Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / DanieleBinaghi

DanieleBinaghi

de Daniele Binaghi Laste modifita: 2007-11-01 09:38
Hejmpaĝa ejo kiu enhavas la erojn kreitajn kaj kolektitajn de DanieleBinaghi
Rat-Man, komiksa superantiheroo, parolas Esperanton de Daniele Binaghi — Laste modifita: 2007-11-30 15:12
Rat-Man, la "plej granda heroo vivanta de MARVEL", parolas Esperanton: IEJ kaj JEFO fakte kuneldonis unikan numeron de la fama itala komikso en Esperanto. La libreto enhavas 5 klasikajn rakontojn, kaj unu originalan historion pri la unua renkontiĝo de la ratulo kun la Lingvo Internacia.
Nova komikso el projekto RoMEo: Diabolik de Daniele Binaghi — Laste modifita: 2009-07-21 12:33
La projekto RoMEo esperantigis novan italan komikson: Diabolik. Post la sukceso de Rat-Man, kies libretoj preskaŭ elĉerpiĝis dum la unuaj 6 monatoj, oni elektis la unuan rakonton de la "reĝo de la malbono" por daŭrigi la prezentadon de italaj komiksoj al la esperantistoj.
Novaj komiksoj el projekto RoMEo: Lupo Alberto kaj Lasta lekcio en Gotingeno de Daniele Binaghi — Laste modifita: 2010-07-09 06:30
Du italaj komiksoj samtempe esperantigitaj de projekto RoMEo: Lupo Alberto, kun la bildstrioj de la helblua lupo el la plej fama bestobieno en Italio, kaj Lasta lekcio en Gotingeno, rakonto pri la matematikaj nefinioj. Post la grandaj sukcesoj de Rat-Man kaj Diabolik, daŭras la prezentado de italaj komiksoj al la esperantistoj. Jam pli ol 30 jaroj pasis ekde kiam Silver, la itala Guido Silvestri, inventis tiun, kiu fariĝis la plej fama lupo en la historio de la itala, kaj eble monda, komiksarto; kaj tiom longe daŭris la amrilato inter la helblua Lupo Alberto kaj la kokino Marta, lia stranga kaj ofte freneza amikeco kun Henriko La Talpo, liaj bataloj kun la gardhundo Moseo kaj ĉiuj aliaj amuzaj aventuroj de roluloj riĉaj je personeco kaj tre bone karakterizitaj, kiuj konsistigas malgrandan mikrokosmon de diversa homaro, en kiu la lupo estas eksterulo, vivanta ĉe la rando kaj akceptanta nur parte la regulojn de la grupo kaj pro tio nur parte akceptita de la grupo.
Projekto RoMEo - komiksoj, por ĉiuj... de Daniele Binaghi — Laste modifita: 2010-07-08 20:51
Projekto RoMEo okupiĝas pri esperantigo de komiksoj (t.e., bildrakontoj). Ĝis nun, oni publikigis 3 libretojn (Rat-Man, Diabolik kaj Lupo Alberto) kaj unu PDF (Lasta lekcio en Gotingeno), ĉiuj de italaj aŭtoroj; sed aliaj verŝajne sekvos...