Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2016 / Komputila viruso manĝis la junian revuon

Komputila viruso manĝis la junian revuon

de Redakcio Laste modifita: 2016-07-25 22:31
UEA aĉetos domon por volontuloj, elspezos dekoble pli por movada evoluigo kaj aranĝos Universalan Kongreson en Afriko. Tion rakontis Mark Fettes kiam la nova estraro de la asocio sin prezentis en Nitro. La junia numero de la revuo Esperanto laŭ li malfruas pro komputila viruso.
Komputila viruso manĝis la junian revuon

La estraro sin prezentas. Foto: Vasil Kadifeli

Sabate la komitato de UEA elektis la novan estraron. Kvankam ankoraŭ ne estas disdividitaj la postenoj kaj ĝi ekoficos nur en la lunda posttagmezo, ĝi jam havis la unuan okazon por publika elpaŝo. Dimanĉe kvin el la estraranoj prezentis sin kaj respondis demandojn de la publiko.

Emilio Cid, la sesa estrarano, entute ne partoprenas en la Universala Kongreso – li decidis ne eliri Brazilon pro la timo pri la politikaj evoluoj en lia lando. Tamen, en la kongreso partoprenas kelkdeko da aliaj brazilanoj.

La estraranoj prezentis sin kaj rakontis pri siaj movadaj celoj. Emilio Cid estis prezentita de Mark Fettes, kiu diris, ke lia ĉefa respondeco estos informado.

Cid koncentriĝos pri la Tutmonda Inform-Reto, planita jam en la Strategia Laborplano de 2013, sed neniam komencita. Sara Spanò, la alia novulo, okupiĝos pri la eksteraj rilatoj, pri kiuj ŝi havas spertojn pro sia agado en TEJO, kaj pri aktivula trejnado, pri kiu ŝi respondecis ĝis nun kiel komisiito de UEA.

Laŭ Fettes parto de la nova strategio devus esti plifortigo de la oficejo, por ke ĝi havu ĉiujn necesajn rimedojn por antaŭenigi la celojn de UEA. Samtempe Stefan MacGill volas dekobligi la financajn rimedojn por la movada evoluigo kompare kun la situacio de 2013.

Temus pri entute 100 mil eŭroj jare por informado, edukado, prizorgado de la retejo kaj eksteraj rilatoj. Estos tamen malfacile atingi tiun celon, se la membraro daŭre malkreskos. Laŭ Fettes estas risko, ke ĉi-jare la asocio havos malpli ol 5.000 individuajn membrojn, kion li trovas neakceptebla.

Kiel alian strategian celon Fettes prezentis la planon aranĝi Universalan Kongreson en Afriko. Laŭ li tio povus okazi en 2020 aŭ 2021. Li tamen akcentis, ke ne temas pri promeso, sed ke la estraro laboros por dum ĉi tiu mandatperiodo povi fari decidon pri UK en Afriko.

– Se iu proponas Esperanton kiel oficialan lingvon de Eŭropa Unio, tio estas kontraŭ la Deklaracio de Bulonjo-ĉe-Maro kaj fakte ankaŭ kontraŭ mia propra celado – respondis Mark Fettes al la demando de Didi Weidmann pri la oficialigo de la lingvo.

Pli konsentema al la deziroj de Weidmann estis Martin Schäffer, kiu tamen preferus atingi tion laŭ alia vojo:

– Se iu viro iras al virino kaj tuj diras tute rekte “mi amas vin”, tio eble ne estas taŭga maniero. Necesas bone argumenti por ekhavi rilaton. Ni povas atingi tiun celon, sed nun ne estas bona momento por realigi ĝin.

La estraro konfirmis, ke UEA estas survoje al aĉeto de la tiel nomata Volontula Domo en Roterdamo, en kiu estos loĝigitaj la volontuloj de UEA kaj TEJO

– Estis jam farita oferto, sed montriĝis ke necesas ministeria aprobo, klarigis Fettes.

