Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Vizaĝoj: Julio Mangada, la esperantista donkiĥoto

Vizaĝoj: Julio Mangada, la esperantista donkiĥoto

de Redakcio Laste modifita: 2012-03-28 22:01
Elstara esperantisto, politika radikalulo, framasono - kaj elstara militisto. Ĉu kontraŭdiro? "Frenezulo", konstatis la ĉefministro de Hispanio pri Julio Mangada Rösenorn. Post la puĉo de konservativaj militistoj Mangada tuj organizis taĉmentojn por kontraŭbatali la puĉistajn trupojn kiuj alproksimiĝis al Madrido. Esperanton li lernis sub gvido de alia militisto, kiu poste troviĝis sur la alia flanko de la fronto en la interna milito. Post la milito Mangada per esperantista helpo trovis rifuĝejon en Meksiko. José Antonio del Barrio desegnas portreton de homo, kiu dum jardekoj influis la publikan bildon de Esperanto en Hispanio, en la serio "Vizaĝoj" pri rimarkindaj personoj en la Esperanto-movado.

La vorto quijote (donkiĥoto) en ĝenerala senco akiris en Hispanio ambiguan signifon. Ĝi montras malavarajn idealistojn, kaj kelkfoje estas uzata kiam oni volas emfazi la supozate plej altajn ecojn de la nacia karaktero. Sed ne malofte ĝi enhavas kromsignifojn ne tiom pozitivajn: ian frenezecon, ian obstinon for el la ĝenerala fluo de la mondo. Ne mirinde do ke la vorto estas uzebla por substreki kaj pozitivajn kaj malajn trajtojn de la homo aŭ la kolektivo al kiu oni ĝin direktas. Tiu takso perfekte aplikeblas, en ambaŭ sencoj, al la figuro plej karakteriza de la hispania esperantista movado dum la komenco de la dudeka jarcento, Julio Mangada.

Julio Mangada Rösenorn estis ĉio kaj ĉie en la esperanta movado en Hispanio. Li fondis asociojn, redaktis kaj eldonis gazetojn, organizis kongresojn, gvidis kursojn, varbis gravulojn kaj ordinarulojn, propagandis diversmedie, akiris helpojn kaj subvenciojn, verkis kaj tradukis, kantis kaj prelegis, kaj eĉ havis tempon por kvereli kaj disputi pri la lingvo. Interalie, ĉar por li Esperanto estis ne nur lingvo, sed ĉefe filozofio, idealo, kiu bone kongruis kun lia framasonismo kaj lia strebo (teoria, ne ĉiam praktika) al universala frateco.

Mangada estis militisto, sekvante familian tradicion. Komence lia kariero estis tre tradicia el profesia vidpunkto, sed ne tiom ideologie. En tiu epoko komence de la dudeka jarcento, la armeo grandparte estis perdinta la liberalan karakteron kiu ĝin grave trajtis dum la antaŭa jarcento, kiam ĝi estis piliero kontraŭ la klerikaro kaj la malnova reĝimo. Iom post iom kreskis la konservativaj tendencoj, foje tre reakciaj, sed dum tiu procezo la streĉoj ene de la armitaj fortoj ne maloftis, kaj do restis spaco por tre diversaj homoj serĉantaj vojon al socia progreso en medio ankoraŭ sufiĉe fermita kaj malprogresa. Eble tio klarigas ke tiom da militistoj aktivis en la esperantista movado hispania en tiu periodo, kiu estis trajto ofte rimarkata de alilandanoj. Ankaŭ la framasonismo altiris gravajn kadrulojn de tiu socie kompleksa kolektivo.

Mangada estis ekzemplo de tiuj tendencoj, sed parte escepta pro sia politika radikaleco. Li fariĝis konata pro siaj ideoj unue inter siaj samprofesiuloj, sed baldaŭ ankaŭ en la ĝenerala publiko. Li suferis diversajn ĉikanojn en sia kariero pro siaj politikaj starpunktoj, komence negrave, sed jam en 1917 li estis arestita pro sia entuziasma defendo de socialista gvidanto, militjuĝata sekve al ĝenerala neleĝa striko kunvokita de la majoritataj sindikatoj. 

Sed estis ĉefe dum la Respubliko, proklamita en 1931, ke floris la figuro de Mangada. Li fariĝis tre fama la sekvan jaron, pro neatendita incidento kun siaj superuloj, kiu montris la streĉojn kiujn la nova reĝimo okazigis inter la militistoj. Lia defendo de la nova reĝimo, pasia preter la prudento antaŭ pli povaj generaloj, donis al li tre grandan apogon inter respublikanoj kaj radikaluloj. En tiu incidento montriĝas tiu donkiĥota karaktero de Mangada, kiun ni antaŭe aludis: li neniel hezitis defendi siajn konvinkojn, sed en maniero tre ekzaltita. La aserto de la tiama ĉefministro, Manuel Azaña, en sia taglibro, ke "Mangada estas freneza", poste dispublikigita, montriĝas bona ekzemplo de la takso kiun la posta tempo konservis pri Mangada dum multaj jaroj.

Li revenis al la armeo, sed post diversaj ĉikanoj, li retiriĝis kaj kreskigis sian politikan engaĝiĝon, kaj fariĝis sufiĉe konata figuro. 

En julio 1936 la plej konservativaj militistoj organizas puĉon, kiu transformiĝas en internan militon, kaj tiam lia rolo kaj lia famo eĉ pli ekbrilis. Mangada tuj organizis taĉmentojn de milicianoj por kontraŭbatali la faŝistecajn trupojn alproksimiĝantajn al Madrido. Liaj unuaj venkoj, eĉ se el pure strategia vidpunkto ne tre signifaj, altigis la fidon de la trupoj lojalaj al la registaro, kaj do lia figuro estis ĝisĉiele laŭdata dum tiuj unuaj semajnoj, tiom ke liaj trupoj nomis lin generalo (kvankam oni oficiale rekonis lin nur kolonelo). Tamen, tiu famo ne daŭris multe pli ol dum la unuaj etapoj de la milito, kaj lia posta rolo estas malmulte atentinda, kongrue kun la firmigo de pli formala milito inter profesiaj armeoj, kun malpli da ĉefrolo de tiaj individuaj figuroj, kiajn Mangada reprezentis. 

Kiam la milito finiĝis, li devis ekziliĝi. Pruvo de lia prestiĝo en nia movado estis ke ĝuste danke al la esperantista helpo li povis direktiĝi al Meksiko, kie li daŭrigis sian aktivadon, kaj kie li forpasis en 1946. 

