Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / TEĴA rezolucias por libera gazetaro

TEĴA rezolucias por libera gazetaro

de Redakcio Laste modifita: 2009-08-10 16:55
La plej debatiga temo de la ĵurnalista kunsido dum la Bjalistoka universala kongreso estis rezolucio pri nova litova leĝo, kiu povas severe limigi la liberecon de la amaskomunikiloj. Post ŝtorma kaj iom kaosa diskuto, la ĉeestantoj post voĉdono donis sian principan aprobon al la rezolucio proponita de vicprezidanto Kalle Kniivilä. Unuanime oni aprobis proponon, ke la estraro de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio turnu sin al la gvidantaro de pola radio kaj esprimu sian zorgon pro la ĵusa malpliigo de la esperantlingvaj elsendoj.

Iom malpli ol la kvarono el la sume 110 membroj de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio kolektiĝis por la jara membrokunveno en la taŭge nomita salono Fighiera-Sikorska en iom malfacile trovebla angulo de la disa kongresejo. Prezidanto Audrys Antanaitis komencis la kunsidon per solena disdonado de la ĵus produktitaj plastaj membrokartoj. La kartoj estis disdonitaj en numera ordo.

- Numero unu estas mi, sed al mi mem mi jam enmanigis la karton pli frue, diris Audrys Antanaitis.

Li poste konstatis, ke la ĉefa atingo de la pasinta jaro estis la oficiala registriĝo de la asocio en Litovio. TEĴA iĝis la unua internacia organizaĵo kiu havas sian ĉefsidejon en Litovio, kaj necesis iom da jura ĵonglado antaŭ ol la aŭtoritatoj estis kontentaj pri la registraj dokumentoj.

Estrarano Aleksandr Korĵenkov rakontis, ke li dum la proksimaj monatoj intencas kontakti ĉiujn esperantlingvajn amaskomunikilojn por kolekti informojn. Poste la rezulto estos publikigita en la oficiala retejo de TEĴA. Laŭ Korĵenkov la tasko estas grava, ĉar aktuala listo de esperantaj gazetoj, radiostacioj kaj retaj amaskomunikiloj de multaj jaroj ne ekzistas.

Dum la posta diskuto kelkaj membroj esprimis la deziron, ke TEĴA surprenu taskojn pri informado, ekzemple preparante gazetarajn komunikojn. Barbara Pietrzak proponis, ke TEĴA pli aktive kunlaboru kun la kongresa kuriero dum la Universalaj Kongresoj. Estraranoj responde konstatis, ke ekzistas multaj indaj taskoj, sed bedaŭrinde la ĝisnuna apenaŭa aktiveco de la membraro ne permesas, ke la asocio rapide alprenu novajn respondecojn.

Barbara Pietrzak ankaŭ atentigis la ĉeestantojn pri la fakto, ke la ĉiutagaj esperantlingvaj elsendoj de Pola Radio estis abrupte reduktitaj, tiel ke la programoj nun aŭdiĝas nur en labortagoj. Ŝi proponis, ke la asocio iel eldiru sian starpunkton pri la okazinta ŝanĝo.

La ĉeestantoj unuanime aprobis la proponon kaj komisiis al la estraro turni sin al la gvidantoj de Pola Radio por esprimi sian zorgon, aparte menciante ke la redukto de la esperantlingvaj elsendoj okazis sojle de la jubilea Universala Kongreso, okazanta en Pollando.

Malpli unuanima estis la reago de la membroj al proponata rezolucio, en kiu TEĴA esprimas sian ĉagreniĝon pro nova litovia leĝo. Multaj homrajtaj organizaĵoj kondamnis la malpermeson ”agiti” por samseksamaj rilatoj, sed ankaŭ multaj aliaj eroj de la leĝo facile povas esti interpretataj en maniero, kiu forte limigus la liberecon de esprimado en amaskomunikiloj.

La rezolucio proponita de vicprezidanto Kalle Kniivilä "kun ĝojo bonvenigas la decidon de prezidento Dalia Grybauskaitė starigi laborgrupon por prilabori la leĝon".

Laŭ posta alineo, "TEĴA forte esperas, ke post la modifoj, proponotaj de la laborgrupo, la leĝo estos fine aprobita en formo, kiu garantios la liberecon de la esprimado kaj de la amaskomunikiloj en Litovio, laŭ la diversaj internaciaj interkonsentoj al kiuj Litovio aliĝis."

La prezidanto de TEĴA, Audrys Antanaitis, senrezerve subtenis la rezolucion en ĝia origina formo, dum estrarano Aleksandr Korĵenkov principe obĵetis, asertante, ke temas pri politikaĵo pri kiu laŭ li TEĴA ne rajtas okupiĝi. Krome li aldonis, ke la aprobo de la rezolucio malutilus al Esperanto en Litovio, precipe en katolikaj rondoj.

Kontraŭis la rezolucion ankaŭ la ĝenerala sekretario de TEĴA, Vytautas Šilas. Laŭ li la nova leĝo estas bona kaj bezonata, kaj mankas kialo kritiki ĝin.

Barbara Pietrzak, estrarano de UEA, donis al la rezolucio sian principan subtenon, sed proponis kelkajn redaktojn. Gunnar Gällmo atentigis la publikon pri tio, ke UEA laŭ sia statuto ne estas neŭtrala kiam temas pri homaj rajtoj, kaj ke la samo validu ankaŭ por fakaj asocioj de UEA.

Estis ankaŭ fortaj kritikaj voĉoj en la publiko, kaj la diskuto iĝis iom kaosa, kiam partoprenontoj de la sekva kunsido jam komencis postuli, ke TEĴA liberigu la ĉambron. Tiam prezidanto Audrys Antanaitis proponis, ke la membrokunsido donu sian principan aprobon al la rezolucio, kune kun la aldono proponita laŭ Barbara Pietrzak, laŭ kiu TEĴA subtenas la liberecon de la amaskomunikiloj en ĉiuj landoj, ne nur en Litovio, kie la asocio estas registrita.

La rezolucio sekve estis principe akceptita post voĉdono, dum kiu 11 membroj de TEĴA subtenis la proponon, 8 voĉdonis kontraŭ, kaj 3 sin detenis.

Noto: La redaktoro de Libera Folio estas la vicprezidanto de TEĴA, Kalle Kniivilä.

arkivita en: ,