Vi estas ĉi tie: Hejmo / UK 2009

UK 2009

de Jan Ulrich Hasecke Laste modifita: 2010-07-16 11:04
Artikoloj pri la Universala Kongreso de Esperanto 2009

Ĥodapro

Laŭdire estas viro kiu malfrue dum / en rikoltsezono faras ion per serpo. Mi ne legis la poemon nur la mallongan klarigon de la aŭtoro. [...]

Ĥodapro - Legu pli...

La Komitato de UEA volas ĉies retadresojn

La Komitato de UEA volas ĉies retadresojn

de Redakcio Laste modifita: 2009-08-15 11:01

La Centra Oficejo de UEA strebu kolekti la retpoŝtajn adresojn de ĉiuj esperantistoj en la mondo por poste uzi tiujn en sia informado. La branĉoj "filmo" kaj "kanto" de la Belartaj Konkursoj provizore estu nuligitaj. Decidojn kun tia enhavo aprobis la Komitato de UEA en sia kunsido vendrede matene en Bjalistoko. Estis akceptita unu nova landa asocio kaj unu nova kunlaboranta faka asocio de UEA.

La Komitato de UEA volas ĉies retadresojn - Legu pli...

La ekstera ideo

"De Zamenhof ni lernis, ke temas pri komunika problemo, kies solvo estas parte lingva." Nu, tio ja estas la ekstera ideo. LLZ unuavice interesiĝis pri [...]

La ekstera ideo - Legu pli...

Ĥodapro

Kion signifas "Ĥodapro"? Ĉu ĝi estas loknomo?

Ĥodapro - Legu pli...

Kopenhago sekva kongresurbo post Havano

Kopenhago sekva kongresurbo post Havano

de Redakcio Laste modifita: 2009-08-15 08:51

La Universala Kongreso de Esperanto en la jaro 2011 okazos en la ĉefurbo de Danio, Kopenhago. Tiun decidon de la estraro de UEA anoncis ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak sabate matene en la solena fermo de la Universala Kongreso en Bjalistoko. En la solena fermo estis ankaŭ legita la oficiala respondo de la brazila registaro al la letero kiun prezidanto Probal Dasgupta sendis al mondaj gvidantoj.

Kopenhago sekva kongresurbo post Havano - Legu pli...

La ferma parolado de Probal Dasgupta en Bjalistoko

de Redakcio Laste modifita: 2009-08-15 09:03

En sia ferma parolado, fine de la Bjalistoka Universala Kongreso, Probal Dasgupta parolis pri "la enuantoj" kaj "la superdemokratoj", kiuj tuj post la kongresa fervoro komencas kritike recenzi la ĵusan aranĝon kaj ĉiujn kongresojn, deklarante sin enuantaj aŭ pridubante la elekton de kongreslandoj. "Sendepende de la pravoj kaj malpravoj en tiu prisekvinda debato, mi volus sugesti, ke la postkongresa juĝemo parte spegulas nian embarasiĝon pri nia dumkongresa emociemo", li diris. Sian propran paroladon li finis emocie, per la vortoj de Grabowski: "Agordu la brustojn, ho nia fratar’, por nova, pli vigla jam kanto!" Libera Folio publikigas la kompletan tekston de la ferma parolado.

La ferma parolado de Probal Dasgupta en Bjalistoko - Legu pli...

Urbestra akcepto en impona kadro

Urbestra akcepto en impona kadro

de Redakcio Laste modifita: 2009-08-11 17:48

Ĵaŭde vespere granda grupo de kongresanoj estis invitita al oficiala akcepto en la impona palaco Branicki, lastatempe bele renovigita kun subteno de Eŭropa Unio. En la palaco dum la kongreso estas montrata vasta ekzpozizio pri la rilato de la familio Zamenhof al medicino.

Urbestra akcepto en impona kadro - Legu pli...

Premio "Nova Talento"

La nomo de la poemo laŭ la Bulteno konfuziĝis nin. Laŭ la bulteno ĝi estas "ĥodapro en tarda sorpo". Je kontrolo kun la aŭtoro li [...]

Premio "Nova Talento" - Legu pli...