Mangada lernis Esperanton ĉirkaŭ 1906, sub la gvido de alia militisto, José Perogordo, tiam tre aktiva, kaj kiu poste batalis en la kontraŭa flanko dum la intercivitana milito. Mangada baldaŭ ligis sian esperantistecon al sia framasonismo, kaj kondukis sian aktivadon al tiu ĉi rondo, kune kun du kolegoj kiuj kreis nedisigeblan dum multaj jaroj skipon: la ankaŭ militisto Fernando Redondo, kaj la presisto Emilio González Linera. Tiu ĉi triopo decidis presi la broŝuron de Zamenhof "Homaranismo", kiam tiu ĉi trovis malhelpojn ĉe la ĝeneralaj gvidantoj de la movado, timantaj la fortan ideologiemon de la Majstro. Mangada tamen neniam dubis ke tiu interna ideo devas gvidi la propagandon por la lingvo.

Aliflanke, Mangada atentis la propagandon en ĉiuj medioj, kaj ne hezitis uzi siajn sociajn kontaktojn por varbi en oficialaj medioj. Li multe klopodis por la firmigo de centra asocio, prestiĝa kaj, eble paradokse se konsideri lian personan karakteron, tute neŭtrala kaj adaptita al la socia medio. Tio ofte provokis akrajn kverelojn kun aliaj kurentoj de la movado. La plej gravaj kontraŭmetis lin al la katalunistaj asocioj, kiuj preferis sendependajn aŭ maksimume konfederaciajn alirojn al la movado. Miaopinie, la kontraŭado de Mangada al tiaj sendependaj iniciatoj devenas el duobla impulso: lia jakobenisma vidpunkto pri la naciistaj konfliktoj, tute tipa ĉe la radikala militistaro, kaj lia konsidero ke ene de la esperantismo apenaŭ eblas spaco por dividoj aŭ ekstermovadaj celoj. En tiu defendo, lia aŭtoritatemo foje manifestiĝis en fimanovroj kontraŭ siaj kontraŭuloj.

Mangada estis senlaca en sia laboremo. Li redaktis gazetojn eĉ dum sia deĵoro dum la milito kiun la hispaniaj trupoj gvidis en norda Maroko. Li tradukis kaj eĉ originale verkis. Tiu faceto de lia personeco estis konata kaj foje aludata en historiaj verkoj. Ankaŭ en antologiaj kaj priliteraturaj verkoj aperas lia nomo, sed li mem konsciis pri sia manko de literatura genio, kaj liaj tekstoj estas nun plejparte forgesindaj. Probable li vekis sufiĉe ampleksan simpation, kaj oni do pardonis liajn mankojn, des pli ke lia ĉefa verko Amelia kaj Marina. Amatora poezio estas dediĉita al la memoro de liaj du filinoj, ambaŭ frue mortintaj en tragikaj cirkonstancoj.

Mangada estis homo kiu vekis ekstremajn reagojn. Li estis forte malamata inter siaj politikaj kontraŭuloj, kaj do ne mirindas ke lia bildo dum la diktatura epoko en Hispanio estis jen de forgeso, jen de akra kontraŭstaro, miksita kun malestimo.

Inter liaj partianoj la bildo estas evidente pli pozitiva, sed oni ofte povas diveni ian mokemon, tian kiun oni dediĉas al la donkiĥotoj. Kun la paso de la tempo, tio kondukis al mistaksado en la ĝenerala bibliografio, en kiu oni emis atribui al li ĉefe frenezecajn trajtojn, eĉ koste de la pli nuancita bildo kiun ĝenerale montris liaj samtempuloj. Tion mi mem antaŭnelonge provis kontraŭbatali, aŭ almenaŭ nuanci, en la portreto kiun mi verkis por komuna libro pri respublikanaj militistoj, kiun la Ministerio de Defendo de Hispanio eldonis antaŭ kelkaj semajnoj, kaj pri kiu mi rakontis en mia persona blogo.

Tiu bildo iamaniere influis dum iom da tempo la ĝeneralan bildon de Esperanto mem en Hispanio. Ĉiuj sciis ke Mangada estis fervora esperantisto, kaj tiun cirkonstancon oni ofte mencias en tekstoj kaj taksoj pri li. Li iamaniere estis la antonomazia hispania esperantisto. Tio do kaŭzas ke kiam nia lingvo estas menciata konekse kun aliaj nekutimaj trajtoj de Mangada (spiritismo, naturismo, radikalismo), la lingvo montriĝas en ne tre luma maniero. 

Foje en Esperantujo ni atribuas al ni mem la bildon de “verdaj donkiĥotoj”, laŭ la samnoma verko de Julio Baghy. Ne ĉiam estas evidente ke tio havas nepre pozitivajn nuancojn. Eĉ ne en Hispanio.

José Antonio del Barrio

 

Bibliografio 

  • José Antonio del Barrio: Julio Mangada Rosenörn, la antonomazia esperantisto, prelego dum la Hispana Kongreso de Esperanto de la jaro 2003 (Valencio)
  • Jukio Hirai (Dil Avia): "Hispana, Kataluna, Mangada – verkoj de Dil Avia", eldonejo Riveroj, Osaka, 2003.
  • Antonio Marco Botella: "Vivo kaj verkaro de Julio Mangada Rosenörn, 1877-1946", en: "Klaro kaj elasto. Fest-libro por la 80-a naskiĝtago de Fernando de Diego", eldono de Irmi kaj Reinhard HAUPENTHAL, Schliengen 2003, p. 243-271
  • José Antonio del Barrio kaj Ulrich Lins "La utiligado de Esperanto dum la hispana intercivitana milito", komuniko prezentita en la Kongreso pri Hispana Intercivitana Milito (Madrido, 27-29 novembro, 2006). 
  • Javier García Hernández (kunordiganto): "25 militares de la República", Ministerio de Defensa, Subdirección General de Publicaciones, Madrido, 2011, 900 p. José Antonio del Barrio: "Julio Mangada Rosenörn. Coronel", p 587-610
arkivita en:
farri
farri diras:
2012-03-25 22:50
En la 16a Universala Kongreso en Vieno, la esperantisto kaj majoro de la hispana armeo Julio Mangada —la tiel nomata “nigra besto” de la kataluna kaj demokratia esperantismo— kiel reprezentanto de la hispania registaro, malpermesis al reprezentanto de KEF saluti plenkunsidon nome de la kataluna lingvo (kio jam okazis dum la 13a Kongreso en Prago). La jaron 1925, en la ĝeneva kongreso, Mangada ne sukcesis malebligi saluton de Delfí Dalmau kaj, reage, salutigis prezidanton de iu tiel nomata “Federación Levantina” [“Orienta federacio”] nome de la “valencia lingvo”. Mangada mem publikigis samperiode artikolojn en la majorka gazetaro kontraŭ la katalunaj esperantistoj pri la projekto —fakte sukcesa— okazigi tie katalunan kongreson.

