Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Paul Peeraerts pri la esperantlingva fasado de Ipernity

Paul Peeraerts pri la esperantlingva fasado de Ipernity

de Redakcio Laste modifita: 2007-10-13 11:00
Paul Peeraerts estras la esperanto-teamon ĉe Ipernity. Jen kion li skribas en sia blogo ĉe Ipernity: "Ipernity havas nun esperantlingvan fasadon. Vi do povas elekti ne nur la francan, anglan, germanan, italan aŭ hispanan kiel laborlingvon sed ankaŭ Esperanton. Tie ĉi mi arigas kelkajn oftajn demandojn pri tio. Ne timu mem aldoni demandojn aŭ sugestojn!"