Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Kvin kandidatoj por sekva estraro

Kvin kandidatoj por sekva estraro

de Redakcio Laste modifita: 2013-03-20 20:13
Sep individuaj membroj de UEA kandidatas en la elekto de B-komitatanoj, kiu okazos per papera poŝto kaj komenciĝos en aprilo. Dennis Keefe estas la sola, kiu klare diris, ke li ne volas eniri la sekvan estraron de UEA. Ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak ne volis rakonti, ĉu ŝi kandidatos por la estraro. Ĉiuj aliaj kvin kandidatoj pretas eniri ankaŭ la novan estraron de UEA.

La B-komitatanoj de UEA reprezentas la individuajn membrojn de la asocio, kaj estas la solaj oficohavantoj, kies elekton unuopaj membroj povas rekte influi. Por valida kandidatiĝo necesas, ke minimume dek individuaj membroj de UEA el minimume tri diversaj landoj formale subtenu la kandidatiĝon. Krome necesas mallonga biografio kaj deklaro pri la movadaj celoj de la kandidato.

Ĉar la membronombro de UEA pasintjare superis 5.000, estas ses lokoj de B-komitatanoj - unu por ĉiu komencita milo. Do nur unu el la kandidatoj restos ekster la komitato. Tamen ankaŭ la voĉonombroj de la gajnintaj kandidatoj multon diros pri ilia reciproka populareco inter la individuaj membroj de la asocio.

En la pasinta elekto de B-komitatanoj en la jaro 2010 estis 13 kandidatoj por ses lokoj. Tiam la unuan lokon kun 1.010 voĉoj atingis Mark Fettes. Plej malmultajn voĉojn ricevis Johan Derks (282).

La Centra Oficejo de UEA ne konsentis transsendi al Libera Folio la dokumentojn pri la kandidatoj antaŭ ol tiuj estos aperintaj en eldonaĵo de UEA, do ni turnis nin rekte al la kandidatoj por ricevi pliajn informojn. Ĉiuj almenaŭ mallonge respondis al niaj demandoj. Nur Barbara Pietrzak rifuzis transsendi sian oficialan sinprezenton.

Dennis Keefe responde al demando de Libera Folio klarigis, ke li ne volas kandidatiĝi por la sekva estraro de UEA, sed volas doni voĉon al la individuaj membroj en la komitato.

Barbara Pietrzak kaj Amri Wandel estas la solaj nunaj estraranoj inter la kandidatoj al B-komitataneco. El ili Amri Wandel klare diris, ke li volas daŭrigi en la estraro, se elektita.

La limdato por kandidatiĝi por la estraro pasos la 22-an de marto, do la formalaj kandidatiĝoj por estraraniĝo, kun subteno de du nunaj komitatanoj, devos esti faritaj jam antaŭ la elekto de B-komitatanoj.

Ni prezentas la kandidatojn por la B-komitataneco en alfabeta ordo.

Kvin kandidatoj por sekva estraroJohan Derks jam transdonis al la elekta komisiono de UEA sian formalan kandidatiĝon por posteno en la estraro. La kandidatiĝon laŭ Johan Derks ĝis nun subtenis Gbeglo Koffi, komitatano A por Togolando. Por valida kandidatiĝo por la estraro necesas subteno de minimume unu plia komitatano.

Responde al demando de Libera Folio Johan Derks klarigis, ke tio, ĉu li efektive pretos eniri la estraron, dependas ne nur de tio, ĉu li estos elektita kiel B-komitatano, sed ankaŭ de tio, kiom da voĉoj li ricevos - alivorte, ĉu li estos inter la unuaj aŭ lastaj elektitoj.

Oficiala sinprezento:
Johan Derks (1940) studis matematikon kaj sociologion en Utrecht, Nederlando. Li instruis dum kvar jaroj en Afriko. Poste lia funkcio estis mezlerneja instruisto de matematiko.
Johan lernis Esperanton en 1956. En 2002 li surprenis estrarajn funkciojn en Eŭropa Esperanto-Unio, sed eksiĝis pro malŝparo de mono por la tiel nomata Brusela KomunikadCentro. Ekde septembro 2009a li kampanjas por enkonduki perretan voĉdonadon en la Komitato de UEA.
Li estas prezidanto de faka grupo "Tutmondeca Esperanto". Kun sia esperantista edzino el Serbujo li transloĝiĝis en septembro 2012a al Belgrado. Kun ŝi Johan faris sukcesplenan instruviziton en 2009 al Burundo. Tio inspiris lin al fondo de "Esperanto en Evoluo" por helpi la ekster-eŭropan movadon. La unua projekto, konstruado de biblioteko de Esperantaj kaj aliaj libroj en Rumonge, realiĝis.
Li parolas ses lingvojn.
Kiel estonta komitatano mi kunstrebos al
1. baldaŭa realigado de necesaj strukturŝanĝoj en UEA
2. travideblo de la paŝoj de la Estraro, cele al demokrata kontroleblo
3. reduktiĝo de membroserva karaktero de UEA favore al informado, tio kalkulante kun la pensevoluo de la Strategia Komisiono por krei multlingvan retpaĝaron por ne-esperantista publiko
4. fleksebligo de CO en Roterdamo, cele al projektoj kaj partnerecoj kun eksteraj iniciatoj
5. kunordigado de retdiskutlistoj kaj esperantistaj grupoj en sociaj komunumoj

Ĝenerale mi klopodos kontribui – en la kadro de la Strategia Vizio por UEA - al kulturŝanĝiĝo en la Esperanto-movado, kiu enkadrigos la celon "disvastigi la uzadon de Esperanto" en pli larĝa celaro, interalie la egalrajteco de lingvoj kaj edukado al reciproka respekto inter kulturkomunumoj, kiel Zamenhof lernigis nin.

