Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2016 / Mark Fettes rekandidatas por la prezidanteco de UEA

Mark Fettes rekandidatas por la prezidanteco de UEA

de Redakcio Laste modifita: 2016-05-27 08:13
La prezidanto de UEA, Mark Fettes, volas resti en sia posteno duan trijaran periodon. Tion malkaŝas la ĵus publikigita raporto de la elekta komisiono de UEA. Tri pliaj nunaj estraranoj pretas daŭrigi post la kongreso en Nitro.
Mark Fettes rekandidatas por la prezidanteco de UEA

Mark Fettes en Lillo. Foto: Alexandre André

En sia raporto al la Komitato de UEA, nun publikigita ankaŭ en la retejo de la asocio, la elekta komisiono, kiun prezidas Ulrich Lins rakontas, ke ĝi ekde la Universala Kongreso en Lillo dediĉis multe da atento al la kunmetado de laŭeble taŭga estraro:

"Ni ricevis kelkajn sinproponojn por estraraneco kaj ankaŭ mem turnis nin al homoj, kiujn ni konsideras taŭgaj por esti estrarano. Pluraj kriterioj devas esti observataj, interalie pri regiona aparteno, pri sekso, pri aĝo. Ne eblis atingi kontentigan ekvilibron. Entute, la nombro de seriozaj kandidatoj restas limigita. Kelkaj verŝajne taŭgaj personoj pro diversaj kialoj, ekzemple la prefero agi kadre de sia Landa Asocio, malakceptis kandidatecon por la Estraro."

La sep personoj, kiujn la elekta komisiono fine decidis proponi kiel kandidatojn por la nova estraro de UEA estas la sekvaj: Emilio Carlos Vaz Cid, Mark Fettes, Bharat Kumar Ghimire, Lee Jungkee, Stefan MacGill, Martin Schäffer, Maria Rosaria Spanò. La finan elekton faros la Komitato de UEA en Nitro. La elekta komisiono subtenas la rekandidatiĝon de Mark Fettes por la posteno de la prezidanto, sed cetere ne indikas siajn preferojn inter tiuj kandidatoj aŭ la postenoj kiujn ili povus okupi.

El la nunaj estraranoj en la propono de la elekta komisiono mankas Barbara Pietrzak, José Antonio Vergara kaj la demisiinta Stefano Keller.

arkivita en: