Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / La Komitato de UEA volas ĉies retadresojn

La Komitato de UEA volas ĉies retadresojn

de Redakcio Laste modifita: 2009-08-15 11:01
La Centra Oficejo de UEA strebu kolekti la retpoŝtajn adresojn de ĉiuj esperantistoj en la mondo por poste uzi tiujn en sia informado. La branĉoj "filmo" kaj "kanto" de la Belartaj Konkursoj provizore estu nuligitaj. Decidojn kun tia enhavo aprobis la Komitato de UEA en sia kunsido vendrede matene en Bjalistoko. Estis akceptita unu nova landa asocio kaj unu nova kunlaboranta faka asocio de UEA.

La komitataj kunsidoj de UEA en Bjalistoko okazis en iom nekutima ejo. Anstataŭ kutima kunsida ĉambro la komitatanoj sidis en universitata prelegejo. Plej antaŭe ĉe la nigra tabulo, sur la loko de la instruistoj, sidis la estraro de UEA kaj la ĝenerala direktoro.

La kunsidon malfermis nova ceremonio - disdono de diplomoj al ĉiuj komitatanoj kiuj membras en UEA 40 aŭ 50 jarojn sinsekve. Ne ĉeestis en la komenco de la kunsido komitatano Ulrich Lins, kiu devis ricevi diplomon pro pli ol kvindekjara membreco.

Pro minimume kvardekjara seninterrompa membreco ricevis diplomojn interalie Tuomo Grundström, Ulla Luin kaj Rob Moerbeek. Similan diplomon, subskribitan de la prezidanto de UEA Probal Dasgupta pro sia kvardekjara membrado ricevis ankaŭ la prezidanto de UEA Probal Dasgupta mem.

La aliajn ĉeestantojn la ĝenerala direktoro de UEA Osmo Buller konsolis:

- Ni donas diplomojn al la komitatanoj kiuj ilin meritas. Sed rapide pasas la jaroj, do ne zorgu, se vi ne ricevas nun diplomon. Vi ricevos ĝin pli rapide ol vi atendas.

Dum diskuto pri la propono starigi novan, malmultekostan kategorion de membreco, la reprezentanto de TEJO en la komitato legis alvokon de TEJO ne enkonduki novan kategorion de retaj membroj, krom kiel parton de pli vasta strategio por pli efike atingi la komunumon de retaj esperantistoj kiuj ankoraŭ ne membras en UEA.

"TEJO estu plene envolvita en ĉiuj diskutoj implikantaj ŝanĝojn por membroj de TEJO. Oni komune ellaboru strategion, uzante la spertojn de E@I kaj aliaj projektoj", atentigis la komitato de TEJO en sia letero.

La komitato nun ne enkondukis novan kategorion, sed taskis al la estraro esplori la eblecon de nurreta dissendo de la revuo al dezirantoj kaj la eblecon de starigo de malmultekosta reta membreco.

Aldone la komitato aprobis la rekomendon de la prepara kunsido pri reta membreco, laŭ kiu la estraro starigu projektgrupon pri ĝenerala registrado de retadresoj kaj pripensu kia organizado necesas por daŭre aktualigi la retadresan registron kaj ĝin utiligi ekzemple por dissendi informleterojn.

Laŭ la diskuto evidentiĝis, ke la celo de la propono estis igi la Centran Oficejon de UEA registri la retpoŝtajn adresojn de ĉiuj konataj esperantistoj kaj poste uzi la adresojn por amasaj dissendoj.

La subkomitato pri faka agado rekomendis, ke la planata adresaro estu uzata ankaŭ por kontaktigi samfakulojn. La estrara laborgrupo tamen supozeble unue devos pripensi, kio estas ebla kaj permesita laŭ diverslandaj leĝoj, kiuj reguligas la registradon de personaj informoj kaj amasajn retajn dissendojn.

La subkomitato pri informado rekomendis, ke UEA kolektu informilojn de landaj asocioj en sia retejo por vidi, kiaj informiloj ekzistas kaj kiuj el ili eventuale povus esti tradukitaj por uzo en aliaj landoj. Tiu rekomendo estis aprobita.

La komitato ricevis aliĝpetojn de landaj asocioj en du landoj, sed la raportanto Brian Moon ne tuj memoris, pri kiuj landoj temis:

- Venis du aliĝpetoj dum la lasta jaro, unu de Meksika Esperanto-Asocio... (bruo en la salono) Ne, Mongola Esperanto-Societo. Ĝi estas tre bone plenumita, kaj ni rekomendas aprobon. La alia aliĝpeto venis el Angolo, sed en la nuna stato ni ne povas rekomendi aprobon, ĉar ne ĉiuj dokumentoj en ĝi estas en Esperanto.

Venis ankaŭ aliĝpeto de Monda Asembleo Socia, kiu deziris igi kunlaboranta faka asocio de UEA. Al la komitatanoj kiuj volis scii pli pri la koncerna asocio respondis Ulrich Lins, la pli ol kvindekjara membro de UEA kiu en tiu momento jam estis sur sia loko en la salono.

- La ĉefa aganto de tiu asocio estas Vilhelmo Lutermano, li proksime kunlaboras kun diversaj Kubaj esperantistoj. La publikaĵoj estas iom maldekstraj, aperis pluraj verkoj pri Karlo Markso, kiel ili nomas lin, kaj pri Kubo. Sed kiel vi scias, kunlaborantaj fakaj asocioj ne bezonas esti neŭtralaj.

