Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Demisiis la prezidanto de ILEI

Demisiis la prezidanto de ILEI

de Redakcio Laste modifita: 2013-01-17 06:17
[Ret-Info] Antaŭ kelkaj tagoj, 2013.01.13, en retmesaĝa cirkulero Stefan MacGill – kun martfina limdato – demisiis de la prezidanta posteno de ILEI.

Nova estraro de ILEI estis elektita en somero de 2012 por tri-jara periodo, la sekva planata konferenco okazos en julio 2013, en Herzberg, Germanio.

Fragmentoj kaj eltiraĵoj el la cirkulero:

Via nuna prezidanto forlasos sian postenon en la 31-a de marto, 2013. .... Motivoj por tiu decido, krom la ĝenerale troa pezo de la tasko, estas:

– Savi nian kvardekjariĝantan revuon Juna amiko de pereo ....
– Revivigi la verkadon por kurso e125 – eĉ ne unu frazo estis aldonebla inter decembro 2011 kaj januaro 2012 ....
– Partopreni en la detaligo de la Strategia Vizio ĉe UEA....

Mi jam plurfoje kaj emfaze klare anoncadis, ke redaktado de la tuta Juna Amiko kaj prezidado de ILEI estas plene malkombineblaj taskoj. Senrezulte. Do, mia nuna decido ne devas veni kiel granda surprizo. .... Se la elekto-komisiono opinias tion konvena, mi pretas resti estrarano ĝis almenaŭ la sekva konferenco, sed kun respondeco nur pri Juna Amiko kaj Kurso e125. ....

Kun bedaŭro, sed tamen...

Stefan MacGill

------
La plena teksto de la mesaĝo estas legebla en la ret-listo "e-ins" ĉe yahoogroups

Szilvási László

arkivita en: