Vi estas ĉi tie: Hejmo / Ligoj

Ligoj

de Jan Ulrich Hasecke Laste modifita: 2010-03-02 18:15
Ligoj en Libera Folio
8.0-grada tertremo en Chinio de Wang Xigen — Laste modifita: 2008-05-27 21:58
La raportoj, bildoj, videoj pri 8.0-grada tertremo en Chinio.
Gazetaraj komunikoj de UEA de Redakcio — Laste modifita: 2008-05-15 15:32
Gazetaraj komunikoj de UEA aperas je diversa periodeco ekde majo 1998. Eblas aboni ilin retpoŝte aŭ legi ilin rekte en la retejo de UEA.
La retejo de la papo de Redakcio — Laste modifita: 2008-05-10 10:08
La retejo de Vatikano ekde la 9-a de majo 2008 havas ankaŭ latinlingvan sekcion.
Podkasto de BRE de Miaohui — Laste modifita: 2010-05-03 14:26
Jen podkasto de Budhana Retejo Esperantista. Ni esperas, ke nia laboro donos ĝuon al karaj samideanoj.
Esperanto 2.0 TV de Laszlo SZOKE — Laste modifita: 2008-03-16 21:41
Esperanto 2.0 TV - reta televidkanalo de Hungaria Esperanto-Asocio plejparte kun propraj, e-lingvaj materialoj ne nur el Hungario.
Tekstaro de Esperanto de Redakcio — Laste modifita: 2008-03-01 19:34
En 2002 “Esperantic Studies Foundation”, ESF, iniciatis projekton por starigi elektronikan lingvosciencan tekstaron (korpuson) de Esperanto. ESF kontraktis kun Bertilo Wennergren por plani kaj efektivigi la unuan projektofazon, kiu pretiĝis fine de Aprilo 2003. Helpis al Bertilo Wennergren “Korpusa Konsila Komitato” konsistanta el Ilona Koutny, Jouko Lindstedt, Carlo Minnaja kaj Chris Gledhill. La tekstomaso en Februaro 2008 ampleksis 4.675.412 vortojn. Esploristoj, kiuj volas alimaniere utiligi la tekstaron, povas elŝuti la tekstaron (krom la protektitaj tekstoj) kaj prilabori ĝin laŭ siaj celoj kaj bezonoj.
La retejo de Don Harlow de Redakcio — Laste modifita: 2008-01-27 22:44
La retejo de Claude Piron de Redakcio — Laste modifita: 2008-01-23 22:46
Claude Piron (1931-2008) estis svisa psikologo kun forta intereso pri lingvoj, diplomito de la Interpretista Lernejo de Ĝeneva Universitato. Li laboris ok jarojn en Monda Organizo pri Sano, i.a. en Orienta Azio kaj Afriko. Trejnita kiel psikanalizisto kaj psikoterapiisto, li komencis praktiki psikoterapion en 1969 en la ĝeneva regiono (de 1999 en Gland, Svislando). Li instruis en la Psikologia kaj Edukscienca Fako de Ĝeneva Universitato de 1973 ĝis emeritiĝo en 1994. Lia verko "Le défi des langues" ("La lingva defio"), kiu estas iom psikanalizo de internacia komunikado, estis eldonita ĉe L'Harmattan (Parizo) en 1994. Li publikigis en Esperanto ok romanojn, plurajn novelarojn, poemaron kaj kantokasedon. Li publikigis diverslingve multajn artikolojn pri internacia kaj interkultura komunikado, kaj pri psikologio. Li aŭtoris aŭ kunaŭtoris tri franclingvajn librojn pri psikologiaj temoj.
La Krokodil’ - La bulteno de Esperanto Kultur-Centro de Tuluzo de Przemysław Wierzbowski — Laste modifita: 2008-01-13 17:51
La bulteno de la Esperanto Kultur-Centro de Tuluzo
Tutmonda ĵurnalista kongreso de Redakcio — Laste modifita: 2008-01-11 12:40
Tutmonda kongreso de Esperantistoj-ĵurnalistoj en Litovio 26-30-an de majo 2008.
Abako - projekto pri lingva statistiko en la reto de Redakcio — Laste modifita: 2007-12-16 14:28
Abako provas nombri la retpaĝojn en pluraj malgrandaj lingvoj.