– Ni atendas ĝin jam almenaŭ tri monatojn, sed ĉiuj fakuloj diras, ke tio estas nur formalaĵo, li aldonis.

Fettes ne volis respondi la demandon pri la prezo de la apartamento kaj petis atendi ĝis la afero estos fintraktita.

– La tuta afero renkontis grandan entuziasmon, ankaŭ flanke de Humphrey Tonkin, kiu en 1974 starigis la Volontulan Fondaĵon de UEA, diris Fettes.

Schäffer aldonis, ke ankaŭ pluraj aliaj subtenas:

– Diversaj individuoj kaj grupoj subtenas la ideon, ankaŭ finance. Ni ricevis grandajn donacojn el Koreio, Ĉinio kaj Japanio. Volontuloj povos veni ankaŭ el tiuj landoj, sed pro la vizaj kialoj kaj la financado de EU, ili estos precipe eŭropanoj.

Otto Prytz demandis pri la revuo Esperanto:

– La lasta atingebla por mi numero estas la aprila. Eble en la maja aŭ junia aperis iu klarigo pri la ŝanĝo de la redaktopolitiko?

La demandon respondis Mark Fettes, kiu esprimis sian bedaŭron pro la malfruo, ĉar sub la nova redaktoro aperis nur unu numero, la maja:

– La junia nur ĵus estis pretigita por la presejo. Ĝi devus baldaŭ aperi, ankoraŭ dum la kongreso. La kialo de la prokrasto estas la komputila viruso kiu atakis la komputilon de Attila Kaszás.

Fettes estas tamen kontenta kaj antaŭvidas bonan kunlaboradon:

– Li havas tre bonan instinkton kaj grandan potencialon kiel redaktoro.

La saman tagon pli frue okazis la solena inaŭguro de la kongreso. Ĉar en la universiato kiu servas ĉi-semajne kiel kongresejo mankas sufiĉe granda aŭlo, la kongresanoj veturis per busoj al la urba sporta halo. Specialan aplaŭdon en la malfermo ricevis la ĝenerala direktoro Veronika Poór kaj la prezidanto de LKK Peter Baláž.

Ĉeestis kvin altaj reprezentantoj: amabasadoroj de Japanio, Ukrainio kaj Kenjo, vicambasadoro de Korea Respubliko kaj ataŝeo el la ambasadejo de Rusio. Oni informis pri la elekto de tri novaj honoraj membroj de UEA: Vilmos Benczik, Petr Chrdle kaj So Gilsu.

La solena inaŭguro kaj “Nova Estraro sin prezentas” estis du el la programeroj, kiuj estas vive elsendataj en la interreto. La nombro de spektantoj de la inaŭguro pendolis ĉirkaŭ kvindeko, tiu de la estrara programero ne estis montrita.
arkivita en:
Koffi GBEGLO
Koffi GBEGLO diras:
2016-07-25 12:12
EBLE, ANKAU UKo sed alispeca !
Chu Afriko bezonas UKon au UKo bezonas Afrikon ? Pri tio ni pensu, kiam ni parolas pri UKo en Afriko. Nunaj klopodoj en Afriko tute ne celas ies prestighon, sed veran bonon de Afriko. Kiu volas ion organizi en Afriko nur pro egoismaj celoj, tiuj certe fiaskos. Sed, kiuj volas ion organizi celante la bonon veran de Afriko tute sendependa, tiuj sukcesos. Necesas do pensi pri tio, kiam oni entreprenas ion por Afriko.
Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille diras:
2016-07-25 20:42
Antaŭe, la tradicia preteksto de lernejanoj kiuj ne havis siajn hejm-taskojn estis ke "la hundo manĝis ĝin". Nun redaktoroj povas aserti ke viruso voris la revuon.
Revuo Esperanto
Revuo Esperanto diras:
2016-07-27 10:04
Foje estas mirinda la bonvolo kaj subtenemo de Libera Folio kaj de siaj komentantoj. Laŭ la malnova diraĵo "Kiu havas tiajn amikojn, ne bezonas malamikojn." :) Kara Yves, kara Kalle! Mi vere ne ŝatus, ke vi enuiĝu, mi volonte plusendas al vi la ricevitan viruson, ke vi ankaŭ ludu kun ĝi. Bonan amuziĝon! Kun pozitiva kaj bonintenca saluto, via malnova konatulo :)
Istvan Ertl
Istvan Ertl diras:
2016-07-27 12:21
Redaktoro devus povi distingi inter artikolo kaj ghiaj komentantoj. Kaj ne proponi viruson, ech inter malnovaj konatoj, kiuj aprezas kaj VIan shercemon kaj Vian laboremon. Amike, IStván Ertl


Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2016-07-27 12:33
Misoj kaj katastrofoj ja povas okazi. Mi volonte kredas, ke komputila viruso (damne!) formanghegis chion eblan. Ech normala viruso povus influi, ekz. per malsanigo de la redaktoro - ni ja estas nur homoj.

Tamen, chu ne estus sagha politiko, kiel eble plej tuj informi membrojn/legantojn/abonantojn/gheneralan publikon tra la mil ekzistantaj movadaj kanaloj (LF, Facebook, uea-membroj...)? Mallonga sciigo "Mi bedauras informi, ke okazis tio kaj tio kaj tial la revuo bla bla bla" sufichus kaj helpus kvietigi homojn kaj dispeli dubojn kaj miron. Ili eble ech memorus, ke ilia kotizo inkluzivas revuon ("Chu vere!? Ghis nun mi ne ricevis..").

Homoj simple preferas scii (ech pri malagrablajhoj) kaj ne resti dum monatoj en obskuro. Kaj ili montros sin komprenemaj kaj probable ech kompatos la malfelichulon. Anstatau sin (kaj aliajn) chagrenite demandi "Sed kial tiu damna revuo ne aperas jam de monatoj!?" ili pensus "Ahh, kompatinda, tiaj aferoj okazas... Nun mi scias, kiel statas la aferoj, kaj deziras al la redaktoro baldauan "resanighon". Mi simple pacience atendu".
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2016-07-27 20:45
Same kiel ĉe vortaro.net kaj E@I: estas facile nuntempe informi homojn per plej diversaj kanaloj kiam io okazas aŭ misas. Sed ŝajne neniu pensas pri tia informado. Stulte, laŭ mi, en nia epoko.
Revuo Esperanto
Revuo Esperanto diras:
2016-07-27 23:13
Distingi certe eblas inter artikolisto kaj komentanto, nur inter la "bonintenco" de duafoja sensacieme tendenca titolodonado kaj mencio de tradiciaj pretekstoj malfacilas ... Krome dankon Fransisco Javier kaj Lee por la proponoj pri la rapida informado, mi planis unue uzi por tiu celo la fejsbukan paĝon de la revuo, al kiu mi baldaŭ havos aliron, kaj la ontan propran retejon, sed vi pravas, uea-membroj ankaŭ estus bona kanalo. Ĉu LF-n konsideri tia fidinda kanalo post tiuj sensaciecaj titoloj ... pripensindas, sed ne maleblas.
Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille diras:
2016-07-28 05:12
Libera Folio faras necesan kontraston kun la tradicia esperanta gazetaro. Ĝi neeviteble foje ĝenos aktivulojn.

Cetere, ŝajnas al mi ke la plej granda problemo kun la redaktado de la revuo, jam de jaroj, estas ke la redaktoro ne plu estas en Roterdamo.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2016-07-28 09:45
> la plej granda problemo kun la redaktado de la revuo, jam de jaroj, estas ke la redaktoro ne plu estas en Roterdamo.

UEA, bv. atenti kaj enkapigi tiun rimarkigon.
Revuo Esperanto
Revuo Esperanto diras:
2016-07-28 10:05
Kara Yves! Simpla 'ĝenado' eĉ ne ĝenus, sed tendenca misinformado ('la nova redaktoro ne okupiĝos pri la retejo") kaj misakcentado (anstataŭ nova estraro, nova statuto, ne tiom gravan teĥnikan informon fari la titolo) tamen estas iom pli, ol simpla ĝenado, almenaŭ laŭ mia percepto. Trovi/krei skandaletojn ankaŭ tie, kie ne estas, ne apartenas al la metodoj de kvalita ĵurnalismo, sed al iu alia... Krome, mi almenaŭ parte klopodas kompensi tiun ne-roterdaman aspekton, pasigante monate unu semajnon en la CO, kaj tio multe helpis al mi jam kompreni la diversajn elementojn de la tradicia preparado de la revuo. Ekde aŭtuno, kun la regajno de la aperritmo mi antaŭvidas malpli da teĥnikaj problemoj, sed mi ne dubas, ke LF ankaŭ tiam trovos ion por "ĝeni". Helpemaj kritikoj ĉiam estas bonvenaj, kiel demokratia informilo la Revuo volonte aperigos ilin, ĉefe en la onta retejo estos sufiĉa loko por ili.
Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille diras:
2016-07-28 23:23
Vi diras ke anstataŭ skribi pri nova estraro kaj nova statuto, Libera Folio skribis pri la malfruo de la revuo. Tamen, pri tiuj du aliaj temoj aperis apartaj artikoloj. Ĉu vi ne rimarkis ilin?

La raportado pri Universalaj Kongresoj de Libera Folio estas tre bona, nepre la plej kompleta en la movado.
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2016-07-28 17:10
Yves Bellefeuille skribis, “Cetere, ŝajnas al mi ke la plej granda problemo kun la redaktado de la revuo, jam de jaroj, estas ke la redaktoro ne plu estas en Roterdamo. “ Francisco Javier Moleon ankaŭ emfazas tion. Mi tre simile pensas.

Mi supozas, tamen, ke la relokigo de redaktoro de la Revuo Esperanto en Roterdamo pligrandigos la elspezojn de la Centra Oficejo. Roterdamo estas altkosta urbo en altkosta lando. Genevo aŭ Novjorko estus ankoraŭ pli altkostaj urboj en multekostaj landoj. Asocio kiu volas pluvivi ne serĉu solvojn en karaj lokoj.

Pensindas ankaŭ, ke remeti redaktoron en la Centran Oficejo, kaj aĉeti domon por voluntula loĝejo estas LONGDAŬRAJ ELSPEZOJ. Ili estigos ankaŭ novajn elspezojn dum jaroj kaj jardekoj. Ĉu tiaj longdaŭraj elspezoj kongruas kun la longdaŭraj ekonomio-evoluoj kaj la longdaŭraj enspezoj de UEA?

Mi ĉiam kredas kaj esperas, ke ekzistas multe da malaltkostaj landoj, kaj specialaj malaltkostaj urboj en nia mondo. Por preni nur unu ekzemplon: Polando estas relative malaltkosta lando, sed la ĉefurbo Varsovio estas relative altkosta urbo. Tamen Bialistoko estas relative malmultkosta urbo. Multe da UEA-membroj kiuj loĝas ekster la Esperanto-kerno nomata Eŭropo povas certe trovi multe da belaj asocio-lokoj: en Azio, en Sudameriko, en Afriko.

Do, mi pensas,ke utilas pripensi ne nur pri bona loko por la redaktoro kaj bona loko por la Centra Oficejo, sed samtempe pripensi ĉiajn gravajn elspezojn por la Asocio. Mi ĝojas, ke ĉiuj – de Humphrey Tonkin ĝis eble la plej freŝa Komitatano -- ĝojas pri volontula domo. Certe ili vidas ion, kion mi nur imagas. Tamen utilos vidi komentojn publikajn, favorajn kaj nefavorajn, pri ekonomio-evoluoj kaj pri grandaj elspezoj aŭ ŝparorimedoj kiuj kongruas kun la strategio, kio ajn ĝi estas, de UEA.