El: Historio de Esperanto en la Kataluna Landaro http://esperanto.cat/web/Historio-de-esperanto-en-la?lang=eo
dennis
dennis diras:
2012-03-26 04:08
Vere interesa artikolo de la nova serio “vizaghoj,” en kiu Jose Antonio del Barrio bone montras al ni interesajn detalojn pri la bunta vivo de la Hispano Julio Mangada. Kvankam ke mi loghis dum 8 jaroj en Hispanio, kaj multe interparolis kun Esperantistoj en Madrido kaj Valencio, mi konfesas, ke estas la unua fojo kiam mi ekaudas pri tiu individuo tiel Don Kihhoteca.

Eble Sinjoro Mangada apartenas al tiu kategorio de Esperantistoj nomataj stranguloj. Kiom da bono tiaj homoj jam faris por la Esperanto-Movadoj? Kaj kiom da malbono? Kaj kiel Ferriol Macip bone atentigas nin, tiu malbono povas okazi rilate ech aliajn Esperantistojn!

Tamen, unu afero estas certa: valoras la penon ekkoni la pensmanieron de tiaj homoj, char en la fruaj stadioj de nova, fundeshangha ideo, ghuste tiaj homoj povas abundi. Fakte, en la historio de la akceptado de novaj ideoj, ofte bezonatas trairi stadion en kiu normalaj homoj, plene socie akceptataj de iu komunumo, preskau tute forestas. Tion oni povas konstati trastudante la Teorion de Everett Rogers pri Difuzo de Novaj Ideoj, Novaj Produktoj.

La ideo lanchi projekton nomatan VIZAGHOJ, en kiu oni biografias au prilumas la vivon de elstaraj Esperantistoj estas tre bona. Por pli da detaloj pri tiu lancho, vi povas iri al la artikolo en kiu Probal Dasgupta priskribas tiun sian ideon http://www.liberafolio.org/[…]/?searchterm=Vizaĝoj

VIZAGHOJ prilumas Esperantistecon, kaj ankau donas pli nutran materialon por postaj varbokampanjoj kaj publikrilataj artikoloj por amaskomunikiloj. Ni danku al Tonjo kaj al Probal kaj al la aliaj kontribuantoj.

Dennis Keefe
Tonyo
Tonyo diras:
2012-03-26 23:21
Dankon, Dennis.

La fakto ke vi ne aŭdis multe pri Mangada dum via ĉeesto en Hispanio, povas ŝuldiĝi al fenomeno kiun mi aludis aliloke: dum la diktaturo, nomoj kiel tiu de Mangada ne estis multe menciataj, pro la malamikeco de la reĝimo, kaj ia prudento flanke de la esperantsitoj. Poste, dum la unuaj jaroj de la politika transiro, multaj homoj en la socio preferis flankenlasi la historion de la milito, pro timo malfermi malnovajn vundojn. Nun la sinteno en Hispanio estas (iom) pli matura, kaj eblas paroli pri historiaj figuroj, eĉ se foje ankoraŭ kun malhelpoj.

La libro al kiu mi kontribuis estas bona ekzemplo de tio: nur post 35 jaroj post la morto de la diktatoro, la hispania militistaro eldonis oficialan libron pri tiuj respublikanaj militistoj, multaj el ili tre meritplenaj, profesie kaj intelekte.

Mangada estis siatempe ege konata, sed tute nepriparolebla dum postaj jaroj. Ne mirinde ke vi ne legis pri li.

Mi ne volus ke lia bildo tro fokusiĝu al liaj alfrontoj kun katalunismaj samideanoj. Tio ja estis akre problemplena dum iuj periodoj, sed aliflanke li ne hezitis kunlabori kun la samideanoj en Katalunio por pure poresperantaj agadoj kiam tio necesis.

Cetere, li estis iom stranga, sed ne unu el "tiuj stranguloj", kiujn oni bone konis en nia movado. Li certe ne aspektis tia, kvankam evidente li estis fervora esperantisto. La movado en Hispanio en tiuj jaroj enhavis plurajn tre integritajn en la socio homojn, inter kiuj ekz. multaj militistoj kaj pastroj. Nur la anarĥiistoj estis tute aparta trajto, kiun mi pritraktis en http://www.delbarrio.eu/laboristakulturo.htm, sed ilia alternativeco estis evidente tute alitipa.
Sten
Sten diras:
2012-03-26 11:41
Tre interesa kaj leginda artikolo!
Bv. noti ke lia dua familia nomo estas Rosenörn. (Ne temas pri ia Motörhead, kie la punktoj nur ornamas...)
Estus interese ekscii ion pri lia rilato al svedaj Rosenörn-oj, da kiuj trovias dudeko. Mi supozas, ke ĝi estas la nomo de lia patrino, ĉu?
Sten
Sten diras:
2012-03-26 13:29
Nun mi iom guglis. La svedaj Rosenörn-oj devenas de danaj Rosenørn-oj, el kiuj la unua estis Peder Madsen, kiu estis nobeligita en 1671 kaj tiam prenis la nomon Rosenørn (roza aglo).

Iu el liaj posteuloj estis Frederik Ludvig Christian Pentz Rosenørn, nask 1781 en Danio, mort 1834 en Hamburgo. Li edziĝis al Anna Juditha Poyen de L'Ance, nask. 1795 en Francaj Antiloj, mort 1858 en Francio.

Ilia filo estis Ditlev Ludvig Pentz Rosenørn, nask 1817 en Saint Croix (Sankta Kruco), Dana Okcidenta Indio, mort 1870 en Kubo. Li edziĝis al Luisa Martinez y Carreras, nask 1824, mort 1904 en Tunas de Zaza, Kubo.

Ili havis tri filinojn, el kiuj la plej aĝa estis Luisa Emilia Rosenørn, nask 9 aŭg 1860 en Kubo, mort 1880 en Guadalajara, Hispanio. Ŝi edziniĝis en 1876 (deksesjara!) al ”Ruperto Maugada y Hijar” – evidente legeraro por Mangada. Kiel ni scias, ”nia” Mangada naskiĝis en junio 1877, do de patrino ankoraŭ ne deksepjara, kiu poste mortis dudekjara.