Mark Fettes en arbaroMark Fettes estas ĝis nun la sola konata kandidato por la posteno de prezidanto de UEA. Tiun sian kandidatiĝon li konfirmis jam en aŭgusto 2012 en intervjuo de Libera Folio. En tiu intervjuo li interalie rakontis, kian rolon laŭ li havu la komitato:

— Ideale, ĉiuj komitatanoj estus aktivaj kaj engaĝitaj diversmaniere. Kvankam tion ne eblas atingi tuj, mi esperas komence krei grupon de aktivaj komitatanoj ĉirkaŭ la Estraro kiuj partoprenas en la strategiaj diskutoj kaj decidoj. Se temas pri la membraro, tiu estas tre vasta kaj diverseca grupo, pri kiu malfacilas ĝeneraligi. Tamen vi eble jam kaptis, ke mi sopiras al asocio, kiu proponas al siaj membroj multajn konkretajn ŝancojn kaj instigojn aktiviĝi.

Mark Fettes estas ankaŭ la ĉefa kompilanto de la nova strategia plano de UEA, kaj li referencas al ĝi, kiam Libera Folio demandas, kion li volus ŝanĝi en la funkciado kaj prioritatoj de la asocio:

— Mi pensas ke mi ne povos facile respondi al via demando, ĉar la plena respondo (aŭ almenaŭ pli plena) troviĝos en la Strategia Plano, kiu ankoraŭ ne estas plene preta, kvankam multe progresinta. Resumi ĝin en kelkaj vortoj mi ne kapablas, krom per ne tre utilaj frapfrazoj. Tamen, unu kerna ŝanĝo de emfazo estos la plena integrigo de "kapabligo" (instruado, trejnado, klerigado) en la prioritatojn, laborplanojn kaj strukturojn de UEA.

Oficiala sinprezento:

Mark FETTES (1961), Kanado. Profesoro pri edukado en la vankuvera universitato Simon Fraser; liaj esploroj inkluzivas la edukadon de indiĝenaj infanoj kaj komunumoj (kun atento al demandoj de lingvo kaj kulturo), la rolon de la imagopovo en la edukado, kaj la teorion kaj praktikon de ekologiaj lernejoj. Multjara sperto en UEA kiel oficisto (1986-1992), estrarano (1992-1998), kaj lastatempe kiel Komitatano B kaj gvidanto de la Komisiono pri Strategiaj Demandoj (2010-2013). Dum la lastaj 15 jaroj li ankaŭ rolis en la gvidado de ESF, la usona fondaĵo kiu financis i.a. la evoluigon de lernu.net kaj edukado.net. Fettes volas kontribui al la modernigo kaj plifortigo de UEA surbaze de longperspektiva strategio kiu ampleksas ĉiujn agadkampojn de la Asocio. Tiucele li esperas evoluigi kaj gvidi celkonscian teamon de estraranoj, komitatanoj, oficistoj, kaj aliaj kunlaborantoj, emfazante bonan komunikadon, konservadon de la esencaj atingoj de UEA, kaj prudentan renovigon de niaj ideoj, strukturoj, kaj agmanieroj.

Dennis Keefe estas la sola kandidato, kiu klare diris, ke li ne interesiĝas pri posteno en la nova estraro de UEA. Li amplekse respondis al nia demando.

Libera Folio: Kion vi volas ŝanĝi en la funkciado kaj prioritatoj de UEA, se vi estos elektita?

– Mi pensas, ke mia ĉefa rolo de Komitatano B ne estas unue provi ŝanĝi la ĝeneralan labormanieron de UEA, sed, unue kaj antaŭ ĉio, aŭskulti la individuajn membrojn de UEA. La ŝanĝoj, miaflanke, komenciĝu tie. Ni starigu sistemon kiu plifaciligos la kolektadon de opinioj de la membraro. Minimume, ni disponigu tablon en oportuna loko ĉe la Universalaj Kongresoj, kie kongresanoj povos paroli komforte kaj sufiĉe daŭre kun B-komitatanoj. Mi estos tie. Se aliaj komitatanoj volas tiel servi, despli bone. Due, ni eble starigu enketo-sistemon, papere kaj interrete. Niaj membroj havas trezoron da interesaj, utilaj informoj. Mi povus listigi multe da utilaj informoj por la pluvivado de UEA, sed mi menciu nur unu. Estus ege interese, ĉiujare, demandi al la novaj membroj kial ili ekmembris, kaj demandi al la novaj eksmembroj, kial ili forlasis nin.

Oficiala sinprezento:
Biografio: Eklernis Esperanton en 1980 en Madrido. Instruisto de Esperanto tie kaj multjare ĉe Gresillon, NASK, Herzberg, kaj ankaŭ ĉe Oomoto en Japanio. Fondinto de Lingvaj Festivaloj; lanĉinto de la nova Universitato de Esperanto en 2012; kreinto de la BEK-Kurso; organizinto de la eksperimento Esperanto-Insulo. Dumviva membro de UEA. Esperantisto de la Jaro 2012. Profesio: du fakoj: 1) estrado de lingvo-instruado (Universitato de Illinois, Usono) kaj 2) strategio kaj merkatiko (Ecole HEC, Francio; kaj MBA de la Universitato de Nankino, Chinujo). Antaŭa estro de fabriko, merkatikisto por IBM, kaj direktoro de diversaj internaciaj programoj ĉe la Universitato de Illinois kaj Universitato de Nankino

Movadaj celoj: Tre simple: limigi min al la AKTIVA reprezentado de ALIAJ membroj de UEA dum tri jaroj. Kunlabori kun informadikistoj por starigi mezuro-sistemon por aŭskulti la individuajn membrojn de UEA. Ne prezenti miajn ideojn, sed tiujn de aliaj. Aktive aŭskulti UEA-anojn. Helpi krei lernado-organizon por UEA.

Komitato MacGillStefan MacGill en januaro anoncis sian baldaŭan demision kiel prezidanto de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj. En sia demisia letero li klarigis, ke li volas dediĉi sian tempon al verkado de la reta kurso de Esperanto, kiu devus preti jam pasintjare, al savado de la revuo Juna Amiko, kaj al detaligo de la Strategia vizio de UEA.