Sudamerikanoj, Aziano kaj Afrikanoj, kion vi pensas pri tio?
Emanuelo Arbaro
Emanuelo Arbaro diras:
2016-07-28 18:20
Kara Deenis,

Vi tute pravas pri la longdaŭreco de la elekto de la CO. Ekzakte pro tio, mi pensas ke Rotterdam estas bona elekto. La politikaj ŝanĝiĝoj estas maltrankviligantaj, kaj certe pli kaj pli maltrankviligontaj; mi certas ke norda Eŭropo estos loko pli stabila ol suda aŭ orienta Eŭropo, aŭ aliaj kontinentoj.
Marek Blahuš
Marek Blahuš diras:
2016-07-29 00:33
La artikolo neglektas mencii, ke krom la kvin (vic)ambasadoroj/ataŝeoj ĉeestis kaj Esperantlingve(!) la kongreson salutis Štefan Rozkopál, estro de la Oficejo de la prezidento de Slovakio (nome de la aŭspicianta prezidento), kaj ankaŭ Ján Figeľ, eksa Eŭropa komisionano pri multlingvismo kaj hodiaŭ speciala sendito de EU pri religia libereco en la mondo. Ĉefe la persona ĉeesto kaj simpatioj de la la dua, kiu ankoraŭ kiel komisionano ne favoris Esperanton, estis pozitive aprezata.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2016-08-01 10:28
Mi estas skribonta al la CO: ial mi ne sukcesas trovi la sendube jam longe aperintan junian numeron en la revuo-teko (uea.org/revuoj) de UEA...

(Sam?)Ial mi ne sukcesas trovi ankau la juli-augustan numeron...
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2016-08-06 14:05
Mi afable atentigas la estraron de UEA, ke aŭgusto jam delonge eniris niajn vivojn kaj tamen la JUNIA numero ankoraŭ ne aperis (http://www.uea.org/revuoj).

Eble oni volas rompi rekordon (kio ja, en si mem, estas tute laŭdinda: ni ĉiam devas aspiri superi niajn limojn). Se rekordrompo tamen ne estas la celo, mi sincere konsilas al UEA entute rezigni pri tiu numero, tiel ke oni ŝparos monon. Kiel ajn, kiu legas tri monatojn malnovan revuon? Ĉu iu el la legantoj ĉi tie, en la normala mondo (ne en nia bizara, malharmonie originala mondeto), kutimas aĉeti revuojn tri monatojn malnovajn?

Cetere: mi same konsilas al UEA forskrapi ankaŭ la juli-aŭgustan numeron, kiu supozeble aperos (?) en oktobro. Ŝparu la monon kaj la penon (?) kaj klopodu ekde septembro doni veran servon al la membroj anstataŭ vakajn promesojn.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2016-08-07 20:39
Nu, la revua (ne)apero evidente tiris ne nur mian atenton. Pria pruvo: jen neatendita (?) kaj ne malironia retejo: http://malesperanto.tk/

Cetere: tiun retejon kreis NE mi.
Georgo Dermatis
Georgo Dermatis diras:
2016-08-12 20:35
"Se iu proponas Esperanton kiel oficialan lingvon de Eŭropa Unio, tio estas kontraŭ la Deklaracio de Bulonjo-ĉe-Maro kaj fakte ankaŭ kontraŭ mia propra celado – respondis Mark Fettes al la demando de Didi Weidmann pri la oficialigo de la lingvo."
Ĉu vere? Do ankaŭ inter ni estas homoj kiuj kontraŭas tiun ĉi ideon aŭ pli trafe dirite celon! Eble Esperanto vere supervivos malgraŭ la Esperantistoj. Mi fajfas al la Deklaracio de Bulonjo-ĉe-Maro tiurilate...
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2016-08-21 17:39
Apenaŭ kredeble: revuo Esperanto iam estis la flagŝipo de UEA sed nun ŝajne iĝis sensignifa, malgrava bulteno, kiun oni aperigas laŭokaze kaj pri kiu NENIU ĉe UEA (ĉefe estraro kaj redaktoro) interesiĝas nek sentas respondecon. Kiom ĝi malfruas? Ĵetu rigardon ĉi tie: http://www.malesperanto.tk/