Post voĉdono la aliĝpeto de Mongola Esperanto-Societo estis aprobita per 55 voĉoj por kaj 2 kontraŭ. Tiel UEA nun havas sume 70 aliĝintajn landajn asociojn.

Por la aliĝpeto de Monda Asembleo Socia voĉdonis 30 komitatanoj, kontraŭ ĝi voĉdonis 9, kaj sin detenis 15 komitatanoj. La aliĝpeto estis aprobita, kaj UEA nun havas 36 kunlaborantajn fakajn asociojn.

La subkomitato pri edukado en sia raporto rekomendis, ke instruantoj de Esperanto havu diplomon pri ekzameno farita laŭ la kriterioj de Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) de la nivelo B2 aŭ pli alta. Tiun rekomendon la Komitato de UEA aprobis.

Lige kun la diskuto pri ekzamenoj montriĝis ankaŭ, ke post la pasintjara kverelo inter UEA kaj ILEI okazis repaciĝo. Dum la Roterdama kongreso UEA provizore forprenis de sia faka asocio la respondecon pri la ekzamenoj, kaj decidis mem okupiĝi pri la afero. Post la ĵusaj ŝanĝoj en la estraro de ILEI la situacio ŝanĝiĝis.

- La estraro de UEA nun kunsidis kun la estraro de ILEI, kaj estis klare interkonsentite, ke ILEI kunlaboros pri la ekzamenoj, klarigis Probal Dasgupta al la komitatanoj.

La subkomitato pri kulturo sub la gvido de Michela Lipari proponis, ke oni "eksperimente suspendu" du branĉojn de la Belartaj Konkursoj de UEA, la branĉojn "filmo" kaj "kanto". Laŭ ŝi, mankas sufiĉe altnivelaj partoprenantoj en la branĉoj, dum en la esperantlingva merkato ofte aperas altnivelaj filmoj kaj precipe kantoj, kiuj ne partoprenas en la Belartaj Konkursoj.

Laŭ la propono de la subkomitato la du branĉoj estu provizore forstrekitaj el la alvokoj kandidatiĝi, sed la premioj tamen povu esti aljuĝitaj, kaze ke la gvidantoj de la konkurso hazarde trovus indajn kandidatojn inter la novaj verkoj aperintaj en la koncerna jaro.

Komitatano István Ertl kritikis la proponon:

- Pri tiu punkto mi kontraŭas, ĉar ĝi malkoherigus la konkurson, en iuj branĉoj oni devus kandidatiĝi, en aliaj ne. Kaj eble homo kiu ne konkursigis sian verkon povus rifuzi la premion. Estus stranga konkurso se oni trudus la premion...

Michela Lipari defendis la ideon:

- Ni ne trudos premiojn, ĉar ni faros same kiel UEA pri honoraj membroj - ĝi unue kontaktas la kandidatojn por vidi ĉu ili volas la honorigon aŭ ne. Ĉi tiu formulo estas mildigo de la origina propono, kiu estis simple nuligi la branĉojn enute.

La propono de la subkomitato pri kulturo estis aprobita kun granda majoritato, do supozeble venontjare verkintoj de furoraj kanzonoj aŭ la aŭtoroj de altkvalitaj esperantlingvaj filmoj povos je sia surprizo ricevi premion en la Belartaj Konkursoj de UEA.

arkivita en: ,
rubulo
rubulo diras:
2009-08-02 13:24
"Laŭ la diskuto evidentiĝis, ke la celo de la propono estis igi la Centran Oficejon de UEA registri la retpoŝtajn adresojn de ĉiuj konataj esperantistoj kaj poste uzi la adresojn por amasaj dissendoj."

Ecx ne temas pri diverslandaj legxoj. Senpete amase sendi retmesagxojn tute ne estas eleganta kaj elmontras klaran nekomprenon de kutimoj de interreto. Kiel oni povus nomi tion ? Mia propono : Senpeta Poluado per Amassenditaj Mesagxoj, aux SPAM.

Atentu, ke dank'al nuntempaj retposxtiloj spamo gxenerale ne plu atingas homojn.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2009-08-03 09:56
Mi komprenas, ke la registrado ne estos perforta, sed ke oni invitos homojn alighi al la listo k doni sian konsenton ricevi sendajhojn. Au chu temas pri spiona dumnokta shtelado de retadresoj?
felicx
felicx diras:
2009-08-03 10:20
"La subkomitato pri informado rekomendis, ke UEA kolektu informilojn de landaj asocioj sia retejo por vidi, kiaj informiloj ekzistas kaj kiuj el ili eventuale povus esti tradukitaj por uzo en aliaj landoj. Tiu rekomendo estis aprobita."

Tion jam delonge klopodas fari la Reta Informado-Centro (RIC) http://informado.net/index.php?art=1 Ĉu la UEA-komitato decidante konsciis pri ties ekzisto? Ĉu UEA nun vere klopodos kolekti la informilojn en sia retejo? Kial ne eblas uzi la jam ekzistantan RIC?
a2na
a2na diras:
2009-08-06 10:52
Mi memoras ke antaux pli malpli 6 jaroj UEA volis disponigi al siaj membroj servon kiu ebligus uzon de UEA kodo kiel plusendata retadreso - sxajnas al mi ke gxi ne estis sukcesa - sed eble (post pli bona informado) gxi estus solvo por komuniki kun membroj sen bezono disponigi aldonajn retposxtajn adresojn. - krome malaperus problemo kun aldonado de retposxtadresoj en kongresa libro