Sankta Kruco k.a. insuloj restis danaj ĝis 1917, ekde tiam sub usona regado.
Tonyo
Tonyo diras:
2012-03-26 23:35
Dankon Sten, pro la esploro. Fakte, mi mem scivolis pri tiu familia deveno. La dua familia nomo estas ja Rosenörn (vi pravas, temas pri la panja familinomo, laŭ la kutimo en multaj hispanlingvaj landoj). Ĝi estas tre ofte misskribita en historiaj dokumentoj, kaj tial iuj cerbumis pri strangaj devenoj.

En unu dokumento kiun mi ricevis antaŭnelonge, la edzinjo de Mangada rakontas iom pri lia vivo, kaj aludas al "lia avo, la grafo Rosenörn, kiu estis danlandano, kaj devis forlasi sian patrujon pro siaj liberalaj ideoj". Ŝajnas ke la aserto ne estas tute ekzakta, sed enhavas bazan veron.

La datumoj kiujn vi alportas tute kongruas kun la cetero de la biografio de Mangada. Nur estas surprize ke la panjo mortis jam en Hispanio, kaj ne en Kubo. Dankon, mi nepre devos utiligi tion estonte. Memorigu min ke mi danku vin tiukaze :-)
esperanto
esperanto diras:
2012-03-27 01:55
La epizodo pri Rosenörn, Zamenhof, la homaranisma brushuro kaj la berna UK estas traktita en mia Zamenhof-biografio, pagho 310.
Cetere, li naskighis en Kubo.
Viktoro
Viktoro diras:
2012-03-27 06:49
Mi ŝatus komenti tiun frazon de la, kiel ĉiam, bonega artikolo de Toño del Barrio:

“... lia konsidero ke ene de la esperantismo apenaŭ eblas spaco por dividoj aŭ ekstermovadaj celoj.”

Gregorio Peces Barba (eksa prezidanto de la hispana parlamento kaj “patro” de la hispana konstitucio de 1978) diris antaŭ nelonge, ke eble la hispana registaro eraris, kiam en 1640 decidis malhelpi la Katalunan sendependecon anstataŭ la portugala. Nu, oni jam bone scias, ke reĝedzecoj, bataloj, politikaj decidoj kaj aliaj frivolaĵoj finfine desegnas la ŝtatlimojn. Ĉiam mirigas min, ke Mangada (kaj bedaŭrinde multaj hispanoj) taksas tiajn dividojn kvazaŭ natura realaĵo aŭ dia donaĵo. Pro tio, la fakto, ke hispanoj havu ununuran esperantistan asocion aperas kiel natura leĝo.
Mi ne komprenas, kial krei esperantan hispanan asocion sendependan de eŭropa aŭ latina âu mediteranea aŭ tutmonda asocio ne estas “divido” (ĉu nia devizo ne estis “... sed homoj kun homoj”?), sed fari tion ene de la ibera duoninsulo estas peki kontraŭ ĉielo kaj naturo. Mi ne scias, kial katalunaj esperantistoj havis punendan “ekstermovadan celon” kaj la jakobenismaj, ne.
En la artikolo estas klare, ke li fimanovre agis favore al siaj kialoj, sed tiaj kontraŭdiroj kaj malsimetrioj ne estas sufiĉe substrekitaj, laŭ mia opinio.

Permesu min finiĝi per petola versio de la fama mallonga novelo de Augusto Monterroso:

“Kiam li vekiĝis, la hispana dinosaŭro ankoraŭ estis tie.”
Tonyo
Tonyo diras:
2012-03-28 17:57
La aludo al ekstermovadaj celoj respegulas la debaton pri per- kaj por-esperantaj celoj. Mangada, kiu estis tre ideologiema en sia eksteresperanta vivo, ne hezitis kunlabori kun alitendencaj homoj kiam temis pri poresperanta agado. Ekzemple, lia ĉefa helpanto dum la 30aj jaroj en HEA estis pastro, dum hispanlingve li verkis kontraŭklerikalajn librojn. Li kunlaboris kun ĉiutendencaj homoj, dum ili ne alportis tiujn tendencojn al lia movado.

Mi ne scias ĉu Mangada taksis la ŝtatajn dividojn "natura" realaĵo. En sia nura membiografia skizo http://www.delbarrio.eu/renovigo.htm li rakontas pri sia favorado al la kuba sendependenco, jam kiel infano (kiom ajn oni kredu membiografiojn)

Estas klare ke li konsideris divido la ekziston de asocio en Katalunio kiu volis formi parton de la monda movado sendepende de tiu en Hispanio. Ĉu tiu sinteno estis prava aŭ ne, kaj ĉu liaj manovroj estas akcepteblaj aŭ ne, tio jam estas alia debato
madridano
madridano diras:
2012-03-29 22:36
La lasta paragrafo de mia admirata amiko Toño del Barrio iom respegulas la miskomprenon ekzistantan en la hispana esperantistaro pri la motivoj laŭ kiuj en la epoko de Mangada kaj ankaŭ nun la kataluna esperantistaro fervorege subtenas ke sia propra asocio estu sendependa de la hispana. Tiu motivo estas antaŭ ĉio lingva: la hispana esperantistaro preteratentas la katalunan lingvon. Se oni legas la hispanajn E-gazetojn same de la epoko de Mangada kiel de la nuna, oni facile rimarkos ke en ili nur ĉeestas la lingvoj esperanta kaj hispana. Neniam aperas eĉ unu vorto en la kataluna (nek en la eŭska aŭ la galega). Eĉ nun mem, la treege rekomendinda retpaĝaro de Hispana Esperanto-Federacio estas dividita en nur du fakoj: la hispanlingva kaj la esperanta. La aliaj lingvoj de la Ŝtato estas komplete neglektataj. Tion vi mem povas konstati vizitante ĝian retejon: www.esperanto.es
Ne devus aperi al la internacia esperantistaro kiel stranga la sinteno de la katalunoj, kiuj multe suferis ekde antaŭ 300 jaroj pro la subpremo de sia lingvo fare de la centra Ŝtato, eĉ se post la akcepto de la plurlingveco en la hispana Konstitucio de 1978 la afero mildiĝis.
esperanto
esperanto diras:
2012-03-29 23:17
Tio estas interesa - kaj probable prava - rimarko.
Plej ofte oni akuzas ekzemple la francojn, ke ili estus shovinistoj kaj ignorus nacimalplimultojn, ja ech kauzis ilian malaperon.
Sed ech pli grandaj shovinistoj estas la hispanoj (au kastilianoj, t.e. la "gvida etno de Hispanio" au kiel ajn oni nomu ilin). Per tio ili estas kompareblaj kun rusaj shovinistoj, kiuj neglektas, ignoras kaj subpremas nacimalplimultojn. Por nomi nur du aliajn ekzemplojn.