Eĉ frustokrio de komitatano (https://groups.yahoo.com/[…]/9350) restis ignorita - kiel konvenas al sensenca demando pri sensignifa, malgrava bulteno, kiun oni aperigas laŭokaze.
Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille diras:
2016-08-22 06:05
Tiu retpaĝo indikas ke la septembra numero malfruas du tagojn, kvankam ankoraŭ estas aŭgusto. Kiom frue la revuo devus aperi, laŭ ĝi?
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2016-08-22 10:10
Lau mia kompreno (kaj se jughi lau la reta aperdato de la revuo antau la nuna dezertado), la 20an de la antaua monato. Kio bele kongruas kun tiu retejo, kiu montras jaman dutagan malfruon de la septembra numero, devinta iri presejen la 20an de augusto.

Cetere: indas kaj endas emfazi, ke la malfruo de la revuo koncernas ne unu numeron sed TRI. La junia numero havas eksterordinare rekordan malfruon (damne, la junia numero devis iri al presejo la 20an de majo KAJ HODIAU ESTAS LA 22A DE AUGUSTO!!!), char evidente ankau UEA, inspirita de la olimpia spirito, volas starigi sian rekordon kaj ricevi medalon pro eksterordinara ago.

Tia heroajho tamen ne forturnu nian atenton de la fakto, ke ankau la juli-augusta numero havas nekredeblan malfruon (63 tagoj) kaj ke la septembra komencas alighi al tiu nobla strebo.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2016-08-23 17:39
Propra opinio, ech malghusta, estas suverena rajto de chiu bloganto.

Tiun rajton jhus uzis la Civitestro en sia blogo (ne tre trafe priskribata kiel "retagentejo"), kie li en fresha blogero ( http://esperantio.net/index.php?id=2894 ) i.a. skribas: "La ĥoron de la krucumantoj dirigentas UEA-eksoficisto, Francisco Javier Moleón: verŝajne li eĉ kreis retpaĝon por ĝisdatigi la kalkulon pri malfruo".

Tamen malghustan opinion, kiom ajn suverenan, oni ja rajtas ghustigi.

Kiel mi atentigis en antaua komento, mi NE kreis tiun malfru-kalkulan retpaghon. La frazo "vershajne li ech kreis retpaghon..." estas la kutima tendenca (mis)prezento de imagitajhoj fare de la Civit(estr)o. Io tia estus neakceptebla en jhurnala artikolo. Sed ni memoru: HeKo estas blogo, do...

Mi neniam venus al la ideo, ke (prave) plendi pri nekredeblaj malfruoj de revuoj igus iun "dirigenti". Sed denove: en blogo la bloganto havas suverenan rajton pri propra opinio, ech se malghusta, do...

Chu vere tamen la Civit(estr)o ech unu fojon ne trafis?? Tamen jes: mi estas eksoficisto de UEA. Ech blogoj foje peras ghustajn informojn.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2016-08-30 15:12
Eble vi maltrafis, ke la junia numero de revuo Esperanto (finfine) aperis pasintsemajne, kun "nur" 97-taga malfruo: http://www.uea.org/revuoj

Chu tio definitive fermas la revu-krizon? Apenau: la juli-augusta numero malfruas jam 71 tagojn. Kompare kun tio, la jama nur 10-taga malfruo de la septembra numero aspektas banalajho. Ghuu chiujn ciferojn chi tie: http://www.malesperanto.tk/

Cetere, mi legas en la kolofono de la revuo: "Aperas: en ĉiu monato krom aŭgusto". Ne plu.