Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Mortintaj E-retpaĝoj (post forpaso de ĝiaj kreintoj) / Pola Radio renaskiĝas private

Pola Radio renaskiĝas private

de Dario Rodriguez Laste modifita: 2011-03-26 10:48
Barbara Pietrzak disvastigis mesaĝon al pluraj malnovaj aŭskultantoj anoncante la (privatan) restarigon de la elsendoj per la servilo http://retradio.posterous.com Jen la transskribo.
Karaj Geamikoj, Jam de pli ol unu kaj duona monatoj ne audighas la novaj E-programoj de Pola Radio chesigitaj fine de januaro malgrau divers¬nivelaj intervenoj kaj klopodoj restarigi ilian emisiadon. Tial do, lau iniciato de la plej aktivaj auskultantoj de tiuj chi programoj kaj multonombra socio de iliaj amikoj che la fejsbuka Amikaro de Pola Radio en Esperanto - la grupo, kiu meminiciate shanghis sian nomon al Amikaro de Pola Retradio en Esperanto - enteprenis klopodojn, ke pli ol pli ol jarcent¬duona tradicio de la parola E-komunumo, kreighinta chirkau la varsoviaj E-programoj ne malaperu.
 
Jam meze de februaro che la adreso de Pola Retradio en Esperanto (http://retradio.posterous.com/) aperis la son¬dokumentoj registritaj komence de tiu chi monato dum la Interlingvistika Sesio en Adam Mickiewicz-Universitato en Poznano. Ekde la 21-a de marto startis eksperimente la regulaj E-programoj de la Pola Retradio en Esperanto audighantaj lunde kaj vendrede. La eksperimento konsistas en tio, ke tiuj programoj – pretigataj de la nunaj kaj eksaj redaktoroj - startas de preskau nula financa bazo.
 
Ni tamen entreprenas chi tiun provon pro insistaj petoj de la ghisnunaj geauskultantoj, kiuj ne sole rekonas la parol¬kulturan signifon de niaj programoj, sed ankau rimarkis en ili instruan kaj klerigan valorojn. Ni kredas, ke ne mankos subtenantoj kaj sponsoroj !
 
Ghojige estas konstati, ke la nunan eksperimenton, senhezite decidis daurigi Barbara, Gabi kaj Maciek. Sian kontribu¬emon deklaris ankau iom malnovaj gekolegoj: Andreo Pettyn, Milada Szwedo, Wojtek Usakiewicz. En Varsovio ne mankas junaj E-amikoj, ankorau nun virtualaj redaktoroj de nia programo. Auskultu nin, disvastigu nian programon ! Esprimu viajn opiniojn, rimarkojn kaj suflorojn. Ech per la plej modesta financa kontribuo per la pagho: http://retradio.posterous.com subtenu la klopodojn florigi la parolan kulturon de la E-komunmo. 
 
Nia UEA-konto: vars-t neniam estis blokita kaj atendas vian kontribuemon. Ne laste ni menciu la nomojn de tiuj, dank’ al kies persisto kaj amikaj klopodoj audighas la programoj de Pola Retradio en Esperanto; Dankon al Salikh Zakirov en Japanio, Bruce Crisp en Kanado kaj Andrzej Bach kaj Edward Wojtakowski en Pollando. Kompreneble dankon al Boguslavo Ubik-Perski, kiu en Facebook-a portalo establis la grupon de Amikaro de Pola Radio en E-o, nun Amikaro de Pola Retradio en Esperanto !
 
Dankon al chiuj, kiuj ne volis kredi, ke en nia E-komunumo forestos la parola vocho de Varsovio, la naskighurbo de Esperanto ! Plej amike, Redakcio de la Pola Retradio en Esperanto ! (barbarinella@gmail.com)
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-03-26 22:23
Estas gxojiga afero legi pri renaskigxo de Pola Radio en Esperanto.
Tamen pli interesa estas, ke certaj personoj tuj aktivigxas flarante profiton.
Gxuste mi trastudis petskribon la ministro Hall por enkonduki Esperanton en la lernejojn kaj mi prekaux neniun rimarkis de cxi "aktivaj" personoj. Versxajne la personoj jam pli frue alkutimigitaj al eluzo kaj profito, havas siajn prezojn.
Al mi estas konataj kelkaj vojagxoj de personoj je kostoj de aliaj samideanoj. Estus ankaux interesa scii, cxu "la sama" konto estis iam prezentita al auxskultantaro, cxu iu revizia komisiono. Dum mia pli ol 50-jara agado neniam mi legis pri tio. Mi volonte legus unue malnovajn raportojn antaux ol peti financan subtenon de naivaj, bonkoraj gesamideanoj.

En nomo de Esperanto !