Per tio ekzemple katalunoj ne farighas automate angheloj, tamen la shovinisma hegemonio flanke de la "madridanoj" (por elekti "neutralan" nocion) en Hispanio estas evidenta. Sub tiu aspekto la vaska demando certe farighas pli klara, kvankam terorismon oni ne povas apogi kiel rimedon solvi la nacian problemon.
Kaj kio estas plej shoka: La tuta "hispana" problemo estas grandparte prisilentita en la Eo-movado, kiu konstante polemikas nur kontrau la angla lingvo kaj la anglousona hegemonio ktp.

Do, tre bona ekzemplo. Mia simpatio chiam estis flanke de malavantaghigitaj nacimalplimultoj. Do, en la hispana kazo oni povas facile diveni je kiu flanke situis/as mia simpatio (kvankam la katalunajn vesperojn en TEJO-kongresoj mi ne tro shatis). Kaj kvankam mi ege admiras la hispanan lingvon kaj shatas hispanojn (krom la e-istojn, kiuj ghis nun ne faris al mi aparte pozitivan impreson, almenau kun tiuj kun kiuj mi rilatis, fizike kaj virtuale).
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-03-29 23:53
> Kaj kio estas plej shoka: La tuta "hispana" problemo estas grandparte prisilentita en la Eo-movado

Grandparte prisilentata? De kiam mi ĉeestas internaciajn E-renkontiĝojn, do de amaso da jaroj, mi ofte devis defendi min, pro mia hispaneco, de atakoj - feliĉe ne aparte uzantaj perforton - fare de eksterhispanaj esperantistoj: katalunaj esperantistoj rakontadas de jaroj dum E-renkontiĝoj pri siaj veraj aŭ imagataj problemoj. Pri prisilentado ne eblas do paroli.
Viktoro
Viktoro diras:
2012-03-30 09:44
La komento de Francisco Javier Moleón estas mallonga sed interesa.
Mi fokusiĝos en du punktoj: “prisilentado” kaj “imagataj problemoj”.

“prisilentado”
Mi ne scias, ĉu la fakto, ke katalunoj plendis pri siaj problemoj kaj iuj (eksterhispanaj) esperantistoj komentis tion al Francisco Javier mem estas sufiĉe por kontraŭdiri la aserton de Andreas Kuenzli. Statistike, tio devas esti vere malgranda procento (bedaŭrinde). Aldone, estas signifoplene, ke nur katalunoj (la realaj aŭ “imagataj” viktimoj) kaj kelkaj esperantistoj, kiuj renkontiĝis kun ili, parolis iam kaj ie pri tio. Kompreneble, mi ne konas la intencon de Andreas Kuenzli, sed kutime, kiam oni parolas pri “prisilentado” de iu ajn fakto, tio ne inkludas la grupon, kiu suferas tiun fakton. Se oni surpaŝadis mian piedon, kaj nur mi plendis (kaj kelkaj amikoj miaj), oni ankaŭ povas diri, ke tiu surpaŝado estas prisilentita, ĉar protestis neniu granda asocio, nek oficiala institucio, nek famaj gravuloj…

>“katalunaj esperantistoj rakontadas de jaroj dum E-renkontiĝoj pri siaj veraj aŭ imagataj problemoj.”
Estas klare, ke tiu, kiu suferis verajn malbonaĵojn povas ankaŭ suferi pro imagataj malbonaĵoj. Kiam oni iam ŝtelis al mi mian moneron, dum kelkaj monatoj mi pensis, ke ĉiuj ĉiam kaj ĉie volis denove ŝteli miajn propraĵojn. Virinoj, kiuj suferis veran seksperforton ankaŭ povas havi imagatajn problemojn. La kompatindaj homoj, kiuj estis en ekstermejoj dum la dua mondmilito ankaŭ havis imagatajn problemojn. Do, ne estas strange, ke, kiel bone diris Dario (kiu, ne estante kataluno eble ne havas tiajn imagatajn problemojn), “kiuj multe suferis ekde antaŭ 300 jaroj pro la subpremo de sia lingvo fare de la centra Ŝtato” ankaŭ havu imagatajn problemojn. Alia temo, estus, ĉu estas ĝentile diri tion (kion oni pensus pri germano, kiu parolus pri imagataj problemoj de ekstermejuloj? eble estas eĉ laŭleĝe malpermesite paroli tiel en Germanio). Sed, ŝajne, s-ro Moleón estas tiel okupata defendante sian hispanecon de la (bonŝance neperfortaj) eksterhispanaj esperantistoj, ke ne pensis pri tio.
Bedaŭrinde, la atakoj, kiujn ni ricevadis dum 300 jaroj (de la centra Ŝtato, kiun ni mem devis malavare subteni), ja estis perfortaj atakoj. Kaj ne temas (nur) pri prahistorio. Mi, naskiĝinta en 1963, ankoraŭ klare memoras, kiam mia lingvo estis malpermesita ĉie (lerneje, ĵurnale, radie, televide...). Ankoraŭ vivas homoj, kiuj estis torturitaj (fizike) pro parolado de sia denaska lingvo (mi postulas respekton al iliaj realaj kaj imagataj problemoj). Kaj ni ĉiuj ricevis mensan torturadon (oni povus mildigi la esprimon, sed ne la fakton), kiam oni taksis nian propran lingvon (do, nia pensilo) kiel sublingvo, kiel malklera dialekto aŭ simpla ĵargono (kiu parolas lingvon estas homo, kiu parolas lingvaĉon estas homaĉo). Mi ankoraŭ aŭdis kaj legis la devizon “Habla en cristiano” (‘parolu kristane’), kiu malhelpis la babiladon en la kataluna. Ankoraŭ hodiaŭ estas danĝere paroli katalune al la hispanaj policistoj, kiuj laboras en Katalunio.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-03-30 10:02
> Sed, ŝajne, s-ro Moleón estas tiel okupata defendante sian hispanecon