— Mi jam plurfoje kaj emfaze klare anoncadis, ke redaktado de la tuta Juna Amiko kaj prezidado de ILEI estas plene malkombineblaj taskoj. Senrezulte. Do, mia nuna decido ne devas veni kiel granda surprizo.

Plia kialo por la demisio estis la intenco de Stefan MacGill kandidati ne nur por B-komitataneco ĉe UEA, sed ankaŭ por posteno en la nova estraro de la asocio. Tio montriĝis, kiam Libera Folio demandis lin, ĉu li intencas kandidati por la estraro.

— Mi supozis, ke vi tuj divenus tion. Mi ne vidas grandan kialon ege kaŝi tion – jes. Interalie tial mi demisios el la prezidanteco de ILEI fine de marto.

Al demando pri siaj prioritatoj Stefan MacGill respondis per dupaĝa programdeklaro kiu interalie enhavas la rubrikojn edukado, faka agado, varbado kaj informado. Por informado UEA laŭ li devus krei serion de dulingvaj varbiloj, uzeblaj ekzemple ĉe internaciaj organizaĵoj.

En faka agado li akcentas la gravecon de rejunigo. En la interna funkciado de UEA Stefan MacGill volas enkonduki retan voĉdonadon. Aldone li proponas, ke ĉiujare estu kompilita superrigarda raporto pri la stato kaj agado de la landaj asocioj de UEA.

Laŭ li, UEA devas "Transigi emfazojn de liverado de bazaj servoj al nia nuna membraro al la kernaj asociaj celoj pri konsciigo, klerigo kaj utiligo de la lingvo (alivorte, subteni la strategian vizion). Evoluigi en nia strategio kaj projektaro mesaĝon por la plimulto de la homaro."

Oficiala sinprezento:
Biografio: Denaska esp-isto el Nov-Zelando (1948- ), diplomita instruisto. Direktoro de CO (1980-84), Teknika redaktoro de Kontakto (1978-86), redaktoro de Jarlibro (76-86), de Juna amiko (86-96 kaj de 2000 ĝis nun). Prezidinto de TEJO (1979-80) kaj ILEI (1992-94 kaj 2009-13). Restariginto de la ekzamenoj UEA/ILEI kaj ĝia sekretario (1989-95).

Aspiroj: Aktive kunlabori en la finformulo de la Strategia Plano, precipe pri Kapabligo; poste aparteni al ties liverteamo. Koherigi la nunan oferton pri instruista trejnado laŭ fleksebla modula strukturo, prezentende al eŭropaj aŭ aliaj instancoj cele al oficialigo - ekz. al ALTE kiel kontribua elemento al la KER-ekzamenoj. Evoluigi strategion de eksteraj rilatoj en edukaj rondoj. Laboradi por loki edukadon centre de la Asocia politiko, tenante en tio proksimajn rilatojn kun ILEI. Modernigi la asociajn retpaĝojn; vastigi aliron al retaj kursoj de Esperanto paralele kun evoluigo de lerneja instruado.

Barbara Pietrzak ĉe Estraro respondasBarbara Pietrzak estas ĝenerala sekretario de UEA kaj ĝia estrarano pri informado. Ŝi ne volas rakonti ĉu ŝi kandidatas por la estraro, nek sendi sian oficialan sinprezenton.

– Mian sinprezenton mi sendas al UEA, kaj ĝi aperos kiel komuna dokumento voĉdonigota de individuaj UEA-membroj. Estus iom strange kaj malĝentile rilate ilin, se ĝi unue aperus publike, eĉ se en tiom populara retejo kiel Libera Folio.

Libera Folio: Kion vi volas ŝanĝi en la funkciado kaj prioritatoj de UEA, se vi estos elektita?

– Pro la fakto, ke Komitatanoj B reprezentas la individuajn membrojn de la Asocio ilia tasko estas peri al la Komitato ideojn kaj postulojn de individuaj membroj. Do ne temas strikte pri tio, kion mi mem dezirus ŝanĝi. Tamen post dufoja mandato mi multe pli bone orientiĝas en la funkciado de la asocio kaj tiun scion mi ŝatus kaj iamaniere devus utiligi, kaze de la elekto. Al miaj prioritatoj certe apartenus kontraŭstarado kontraŭ la aperantaj klopodoj marĝenigi UEA kaj  malkreskigi ĝian rolon en la E-komunumo. Por mi gravas forta kaj moderna UEA.

Libera Folio: Ĉu vi kandidatos por la estraro, kaze de elektiĝo kiel B-komitatano?

– La laboroj de la Elekta Komisiono daŭras. Por alpreni la decidon mi havas ankoraŭ kelkan tempon. Laŭ  la Elekta Regularo kandidatiĝo devas atingi la Komisionon 120 tagojn antaŭ la Komitata Kunsido, dum kiu okazos la elekto.

Kvin kandidatoj por sekva estraro

José Antonio Vergara estas prezidanto de la esperantista scienca asocio ISAE, kaj dum la antaŭa mandatperiodo li ankaŭ estis estrarano de UEA pri faka agado. Kaze de elektiĝo kiel B-komitatano li intencas refoje kandidati ankaŭ por la estraro de UEA.

Oficiala sinprezento:
José Antonio Vergara (1962). Ĉiliano, DM de UEA. Epidemiologiisto kaj universitata instruisto. Aktivulo por lingva ekologio kaj scienca edukado. Ofta kontribuanto al movadaj diskutoj kaj iniciatoj (IKU, UK-temoj, ktp). Estrarano de UEA dum la oficperiodo 2007-2010. Nuna prezidanto de Internacia Scienca Asocio Esperanta. Membro de la Strategia Komisiono de UEA.
Kiel mondperiferia movadano, mi volas reliefigi la tutmondecon de UEA kaj plifortigi ĝin kiel libervolan kaj kunlabore efikan homgrupiĝon por plivastigi ĉiujn dimensiojn de la fenomeno Esperanto kiel kunkonstrua iniciato en la homa sfero lingvo, kontribua al egaleca komunikado tutmonda, laŭ la vivanta revo de Zamenhof.

