrano, li skribis.

Ankoraŭ ne eblas elŝuti la filmojn en la nova Farbskatol',  sed ja eblas haltigi kaj komenti ilin. La ĉefa diferenco inter ITV kaj Farbskatol' tamen estas, ke Farbskatol' eĉ ne celas havi daŭre fluantan elsendon kiun necesas plenigi per io, sed proponas elekton de filmetoj kiujn oni povas spekti je libere elektita tempo.

Sian kritikon kontraŭ la monkolekta kampanjo de ITV Axel Rousseau daŭrigis en satira formo en la unua filmeto de Farbskatol'. En la mallonga filmo kun la titolo "Monpetado" li kun surgluitaj lipharoj imitas Flavion Rebello kaj prezentas sian revon pri nova esperanta televidkanalo.

- Tiu televidkanalo estos neprofesia, nepagenda. Pro tio nur sendu monon je mia propra adreso. Tiel mi povos aĉeti... novan pantalonon. [La kamerao turniĝas al liaj nudaj gamboj.] Ne forgesu, sendu vian monon!

Alia kelkminuta filmeto pri "Murdoj en la kastelo" montras esperantistan renkontiĝon, kie krokodilantaj partoprenantoj mistere mortas kaj poste malaperas. En la supo oni trovas okulvitrojn...

La unuaj reagoj pri la nova esperanta televido estas tre pozitivaj.

- Viglige bona, Axel. Tuj mi komentos en mia landa retlisto. Mi emas helpi vian sukceson. Cetere, Farbskatol' estas taŭga nomo, komentas "Pako el Barcelono" en la blogo de Axel Rousseau.

- Nekredeble, vi faris ĝin! Gratulon. Trafa kaj amuza enkonduka filmeto. La nomo Farbskatol' ankaŭ tre plaĉas al mi, kaj la paĝaro aspektas bela jam ekde komenco, opinias samloke Dominique Pellé el Francio.

La nomo de la retejo supozeble havas rilaton al la kanzono Liza Pentras bildojn de la rok-grupo Persone, en kiu la farbskatol' perdiĝis kun la vol'. Nun ŝajne ambaŭ estas trovitaj, ĉe farbskatol.net.

- Ni provos aldoni novan filmeton ĉiusemajne ĉe Farbskatol'. Se vi deziras partopreni, vi facile povas kontakti nin por proponi vian filmeton, skribas Axel Rousseau en SCE.

arkivita en:
Gabriel
Gabriel diras:
2006-05-08 02:04

Gratulojn al la kreintoj de tiu cxi nova retejo. Ili montras, ke ne necesas elspezi tro multe da mono kaj tempo por ekfunkciigi sufiĉe plaĉaspektan interrettejon por filmoj, same kiel faras la esperantaj podkastistoj kaj aliaj por sonprogramoj ktp. Oni eble tamen iomete tro primokas la bonintencan ITV-on...

Jorge
Jorge diras:
2006-05-08 13:24

Gratulon al ili pro la amuzaj filmetoj. Min ege amuzis "Murdoj en la Kastelo". Esperantujo bezonas pli da ridoj, humuro, ironio, karikaturoj, satiroj... Nur diktaturoj malshatas humuron. Kiam do pliaj filmetoj ekz. pri La Civito, au la papa saluto en esperanto?

Peter
Peter diras:
2006-05-12 09:51

Estimataj,

komence mi volas esprimi, ke mi tre ĝojas pri la nova kanalo, sed ke mi ne vidas kaŭzon, moki aŭ ridi pri Flavio Rebelo, pro la fakto, ke li iniciatis ITV.

Ankaŭ lia ideo, kolekti kapitalon por komenci firmaon, por kies produkto supozeble estas bezono sur la merkato, ne estas ridinda aŭ mokinda. Ĉiu ajn firmao bezonas ekipaĵon por sia funkciado, kiun necesas aĉeti sen havi jam fluantajn enspezojn je dispono. La monon kiamaniere akiritan por tiuj investoj pli poste ne eblas repagi, ĉar ne eblas forvendi la ekipaĵon sen dissolvi la entreprenon kaj eĉ tio ne reportos la tutan dekomence investitan sumon. Do estas afero de la entreprenisto, elekti inter la diversaj eblecoj akiri monon kaj estas la afero de la alparolitaj bankoj, entreprenoj aŭ privatuloj, akcepti la ideojn de la entreprenisto, insisti sur la propraj kondiĉoj aŭ rifuzi la partoprenadon.

Alia afero estas, ke entreprenisto, kiu havas konstantajn elspezojn, devas dekomence havi koncepton, kiamaniere kovri ilin. La investantoj havas la rajton ĝin ekscii, por povi konvinkiĝi, ke ilia mono ne estas en danĝero forvaporiĝi. Investanto, kiu neglektas tion, poste ne plendu pri la perdo! Krome la entrepenisto havas respondecon kontraŭ siaj dungitoj, kiuj eventuale forlasas por li pli sekuran postenon, ke li estas kapabla pagi al ili konstante kaj daŭre la salajron por ke ili kaj iliaj familianoj povu vivi. Estas superflue diri, ke entrepreno funkcianta postulas la plenan laborforton de la entreprenisto mem, tiel ankaŭ li devas vivi el ties rezultoj. Nur tie ĉi mi vidas erarojn de Flavio Rebelo kaj mi devas diri, ke ili ne estas pardoneblaj. Sed li ne estas la sola entreprenisto, kiu - libere laŭ Julio Baghy - diras: "mi ne estas kontisto, estas mi teknikisto ...".

