Ligoj
de Jan Ulrich Hasecke
—
Laste modifita:
2010-03-02 18:15
Ligoj en Libera Folio
- Gamoj per Kelta Harpo — de Jean-Pierre Poulin — Laste modifita: 2012-08-29 11:47
- 504 gamoj por kelta harpo
- Zamenhof Festo 2010-Zamenhof Al Soros — de Neil Blonstein — Laste modifita: 2011-01-08 21:30
- Mi trovis la plej bonan film-klipon mian de George Soros pri Esperanto por meti cxe Youtube. http://www.youtube.com/watch?v=BNGmKw-VxF4 Disvastigu gxin kun mencio de fonto. Gxi estas sub titolo GEORGE SOROS PRI PATRO TEODORO-LITERATURA MONDO. Miaj 116 fotoj estas enretigitaj cxe Picasa. Jen kelkaj komentoj de la Zamenhof-simpozio 2010 de preleganto, profesia bibiliotekisto, Ralph Dumain. http://gxirafo.blogspot.com/2010/12/george-soros-parolas-pri-esperanto-en.html
- Muzikgamoj — de Jean-Pierre Poulin — Laste modifita: 2010-12-20 13:11
- El Popola Chinio — de Chen Ji — Laste modifita: 2010-08-05 07:48
- El Popola Chinio estas esperanta retejo, kiu dissendas informojn pri socio, kulturo kaj ekonomio de Ĉinio kaj ankaŭ Esperanto-movado. Reta El Popola Ĉinio (EPĈ) fondiĝis en 2000 surbaze de la presita esperanta revuo “El Popola Ĉinio” celante konigi tutmondajn e-istojn pri Ĉinio. Lastjare EPĈ klopodas per Esperanto amikiĝi kun e-istoj tra la mondo, kaj kiel eble plej multe konigi niajn samideanojn pri esperantaj aktivadoj kaj informoj ĉinaj kaj alilandaj.
- Projekto RoMEo - komiksoj, por ĉiuj... — de Daniele Binaghi — Laste modifita: 2010-07-08 20:51
- Projekto RoMEo okupiĝas pri esperantigo de komiksoj (t.e., bildrakontoj). Ĝis nun, oni publikigis 3 libretojn (Rat-Man, Diabolik kaj Lupo Alberto) kaj unu PDF (Lasta lekcio en Gotingeno), ĉiuj de italaj aŭtoroj; sed aliaj verŝajne sekvos...
- Barelo - retgazeto pri Litovio — de Redakcio — Laste modifita: 2010-02-25 16:59
- Pri pli interesaj kaj aktualaj eventoj en Litovio. Esperanto-temoj ankaŭ ne estas fremdaj…
- Esperanto.cn — de Zhang Xuesong — Laste modifita: 2010-02-14 14:44
- Kultura kaj movada retejo en Esperanto kaj ĉina lingvo
- Esperanto.com — de Redakcio — Laste modifita: 2010-02-04 20:54
- Esperanto.com estas beta-versio de internacia virtuala komunumo de esperantistoj. Esperanto.com estas socia reto, kreita de esperantistoj por esperantistoj. En Esperanto.com vi povas komuniki kun amikoj, krei grupojn kaj partopreni en ili, aliĝi al eventoj, verki blogaĵojn, alŝuti fotojn, ludi ludojn, diskuti...
- Fabelaj mondoj en Esperanto — de Dima Sxevcxenko — Laste modifita: 2010-01-16 11:07
- En la retejo vi povas trovi fabelojn el perlo, bildfabelojn, pentritajn en 3D, filozofiajn fabelajn novelojn, originale verkitajn en Esperanto ka..
- Retpaĝaro de Lille2015 — de Xavier Dewidehem — Laste modifita: 2009-12-16 19:47
- Nordfrancia Esperanto-Federacio kandidatas por akcepti la 100an Universalan Kongreson de Esperanto en 2015.
- Marvirinstrato - novelaro senpage elŝutebla — de Tim WESTOVER — Laste modifita: 2009-05-05 21:36
- Nova novelaro Marvirinstrato aperas sub la permesilo Creative Commons, rajtigante iun ajn senpage elŝuti elektronikan version. La libro samtempe aperas paperforme. Tri el la dek ok noveloj gajnis premiojn en la Belartaj Konkursoj de UEA (3-a premio, 2005; 2-a premio, 2006; 1-a premio, 2007). Espereble papera+reta eldonado fariĝos pli populara en Esperantujo. Pro malaltaj eldonkvantoj kaj internaciaj sendokostoj, la prezoj de Esperantaj libroj estas altaj. Perreta malferma eldonado altiros novajn legantojn kaj legantojn, kiuj malofte aĉetas Esperantajn librojn. Paperaj libroj restos gravaj por subteni niajn aŭtorojn, eldonistojn, kaj libroservojn.
