Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Vandaloj atakis kongresajn busojn

Vandaloj atakis kongresajn busojn

de Redakcio Laste modifita: 2009-08-15 06:44
Pneŭoj de tri busoj de aliurbaj kaj alilandaj esperantistoj, parkitaj proksime al la kongresejo en Bjalistoko, estis detruitaj de vandaloj. La vandalaĵo estis malkovrita de la polico, kiu post du pli fruaj vandalaĵoj de tempo al tempo patrolas ĉirkaŭ la kongresejo.

La incidento estis rimarkita marde matene antaŭ la 9-a horo. Tri busoj estis parkitaj apud unu el la studentaj loĝdomoj nun uzataj de kongresanoj, proksimume ducent metrojn for de la kongresejo.

Per unu el la busoj alveturis ĉeĥaj esperantistoj, per alia polaj kongresanoj. Almenaŭ la ĉeĥa buso estis klare markita per esperanta flago kaj la vorto "Esperanto".

La patrolanta polico rimarkis, ke tri pneŭoj estis tranĉitaj kaj senaeraj. La ŝoforoj ne ĉeestis en la momento, kaj la polico kontaktis ilin por informi pri la okazaĵo.

La tranĉaĵoj estis tiel grandaj, ke ne eblis ilin ripari. Krom la aŭtobusoj en la sama loko estis parkitaj ankaŭ diversaj aŭtoj, kiuj tamen ne estis difektitaj. Laŭ la polico simila vandalaĵo antaŭe ne okazis en Bjalistoko.

La incidento estas jam la tria vandalaĵo kiu trafas la Universalan Kongreson en Bjalistoko. Pli frue, kelkajn tagojn antaŭ la solena inaŭguro, iu bruligis flankon de la tendo Zamenhof, sed la fajrobrigado rapide estingis la incendion. Poste, noktomeze inter lundo kaj mardo, granda ŝtono estis ĵetita tra fenestro de la junulara amasloĝejo en Bjalistoko kaj vundis brazilan kongresanon.

Vandalismo direktita kontraŭ la kongreso suspekteblas ankaŭ ĉe la busto de Ludoviko Zamenhof kelkcent metrojn de la loko kie iam staris lia naskiĝdomo. La esperantaj flagoj apud la busto havas la tendencon malaperi.

En mardo kaj en merkredo apud la statuo flirtis nur la flagoj de Pollando, Eŭropa Unio kaj de la regiono Podlaĥio. En ĵaŭdo la esperantaj flagoj reaperis en la malplenaj truoj de la malaltaj flagteniloj, facile atingeblaj de ajna preterpasanto.

arkivita en: ,