Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Mortintaj E-retpaĝoj (post forpaso de ĝiaj kreintoj)

Mortintaj E-retpaĝoj (post forpaso de ĝiaj kreintoj)

de Dario Rodriguez Laste modifita: 2015-02-12 18:08
Estas alarmiga konstati kiel la esperantistaro neglektas gravan fenomenon. Multaj valoraj retpaĝoj pri esperantaj temoj estas kreitaj fare de izolaj esperantistoj, ofte maljunaj. Kaj tiuj paĝoj forpasas samtempe ol ĝiaj kreintoj, ĉar heredantoj ĉesas pagi la luprezon al la entreprenoj kiuj gastigis tiajn personajn paĝojn. Gravaj esperantaj institucioj devus atente eviti tiun malaperon, savante tiujn paĝojn kaj gastigante ilin en siaj retaj serviloj. Mi memoras pri unu ĝojiga tiaspeca savado: la valorega kolekto de elektronikaj libroj de Franko Luin transiris al sekura servilo, tamen indus ke ĝi estu ankaŭ gastigata en pluraj aliaj serviloj. Mi konstatis ekzemple la dolorigan malaperon de la Baza Radikaro de Wouter F. Pilger. La Scienca kaj Teknika Esperanto Biblioteko (STEB) de Eventoj.hu donas jenan ligilon por tiu paĝo: http://pilger.home.xs4all.nl/breo-au8.htm Sed kiam oni iras al tiu adreso, aperas la timinda indiko "Eraro 404-Paĝo ne trovata". Ĉi-kaze, la konsterniga malapero de tiu juvelo estas riparebla: ekzistas mirakla servo en la reto kiu savas malaperintajn paĝojn: Internet Archive Wayback Machine: http://archive.org/web/ Mi kopiis en la serĉo-fenestreton de tiu paĝo la ligilon al Baza Radikaro kaj feliĉege la verko de Pilger ekaperis klikante sur ligilo trovebla en la kalendaro tie aperanta (tiu sistemo ree kaptas la perditan paĝon periode: ĉi-kaze laste la 26an Decembro 2013). Ĉar STEB savis aliajn valorajn terminarojn de Pilger, mi sugestas al Szilvási ke li reprenu la Bazan Radikaron el la menciita servilo kaj savu ĝin en sia propra servilo. Indus savi ĝin ankaŭ en aliaj korporaciaj esperantaj serviloj. La ligilo estas: http://web.archive.org/web/20131226080151/http://pilger.home.xs4all.nl/breo-au8.htm
Solvoj kontraŭ malapero de esperantaj paĝoj de Dario Rodriguez — Laste modifita: 2008-07-21 23:08
E-Librejo finfine malaperis de Dario Rodriguez — Laste modifita: 2008-08-17 22:06
Esperanto-kongresoj en Málaga, Hispanio de 2009-07-02 09:00 ĝis 2009-07-05 20:00) Málaga (Andaluzio, Hispanio),de Dario Rodriguez
Dum la tagoj 2 ĝis 5 Julio 2009 okazos en Málaga (Andaluzio, Hispanio) la Kongresoj de Hispana Esperanto-Federacio kaj Andaluzia Esperanto-Unuiĝo.
Himnaro Cigneta malaperis de Dario Rodriguez — Laste modifita: 2009-11-04 22:21
Nova katastrofo por la esperanta kulturo. Pro la fermo de la gastiga servilo Geocities, la grava retejo "Himnaro Cigneta" malaperis.
Alvoko de Barbara Pietrzak de Dario Rodriguez — Laste modifita: 2011-02-18 07:18
Barbara Pietrzak dissendis alvokon petante reagon al la ĉesigo de la esperantaj elsendoj de Pola Radio. Ŝi sugestas skribi al la plej altaj instancoj de Pollando (Prezidento de la Respubliko, Ambasadoroj, Ministro pri Eksterlandaj Aferoj kaj ankaŭ al la esperantista eŭrodeputitino Malgorzata Handzlik), krome al la prezidanto de Pola Radio. Ĉiuj koncernaj retadresoj (ligiloj) kaj strataj adresoj aperas en ŝia alvoko. Jen ŝia mesaĝo:
Drameca situacio ĉe La Ondo de Dario Rodriguez — Laste modifita: 2011-03-15 12:42
Pola Radio renaskiĝas private de Dario Rodriguez — Laste modifita: 2011-03-26 10:48
Barbara Pietrzak disvastigis mesaĝon al pluraj malnovaj aŭskultantoj anoncante la (privatan) restarigon de la elsendoj per la servilo http://retradio.posterous.com Jen la transskribo.
86-a Kongreso de SAT en Madrido de 2013-07-28 10:00 ĝis 2013-08-04 20:00) Madrido,de Dario Rodriguez
La 86a Kongreso de SAT okazos de 28a de julio ĝis 04a de aŭgusto 2013 en Madrido (Hispanio). Kongresejo: Colegio Mayor San Juan Evangelista. Dum la lastaj dek jaroj la SAT-kongreso okazis ĉiam en Orienta Eŭropo kaj nur dufoje (Milano kaj Parizo) en Okcidenta Eŭropo. Do, denove en Hispanio post 11 jaroj.
Helpu savi gravan esperantan bibliotekon de Dario Rodriguez — Laste modifita: 2014-12-12 14:14
La Biblioteko de Kataluna Esperanto-Asocio en Sabadell troviĝas en danĝero pro la malbonaj kondiĉoj de la ejo, situanta en subtera kelo. Pluraj profesiaj arĥivistoj avertis pri la riskoj kiuj minacas la rican kolekton je pli ol 3.000 esperantaj libroj kaj valoraj dokumentoj tie kolektitaj, inter kiuj troviĝas manuskripta letero de Zamenhof dankante al la urbestro de Sabadell pro la inaŭguro de la Avenuo Zamenhof (fakte ĝi estas la unua zamenhofa strato aperinta en la mondo, meze de kiu nun troviĝas impona monumento al Esperanto).
Esperantaj supersignitaj literoj: koŝmaro en Windows 8.1 de Dario Rodriguez — Laste modifita: 2015-02-13 09:29
Dum la operaciumaj sistemoj de Apple (Mac) kaj Linukso plene subtenas Esperanton, la mikrosofta Windows 8.1 prezentas gravajn problemojn por la tajpado de niaj supersignoj. Esperantaj institucioj devus klopodi por konvinki al Mikrosofto pri la konveno agi kiel siaj konkurantoj kaj subteni la uzon de nia lingvo en sia operaciuma sistemo Windows.