- La retejo de EDE — de Redakcio — Laste modifita: 2009-02-28 08:50
- Eŭropo Demokratio Esperanto estas "nova movado, kiu celas helpi la konstruadon de pli demokratia EŭropUnio", informas la retpaĝo, kiu enhavas interalie pretajn flugfoliojn de la esperantista partio.
- La informa blogo de ikso.net — de Redakcio — Laste modifita: 2008-10-17 10:28
- En tiu ĉi blogo oni povos trovi plej diversajn informojn pri la komputila mondo. Laŭplane en la blogo aperu artikoloj kaj novaĵoj kaj por spertaj uzantoj de komputiloj kaj por homoj, kiuj havas nur bazajn sciojn pri tiuj temoj.
- La retejo de la asocio E-lingvo — de Redakcio — Laste modifita: 2008-10-04 15:05
- La nova asocio E-lingvo klopodas konvinki civitanojn de EU pri la avantaĝoj de komuna lingvo.
- Kabano Deodaro — de Zhang Xuesong — Laste modifita: 2008-09-25 15:01
- Mia spaco en http://www.ipernity.com - la granda komunumo de esperantistoj.
- 65a IJK en Liberec — de Joan Català — Laste modifita: 2008-08-23 17:13
- La nomo de la urbo rolos ankaŭ kiel temo de la 65-a IJK, kaj ĝin la organiza teamo intencas pritrakti diversflanke. Komencante de tradiciaj liberecoj formiĝantaj ekde apero de la homa civilizo, kiel ekonomia, religia, aŭ pli vaste spirita liberecoj, trabsirante al demokratio, kiun formas ekzemple persona libereco aŭ libereco en ĵurnalismo kaj finante per relative novaj aspektoj de libereco, kiuj sekvas modernigon de la “globa vilaĝo”. Kaj temas ekzemple pri kopirajto kaj libereco en programara mondo.
- La retejo de UK 2008 — de Redakcio — Laste modifita: 2008-07-20 09:42
- La retejo de la Roterdama Universala Kongreso enhavas interalie elŝuteblajn numerojn de la kongersa kuriero.
- Bjalistoka Esperanto-Televido - la 6-a parto — de Przemysław Wierzbowski — Laste modifita: 2008-07-19 20:24
- vi povas jam trovi la plej freŝan parton de la bjalistoka Esperanto-TV. en la programo vi trovos: * sabatan intervjuon pri Jakobo Ŝapiro kun prezento de lia heroa agado, * rakonton de la direktoro de Podlaĥia Muzeo pri la teksaĵa unikaĵo de nia regiono, * kelkajn rigardojn al la ĉi-jara aranĝo FRINGOJ en Grezijono en Francujo, * sinprezenton de la bjalistoka ekipo, kiu disinformigos pri Bjalistoko dum la ĉi-jara kongreso. Ni volas ankaŭ scii, kio okazas en viaj regionoj kaj landoj. Kiel agas via E-klubo, kiujn aranĝojn - ne nur esperantajn - vi partoprenis, pri kio famas via urbo... ktp. Tial mi petas vin ankaŭ kontribui en nia programo - registru filmeton, sendu ĝin al ni kaj disfamigu ĝin al Esperantujo per la Interreta Esperanto-Televido! Ne gravas la kvalito, gravas via engaĝiĝo! Kontaktu per ipernity aŭ per esperanto@itvc.pl sendante viajn filmojn, rimarkojn kaj dezirojn.
- La retejo de ILEI — de Redakcio — Laste modifita: 2008-07-06 21:52
- Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) estas la ĉefa kolektiĝejo por instruistoj kaj edukistoj de Esperanto. Ĝi estas aliĝinta faka asocio de Universala Esperanto-Asocio. ILEI havas sekciojn en pli ol 30 landoj kaj membrojn en pli ol 45.
- Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio — de Redakcio — Laste modifita: 2008-06-12 07:47
- Grava decido de la ĵurnalista kongreso en Vilno estis la reaktivigo de TEĴA (Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio), kiu apenaŭ funkciis dum la lastaj jaroj. Tuj post la kongreso ekfunkciis ankaŭ la retejo de la asocio.