Laŭ la principoj de la nova Strategia Plano, ni devas ĝisdatigi nian komunan hejmon UEA por pli bone labori sur la informa kaj eduka terenoj en la interreta epoko, kun prioritata atento al la kleriĝo de la esperantuloj pri la lingvaj problemoj kaj aliaj sociaj aspektoj de nia strebado, cele al pli trafa agado.

Kvin kandidatoj por sekva estraroAmri Wandel estas la nuna estrarano de UEA pri faka agado. Responde al demando de Libera Folio li konfirmis, ke kaze de elektiĝo kiel B-komitatano li volus eniri ankaŭ la novan estraron de UEA. En sia sinprezento li emfazas la sciencan kaj fakan agadon de UEA kaj "retan membraron".

Oficiala sinprezento:
Amri WANDEL (1954) Israelano, profesoro pri astrofiziko en la Hebrea Universitato de Jerusalemo kaj gastprofesoro en UCLA, membro en la Internacia Astronomia Unio. Iama TEJO-prezidanto (1981-1983) kaj honora prezidanto. Prezidanto de Esperanto-Ligo en Israelo (1990-1996, 2009-). UEA-Komitatano (1989-), trifoje Estrarano . Ekde 2007 Sekretario de Internacia Kongresa Universitato. Fondinto kaj rektoro de la Internacia Vintra Universitato. Organizanto kaj LKK- prezidanto de la UK en Tel Avivo (2000). Redaktoro de Israela Esperantisto (2009-) Membro de la Akademio de Esperanto (1992-). Profesoro kaj vic-senatano de Akademio Internacia de la Sciencoj. (pliaj informoj en vikipedio).

Movadaj celoj: de 1992 mi akompanas la sciencan kaj fakan agadon de UEA. i.a. mi iniciatis la kumunajn IKU-AIS sesiojn kaj la IKU-libron kaj la fakan forumon en la UK. Estonte mi celas informi kaj diskonigi la atingojn de Esperanto en la scienco kaj en la interreto tutmonde, aparte en internaciaj edukaj kaj universitataj medioj, Unesko kaj amasmedio. Mi ankaŭ intencas kunlabori por kreskigi la retan membraron de UEA i.a. per la sociaj retoj kaj per ebligo de virtuala partopreno en la UK.

(La fotoj de Stefan MacGill kaj Barbara Pietrzak estis faritaj de Peter Hauser dum la UK en Kopenhago. La aliajn fotojn havigis  UEA aŭ la kandidatoj mem.)
arkivita en:
Stanislaw Rynduch
Stanislaw Rynduch diras:
2013-03-17 19:27
Se oni eluzitaj partoj de raketo oni daure volas uzi, certe okazos denove fiasko.
Nur pli junaj kaj pli novajn personoj, precipe kun bonaj elektronikaj scioj devas eniri la estraron. Ili devas kompreni, ke per manova chevalveturilo neniam atingos celon.
Sergeo Tyırin
Sergeo Tyırin diras:
2013-03-17 21:32
Unu aferon mi ne sukcesas kompreni. Ĉu la komitato ne estas la supera organo, kies celo interalie estas kontroli la laboron de la estraro? Se tiel, ĉu ne estas konflikto de interesoj kaj iasence prifajfo de la rolo kiun havu komitatanoj, se ekzistanta aŭ onta estrarano kandidatiĝas por esti ankaŭ komitatano B??
Kalle Kniivilä
Kalle Kniivilä diras:
2013-03-17 22:16
Mi ne vidas la konflikton de interesoj. Male, ĉu ne estus plej nature, ke la estraranoj estu elektitaj inter homoj, por kiuj voĉdonis individuaj membroj?

UEA kompreneble ne estas ŝtato, sed tamen oni povas kompari - kaj en la plej multaj ŝtatoj, la ministroj ĉefe estas elektataj ne nur de la parlamentanoj, sed el inter la parlamentanoj, ĉu ne? Kaj la kialo estas evidenta: tio montras, ke ili havas la subtenon de la civitanoj.
Juan Sebastian Quintero Santacruz
Juan Sebastian Quintero Santacruz diras:
2013-03-18 02:01
Nur eblas voĉdoni per poŝto? Tiu sistemo estas arĥaika. Ekz. al mi la revuo kaj la voĉbileto venas tre malfrue, imagu la tempon bezonatan por ĝin resendi. UEA devus ebligi la retan voĉdonadon, ĝi estas senkosta por la voĉdonantoj, kaj la preskostoj malgrandiĝus por UEA.
Slavik Ivanov
Slavik Ivanov diras:
2013-03-18 09:15
Aparte pena afero estas viziti la poŝtoficejon, kiu lastatempe iĝis pli banko ol poŝto, por aĉeti tie la koverton kontraŭ horo de vicumado :|
Krizipo
Krizipo diras:
2013-03-19 22:00
Se la sistemo de poŝta voĉdonado estas tiel arkaika, kiel vi asertas: kial en plej multaj ŝtatoj reta voĉdonado ankoraŭ ne kutimas? Se mi estas bone informita, nur Estonio jam permesis oficialan (ne nur provan) retan voĉdonadon. La spertoj ankoraŭ ne kontentigas. Do, ne troigu. Poŝta voĉdonado eble ne perfektas, sed tute aktualas.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-03-20 09:25
Mi ne komprenas, kial supernacia mondskala organizo estu devigata respekti la historiajn kutimojn de naciaj ŝatatoj. Ebligi voĉdonadon rete povas esti simbolo, ke temas pri organizo, kiu konscias pri la eblecoj de moderna komunikado kaj kapablas celkonscie utiligi ilin.

Sekuraj proceduroj estas konataj. Ekzemple "Liquid Feedback" uzata de la piratoj (politika partio).

http://en.wikipedia.org/wiki/LiquidFeedback

Malgraŭ la ekzisto de kelkaj Esperantlingvaj piratoj la paĝo ankoraŭ ne ekzistas en Esperanto. Oficiala utiligo de Liquid Feedback de Esperanto organizoj (ne nur UEA) povus altigi la reputacion de Esperanto inter piratoj.

