Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / ladislao / ESPERANTO 2.0

ESPERANTO 2.0

de Laszlo SZOKE Laste modifita: 2007-07-16 19:38
Nu, jen projekto de iu tn. eksterulo (tamen lingvoparolanto), kiu ĝuste nun aliĝas al E-movado hungara. La blogo mem priskribos la vojon de miaj provoj pri la uzo de mia ĵurnalista sperto speciale por Esperanto kaj en Esperanto. Kial ESPERANTO 2.0? Ĉar precipe mi agados helpe de tn. 'TTT 2.0', ĉefe en organizado de reta komunumo de la Hungaria Esperanto-Asocio (HEA). Sukcese? Malsukcese? Tion vi trovos ĉi tie!

La ligoadreso estas: http://novavojo.blogspot.com

bab
bab diras:
2007-07-16 21:19
Ho! Ha!

Je la titolo mi ekkredis ke jen nova ido-projekto…
ladislao
ladislao diras:
2007-07-20 10:00
Kaj nova kaj projekto ja ĝi estas, tamen nur rilate de interreto, aŭ de tn. 'TTT 2.0'...
boriso
boriso diras:
2007-07-21 02:49
Saluton !

Dankon pro interesa artikolo. Do certe Esperanto plurmaniere similas al Linuks kaj aliaj tiaspecaj projektoj. Sed esperanto ankaux iel malsimilas al Linuks kaj similaj projektoj cxar tiujn programojn oni rajtas iom post iom modifi, stabiligi, modernigi, plibonigi.... Vidante la titolon mi ekesperis tian proponon por Esperanto 2.0 - aux eble malpli ekstreme por Esperanto 1.1 - ;) ;)

gxis!