Vandaloj atakis kongresajn busojn

Vandaloj atakis kongresajn busojn

de Redakcio Laste modifita: 2009-08-15 06:44

Pneŭoj de tri busoj de aliurbaj kaj alilandaj esperantistoj, parkitaj proksime al la kongresejo en Bjalistoko, estis detruitaj de vandaloj. La vandalaĵo estis malkovrita de la polico, kiu post du pli fruaj vandalaĵoj de tempo al tempo patrolas ĉirkaŭ la kongresejo.

Vandaloj atakis kongresajn busojn - Legu pli...

Centra Oficejo honorita per himno el poŝo

Centra Oficejo honorita per himno el poŝo

de Redakcio Laste modifita: 2009-08-15 17:52

La tradicia kongresa programero "Centra Oficejo respondas" ĉi-foje komenciĝis nekutime solene, per kelkaj taktoj de la Himno de Esperanto. Nur per kelkaj taktoj, ĉar la ĝenerala direktoro de UEA rapide rimarkis, ke la himno sonas en lia poŝo. "Pardonu, iu telefonas al mi. Alian fojon..." diris Osmo Buller, kaj malŝaltis sian poŝtelefonon. La resto de la programero laŭtradicie konsistis el plendoj kaj plendetoj, ofte sen ajna rilato al la laboro de la Centra Oficejo, sed ankaŭ el nekutime multaj laŭdoj al la oficistoj. Montriĝis aldone, ke Osmo Buller ne nur havas la himnon en sia poŝtelefono, sed krome savis ĝin de malapero el la kongresa libro.

Centra Oficejo honorita per himno el poŝo - Legu pli...

Rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2009

de Redakcio Laste modifita: 2009-08-15 08:15

Nicola Ruggiero gajnis la unuan premion en la kategorio "poezio" de la ĉi-jaraj Belartaj Konkursoj de UEA. Lena Karpunina ricevis unuan premion por sia eseo kun la titolo "Ni ne entombigu niajn literaturajn trezorojn". En la kategorio "prozo" unua premio ne estis aljuĝita, kvankam la kategorion partoprenis 24 verkoj de 15 aŭtoroj. La rezultoj estis anoncitaj dum la Universala Kongreso en Bjalistoko.

Rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2009 - Legu pli...

TEĴA rezolucias por libera gazetaro

TEĴA rezolucias por libera gazetaro

de Redakcio Laste modifita: 2009-08-10 16:55

La plej debatiga temo de la ĵurnalista kunsido dum la Bjalistoka universala kongreso estis rezolucio pri nova litova leĝo, kiu povas severe limigi la liberecon de la amaskomunikiloj. Post ŝtorma kaj iom kaosa diskuto, la ĉeestantoj post voĉdono donis sian principan aprobon al la rezolucio proponita de vicprezidanto Kalle Kniivilä. Unuanime oni aprobis proponon, ke la estraro de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio turnu sin al la gvidantaro de pola radio kaj esprimu sian zorgon pro la ĵusa malpliigo de la esperantlingvaj elsendoj.

TEĴA rezolucias por libera gazetaro - Legu pli...

Esperantlingvaj krespoj kaj puntoj

Esperantlingvaj krespoj kaj puntoj

de Redakcio Laste modifita: 2009-08-17 09:49

Merkredo kiel kutime estis ekskursa tago dum la Universala Kongreso de Esperanto. La kongresanoj kiuj ne partoprenis iun el la ses tuttagaj ekskursoj en la regiono Podlaĥio povis turismumi en la naskiĝurbo de Esperanto. Multaj elektis viziti la ĵus malfermitan Zamenhof-centron, kie esperantlingvaj ekskursoj okazis ĉiuhore ekde la mateno ĝis la 17-a horo. Tie estas montrataj ankaŭ esperantlingvaj puntaĵoj. En apuda krespejo oni proponas al la kongresanoj esperantlingvan menuon.

Esperantlingvaj krespoj kaj puntoj - Legu pli...