Mi ne estis okupata defendante mian hispanecon: mi estis okupata defendante min. Temas pri tre malsamaj aferoj.
Viktoro
Viktoro diras:
2012-03-30 10:22
Mi supozas, ke tiuj eksterhispanaj esperantistoj ne atakis vin kiel Francisco Javier Moleón (estus freneze fari tion, vi kulpas pri nenio), ĉiukaze, ili faris tion por ke vi estas hispano, do, mi supozas, ke vi devis defendi vin kiel hispano. Se vi preferas tion, mi ne havas problemon reskribi la frazon tiel:
"Sed, ŝajne, s-ro Moleón estas tiel okupata defendante sin mem kiel hispano".
esperanto
esperanto diras:
2012-03-30 13:28
Eble en viaj hispanaj medioj la temo estas konata, sed apenau en la internacia Eo-movado, kie diversaj tiklaj temoj estas sufokitaj, kiel ekzemple la ideologia-politika sinteno de GDREA, kiun mi analizis sur 80 paghoj kaj aperigis antau nelonge, la rilatoj de UEA al la komunismaj reghimoj, la neglekto de la homaj rajtoj, ktp. ktp. ktp. Pri chio tio oni ne plu parolas, volas paroli, kaj ankau al miaj intervenoj neniu plu reagas, kvankam la koncerantaj movaduloj perfekte scias pri kio temas. La Eo-movado vishis chion tiklan sub la tapishon, pro tio ghi farighis malkredinda kaj suspektata en la "ekstera mondo". Pro tio oni devas konsideri la Eo-movadon altgrade hipokrita, ech mensoga (germane: verlogen).

Lau mia memoro, en la pasinteco la hispanaj Eo-gvidantoj kondutis stalinisme rilate al la katalunoj, ekzemple, kio estis parto de la konflikto kun la katalunoj.

Se vi povas indiki al mi kontribuajhojn (artikolojn), kie tiu temo etis objetive traktita kaj prilaborita, mi volonte legos ilin. Eble mi devos tiam revizii mian opinion.

Al la katalunoj oni povus riprochi certagradan naciismon, ech al tiu autoro (Fejoo), kiu verkis legindan libron pri la historio de la kataluna Eo-movado. Certe, estis faritaj ankau eraroj flane de la katalunoj, kiuj estis tro emociaj, sed brave defendis sin kontrau la shovinisma centrismo madrida (vide al la diktaturo de Franko, kiu en Hispanio shajne daure ne estas digestita). (Pro la strechita ekonomia situacio en Hispanio internaj konfliktoj ne estas ekskludeblaj kiam la frustracio de la popolo atingis sian kulminon kaj eksplodos, tio estas nur afero de tempo).

Mi ne bone konas la hispanian/iberian historiografion, sed povas imagi, ke ghi ne estas tro objektiva kaj influta de naciismaj konsideroj. Tion oni povas ankau dedukti lau la stilo de diversaj kontribuajhoj flanke de e-istoj, kaj kion oni legas en Eo-gazetoj.
duard
duard diras:
2012-03-30 15:15
> Se oni legas la hispanajn E-gazetojn same de la epoko de Mangada kiel de la nuna, oni facile rimarkos ke en ili nur ĉeestas la lingvoj esperanta kaj hispana. Neniam aperas eĉ unu vorto en la kataluna (nek en la eŭska aŭ la galega).

Mi ne kompetentas prijuĝi la problemojn de katalunoj, sed shajnas al mi ne strange ke nacia E-revuo enhavas tekstojn nur en Esperanto kaj en la nacia lingvo.

Lau tio kion mi legas en Vikipedio, la hispana estas la oficiala lingvo de la tuta Hispanujo, dum la kataluna, galega ktp., estas oficialaj en nur kelkaj regionoj. Mi do supozas ke la hispana estas komprenebla de praktike ĉiuj loĝantoj de Hispanujo dum ekz. la galega nur de eta parto. Estas do praktike, interalie pro problemoj de spaco, uzi lingvon per kiu oni povas komuniki kun plej multe da personoj. Ideale en E-revuo aperu nur tekstoj en Esperanto, sed ĉar naciaj E-revuoj sindirektas ankau al komencantoj kaj simpatiantoj kiuj ne (bone) regas Esperanton, estas en ordo uzi ankau la nacian lingvon. Se oni komencus aldoni la lingvojn rekonitajn en chiuj teritorioj de la lando, oni produktus anstatau Esperanto-gazeton dikan etnisman revuon. Imagu kiom granda estus rusa E-revuo kiu devus enhavi tekstojn en chiuj lingvoj de Rusujo!

En mia lando Italujo, krom la itala, estas oficiale rekonitaj 12 aliaj lingvoj: la germana, franca, slovena, kroata, greka, albana, sarda, friula, ladina, okcitana, provenca kaj kataluna (jes, ankau la kataluna!). En la teritorioj kie oni parolas ilin, ili rajtas esti uzataj en publikaj oficejoj, lernejoj kaj elsendejoj. Ekzistas italaj esperantistoj el tiaj teritorioj. Nu, al neniu el ili venus la penso postuli de la organo de Itala Esperanto-Federacio, "L'esperanto", artikolojn en iu ajn el tiuj lingvoj.

Kiel estas en Svislando, chu la nacia E-revuo enhavas tekstojn en la kvar oficialaj lingvoj de la lando, krom en Esperanto?
hectoralos
hectoralos diras:
2012-03-30 16:12
Estas eraro en via listo de lingvoj agnoskitaj en Italio: ne temas pri la provenca (dialekto de la okcitana), sed pri la frankoprovenca, t.e. pri la arpitana.
Kaj, efektive, vi bone montras la pozicion de la plimulto de la hispanaj esperantistoj, kiu estas trovebla ankaŭ en aliaj landoj, kompreneble. La esenca diskuto ĉi tie, ĉu esperanto estu efektive la dua lingvo por ĉiu, aŭ ĉu ĝi estu nur supera ŝtupo en lingvopiramido, en kiu iuj naciaj lingvoj devas plu stari super aliaj. Kiel parolanto de minorigata lingvo, kiu lingvo staros en la pinto de tia piramido, apenaŭ interesas min.
duard
duard diras:
2012-03-30 18:05
Dankon pro la atentigo: temas pri la frankoprovenca, ne la provenca, pardonu.

Mi ne scias chu mi reprezentas la pozicion de la plimulto de la hispanaj esperantistoj. Mi provas pensi per mia propra kapo, kaj chiam pretas shanghi miajn ideojn se oni bone kontrauargumentas. Sed vi ne argumentas. Vi gluis sur min la etikedon de partiano de hispanaj esperantistoj kaj punkto.