Ĉi tie ne estas la loko, por trakti pri verŝajne funkciantaj konceptoj, sed ankaŭ la nova kanalo kaj libera folio naskas kostojn, kiuj devas esti kovrataj per io ajn.

Multaj esperantistoj kutimas postuli de iniciatinto krom la necesa laboro ankaŭ, ke li kovru ĉiujn ajn elspezojn el la privata poŝo kaj akre insulti lin, se tio - ekzemple pro senlaboreco aŭ aliaj gravaj elspezoj - ne plu eblas kaj sekve la bonega kaj brila projektoj trovas abruptan finon. Tion pripensu ĉiu, kiu faras ofertojn sur tia bazo, laŭ mi tre maldeca flanke de la konsumantoj.

Salutas, Peter

emmanuelle
emmanuelle diras:
2006-05-12 22:29

Saluton, mi kreis kun Axel la ttt-ejon farbskatol. En diversaj artikoloj kaj komentoj, oni parolis pri nia ttt-ejo nomante ĝin "televido". Ni tamen ne uzis tiun vorton en niaj paĝoj, kiuj estas fakte video-blogo kaj ne nova televid-kanalo. Tion Axel jam klarigis en la retkafejo de gxangalo (en "pensoj pri ITV"). Nia paĝaro permesas prezenti videojn de diversaj esperantistoj, el diversaj lokoj kaj diversaj stiloj, aŭ seriozaj aŭ neseriozaj : ĉiuj talentoj estas bonvenaj. Pri la parodio, mi komprenas, ke tio povas ne plaĉi al ĉiuj sed ĝi ridigis Flavion, kiu komentis tion en nia ttt-ejo kaj en la forumo de gxangalo. Kaj fakte oni povas parodii nur famulojn ;-) Emmanuelle

Peter
Peter diras:
2006-05-13 18:29

Estimataj,

elkoran dankon por Via iniciato farbskatol´, mi sendos al Vi aparte mesaĝon kaj esperas je fruktodona kunlaboro. Efektive Vi pravas, ke tio, kion la homoj nomas "televido" estas ne precize tio, kion Vi faras kun Via paĝo. Tamen oni vidu ne la diferencon per si mem, sed demandu sin, kiu koncepto disponigi videoklipojn estas por unuopaj homoj pli konvena. Televido devus esti rapida, ĉiam freŝdata medio (kial ITV ankoraŭ ne povas esti tia, koncernas ankaŭ Vian "parodion"), sed Via "videoblogo" (video on demand) ebligas al la homoj, vidi filmon je la tempo, kiam ili volas kaj povas tion. La vivritmo do ne estu diktita de la programtabulo, sed de niaj propraj bezonoj kaj deziroj. Tial "farbskatol´" kaj "ITV" tute ne estas konkurentoj, sed du specoj unu apud alia, por kontentigi fakte ekzistantan bezonon.

Mi legis diversloke, ke ITV ja servis al la esperantistoj ne nur montrante al la ekstera mondo, ke Esperanto estas lingvo, sed ankaŭ ofertis ekzemple lingvokurson kaj planis infanprogramon. Por mi, kiu absolute ne kontentas kun la kvalito de la ŝtata televido - precipe la programoj por infanoj, tio plano estis tre grava akiraĵo. Imagu, esperantistoj havus pli bonan porinfanan televidon, ol ŝtato kiel Germanio! Aliflanke ĉiu scias, ke aranĝi televidprogramon estas okupo pli verŝajne por dudek, ol por du horoj ĉiutage, se la sendaĵo estu ne nur unufoje monate duonhora.

Do se ni esperantistoj volas, ke en Brazilo dediĉas kelkaj homoj sian tutan laborforton por tio, ke homoj povu dise en la mondo lerni esperanton kaj havu esperantlingvan infanprogramon, ni ankaŭ devas zorgi, ke ili havas tempon por tio, ĉar ili povas de tiu okupo kovri sian vivbezonojn - al kiu por civilizacia homo apartenas ankaŭ, vesti sin ekster la lito per pantalonoj.

Kial do la "parodio"? Ja ne temas unuavice pri tio, ke oni parodias por parodii, sed por fokusigi la atenton al io - mi diru eksterordinaraĵo. Tial parodio ne estas ligita al la fakto, ke la koncerna persono estus famulo. Ankaŭ povus temi pri anoj de specifa profesio, ekzemple eksterordinare pisnombrantaj financoficistoj, kiuj meritas kun plena rajto esti paroditaj. Sed bonvolu ne moku bakiston pro tio, ke li komencas labori, kiam aliaj enlitiĝas - krom se Vi konsentas aĉeti la freŝajn bulkojn posttagmeze. Same mi ne vidas ion parodiindan en la fakto, ke homo tuttage laboranta deziras kaj devas de la rezultoj de tiu laboro kovri siajn ĉiutagajn elspezojn - eĉ la investon en nova pantalono ...

Elkore salutas, Peter

kopako
kopako diras:
2006-05-15 20:37

Mi celas kompari la rimedojn. Tio, kion jam de komence oni faras per mono, tre eble poste oni dauxrigos (precipe) pro mono. Male, tio, kion jam de komence oni faras per humuro, bonsxance nur necesas kunridado.

Aliflanke, ajna reta televido ne estas tutsence televido, sed alia afero. Ju pli cxipos, des pli popola estos. Ju pli proksima al liberaj programoj, des pli interesa estos. Ju pli interaktiva, des pli tauxga en reta medio.

Laste mi aldonas: Humuro estas malperforta armilo. Mono kutime ne.