Pri spertoj eblas demandi la berlinajn piratojn

http://wiki.piratenpartei.d[…]:Protokoll_Esperanto_Berlin

Kompreneble kelkaj preferas Esperanton kovritan per la polvo de pasinteco.
Edmund GRIMLEY EVANS
Edmund GRIMLEY EVANS diras:
2013-03-20 10:12
La vikipedia paĝo, al kiu vi ligis, diras nenion pri sekureco de la procedo, kaj cetere tiu sistemo ne ebligas anoniman balotadon.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-03-20 11:23
Mi nur intencis montri ke aliaj progresemaj organizoj eksperimentas pri elektronikaj decidosistemoj. Mi almenaŭ atendas, ke Esperanto-organizoj pro sia tutmonda distribuo, okupiĝu pri la temo. La unua paŝo kiel kutime estas la difino de la taskoj, kiujn oni postulas de la sistemo.
Sergeo Tyırin
Sergeo Tyırin diras:
2013-03-26 17:56
Ĝuste, eksperimentas. Sed ne jam grandskale aplikas. Vidu ankaŭ la suban komenton de Cindy. Cetere, estas ankaŭ la demando de nederlanda leĝo: ĉu laŭ ĝi, elektoj kondukitaj laŭ elektronika maniero, estas validaj? Memoru ke UEA unuavice devas konduti konforme al la nederlanda leĝo.
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2013-03-20 13:17
Mi kredas, ke Johan Derks bone esploris la kapablon por starigi retan vochdonadon por la Komitato, kaj eble al li plachus aldoni sian opinion rilate la balotadon por B-anoj.

Tradiciaj membroj de UEA, kaj speciale tiuj kiuj loghas en Europo, eble komfortas kun la koverto-kaj-poshtmarka sistemo, tamen mi dubas, chu la nova generacio akceptos tion tiel facile.

Juan Sebastian Quintero Santacruz, kiu eble loghas ekster Europo, konstatas tion. Mi persone, nun en Chinio, devis pagi pli ol 30 eurojn nur por sendi unu leteron al UEA en februaro, kun la “garantio” ke ghi atingos Roterdamon inter 7 kaj 10 tagoj.

En multe da novaj kvartaloj de Chinio ne plu funkcias leterkestoj. En mia loghejaro, 28-etagha, kun pli ol 600 loghejoj, estas leterkestoj sube, sed chiuj el ili estas fermitaj kaj shlositaj, neniam ekutiligitaj. Mi ne shercas, kaj se vi volas foton de tio, diru, kaj mi sendos. Poshtistoj NENIAM venas al nia kvartalo. Tio estas pasinteco en Nankino.

En multe da landoj kaj kontinentoj en kiuj ni volas progresi, en Afriko, en Indonezio, en Mezoriento, ofte ech ne ekzistas stratadresoj kun numeroj. Antau kelkaj jaroj iu naiva brita firmao pensis, ke ili povis facile instali iun telefono-stratro-gvidilon en Arabio Saudia, tamen ili rezignis, char ne ekzistis datenbazo kun stratnumeroj. Tiu mispasho estigis studokazon en libro pri internacia komerco!

Eble povas ekzisti ambau sistemoj, perletera kaj perreta. Eble, mi ne scias. Kiaj estas la avantaghoj, kiaj la malavantaghoj? Mi komprenas la malfacilajhojn kiujn Krizipo kaj Edmund GRIMLEY EVANS vidas en la perletera sistemo. Eble estus bone se Krizipo kaj Edmund listigus chiajn problemojn rilate retan vochdonadon. Kiaj estas la malavantaghoj, kiaj la avantaghoj, limoj, leghoj, ktp? Ni eble listigu kaj komenci kompari kaj prijughi.

Mi konsentas kun Roland, ke Esperanto devas montri iun pli progreseman vizaghon al ni mem kaj al la ekstera publiko. Aldone al tio, mi dirus, ke ni estas en la kategorio de avangardaj organizoj. Eksperimentoj valoras. Provoj bonas. Kion pensas la NOVAJ membroj de UEA? Kion pensos la novaj membroj de la venontaj jaroj? Jen, kialo por starigi ian enketosistemon, kaj mi jhus vidis chi matene novan provon de tio de Cindy McKee. Se iu interesighas pri tio, musklaku https://docs.google.com/[…]/viewform

La debato ekas nun kaj dauros dum monatoj. Pri chi tiu temo kaj pri multaj, multaj aliaj aferoj. Eble ni devis komenci tion antau jaroj.

Amike,

Dennis Keefe
Cindy Mckee
Cindy Mckee diras:
2013-03-20 13:49
Antaŭ monatoj, mi sekvis kurseton "Sekurigo de elektronika/bita demokratio" instruita de spertulo kiu jam rompis en sistemon de enreta voĉdonado kaj ŝanĝis ĉiujn rezultojn. Laŭ lia kurso, estas neniu nuna nek antaŭvidebla maniero sekurigi enretan voĉdonadon. Eĉ senintencaj fuŝoj plej verŝajne okazos.
Voĉdonado poŝte ankaŭ havas problemojn, mi scias. :( Ankaŭ menciindas, ke ni ne voĉdonas ĉu permesi mortopunon, k.s. Sekuro estas relativa.

