Vi estas ĉi tie: Hejmo / Ligoj

Ligoj

de Jan Ulrich Hasecke Laste modifita: 2010-03-02 18:15
Ligoj en Libera Folio
La foto-retejo Ipernity en Esperanto de Redakcio — Laste modifita: 2007-10-13 10:53
Ipernity, kiu estis lanĉita antaŭ 5 monatoj en la lingvoj angla kaj franca, jam ekde la komenco estis forte ŝatata de pluraj Esperanto-parolantoj, el kiuj kelkaj spontanee volontuliĝis por traduki ipernity al Esperanto. "La forta ligo, kiu kunigas niajn membrojn kun ipernity, ebligis al ni alfronti la problemon de plurlingvigo en komuna kaj volontula maniero, kie la membroj mem kunlaboris en la tradukado. Ni tiel akiris tre rapide tradukojn de la retejo, kiuj perfekte kongruas kun la bezonoj de la uzantoj", deklaras Christian Conti, kunfondinto de la servo.
Trifonĉovski por la Nobel-Premio de Jorge Camacho — Laste modifita: 2007-10-03 19:36
Ljubomir Trifonĉovski estas provizore la sola kandidato de la Esperanta Respubliko por la Nobel-Premio pri... Matematiko.
La Esperanta Ĉifito de Jorge Camacho — Laste modifita: 2007-09-03 11:23
Multaj esperantanoj kaj esperantuloj jam aŭdis paroli pri la t.n. Esperanta Ĉifito. Lia identeco restadis longe mistera, enigma eĉ, al ĉiuj. Fine la spionaj servoj de la Esperanta Respubliko sukcesis akiri foton de nia plej fervora malamiko. Jen li: la Esperanta Ĉifito!!!
[...] de Jorge Camacho — Laste modifita: 2007-09-03 11:03
La Esperanta Gazetejo de Boris-Antoine Legault — Laste modifita: 2007-07-21 13:28
Nova retejo aperis por kunigi informojn pri esperantaj gazetoj. Ĝi troviĝas ĉe adreso : www.gazetejo.org -- kunlaboro por riĉigi la retejon estas bonvena !
ESPERANTO 2.0 de Laszlo SZOKE — Laste modifita: 2007-07-16 19:38
Nu, jen projekto de iu tn. eksterulo (tamen lingvoparolanto), kiu ĝuste nun aliĝas al E-movado hungara. La blogo mem priskribos la vojon de miaj provoj pri la uzo de mia ĵurnalista sperto speciale por Esperanto kaj en Esperanto. Kial ESPERANTO 2.0? Ĉar precipe mi agados helpe de tn. 'TTT 2.0', ĉefe en organizado de reta komunumo de la Hungaria Esperanto-Asocio (HEA). Sukcese? Malsukcese? Tion vi trovos ĉi tie!
[...] de Ferriol Macip — Laste modifita: 2007-06-27 20:39
Rusaj filmoj en Esperanto de Redakcio — Laste modifita: 2007-06-13 21:09
En ĉi tiu retejo aperas rusiaj filmoj kun esperantlingvaj tekstoj, spekteblajn rekte en la retejo kaj krome pli bonkvalite elŝuteblaj. Ĉiuj filmoj, prezentitaj en la projekto, estas faritaj antaŭ la jaro 1954, tial ili estas konsiderataj publika havaĵo laŭ la rusiaj leĝoj. La subtitoligitaj versioj de ĉi tiuj filmoj estas disponeblaj laŭ la termioj de la Ĝenerala Publika Permesilo. Oni povas libere uzi ilin por nekomercaj celoj. La filmoj estas elŝuteblaj en DivX-formato kaj oni povas spekti ilin pere DVD-aparatoj, kiuj apogas ĝin.
de tiam ĝis nun de Jorge Luis Gutiérrez — Laste modifita: 2007-05-27 16:42
Blogo pri ĉio kaj nenio: esperanto kompreneble, sed ankaŭ ĉiutagaĵoj.
Lakta Vojo de Jozefo Lejĉ — Laste modifita: 2007-05-21 03:07
Informpaĝo de José Leite Junior (Laktoido).