Por klareco: mi ne volas eniri la disputon pri supremado de katalunoj char mi ne havas sufichan konon pri la temo.
Nek al mi gravas ke lau vi la esenca diskuto ĉi tie estas ĉu Esperanto estu efektive la dua lingvo por ĉiu, aŭ ĉu ĝi estu nur supera ŝtupo en lingvopiramido.
Mi reagis al specifa alineo kiu plendis ke en hispanaj E-gazetoj estas tekstoj nur en Esperanto kaj la hispana, kaj ne en la kataluna, galega ktp.
Mi diris ke lau mi ne estas strange ke nacia E-gazeto havu tekstojn nur en Esperanto kaj la nacia lingvo, kaj donis argumentojn por tio. Se por vi estas normale ke itala E-gazeto estu en Esperanto, itala kaj aliaj 12 lingvoj, au ke rusa E-gazeto enhavu artikolojn en Esperanto, rusa kaj la aliaj pli ol 20 loke oficialaj lingvoj de Rusujo (korektu min pri la preciza nombro), vi rajtas je via opinio. Lau mi tio estas nepraktika kaj ne helpas la celon de E-gazeto.
hectoralos
hectoralos diras:
2012-03-30 18:34
Do, mallonge dirite: jes. Povas esti tute konforma al la celoj de esperanto, laŭ mia opinio, ke en italia aŭ la katalunia esperanto-gazetoj kunvivu iel dekoj da lingvoj, inkluzive de tiuj de enmigrintoj. Tio ne signifas, ke ĉio devas esti en ĉiu lingvo, nek ke ĉiu numero devas simili al Babel-turo, sed saĝa redaktado povas videbligi lingvojn kaj helpi, ke ili kaj iliaj parolantoj estu pli multe taksataj kiel egaluloj.
Viktoro
Viktoro diras:
2012-03-30 16:39
kara Nicola,

Baldaŭ la alia lingvo estos la angla kaj punkto fino.
hectoralos
hectoralos diras:
2012-03-30 12:01
Taksi Mangadan "donkiĥota", ŝajnas al mi preskaŭ maldeca. La aŭtoro prave atentigas, ke "lia aŭtoritatemo foje manifestiĝis en fimanovroj kontraŭ siaj kontraŭuloj", sed li preferas ne paroli pri la diversaj kanajlaĵoj de tiu Don Kiĥoto. En posta klarigo li aldonas, ke "ĉu liaj manovroj estas akcepteblaj aŭ ne, tio jam estas alia debato". Mi ne scias, ĉu eblas debati la akcepteblon aŭ ne, ekzemple, de denunco kontraŭ aliaj homoj (ĉi-okaze, esperantistoj) al aŭtoritatoj de diktaturo. Rimarku, cetere, ke tiu diktaturo de generalo Primo de Rivera (1923-1930) malpermesis ne nur politikaj partiojn, sed ankaŭ fermis multajn laboristajn asociojn, sed la "socialisto" Mangada ne eksiĝis el la armeo kaj eĉ uzis la eblecon por denunci siajn kontraŭulojn al siaj superuloj. Pro tio estus interese scii, kion pensas, ekzemple, la ankoraŭ vivantaj gefiloj de Delfí Dalmau, iama prezidanto de Kataluna Esperantista Federacio, pri la donkiĥoteco de denuncisto Mangada.

Ĝuste "aŭtoritatema" estas la adjektivo, kiu plej verŝajne plej bone difinas Mangadan. Fakte, se li "estis ĉio kaj ĉie en la esperanta movado en Hispanio", tio grandparte estas, ĉar li volis ĉion gardi sub sian kontrolo. Li favoris "universalan fratecon" nur se ĝi signifis, ke aliaj konsentos kun liaj ideoj. En tiu kunteksto ja elstaras liaj diversaj bataloj kontraŭ katalunaj aktivuloj, sed ne nur kontraŭ ili, sed kontraŭ ĉiuj, kiuj volis krei demokratian tegmentan esperanto-organizon en Hispanio (cetere, ankaŭ Kataluna Esperantista Federacio tion favoris).

La problemo estis ja nombra. Mangada kaj la esperanto-parolantoj pensantaj kiel li konsistigis evidentan malplimulton inter la tiamaj esperantistoj en la ŝtato. Tial li ne povis akcepti efektive demokratiajn strukturojn en tia hispana movado, kia li sonĝis, t.e. en tia, kiu agos laŭ lia bontrovo. En la 1920aj jaroj la nombro de aliĝintoj al Kataluna Esperantista Federacio eĉ duobligis tiun de Hispana Esperanto-Asocio, kaj same okazis pri la lokaj esperanto-grupoj. Tamen Katalunio havis nur 11% de la hispania loĝantaro. La komparo de diversaj fontoj montras, ke denseco de esperantistoj en Katalunio en tiu tempo staras inter la kvin plej altaj de la mondo (verŝajne sub Aŭstrio kaj simile al Nederlando, Nederlando, Estonio kaj Latvio), dum tiuj de la cetera hispania ŝtato estis ĉirkaŭ centoble pli malaltaj (kalkuloj ĉe http://www.esperanto.cat/web/Num-355-356-121-122?lang=eo ). Tio parte, sed ne nur, rilatis al la forta ligo inter kataluna esperantismo kaj la movado por la politika kaj lingva restarigo de Katalunio. Similan ligon, cetere, eblas spuri en diversaj lokoj de la mondo en tiu tempo, ekzemple Ulrich Lins en La Danĝera Lingvo bone dokumentas la kazojn de Ukrainio kaj Tajvano kaj donas interesajn indikojn ankaŭ i.a. pri Belorusio kaj Koreio. Ankaŭ la alta denseco de esperantistoj en landoj, kiuj en tiu tempo enoficialigis siajn lokajn lingvojn, kiel Latvio, Estonio, Ĉeĥoslovakio k.a. pensigas pli tio, ke tiu efekto estas pli ĝenerala, ol ĝis nun rimarkigis la historiojn de la esperanto-movado (oni bonvolu korekti min, se mi eraras).