Mi neniam voĉdonis en ĉi tiu UEA-afero. Iel, kiel, mi volas voĉdoni por Dennis.
Johan Derks
Johan Derks diras:
2013-03-22 10:35
Karaj diskutantoj pri reta voĉdonado !
Kvankam la temo de perreta voĉdonado jam estas decidita antaŭ du jaroj, en Havano, kelkaj el vi ne scias, ke fakte ni havas aŭtokratan (solregantan) Estraron, kiu fajfas pri sia devo realigi decidojn, ordonitajn de la Komitato.
Dum ILEI, EDE kaj daŭre pli da organizaĵoj uzas "la rektan metodon" de voĉdonado, la Estraro blokis la realigadon de tiu necesa paŝo. En alia listo vi povas legi, kio okazis dum mia trijardaŭra batalo por modernigi UEA-n: http://groups.yahoo.com/group/uea-membroj/message/22702.
Mi ankaŭ tre dankas Stanislaw Rynduch, kiu skribis: "Se oni eluzitaj partoj de raketo oni daŭre volas uzi, certe okazos denove fiasko.
Nur pli junaj kaj pli novaj personoj, precipe kun bonaj elektronikaj scioj devas eniri la estraron." Ĉu vi voĉdonos por mi, malgraŭ miaj 73 jaroj, Stanislaw?
Estas mirinde ke du membroj de la hodiaŭa Estraro kandidatigis sin por denove eniri la Estraron. Ĉu ili ne estas kunrespondecaj pri la rifuzo de la Estraro realigi la decidon en Havano?
Johan Derks
Johan Derks diras:
2013-03-22 10:46
Dennis Keefe, per mesaĝo en uea-membroj@yahoogroups.com, invitis la ses kandidatojn por B-komitataneco, doni siajn opiniojn, ekzemple pri kiel helpi al Heidi Goes. Li skribas, ke ŝi "ege bone plenumas la celojn pri informado kaj instruado por UEA, kiel klare videblas en nia Strategia Plano. ............ Ho, kiel bonaj rezultoj!!! Informadaj rezultoj, instruadaj rezultoj. Tio rilatas du el la fundamentaj bazoj de nia strategio.
Tiaj rezultoj de Heidi Goes estas mezureblaj, montreblaj. Veraj atingajhoj per malmulte da investo. Nun shi petas IOMETE da mono por plibonigi tiajn nuntempajn rezultojn por, ke ili estu longdauraj rezultoj."

Volonte mi volas doni mian opinion:
Gravas serĉi la kaŭzojn de tio, ke la CO ne havas sufiĉe bonan reago-sistemon. Se oni konsultas la financan konton pri 2012, oni vidas, ke por "Movada evoluigo" estas elspezataj malpli ol dekmil eŭroj, el totalo de elspezoj de proks. € 500.000,=, t.e. 2% ! Komparu kun tio ke la Ĝenerala Kapitalo kreskis per € 400.000,=.
Kiuj financaj reguloj malhelpas la Estraron, resp. Ĝeneralan Direktoron destini parton de la kreskaĵo al "misiaj vizitoj"? Se mi bone memoras, de legacoj (heredigoj) ne pli ol malgranda elcentaĵo povas esti elspezata en la jaro de ricevo. Solida kasisto de Estraro kaj solida Ĝenerala Direktoro ne ĉiam rigardemas la neatenditajn ŝancojn je bonega informado. Eĉ tiu "sankta" regulo pri heredigoj Estraro povus rompi. (Tiam voĉdonigu la Komitaton, s-ro Daŝgupta !)
Sed, por ne preni impulsajn decidojn, la CO devus ankaŭ fari raporton pri la (mem)elsendoj de homoj en la lastaj dek jaroj: Terezija Kapista, Mireille Grosjean, Martin Schäffer, Mallely Martinez Mateos, Johan Derks, Heidi Goes (kaj pluraj aliaj, kiujn mi ne konas) kaj ilia financado. Se eble ankaŭ pri la mono, libroj, tekokomputiloj, kiuj iris al la movado (individuoj aŭ organizaĵoj) en malpli evoluintaj landoj.
Post tio multe pli granda elcentaĵo de la nove heredigata kapitalo estu rezervata por tiu celo. Mi havas kiel trian punkton en mia 150vorta "deklaro pri movadaj celoj": stimulado de misiaj vizitoj en "triamondaj" landoj.
(Konsultu http://f1.grp.yahoofs.com/v[…]co%20de%20Johan%20Derks.doc)
Johan Derks
Johan Derks diras:
2013-03-22 15:46
La antaua mesagho ne permesis skribi la kompletan hiperligilon. Ghi estas:
http://f1.grp.yahoofs.com/v[…]co%20de%20Johan%20Derks.doc
Redakcio
Redakcio diras:
2013-03-22 15:47
La ligilo funkcias en ambaŭ komentoj. Ĝi estas aŭtomate mallongigita.
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2013-03-22 18:27
Resumo, 94 vortoj. Komentado, 376 vortoj.

Resumo:

Johan bone klarigis la reagokapablo-problemon de UEA. Heidi Goes sukcesas en Azio, kaj tio meritas nian helpon. Mi komparas mian propran sperton en Azio: Barato, Japanio, Chinio kaj provizore konkludas, ke la agado en Indonezio kaj Nepalo estas probable priortiataj. Mi sugestas, ke ni bezonas sistemon por identigi la prioriatajn landojn por ricevi helpon de UEA. Kaj ni bezonas budghete sekvi nian propran Strategian Planon! Mi rekomendas, ke ni iru pli aktive al tiuj landoj ech se la homoj tie ne alportas richajn kotizojn por UEA. Mi invitas al membroj de UEA sciigi siajn opiniojn.

Komento:

Johan Derks helpas al ni kompreni pli bone kial la neatendita granda sukceso de Heidi Goes (gazetaj, revuaj, radiaj, televidaj, kursaj, grupo-starigaj okazajhoj je la nombro de chirkau 15 en ege mallonga tempoperiodo) ne havas reagon kaj subtenon de UEA. Reago ne venas de Roterdamo, interalie, char tutsimple reago bezonas monon kaj tio mankas che UEA por tiaj celoj. Johan parolas pri nur 2 elcentoj de la tuta budgheto.

La rezultoj, tiuj preskau revaj rezultoj de Heidi Goes en Indonezio, bezonas nian atenton, kaj eventuale, nian monon. Shi, pli bone ol iu ajn el ni en Azio, kreskigas la movadon sur tiu kontinento.