Universala Kongresa kaj la longe atendata loka efiko

Universala Kongresa kaj la longe atendata loka efiko

de Redakcio Laste modifita: 2009-08-11 10:03

La Universalaj Kongresoj de Esperanto ofte altiras la atenton de la amaskomunikiloj en la urboj, ĉi foje en Bjalistoko, en kiuj ili okazas. La lokaj gazetaro, radio kaj televido raportas pri la UK ĝenerale, kaj tiuj raportoj ofte vekas iom da intereso en la loka loĝantaro. Espereble tiu informado havas pozitivan efikon, sed eble ne tiel pozitivan kiel la Esperantistoj esperas. Certe, pli da homoj en la kongres-urbo konas la lingvon Esperanto pli bone post la unu-semajna kongreso ol antaŭ ĝi, sed ĉu tiu publiko faros pozitivan paŝon, ekzemple, kaj eklernos Esperanton? Tion ni esperas, sed en la lastaj jardekoj ne abundas kongres-urboj kie oni povas klare diri, ke la Kongreso de Esperanto entuziasmigis la lokan loĝantaron kaj rezultigis multe da post-kongresaj kursoj de Esperanto.

Universala Kongresa kaj la longe atendata loka efiko - Legu pli...

Betoveno kaj Auld en furora publika koncerto

de Redakcio Laste modifita: 2009-08-15 08:04

Multaj kongresanoj en mardo entuziasmis pri la publika koncerto okazinta lunde vespere en la ĉefa placo de Bjalistoko. Sep poemoj de William Auld estis kantitaj kun muziko speciale komponita de la bjalistokano Max Fedorov. Poste la finalo de la 9-a simfonio de Betoveno estis kantita en Esperanto, unuafoje en la monda historio.

Betoveno kaj Auld en furora publika koncerto - Legu pli...

Incendio en Zamenhof ne malhelpis la inaŭguron

Incendio en Zamenhof ne malhelpis la inaŭguron

de Redakcio Laste modifita: 2009-08-07 20:36

En la konstruaĵoj uzataj kiel ejo de la Universala Kongreso en Bjalistoko mankas granda salono. Tial salono Zamenhof ĉi-jare estas granda tendo, starigita en la korto de la kongresejo. Kelkajn tagojn antaŭ la komenco de la kongreso vandaloj fajrigis unu el la flankoj de la tendo. Tridek metroj de la tendoŝtofo detruiĝis, antaŭ ol la fajrobrigado sukcesis estingi la incendion. La riparo de la damaĝo kostis pli ol 2.500 eŭrojn, sed dimanĉe la solena inaŭguro povis okazi laŭplane en la tendo. Dum la inaŭguro pluraj lokaj kaj regionaj gravuloj alparolis la kongresanojn en Esperanto.

Incendio en Zamenhof ne malhelpis la inaŭguron - Legu pli...

Bjalistoka Esperanto-centro fenestro por la mondo

Post multaj jaroj de revado nun estas realigite.Mi, kiel iama sekretario de tiama PEA en Bjalistoko revis tiam kun kelkaj entuziasmuloj pri tio mallauxte kaj [...]

Bjalistoka Esperanto-centro fenestro por la mondo - Legu pli...

Esperanto-centro malfermita en Bjalistoko

de Redakcio Laste modifita: 2009-08-15 06:50

La 21-an de julio en 2009, urbestro Tadeusz Truskolaski solene inaŭguris Esperanto-Centron Ludwik Zamenhof, troviĝantan ĉe la strato Warszawska, n-ro 19 en Bjalistoko.

Esperanto-centro malfermita en Bjalistoko - Legu pli...

Detruismo pluas

La teksto de Diccon Masterman kiun mi aludis, "La falanta membro-nombro de UEA", intertempe "malaperis" el la retejo de la Civito, supozeble pro malvolo agnoski [...]

Detruismo pluas - Legu pli...

Dankinde per amuza rakonto!

Ĉina esperantisto vizitas Krasnojarskon en Rusio. Kaj loka esperantisto Valerij Malihin invitis la ĉinan en restoracion. La restoracio ne estas granda kun kelkaj rusoj. Manĝante, [...]

Dankinde per amuza rakonto! - Legu pli...

Agoj pri dokumento