Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Rusaj filmoj en Esperanto

Rusaj filmoj en Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2007-06-13 21:09
En ĉi tiu retejo aperas rusiaj filmoj kun esperantlingvaj tekstoj, spekteblajn rekte en la retejo kaj krome pli bonkvalite elŝuteblaj. Ĉiuj filmoj, prezentitaj en la projekto, estas faritaj antaŭ la jaro 1954, tial ili estas konsiderataj publika havaĵo laŭ la rusiaj leĝoj. La subtitoligitaj versioj de ĉi tiuj filmoj estas disponeblaj laŭ la termioj de la Ĝenerala Publika Permesilo. Oni povas libere uzi ilin por nekomercaj celoj. La filmoj estas elŝuteblaj en DivX-formato kaj oni povas spekti ilin pere DVD-aparatoj, kiuj apogas ĝin.

La ligoadreso estas: http://kinejo.blogsome.com/