Mi instruis dum ses semajnoj en Barato (por Venki Espero Reddy, post Trevor Steele, se iu memoras), dum du-tri monatoj en Japanio che Oomoto; kaj nun chi jare en Chinio, dum pli ol kvin jaroj, kaj chi jare mi preterpasos 1500 horojn da instruado de Esperanto. Mi scias iomete pri kio estas instruado de Esperanto en Azio. Tio kio okazas en Indonezio meritas nian plenan atenton pro ghia elstareco. Ni auskultu Heidi-n, ni pripensu pli pri tiu lando, kune kun Nepalo kaj kun iu ajn alia lando kiu montras fekundan kreskogrundon.

Estas landoj kiuj prioritatas por ricevi homfortan kaj monan helpon, kaj landoj kiuj ankorau ne prioritatas. Bezonatas sistemo por identigi tiajn landojn. Bezonatas reago-sistemo por kapti neatenditajn shanchojn kiel tiuj de Indonezio. Bezonatas budgheto kiu pli bone sekvas la strategian planon de UEA.

Mi plene scias, ke la homoj en tiuj landoj ne estas ghuste la homoj kun poshoj plenaj je moneroj por pagi jarkotizojn de UEA. Se UEA ne volas multe pli vigle semi en tiuj fekundaj grundoj, mi tre bedauras, tamen, mi ankau komprenas la vidpunktojn de kelkaj konservemaj homoj en UEA. Mi ne volas gheni ilin, sed mi pensas, ke ni povas almenau fari iom pli bone ol la glaciajho-vendistoj, la usona firmao Ben kaj Jerrys, kiu donacas 10, ne 2, elcentojn de siaj antauimpostaj profitoj al neprofitcelaj organizoj por helpi homojn.

Estas tre probable, ke multe el miaj opinioj ne estas ghustaj. Bezonas pli da informo de homoj kiuj interesighas pri la temo kaj kiuj havas konkretajn sciojn pri budgheto-kapabloj kaj pri la koncernaj landoj kaj agadoj. Mi petas de UEA-membroj, ke ili sciigi iliajn opiniojn tiurilate.

Amike,

Dennis Keefe
Unu el la kandidatoj
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2013-03-27 13:23
Mi pensas, ke bona komencopunkto de ia debato inter la B-kandidatoj estus revidi la lastan elektadon antau tri jaroj. Tiam ne chiuj el la kandidatoj partoprenis la debatadon en la paghoj de Libera Folio.

Mi esperas, ke chi foje tamen, chiuj el la B-anoj, spite al siaj tre tre okupitaj vivoj kaj laboroj, partoprenos almenau iomete en la chi-jara debato.

Mi ankau esperas, ke UEA-anoj starigos demandojn al la kandidatoj pri strategio kaj taktikoj por UEA. Mi faris tian pridemandadan rolon antau tri jaroj, sed nun mi mem kandidatas.

Multe da demandoj, multe da respondoj, multe da debatado helpos al ni kompreni nin mem kaj unu la alian. Bona kunlaborado devenas parte de bona komunikado kaj bona interkompreno.

Mi refoje invitas al chiuj B-Kandidatoj al bona kaj vigla debatado pri la strategio de UEA.

Amike,

Dennis Keefe
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2013-05-05 16:43
Resumo, 62 vortoj. Komentado 324 vortoj.

Resumo:

Scivole, mi komencis esplori la raportojn pri antaŭaj balotadoj por B-Komitatanoj. Mi rigardis en la arkivoj de Libera Folio por la jaro 2004 kaj listigis la titolojn de la individuaj artikoloj, laŭdate, pri naŭ el la 16 kandidatoj. Mi iom poste komentas, demandante kial Libera Folio verŝajne ne plu dediĉas tiom da spaco al la B-Kandidatoj. Eble ne plu gravas. Ĉu bedaŭrinde?

Komentado:

Antaŭ naŭ jaroj por la elektado de B-Kandidatoj estis 16 kandidatoj. Mi trovis en la arkivo de Libera Folio individuajn artikolojn pri naŭ el tiuj kandidatoj, kaj sekve mi listigos la nomon de la kandidato, la titolon de la artikolo, kaj la daton. Mi ne trovis artikolojn pri sep el la B-Kandidatoj: Marija Belošević, Philippe Chavignon, Choi Yun-huy (Hortensio), Ivo Osibov, François Simonnet, Chuck Smith, kaj Amri Wandel. Se iu povas helpi al mi trovi tiujn mankantajn artikolojn, mi dankas. Eble ili tutsimple ne kreiĝis. Nun la titoloj de la ekzistantaj Liberafoliaĵoj, sekve mi iom komentos::

1. Hokan Lundberg volas rigardi antaŭen, 2004-02-09
2. Jukka Pietilänen volas plibonigi komunikadon, 2004-02-10
3. Lee Chong-Yeong volas atingi internaciajn organizaĵojn, 2004-02-11
4. José Antonio Vergara emfazas lingvajn homajn rajtojn, 2004-02-13
5. Slavik Ivanov volas ke UEA estu pli travidebla, 2004-02-18
6. Yves Bellefeuille volas efike kaj akurate administri, 2004-02-29
7. Diccon Masterman volas reklami nian produkton, 2004-03-04
8. István Ertl volas pli da demokratio kaj aktiveco, 2004-03-08
9. Wu Guojiang volas ke komitatanoj raportu, 2004-03-30

Mi trovas la ideojn de ĉiuj kandidatoj sufiĉe pozitivaj kaj iagrade aplikeblaj. Tamen, mi demandas al mi kial la emfazo por la B-Kandidatoj estas sur apliko-laboro, kaj ne sur aŭskultado-laboro kaj reprezentado de la opinioj de la UEA-membroj. Eble tia ideo troveblas en la artikoloj mem. Post kiam mi konstatos ĉu aŭ ne ekzistos la artikoloj de la aliaj kandidatoj de tiu elekto-jaro, mi volas iom pristudi tion. Por fini, mi demandas al mi, kial ĉi jare ne estas individuaj artikoloj pri ĉiu Kandidato-B. Ĉu Libera Folio ne plu interesiĝas pri la ideoj de tiuj individuoj? Mi mem estas kandidato, kaj kiam mi decidis kandidatiĝi estis parte ĉar mi pensis, ke estas tradicio iom interdiskuti kaj debati pri ideoj antaŭ ol la balotado de la UEA-membroj. Verŝajne mi eraris pri tio. Estas iom bedaŭrinde, laŭ mi, forlasi tiun tradicion pri interdiskutado kaj debatado ĝuste ĉi jare.

