Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / kallekn / Revizoro respondecas en la tombo

Revizoro respondecas en la tombo

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2013-03-04 07:58
"Oni volas mortigi min”, diris la 37-jara revizoro Sergej Magnitskij al la prizonkuracisto Aleksandra Gauss. Li frenezas, konstatis ŝi, kaj alvokis ok gardistojn kun kaŭĉukaj bastonoj. Ili mankatenis kaj forportis lin. Post kelkaj horoj li efektive estis morta.

Hodiaŭ en Moskvo komenciĝas proceso, kiu estis prokrastita multfoje, eble por eviti ĝenan atenton. Antaŭ la tribunalo estas la fantomo de Sergej Magnitskij, kiu mortis en malliberejo antaŭ pli ol tri jaroj.

Legu pli ĉi tie