Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / DanieleBinaghi / Novaj komiksoj el projekto RoMEo: Lupo Alberto kaj Lasta lekcio en Gotingeno

Novaj komiksoj el projekto RoMEo: Lupo Alberto kaj Lasta lekcio en Gotingeno

de Daniele Binaghi Laste modifita: 2010-07-09 06:30
Du italaj komiksoj samtempe esperantigitaj de projekto RoMEo: Lupo Alberto, kun la bildstrioj de la helblua lupo el la plej fama bestobieno en Italio, kaj Lasta lekcio en Gotingeno, rakonto pri la matematikaj nefinioj. Post la grandaj sukcesoj de Rat-Man kaj Diabolik, daŭras la prezentado de italaj komiksoj al la esperantistoj. Jam pli ol 30 jaroj pasis ekde kiam Silver, la itala Guido Silvestri, inventis tiun, kiu fariĝis la plej fama lupo en la historio de la itala, kaj eble monda, komiksarto; kaj tiom longe daŭris la amrilato inter la helblua Lupo Alberto kaj la kokino Marta, lia stranga kaj ofte freneza amikeco kun Henriko La Talpo, liaj bataloj kun la gardhundo Moseo kaj ĉiuj aliaj amuzaj aventuroj de roluloj riĉaj je personeco kaj tre bone karakterizitaj, kiuj konsistigas malgrandan mikrokosmon de diversa homaro, en kiu la lupo estas eksterulo, vivanta ĉe la rando kaj akceptanta nur parte la regulojn de la grupo kaj pro tio nur parte akceptita de la grupo.
Novaj komiksoj el projekto RoMEo: Lupo Alberto kaj Lasta lekcio en Gotingeno

Kovrilo de la komikso Lupo Alberto

Nun projekto RoMEo, kune kun Edistudio kaj IEJ kaj, por la unua fojo, la Torina Esperanto Centro, prezentas la unuajn bildstriojn kaj la plej amuzajn rakontojn el la bestobieno en nova 144-paĝa libreto; en ĝi troviĝas ankaŭ iuj "redakciaj" paĝoj por prezenti al la leganto Silver kaj la rolulojn de li kreitajn, kaj du speciale faritaj desegnaĵoj - unu el kiuj de Silver mem - pri Esperanto kaj la lingvaj problemoj. La komikslibreto jam disponeblos dum la ĉi-someraj UK kaj IJK kaj aliaj esperantistaj renkontiĝoj, kvankam ĝi estos plej verŝajne oficiale prezentita ĉe "Lucca Comics & Games 2010"; krom tie, ĝi estos aĉetebla ĉe Edistudio, IEJ kaj CET.

Sed la ĉi-jaraj eldonoj de projekto RoMEo ne estas nur paperaj. El la oficiala retejo de la projekto jam eblas elŝuti senpage alian bildrakonton: Lasta lekcio en Gotingeno. Temas pri aparta komikso, kiu pritraktas apartan temon per aparta metodo, kaj kiun beligas la mirindaj akvareloj de Davide Osenda, aŭtoro ankaŭ de la rakonto. Historio, matematiko kaj filozofio miksiĝas en vojaĝo al la nefinio, kiu ravas la fantazion de ĉiuj legantoj.

Laŭintence, ankaŭ tiu rakonto trovos sian vojon al presado. Sed pro la karakterizoj de la rakonto mem, por tion fari ĝi bezonos sufiĉe da interesiĝintoj kaj aĉetontoj; espereble do la ebleco ĝin legi antaŭe en PDFa formo vekos sufiĉe da intereso.

 

Eksteraj ligiloj:
arkivita en: ,