Dennis Keefe
Unu el la B-Kandidatoj
Redakcio
Redakcio diras:
2013-05-05 17:25
Estas simpla kialo: kompreneble povas aperi respondoj nur de tiuj kandidatoj, kiuj fakte respondis al la senditaj demandoj.

Tamen, la lasta B-elekto ne estis en 2004, sed en 2010. Tiam estis 14 kandidatoj por 6 lokoj.

http://www.liberafolio.org/[…]-ses-lokoj-de-komitatanoj-b

Tiam aperis kelkaj intervjuoj, listigitaj fine de ĉi tiu artikolo:
http://www.liberafolio.org/[…]ontenta-pri-la-nuna-estraro

Tiam aperis ankaŭ ĉi tiu teksto:
http://www.liberafolio.org/2010/rimarkinda-prezidanto

Ĉi foje ne estas antaŭvidataj apartaj intervjuoj kun ĉiuj kandidatoj - ĉiuj havis jam la ŝancon respondi en ĉi tiu artikolo, kaj krome estas nur sep kandidatoj por ses lokoj, do la konkurado evidente ne estas same granda kiel en antaŭaj jaroj. Ĉu bedaŭrinde? Eble jes.
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2013-05-06 18:58
Resumo, 98 vortoj. Komentado, 446 vortoj.

Resumo:

Mi komparas la centran kaj necentran rolojn de la elekto de la B-Komitatanoj en la paĝoj de Libera Folio antaŭ tri jaroj kaj nunjare. Poste, mi parolas pri la bezono pridiskuti kaj debati la radikale novan Strategian Laborplanon por UEA. Post tio, por nostalgie memori iomete, mi reskribas la titolojn de la individuaj artikoloj de Libera Folio pri la B-kandidatoj en 2010, kaj apude listigas la kvanton da voĉdonoj por ĉiuj el ili. Finfine, mi komentas, kun iom da bedaŭro, la rezultojn de la lasta balotado, komentante pri la du homoj kiuj ricevis la malpej da voĉdonoj tiujare.

Komentado:

Mi pensas, ke por la jaro 2010, estis la elektado de la B-Kandidatoj, kiu kreis pli da artikoloj, pli da komentoj, pli da specifaj demandoj kaj respondoj, kaj pli da inko ol iu ajn alia temo de tiu jaro en la paĝoj de Libera Folio. Estus interese kompari la totalan, relativan spacon dediĉitan al tiu temo ĉi jare. Mi povas diri nur, ke ĝis nun mi vidas multe, multe malpli da artikoloj pri tiu grava, demokrata elektado. Bedaŭrinde. Kial, bedaŭrinde?

Laŭ mi, la elektado ĉi jare, estas multe pli grava ol tiu antaŭ tri jaroj, ĉar en ĉi tiu jaro alvenas nova, radikale malsama Strategia Laborplano, kiu certe bezonas multe pli da diskutado kaj debatado inter la kandidatoj kaj inter la membroj de UEA. En iu ajn organizo, firmao aŭ asocio, tiu dokumento estas la plej grava definilo de la venoteco de la organizo. Mi esperas, ke ni ĉiuj, kandidatoj aŭ ne, havos ŝancon priparoli la dokumenton de nia futuro, la Strategia Laborplano.

Pri la lasta elekto, se iu interesiĝas, mi esploris la arkivojn de Libera Folio, kaj retrovis 11 individuajn artikolojn (krom aliaj, ĝeneralaj artikoloj pri la elektado) kiuj pritraktis individue la B-Kandidatojn. Por aldoni iom da intereso al tiuj skribaĵoj, mi aldonis, per informo de alia artikolo, la voĉdonojn por ĉiu kandidato en la jaro 2010. Tute ne scienca aliro, certe, tamen, iom nostalgie, oni povas eble ĝui la statistikon kun la titoloj de tiuj artikoloj. Jen, la kompilado:


1010 Mark Fettes volas krei novan gvidorganon por UEA
973 Probal Dasgupta mezuras sian subtenon kaj proponas ŝanĝojn
876 Barbara Pietrzak pretas resti en la estraro
820 Amri Wandel volas aktivigi landajn asociojn kaj varbi membrojn en la reto
816 José Antonio Vergara volas havi pli da debatoj en la komitato
732 Guojiang Wu, artikolo ne trovita
653 Petr Chrdle ne alstrebas estraran postenon
613 Jukka Pietiläinen ne vidas grandajn problemojn en UEA
529 Marija Belosevic, artikolo ne trovita
491 Tomasz Chmielik volas radikale rompi la stagnadon
443 Paulo Branco estas kontenta pri la nuna estraro
309 Josip Pleadin unua el postrestintoj
282 Johan Derks volas enretigi la komitatan laboron

Mi volas diri, ke oni ne sufiĉe bone ekkonis la ideojn de Josip Pleadin kaj Johan Derks. Mi legis multe da dokumentoj de ili, kaj persone parolis kun Josip dum longa tempo en Polando ĉe la ILEI Konferenco. Estas bedaŭrinde, ke ni ne sufiĉe aŭdas la bonajn kaj originalajn ideojn de tiuj Esperantistoj. Tiuj ideoj ankoraŭ meritas nian atenton, ĉu ni konsentas aŭ ne kun ili. La bona pensado por solvi problemojn bezonas plurajn vidpunktojn. Ni estas internaciaj homoj, kaj tio povas helpi. Ni bonvenigu diversajn opiniojn.

Amike,

Dennis Keefe
Unu el la B-Kandidatoj