Sed la dua esenca diferenco staris en la sociekonomiaj diferencoj inter Katalunio kaj la cetera hispania ŝtato: duono de la hispaniaj laboristoj estis kataluniaj, kvankam, kiel dirite, la proporcio inter la loĝantaroj estis tute alia. Tio kreis tre viglan laboristan esperanto-movadon en Katalunio, kaj ĝuste la landoj, kie esperanto estis forte disvolviĝinta en tiu tempo, estis landoj kun forte disvolviĝintaj industrio kaj laborista esperanto-movado. Kompreneble, ne ekzistis tia bazo en Hispanio kaj en la regionoj, kie io tia ekzistis, kiel Eŭskio kaj Valencilando, esperantistoj ofte pli inklinis de la flanko de la Kataluna Esperantista Federacio ol de tiu de la Hispana Esperanto-Asocio. Cetere, konsekvenco de tiu sociekonomia kontrasto estis la rimarkinda diferenco inter la procento de analfabeteco en Katalunio kaj en la cetera hispania ŝtato: sen amasa legipovo malfacilas amase disvastigi esperanton.

Evidente la hispana kaj la kataluna socioj ege evoluis de tiam, kaj ankaŭ la esperanto-movadoj, kaj feliĉe ne plu troveblas tiel sinistraj personoj kiel Mangada. Tamen, same kiel en la tempoj de Mangada, mi konsideras erara la takson de mia admirata Darío, ke la motivo de la senpedendemo de la kataluna esperanto-movado disde la hisapana "estas antaŭ ĉio lingva". Ĝi ĉefe rilatas, kiel antaŭmilite, al malsamaj perceptoj de la plimulto de la esperantistoj de unu kaj alia loko pri la celoj de esperanto kaj de esperantisteco. Se katalunoj estas malsamaj al hispanoj, tio ne estas pro ilia lingvo, sed, ĉar ili estas malsamaj, ili obstine konservas i.a. malsaman lingvon.

Entute, la prezento de Mangada ŝajnas al mi tro unuflanka, tro mitiga. Li estis, rapide dirite, aĉulo kaj kontraŭdemokrato. Li apenaŭ povas speguli valorojn, kun kiuj identigas sin la vasta plimulto de la nuntempaj aŭ la iamaj esperantistoj.
Tonyo
Tonyo diras:
2012-03-30 20:48
Mi ne komprenas kiel oni povas taksi maldeca nomi iun homon "donkiĥoto" en artikolo kies unua paragrafo kaj lasta frazo asertas ke tiu vorto ne havas nepre pozitivan sencon.

Mi ne kaŝis liajn "kanajlaĵoj". Sed la spaco de la artikolo estas limigita (fakte, mi sufiĉe multe superis la mendon de la redaktoro), kaj miaopinie Mangada estas multo pli ol nur kontraŭkatalunisma batalanto. Estas laŭ mi tro simplige fokusiĝi sur tiu nura aspekto, sur kiu centriĝas plejmulto de komentoj.

La aludo al tio ke la diskuto pri liaj manovroj estas alia debato, estis respondo al Victor, pri la takso ĉu la sinteno de Mangada respondis aŭ ne al lia malŝato pri "ekstermovadaj celoj". Iamaniere, Hector konfirmas ke la katalunismaj movadanoj ja havis aliajn celojn ol li, kaj ili ne kaŝis tion.

Fine, mi konsideras ke mi ne kaŝis la malbonajn flankojn de Mangada, kaj tial surprizas min la aserto ke la artikolo estas mitiga. Sed kompreneble, tion juĝu legantoj.
esperanto
esperanto diras:
2012-03-30 23:12
La artikolo de J.A. del Barrio estas tute en ordo. Kvankam mi ne komprenis, kial li verkis ghin (chu estis iu datreveno, kiun mi maltrafis?) Certe, tiaj artikoloj chiam estas mankohavaj, sed mi ne vidas kialon por ataki ghin, despli ke del Barrio bazighis je la ekzistantaj verkoj.
Ankau min "fascinas" la personeco de tiu Mangada Rosenörn, kiu memorigas onin iomete al Franco, Pinochet au simile, sed supozeble li ne estis amasmurdisto. Militistoj estas al mi apriorie malsimpatiaj, do ankau Rosenörn ne povas tro veki mian simpation, ech se li estis arda e-isto ktp.
Tamen, la historio de Rosenörn estas malmulte konata en Esperantujo, pro tio oni povas bonvenigi chiujn klopodojn heligi la biografion de similaj personoj.
hectoralos
hectoralos diras:
2012-03-31 05:53
Certe, "donkiĥoto" ne nepre havas pozitivan sencon, tamen tio ne signifas, ke kiu ajn negativa senco estas altrudebla al donkiĥoto. PIV diras: "nepraktika idealisto". La protagonisto de la romano ne faris kanajlaĵojn, sed nur metis sin en ridindajn okazaĵojn. La negativeco de la prototipo staras duarange kaj estas klare limigita. Cetere, idealistoj ja estas la plimulto de diktatoroj kaj en tio Mangada ne montriĝis escepto, kaj nur apologiisto uzus "donkiĥoton" por aludi al unu el ili.

Alia momento de la mitigo de Mangada estas la frazo: "Julio Mangada Rösenorn estis ĉio kaj ĉie en la esperanta movado en Hispanio." Nu, certe, tio ne estas diskutebla, sed, same, sen klara kunteksto la frazo ŝajnas pozitiva. Tamen sufiĉas memori, ke ĉiuj diktatoroj "estis ĉio kaj ĉie" en siaj landoj.

Plia ŝoka esprimo estas: "lia strebo (teoria, ne ĉiam praktika) al universala frateco". Ja ekzistas interkrampa malfortigo, sed, denove, kion diri? Plej verŝajne eĉ ankaŭ Torkemado same akceptus, ke ĉiuj homoj estas fratoj, sed lia sinteno al tio estis pli teoria ol praktika. Kaj tiel plu.

Estas multaj formoj prezenti faktojn sen mensogi. Sufiĉas substreki unujn aferojn, uzi dusencajn esprimojn en aliaj kaj ŝtelpaŝi preter aliaj. Sendube, neniam eblas ĉion prezenti, sed eblas tion fari multe pli prudente ol ĉi tie. Mi konscias, ke ankaŭ mi ne prezentas plenan, ekvilibran alrigardon al Mangada, sed mia celo ĉi tie estas nur kontraŭstari flankan prezenton per kontraŭa flanka prezento. Cetere, mia flanka prezento ne centriĝas pri lia kontraŭkatalunisma batalanto, ĉar mi suspektas (laborhipotezo), ke lia kontraŭkatalunismo (tipa de lia militista medio) estis plifortigita de lia potenc-avido. Fine, mi deziras substreki, ke nenie mi asertis, ke la teksto enhavas mensogojn. Tion la aŭtoro, kies ĝenerale tre bonan laboron pri la historio de la hispana esperanto-movado mi admiras, certe neniam faras.