Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Tim WESTOVER / Marvirinstrato - novelaro senpage elŝutebla

Marvirinstrato - novelaro senpage elŝutebla

de Tim WESTOVER Laste modifita: 2009-05-05 21:36
Nova novelaro Marvirinstrato aperas sub la permesilo Creative Commons, rajtigante iun ajn senpage elŝuti elektronikan version. La libro samtempe aperas paperforme. Tri el la dek ok noveloj gajnis premiojn en la Belartaj Konkursoj de UEA (3-a premio, 2005; 2-a premio, 2006; 1-a premio, 2007). Espereble papera+reta eldonado fariĝos pli populara en Esperantujo. Pro malaltaj eldonkvantoj kaj internaciaj sendokostoj, la prezoj de Esperantaj libroj estas altaj. Perreta malferma eldonado altiros novajn legantojn kaj legantojn, kiuj malofte aĉetas Esperantajn librojn. Paperaj libroj restos gravaj por subteni niajn aŭtorojn, eldonistojn, kaj libroservojn.

La ligoadreso estas: http://www.marvirinstrato.com