Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2016 / Demisio de Keller neatendita por Fettes

Demisio de Keller neatendita por Fettes

de Redakcio Laste modifita: 2016-04-28 18:05
Tri monatojn antaŭ la fino de la mandatperiodo demisiis la estrarano de UEA pri eksteraj rilatoj, Stefano Keller. Prezidanto Mark Fettes diras, ke la demisio estis neatendita por li, sed ne kaŭzos problemojn.

La 22-an de aprilo en mesaĝo sendita al la komitato de UEA Stefano Keller anoncis sian antaŭtempan demision kiel estrarano pri eksteraj rilatoj. En la publika mesaĝo li mencias neniun kialon de sia demisio.

Ankaŭ al la estraro li ŝajne ne klarigis la kialon de sia foriro. La prezidanto de UEA, Mark Fettes, responde al demando de Libera Folio diras, ke li ne konas la kialon:

– Vi devas demandi Stefanon pri la kialo - lia decido venis kiel plena surprizo.

Laŭ Fettes la "surpriza" foriro de Stefano Keller tamen ne kaŭzos tujajn problemojn.

– Jam sufiĉe multaj homoj kunlaboras pri eksteraj rilatoj, do mi ne antaŭvidas grandajn problemojn sur tiu kampo. Kaj la kongreso venos post tri monatoj, kiam okazos novaj elektoj.

Stefano Keller mem ĝis nun ne respondis al demandoj senditaj de Libera Folio, sed laŭ onidiroj la demisio povas rilati al la marĝeniĝo de la ceteraj estraranoj krom tiuj de la "mastruma teamo" (prezidanto Mark Fettes, vicprezidanto Stefan MacGill kaj ĝenerala sekretario Martin Schäffer), kiu laŭdire triope faras la plej multajn decidojn.

arkivita en:
Koffi GBEGLO
Koffi GBEGLO diras:
2016-04-28 13:27
NE NUR LOJALI
Stefan KELLER tute pravas demisiante. Mi certas, ke Mark FETTES, Stefan MACGILL kaj Mrtin SCHAEFFER altrudighas al ili ( la aliaj estraranoj). Tio montrighis ankau kiam la sesa AKE (Afrika Kongreso de Espepranto) estis okazonta en Togolando. Chiuj tri estraranoj chiel klopodis por nuligi la kongreson. Feliche ghi tre bone okazis. Ilin sekvis ankau la kompatinda Lee Jungkee, tre naiva kaj nenion komprenanta pri la movado ekster sia Azio, KIU ECH PROVIS SENSUKCESE SUBACHETI TOGOLANDAJN ESPERANTISTOJN.
Mi chiam demandas min kiom bone estraranas Barbara PIETRZAK, ke shi jam pli ol dek jarojn eltenas tiun merdon. Certe shi estas la chefshafo. Mi scias, ke la veraj gvidantoj de UEA tute ne shatas la homojn kapablantajn tre bone labori mem per propra kapo. Tian shafecan rolon mi rifuzis.
Gratulojn Stefan KELLER, kiu kuraghe klakis la pordon kiel la italo Ranieri CLERICI en 2008.
Bona leciono por UEA-gvidantoj !
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2016-06-03 10:55
Persone mi vizitis la estraranon Stefano Keller en biblioteko de CDELI.

Persone mi vizitis la estraranon Stefano Keller en bibloteko de CDELI. Li silentis pri la kialo de sia demisio.