Ameriko.org : Retejo de Amerika Komisiono de UEA de Boris-Antoine Legault — Laste modifita: 2007-11-14 21:01
Jen ligilo al retejo de Amerika Komisiono de UEA. Troviĝas raportoj pri esperantaj agadoj en la amerika kontinento kaj aŭskulteblas esperantaj radio-programoj de Radio Kubo.
Kampanjo por nuligi la "honoran prezidantecon" de Franco de Redakcio — Laste modifita: 2007-11-09 18:23
El la enhavo: " La jaron 1968 la Universala Kongreso de Esperanto okazis en Madrido kaj ĝia honora prezidanto estis Francisco Franco, puĉisto provokinta kruelan militon, diktatoro de Hispanio dum 39 teroraj jaroj kaj ĉefa respondeculo pri ĉ. miliono da murditoj. La organizintoj de tiu UK tute forgesis, ke miloj da esperantistoj daŭre ne povis reveni al sia hejmlando kaj ke Franco masakris la esperantistan movadon en la hispana ŝtato. Siaflanke, UEA montris sian mankon de solidareco al la persekutita esperantistaro. Eĉ dum la kongreso, kelkaj programeroj ekzaltis la diktaturon kaj la diktatoron. La subskribantoj de tiu manifesto, esperantistoj vivantaj en la 21a jarcento, malfeliĉas pro la fakto, ke UEA daŭre havas en la listo de honoraj prezidantoj de siaj Universalaj Kongresoj, diktatoron respondecintan pri persekuto de esperantistoj, pri murdo de pli ol unu miliono da homoj, pri teroro, pri kruelo; kaj bedaŭras, ke la hispana esperanto-movado ankoraŭ neniel agis kontraŭstare al tiu insulto al homa digno." Pro tio, ni petas al la koncerna asocio, nuligi la honoran prezidantecon de la Universala Kongreso de 1968 al la diktatoro, la generalo Francisco Franco.
ESENCOJ - informkolekta portalo de Laszlo SZOKE — Laste modifita: 2007-11-07 19:27
ESENCOJ laŭintence iĝos la plej kompleta kolekto de informoj pri Esperanto-movado hungara kaj internacia.
[...] de Sun Mingxiao — Laste modifita: 2007-11-01 01:32
Renato Corsetti prelegas en Dua Vivo de Redakcio — Laste modifita: 2007-10-22 21:17
Spektu la prelegon de Renato Corsetti pri "La malbona lingvo", faritan en la 1-a DVUK (Duaviva Universala Kongreso) en oktobro 2007.
Esperanto en Dua Vivo de Redakcio — Laste modifita: 2007-10-21 17:51
Dua Vivo ("Second Life") estas virtuala mondo, kie oni povas mem vagi en la formo de eta homfiguro (avataro). Jam formiĝis tie grupo de esperantistoj, kiu nun havas pli ol 200 membrojn. La mapo de Dua Vivo estas dividita en multajn malgrandajn terenojn, kiujn oni povas viziti. Multaj komercaj kaj kulturaj instancoj jam aĉetis terenon en Dua Vivo: ekzemple oni povas trovi tie la oficejojn de Reuters, Renault, IBM kaj Coca Cola; kaj la Sveda Registaro ĵus starigis tie virtualan ambasadejon.
Esperanto en metaversoj de Redakcio — Laste modifita: 2007-10-21 17:50
Retejo pri Esperanto en virtualaj mondoj, ĉefe Second Life (Dua Vivo). Enhavas interalie fotojn, filmetojn, instrukciojn pri aliĝo al Dua Vivo.
Gazetara komuniko de Ipernity en la angla de Redakcio — Laste modifita: 2007-10-13 11:13
Launched 6-months ago, ipernity has quickly met with success outside France, its native country. Consequently, many users spontaneously volunteered to translate ipernity in their languages. Ipernity is now available in 6 languages including Spanish, Italian - and even Esperanto!
Paul Peeraerts pri la esperantlingva fasado de Ipernity de Redakcio — Laste modifita: 2007-10-13 11:00
Paul Peeraerts estras la esperanto-teamon ĉe Ipernity. Jen kion li skribas en sia blogo ĉe Ipernity: "Ipernity havas nun esperantlingvan fasadon. Vi do povas elekti ne nur la francan, anglan, germanan, italan aŭ hispanan kiel laborlingvon sed ankaŭ Esperanton. Tie ĉi mi arigas kelkajn oftajn demandojn pri tio. Ne timu mem aldoni demandojn aŭ sugestojn!"
Agoj pri dokumento