Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / kallekn

kallekn

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2013-01-19 14:52
Hejmpaĝa ejo kiu enhavas la erojn kreitajn kaj kolektitajn de kallekn
Putinoj de svedoj ni neniam estis de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2013-01-19 14:53
Pro la diskuto pri eŭropa blogado en Esperanto, mi verkis Esperantlingvan version de mia artikolo ĵus aperinta en la sveda ĵurnalo Sydsvenskan. La teksto temas pri televida serio kiu malkovras kiel influita la finna kulturo estas de Svedio, kaj kiajn agresojn vekis la programestro, kiu tuŝis temon tabuan por finnaj naciistoj. Iuj eknomis lin "sveda putino", aliaj malkovris imagitajn svedajn konspirojn.
Finna fekofesto fifamiĝis de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2013-02-14 09:56
Dum du semajnoj kelkaj fekbuloj estis pinta diskuttemo en Finnlando. Temas pri fiere finna tradicio. Ne la fekaĵo ja, sed la studenta gazeto Ylioppilaslehti.
Revizoro respondecas en la tombo de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2013-03-04 07:58
"Oni volas mortigi min”, diris la 37-jara revizoro Sergej Magnitskij al la prizonkuracisto Aleksandra Gauss. Li frenezas, konstatis ŝi, kaj alvokis ok gardistojn kun kaŭĉukaj bastonoj. Ili mankatenis kaj forportis lin. Post kelkaj horoj li efektive estis morta.
Sonĝoj pri pli bona epoko de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2013-03-09 16:38
Mi apenaŭ aŭdis pri la azerbajĝana aŭtoro Akram Aylisli, ĝis politika partio kun la eble ne tute trafa nomo Müasir Müsavat (“moderna egaleco”) promesis monpremion de 10.000 manatoj (9.800 eŭroj) al tiu, kiu fortranĉos lian orelon.
Eterna rusa somero konfirmita de kortumo de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2013-03-31 18:47
Eterna somero ne estas krimo kontraŭ internacia juro. La eterna somera horo en Rusio ankaŭ ne estas atenco kontraŭ la leĝe protektita rajto de la civitanoj je vivo, sano kaj ripozo. Tion konfirmis la supera kortumo de Rusio pasintsemajne.
Ĉapela batalo: Android gajnas denove de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2013-06-16 19:26
Mi havigis fizikan klavaron por foje uzi ĝin kun miaj tabulkomputiloj kaj poŝtelefono. Ĉu do eblas tajpi kion oni volas per ĝi? Jes, se oni ligas ĝin al aparato kun la operaciumo Android. La aparatoj de Apple kiel kutime forte limigas la uzanton.
Ĉu Aleksej Navalnij iĝos la rusia Le Pen? de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2013-11-10 19:43
Ĉi-semajne la plej populara opozicia politikisto de Rusio anoncis, ke li mem ja ne ĉeestos la klare ksenofobian manifestacion, nomatan Rusa marŝo – sed ke li admonas ĉiujn kiuj povas partopreni.
Orienta Timoro: Konstrui unu landon el multaj lingvoj de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2014-01-12 10:58
Nova artikolo en Global Voices.
“Brazilibananoj” volas konservi la portugalan de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2014-01-13 10:52
Nova artikolo en Global Voices: Brazilaj libananoj volas konservi la portugalan lingvon kaj ligojn al Brazilo.
Sakraĵoj minacas la ŝtatan sekurecon de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2014-02-05 20:40
Tabuaj vortoj estas danĝeraj en Rusio. Ĉi-semajne la ekologia aktivulo Jevgenij Vitiŝko estis arestita pro akuzo, laŭ kiu li sakris sur bushaltejo. Li verŝajne restos en malliberejo ĝis februaro 2017.
Fontkritiko en tempo de krizo de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2014-03-06 19:43
La subaŭskultita telefona interparolo de Catherine Ashton kaj la eksterlanda ministro de Estonio, Urmas Paet, veturis kelkajn cirklojn ĉirkaŭ la mondo antaŭ ol la vero komencis peli ĝin: la interparolo estas komplete senvalora kiel fonto pri tio, kiu pafis kiun.
annamaria.jpg de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2016-08-06 18:01
Forpasis Anna-Maria Lange de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2016-08-24 11:40
La 29-an de julio, post longdaŭra malsano, en la aĝo de 83 jaroj, forpasis Anna-Maria Lange, nia multjara bona amiko kaj longtempa ĉefa aktivulo de la Esperanto-Klubo de Lund.