Esperantaj Poemetoj de Jozefo Lejĉ — Laste modifita: 2009-02-13 21:19
Antaŭ dudek jaroj la poeto Horácio Dídimo omaĝis Prof-ron Paŭlo Amorim Cardoso per tiu ĉi verko. Sed ne nur per poemoj li simpatias Esperanton. Estrinte la Departementon pri Nacia Lingvo, Prof-ro Horácio Dídimo garantiis la instruadon de Esperanto ĉe Federacia Universitato de Cearao antaŭ kelkaj jaroj.
La retejo de la IJK 2007 de Redakcio — Laste modifita: 2007-05-15 17:01
La Internacia Junulara Kongreso 2007 okazos en Hanojo, Vjetnamio.
La R-ankvarteto de Redakcio — Laste modifita: 2007-04-11 14:35
Sub tegmento staris kuvo, dum somera densa pluvo. Sed tegmento baris pluvon, pluvo falis apud kuvon. Ĉar el pluvo kuv’ ne havis, pro la soifo r-anoj kvakis.
La blogo de la Esperanta Respubliko en la ekzilo de Redakcio — Laste modifita: 2007-04-11 14:29
Blogo de la Esperanta Respubliko (en la ekzilo!), la plej nova fantoma kaj virtuala institucio por la Esperanta Malpopolo. Ne hezitu aldoni vian nomon kaj deziratan postenon al la listo de Novaj R-anoj (t.e. Respublikanoj). R-aniĝu ĉi tie!
Komitatano Z pri elektoj 2007 de Redakcio — Laste modifita: 2007-03-13 21:05
"Kiu ne memoras, ke antaŭ tri jaroj estis elektoj en UEA, tiu ne divenas, ke ĉi-jare ili denove okazos. Rara antaŭsigno pri ili estis la novjara mesaĝo de prezidanto Renato Corsetti, kiu anoncis ĝin esti lia lasta. Cetere la movada gazetaro kaj retlistoj prisilentas la aferon. Eĉ klaĉoj ne estas. Ke ankaŭ la revuo Esperanto silentas, estas jam praktiko, kvankam ĝuste ĝi devus esti la ĉefa instiganto de 'elekta etoso', esprimo, kiun Osmo Buller iam vartis sed kiun eĉ li nun evitas. Anemio, apatio, pasiveco ĉie", skribas Komitatano Z en "La Ondo de Esperanto".
Lingvaj Festivaloj de Redakcio — Laste modifita: 2007-03-10 09:30
Lingva Festivalo estas festo de lingvoj, festo de internacia komunikado, kie ĉiuj lingvoj kaj popoloj estas egalaj kaj respektindaj. La festivaloj celas konatigi partoprenantojn kun la unikeco kaj diverseco de lingvoj en la mondo kaj pere de tio stimuli intereson al lernado de lingvoj.
Amikumu de Redakcio — Laste modifita: 2007-02-01 22:11
"Ĉu vi ŝatus trovi interesajn esperantistojn apud vi? ... aŭ vidi la mondon per aliaj okuloj? Nun vi povas fari tion per la unua interkona retejo en Esperanto, Amikumu! Fote kaj skribe esprimu vin kaj influu la mondon, la sola limo estas via imago", asertas la kreintoj de ĉi tiu interkona retejo, la unua en Esperanto.
La retejo de Marino Curnis de Redakcio — Laste modifita: 2007-01-29 09:55
La itala aventurulo Marino Curnis en januaro 2006 ekmarŝis el Italio direkte al Japanio. Laŭ lia plano, la piedira vojaĝo al Japanio kaj reen daŭros ĝis la jaro 2011. En januaro 2007 li haltis en Irano pro nericevo de vizoj.
Beletra Almanako de Redakcio — Laste modifita: 2007-01-24 21:47
En aŭtuno 2007 estos lanĉita nova literatura periodaĵo, kiu komence aperos unufoje jare (eble dufoje) kaj nomiĝos Beletra Almanako (BA). Ĝin redaktas Jorge Camacho (ĉefredaktoro), Probal Daŝgupto kaj István Ertl (redaktoroj). Ĝin eldonas Ulrich Becker (Mondial).
Esperantlingva retejo de la bando Akvarium de Redakcio — Laste modifita: 2007-01-14 12:47
Unu el la plej konataj rusiaj bandoj, Akvarium, nun havas retejon en Esperanto. Krom Esperanto, la oficiala multlingva retejo de Akvarium estas legebla en la rusa, angla, germana, franca kaj finna lingvoj. Tradukoj al pliaj lingvoj estas planataj.
Agoj pri dokumento